Ĉiuj ŝatas ludi. Infanoj - por ekposedi regulojn de la
socia vivo; plenaĝuloj por pli bone adaptiĝi al ŝanĝoj de
la vivo. Apartan valoron havas ludoj por gvidantoj de
Esperanto-rondetoj kaj -kursoj, por amuzi sian anaron.
Tamen, krom bonaj gvidantoj-instruistoj, kutime ege mankas
specialaj metodikaj helpiloj, kiujn oni uzu en la agado. La
libro de Ghislaine Tilleux-Craenhals (Gilena) Ludi por Ridi
(Kunagadaj Ludoj por Grupoj) plenigas la mankon.
Sur 81 paĝoj la aŭtorino sukcesis priskribi pli ol 150
diversajn ludojn (kvietajn, aktivajn kaj duonaktivajn, por
grandaj, malgrandaj kaj mezaj grupoj, interkonigajn,
prezentajn, kunagajn, finajn, ktp.). Fakte, por priskribo
de iu ludo oni meze apartigas duonpaĝon, kvankam ofte por
kelkaj sufiĉas nur tri-kvar linioj, alifoje preskaŭ tuta
paĝo. Multe helpas 33 akompanaj tre informplenaj fotaĵoj.
Tamen la plej valora trajto de la libro estas la metodikaj
konsiloj kaj komentoj al la ludoj. La aŭtorino -
licenciulino pri sociaj komunikoj kaj profesia instruistino
(inkl. de Esperanto) - ankaŭ malavare donas
metodiko-konsilojn (sugestojn pri sekureco, elekto de
partneroj, dividmetodoj de la grupoj, ktp.). Ĉio ĉi multe
helpos al gvidantoj kaj instruistoj, precipe al junaj kaj
senspertaj. La ĉefa celo de la ludoj priskribitaj estas
amuzi, distri, ridigi partoprenantojn kaj samtempe instrui
al ili (en distra formo) iun bonan sperton, praktikon,
kutimon. Pro tio la libro estos ege utila. Tre mirigas la
fundamenteco de la priskriboj kaj sciencaj aparato kaj bazo
de la verko. Temas ne nur pri du indeksoj (ĝenerala
alfabeta kaj laŭspecifa), sed ankaŭ pri ampleksa
bibliografio, kiu enhavas pli ol 20 verkojn el Belgio,
Francio, Germanio, Kanado kaj Usono.
Sufiĉe alta estas la lingvonivelo de la libro. Gajigan
kovrilon desegnis François Craenhals (fama belga
desegnisto, la patro de la aŭtorino). Resume: tre utila
libro, kiu estos tre populara.