La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La litomiŝla tombejo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Litomiŝla tombejo

   Iomete malfruas por recenzi libron eldonitan antaŭ sep jaroj, sed nur lastatempe mi kaptis la okazon vere profundiĝi en ĉi tiu grava, legebla, leginda, sed certe tre ĝena verko de nia ĉeĥa Akademiano. Mi konfesas, ke mi vere timis fronti ĝin dum longa tempo; sed, leginte la lastatempe aĉetitan Mortsonorilo de Chamblay far la sama persono, mi finfine ekkuraĝis.

  Temas pri la vivo, suferoj, amoj, eĉ amoroj de nenomita esperantisto-Akademiano, kiu pasigas preskaŭ la tutan vivon en la malgranda (10 000 homoj) ĉeĥa urbo Litomyŝl. La leganto sekvas lin tra la infaneco, la adoleska trookupiteco pri sekso, la universitato, la milito, la adolta trookupiteco pri sekso, la mezaĝo, la mezaĝa trookupiteco pri sekso, finfine ĝis la maljuneco kaj la maljuneca trookupiteco pri sekso. La verkinto bonvolu pardoni min pro mia (sendube erara) supozo, ke troviĝas kelkaj (eventuale malgravaj) aŭtobiografiaj elementoj en la romano. (1)

  La libro estas verkita en la sufiĉe malofta kaj malfacila duapersona stilo; nur unu aliaj fojon mi legis sukcesan duapersonan verkon. (2) La lingvaĵo estas multekolora, flustila, facile legebla sed ne primitive simpla. El ĉiuj nuntempaj original verkistoj en Esperanto, Piĉ eble plej bone scipovas priskribi. Li ankaŭ bone kaptas la aŭtentajn nuancojn de la diversaj homaj sentoj. Min plej forte trafis la jena citaĵo, pri bicikla ekskurso, sur paĝo 147:

  Vi veturas al Bruno. Vi volus vidi etapostarton. Traceo Litomiŝlo-Bruno ne estas facila. Ĝi havas tre varian profilon kun longaj dekduprocentaj scendaloj kaj descendaloj, kaj kun grandaj altodiferencoj. Vi pedalas. Tamen iel vi ne sukcesas trafi la ĝustan ritmon. Vi lacas. Kaj via ekskurso, iom post iom, nehaltigeble, iĝas elĉerpa izola tempalo, jam antaŭe perdita lukto, iaspeca privata veturo "contre la montre". Valoraj sekundoj senhelpe trafalas kaj perdiĝas. Kilometroj pasas ege malpli rapide ol minutoj. Kaj vi jam scias, ke vi ne ĝisveturos ... Vi volus cikli pli verve, pli elane ... Vi leviĝas sur la pedaloj ... Vane ... Vi ne kapablas pli ... Fine vi restas stari arbarrande, tridek kilometrojn antaŭ Bruno. La arbaro odoras. Kolinoj, hiloj kaj kurtaj dorsoj grize verdas. Kaj vi ploras ... Same, kiel pluraj aliaj viroj, kiuj devis descendi dos la biciklo, jen mezvoje al Tourmalet, Ventoŭ, Col de Puymorens aŭ Col de Pyresoudre, jen ĉepiede de Mont Perdu, Pic d'Anethou aŭ ie inter Luchon, Lourdes, Tarbes kaj Pau.

  Vi ploras ... Pro tio, ke vi ne ĝisveturis ... Sed ankaŭ pro tio, ke tiu halto, iel, egalas al malvenko kaj al fino de etapo ...

Per la foriro el Poliĉko finiĝis via junaĝo. Per la descendo dos biciklo ĉi tie, finiĝis alia via sennoma vojparto. Vi transpasis la zeniton. Vi lasis post vi la someran solsticon ... La suno plu lumas ... La deklivoj odoras timiane kaj rezine, kaj somerece verdas ... Sed la vojo antaŭ vi jam iras aŭtunen ... Nun ĉiam pli kaj pli ofte vi posidados arbarrande.

   Se en ĉi tiu citaĵo troviĝas prozo, kiu tuŝas la koron kaj sperton de ni ĉiuj, ankaŭ troviĝas la plej ĝena afero en la verkado de Piĉ. Nome, li estas lingva eksperimentemulo. Kaj ne foje eksperimentemulo; ne, li devas eksperimenti pogrande. En ĉi tiuj kelkaj alineoj vi povas vidi novajn afiksojn (-al-, (3) po- (4)), novan prepozicion (dos = "de sur"), kaj diversajn novajn radikojn (kolino, hilo (5) kiel sinonimoj de monteto). Tiun tutan aferon Piĉ klarigas en postromana eseo (paĝoj 229-251), kaj li provizas ampleksan glosaron; sed ĉiu novaĵo siavice kontribuas al rompo de la pensoĉeno de la leganto. Ĉu tiom necesas tiuj novaĵoj? Kial ne simple "kun longaj dekduprocentaj soriroj kaj sobiroj"? (sor kaj sob estas zamenhofaĵoj.) "Deklivoj, montetoj kaj mallongaj dorsoj grize verdas" -- ĉu tio ne havas egalan sonoron, kaj pli tujan kompreneblecon? "Kiuj devis depaŝi de sur la biciklo" -- eĉ aliteracia, ĉu ne? Sed Piĉ insistas mislegigi la leganton per amaso da tunkoj, aŭtemoj, namoj, akoj, ktp. Eĉ liaj elkreitaj interjekcioj, kiel dank, (6) foje misas.

  Nu, malgraŭ tiuj kritikoj -- kaj laŭ mi ili estas gravaj -- la libro certe restas leginda. Mi ege ĝuis ĝin, kaj esperas, ke vi havos la saman sperton. Kaj, malgraŭ la iomete malfeliĉa fino, ne forgesu, ke la verkisto eldonis tri verkojn post ĉi tiu. (7)

Piednotoj

(1) Piĉ mem estas UEA delegito en Litomyŝl. Tamen, por eviti, ke oni miskomprenu pri la idento de la ĉefrolanto, li avertas, ke "ĉiuj historioj, eldiroj, personoj, nomoj kaj roloj de ĉi tiu romano estas tute elpensitaj kaj fikciaj. Se al iu ili tamen memorigus iun aŭ ion, tiam temus pri koincidoj kaj similoj absolute hazardaj kaj nepre neintencitaj." Domaĝo! Mi preferus, ke la fikcia ĉefrolanto estu reala persono!.
(2) Sciencfikcia novelo, anglalingva, de Lester Del Rey.
(3) Sur p. 253 Piĉ klarigas, ke -al- estas PIV-sufikso kun adjektivsubstantigiva senco. Nu, mi tute ne trovas tiun uzon en PIV (pp. 27-28). Ekzistas propono pri sufiksa uzo de -al- en PAG, sed tie temas pri substantivadjektiviga uzo (ekz. en la serio varma = hot -> varmo = heat -> varmala = thermal.
(4) Malgraŭ klarigo sur p. 237, po- ne parencas kun la homonima prepozicio.
(5) Ambaŭ vortojn proponis Fernando de Diego en Pri Esperanta Tradukarto. Kolino estas latindevena vorto netrovebla en PIV; la vorto hilo jam havas du biologiajn signifojn.
(6) Piĉ ne estas la unua esperantisto, kiu eraris, supozante ke la zamenhofa duon-idiotismo "dank' al Dio" estas kontraŭfundamenta, vidante en ĝi la malpermesendan elizion de -on el "[Mi deziras] dank[on] al Dio" anstataŭ la eliziitan religiecan esprimon "[Estu] dank[o] al Dio."
(7) Interese estas, ke la finaĵo de la libro iasence eĥas la finajn vortojn de la poeto A.E. Housan en la konata poemo "Bredon Hill".

Don Harlow

Forsin sekvos aŭtem skualoj


n-ro 13, okt 1981

William Auld

Piĉa sonĝo

Pri La Litomiŝla tombejo de Karolo Pič (1920-95) oni jam skribis multon, tamen preskaŭ nur pri ĝia lingvaĵo. Nu, konsentite, ne eblas preterlasi la lingvan flankon de tiu verko, tamen oni prefere unue kaj ĉefe traktu ĝian enhavon. Ĉar la unua romano de Pič estas rimarkinda verko el pli ol unu vidpunkto.

La romano estas vivhistorio pri viro, ekde infanaĝo ĝis maljuniĝo. Temas pri homo tre soleca kaj stampita de malfavoraj spertoj. Ni sekvas liajn lernejajn jarojn, universitatajn studojn, dummilitan restadon en koncentrejo, profesian laboron kaj esperantistan vivon. Antaŭ ĉio, super ĉio kaj sub ĉio tamen temas pri liaj seksaj revoj kaj spertoj - aŭ eble nur fantazioj.

Du partoj de lia vivo estas tre mallonge menciataj, kvankam ili ŝajnas al la leganto supozeble gravegaj por la direkto de lia vivo. La unua estas kelktempa vivo kiel dominikana monaĥo. La dua estas la suba okazaĵo:

La patro hejme nur gastadis. [...] Lia plej granda hobio tamen estis muziko, aktorado, operetoj. Kaj virinoj! Kaj tie ĉio prenis la komencojn. Familiaj malpacoj. Kaj la familia disfalo, kiu parkulminis, kiam li gravedigis junan knabinon, cetere malbonfaman, kaj edziĝis kun ŝi. La patrinon li forigis en psikiatriejon, kie, post jaroj, ŝi mortis. Kaj vi, la fratino kaj la frato, neniam plu pardonis lin. (p. 73)

Kiel videblas el la supra citaĵo, la romano estas verkita en dua persono, en vi-formo. Kvankam tio efektive estas nur kamuflita mi-formo, tamen tio aldonas apartan tonon al la verko. La rakonta voĉo parolas al si mem. Kaj en ĉi libro ĉio vere aperas per kaj tra tiu "vi". Ne troviĝas dialogo en la verko. Per dialogo la aŭtoro ja devus enlasi vidpunktojn, perspektivojn ankaŭ de la aliaj personoj. Sed ĉi tie ĉio estas prezentata el la perspektivo de la protagonisto, de la "vi". Al tiu senpera subjektiveco kontribuas ankaŭ, ke la ĉefa rakonto estas verkita en prezenco, en as-formo.

Por la leganto malfacilas distingi tiun "vi" disde la reala persono Karolo Pič. Ja aperas antaŭa averto de konvencia formo: "Ĉiuj historioj, eldiroj, personoj, nomoj kaj roloj de ĉi tiu romano estas tute elpensitaj kaj fikciaj" ktp. Tio do validas ne nur pri la "vi", kiu aperigas Esperantajn poemojn kaj iĝas akademiano, sed ankaŭ pri la aperantaj Pumpr, Waringhien, Kalocsay, Régulo kaj multaj aliaj "fikciuloj".

Kaj tiu fikcieco kompreneble do karakterizas ankaŭ Litomiŝlon, la orientĉeĥan urbeton, kiu rolas protagoniste preskaŭ samrange kiel la "vi". Ĉar ĉi persono estas neimageble ligita al sia urbeto, al ĝia tombejo kaj bierfareja kastelo, al ĝiaj parkoj kaj piscinoj (=basenoj), mortintoj kaj tradicioj.

Gravas diri ankoraŭ unu aferon pri la verko: Ĝi estas romano pri la verkado de romano, pli precize pri la verkado de ĝuste ĉi tiu romano. Ĝi ne estas la unua tia meta-romano Esperanta. La plej grava antaŭa kazo estas Metropoliteno de Vladimir Varankin.

La supre menciitaj formaj apartaĵoj tamen ne signifas, ke ĝi estas verko komplike konstruita, peza, malfacile alirebla. Se escepti la lingvaĵon (pli pri tiu fine de ĉi recenzo), La Litomiŝla tombejo estas forme facile legebla verko. Oni ĉiam scias kie kaj kiam aferoj okazas, kaj kiu rolas. La rakonto fluas nature, kronologie de komenco ĝis fino.

Jen kaj jen tiu rakonto tamen enhavas mallongajn menciojn pri kio okazos poste. "Kiam, post jaroj, vi biciklos tie, nenion vi ekkonos... Vi troviĝos en neniam vidita, fremda regiono, kvazaŭ en ia surluna pejzaĝo, en tute alia mondo..." (p. 95). Tiuj saltoj tra la tempo plej ofte ŝajnas superfluaj kaj iomete detruas la kronologian rakonton. Tio validas des pli, kiam ili odoras je sinpravigo kaj fanfarono: "Tiu ĉi rememoro, post jaroj, eniros la Esperantan Antologion. Giordano Azzi ĝin tradukos en la italan dialekton de Komo" (p. 107). Precipe se ni memoras, ke ĉiuj nomoj ja fikcias... Kaj tion, cetere, la aŭtoro ripetas al ni ankaŭ en la fina parto de la verko:

La mio de la romano estas ia alia mio ol la via. La mio de la romano estas ia fremda monstro, ia kiĥoteska Donĥuano, fantomo, ĥimero... Kaj tiel la romano pri vi estas romano pri iu tute malsama... Ĝi ne estas historio. Ĝi estas fikcio... [...] Sed, ĉefe, la romano pri vi estas unuavice ak konfeso. Kaj konfesante [...] oni ne fanfaronas. (p. 186)

La parton de la romano, kiu traktas la Esperantan aktivadon kaj verkadon de la "vi", oni tamen facile trovas fanfarona. La protagonisto renkontas kaj korespondas kun ĉiuj famaj kaj titolhavaj esperantistoj de sia epoko, de Baghy ĝis Lapenna, kaj ĉiujn nomojn necesas mencii. Pri sia romano li eĉ ŝajnas megalomanii:

La poezio pli malpli jam elkreis siajn stilon kaj vortaron. La prozo, ankoraŭ, eĉ ne alpaŝis al preparlaboroj. Kaj tamen la definitivigo de Esperanto dependos unuavice kaj grandparte ĝuste de la esperanta romano. Ĉar nur la romano kapablas doni al la lingvo tiun vivantecon, kiun ne kapablas doni al ĝi la poezio. [...]

Kaj jen pro kio vi verkas romanon. (p. 8)

Alivorte: prozistoj kiel Ŝirjaev, Baghy, Engholm, Forge, Szilágyi, Newell, Sturmer, Schwartz, Boulton kaj aliaj eĉ ne preparlaboris por Pič!

Al ĉi tiu temaro apartenas ankaŭ "via antitradukismo, kaj la konvinkiĝo, ke la spiriton de iu lingvo, ke la gentan animon kapablas adekvate esprimi kaj redoni elklude nur originalaĵoj" (p. 45).

Pič tamen vere scias ion gravan pri verkado, kvankam li iom tro emfazas la lingvan flankon:

Verki romanon signifas sondi la plej profundajn ŝaktojn kaj putojn de la lingvo. Ĝi estas mini en ĝiaj plej foraj truoj kaj abismoj. (p. 161)

Ĉar verki ne estas nur skribi. Verki estas eĉ ĉion scii, ĉion koni, ĉie esti... Kaj precipe ĝi estas legi, legi, legi... (p. 162)

Junaj jaroj

Multloke Pič en La Litomiŝla tombejo montras sin elstara priskribanto de medioj kaj etosoj. Jen la infanaĝa hejmo de la protagonisto:

Aĝa domo sur la placo. Jen via plej malnova rememoro. Aĝa domo kun longaj, malhelaj koridoroj kaj ŝtuparoj. Vi tre timis ĉiam, kiam vespere vi devis iri tra ili sola. Aĝa domo kun kvadrata korto, kun granda, vitrumita ateliero de fotisto, kaj kun longa, mallarĝa ĝardeno tro streta kaj kvazaŭ kunpremita. En tiu ĝardeno kreskis nur kelkaj arboj kaj preskaŭ nenia herbo, kaj ĉiam ĝi estis iel neglektita kaj dezerta, nezorgata kaj malgaja.

Sed en la domo estis eĉ vasta subtegmento kun multa fatraso kaj kun kestoj, kofroj, ŝrankoj kaj aliaj ujoj, el kiuj ĉiu entenis aventuron kaj surprizojn.

[...]

Estas vespero. La lampo brulas. Tra ĝia blanka kloŝo filtriĝas trankviliga flava lumo. La patrino portas tablen panon kaj vaporantan supon. Kaj la ĉambro aspektas preskaŭ feste kaj solene. (p. 14-15)

Dum la infanaĝo kaj junaĝo, preĝejaj kaj ekleziaj aferoj estas grava parto de lia vivo. Tamen ŝajne ne temas tiom pri kredo. Dio apenaŭ estas menciata. Temas pri ceremonioj, objektoj, etosoj, odoroj. Tio precipe kulminas je lia monaĥiĝo:

Tamen, ĉefe kaj antaŭ ĉio, malfruiĝinta animo el la jarcentofino, animo, kiun ne interesis dogmoj, sed kiun tiom pli logis torĉoj, kandeloj, eternaj lampoj, liturgio kaj tradicioj. La senfina zumado de la latina lingvo. La Gregoria ĉanto. Salve Regina. Kaj Te lucis ante terminum. La Mezepoko. Ĝiaj fumoj kaj tenebroj. Kaj ĝia milda vango. (p. 75)

Kaj lia kultado de la urba historio de Litomiŝlo konsistas interalie el ripetado de vicoj da nobelaj nomoj, mortintoj en preĝeja kripto:

Grafo Antonio la I-a, grafino Kajetana, grafino Henrieta kun la infano, grafinoj Franciska kaj Karolina. Grafo Georgo Jozefo en la parada generala uniformo, la sama, kiu elrektigis la sablalan leonon en la Sinjora ĝardeno. Grafoj Georgo kaj Antonio la II-a, filozofoj, edukitoj de la Litomiŝla piarista filozofiejo. Grafoj Francisko Jozefo Georgo, Emanuelo, kaj Georgo Kristiano. (p. 55)

La urbo mem tamen estas burĝa urbeto, sen nobelaro, sen industrio. Kiam la protagonisto pli malfrue ekkontaktas kun fabrikoj kaj laboristoj, ili estas por li fremda kaj danĝera mondo. "En la sukerfarejo kuiriĝis gehena supo, en kiu kunekzistis ĉio: pasioj, pekoj, degeneroj, heredo, brando, malsato, alkoholismo, gonoreo kaj krimo" (p. 141). Kaj tio validas eĉ pli se la laboristoj krome estas virinoj. "Inter ili svarmas eĉ gastlaboristinoj. La virinoj estas vulgaraj kaj lascivaj, obscenaj kaj absolute senbaraj" (p. 135).

Spektismo

Kaj jen do ni alvenis al tio, kio nedubeble estas ĉeftemo de la romano: Ina erotiko kaj la rilatoj de la protagonisto al tiu. En liaj junaj jaroj la temo aperas ĉefe kiel tio, kion PIV nomas vuajerismoskopofilio, sed kiun Pič nomas pli simple spektismo (p. 71). La infano, junulo kaj plenkreskulo ĝue spektas knabinojn kaj virinojn, kiuj nudigas sin, aŭ kiujn oni nudigas. Fascine li observas iliajn mamojn, ventrojn, femurojn, koksojn, postaĵojn, sed precipe la misterajn vulvojn, kiuj logas kaj timigas. La aŭtoro disvolvas rimarkindan talenton ankaŭ en ĉi tiuj priskriboj, kvankam oni ofte havas neplaĉan senton, ke li priskribas ne homon sed inbeston.

Aperas ankaŭ kelkaj priskriboj pri koito, kaj tre eksplicitaj, detalaj kaj - kiom mi povas prijuĝi - ne tute malrealismaj scenoj kun virinoj kiuj masturbas sin. La virina sekso entute aperas tre aktiva, iniciatema, postulema kaj fatala por la vira "vi".

Virina vulvo tie krias pri la vira spermo. Ĝi petas. Ĝi logas kaj persvadas. Ĝi soifas. Longegaj tremoj kaj ondado. Ŝia sino jukas kaj frenezas. Ŝia sino estas kratero, kretacea maro, varma vivgenera buljono. Ŝi ardas kaj pasias. (p. 92)

Kaj hejme ŝi sin masaĝas. Ŝi detiras la tolaĵojn. Ŝi metas sin kanapen. Sub sin ŝi kunĉifas kusenon aŭ alian molaĵon. Kaj poste ŝi sin rulas. Lantritme, regule ŝi premadas la vulvon al la kunvolvaĵo. La klitoro brulas, jukas kaj rigidas. La buĥtino ŝvite malseketas kaj humidas, ĝis ĝi ne eltenas tion plu. Ema elfleksas sin. Kaj la vulvo ekcukiĝas... Kvinfoje, dekfoje, dekkvinfoje sinsekve. Ema henas kaj ĝemas, aĥas kaj hoas, distiras la femurojn, saltetas sur la volvaĵo, levas la krurojn tiel, ke kalkane ŝi preskaŭ tamburas la spasmantan pugon... Kaj, anhelante, ŝi restas kuŝi dissternita... (p. 140)

Vipado kaj pedofilio

En la libro tute mankas iaj korespondaj priskriboj pri vira erotiko, vira iniciatemo, pasio, postuloj aŭ masturbado. Sed kio ne mankas, kio eĉ superabundas, tio estas vira sekse rilatita perforto kontraŭ virinoj. Temas pri perforto en tute specifa formo, kiun ni renkontas ankaŭ en pluraj el la noveloj de Pič, kaj al kiu li donis multajn nomojn en siaj glosaroj. Temas pri vipado, molestado de virina postaĵo, kiel puno pro ŝia imagita malĉasteco. Kaj ĉar ĉe Pič ĉiuj virinoj lascivas kaj malĉastas, do ĉiuj meritas tiun traktadon. Jam en la infanaĝa parto de la romano ni trovas plurajn malfacile elteneblajn scenojn, kie la "vi" kaj/aŭ la aŭtoro detale, kruele profundiĝas en ĉi esprimo de vira potenco. Ankaŭ por la rezultaj vundoj kaj cikatroj li disvolvas ampleksan terminaron.

Diina pugo. Ma, jen, ĝi estas ŝvela kaj pufa, intumeska kaj strioza, febra kaj plena de kolbasoj kaj budenoj. Ne, ĝi estas unusola vundo, kolbaso kaj budeno. Kaj ĝi havas ĉiujn kolorojn de spektro. (p. 126)

Dum la infanaĝo kaj junaĝo la "vi" de la romano sopiras al la korpoj de pli aĝaj virinoj, kiujn li ne povas konkeri. Tio ŝajnas esti la komenco de eterna temo, ĉar tra la tuta libro ripetiĝas, ke logas lin ĉefe korpaj rilatoj kun "neeblaj" virinoj. "Sinjorino, jes. Tuj ni amikiĝas" (p. 157). Jen vera gvidmotivo. Mi ne povis kalkuli kun kiom da sinjorinoj li havas amoran rilaton, sed kun fraŭlinoj de lia propra aĝo - ne, tio ŝajnas al li tro riska. Tio kunportus respondecojn, sociajn postulojn. Li ja estas denaske "olda fraŭlo". Ŝajne li bezonas tion, ke ŝi jam estas ies edzino, ke iu rajtos puni ŝin pro ŝia malĉasteco.

Troviĝas tamen unu speco de fraŭlino, kiu tre interesas lin. Temas pri fraŭlinetoj okjaraj. Kompreneble, kiel ĉe ĉiuj viroj kun pedofilia emo (aŭ pederastia, se vi preferas la PIVan vorton), li kamuflas ĝin en formo de "enamiĝo" fare de la infano. Kaj kiel ĉiuj pedofiloj, li projekcias la seksan altiron sur la infanon; la infano deziras lin, ne male.

Ofte tamen la ĉambreto viviĝas kaj heliĝas. Ĉiufoje, kiam Maria alkondukas sian okjaran amikineton Inka. Inka estas ludema kaj malparolema. Kaj evidente ŝi preferas vin. [...]

... Ĉu ŝi revenos? Ĉu ŝi ne revenos? Ne! Ne timu! Ŝi revenos! Jen ŝi jam reiras. Kaj ŝi regluiĝas al vi! Kaj el ŝiaj fingroj sparkas elektro kaj vekiĝanta virineco. (p. 74)

Alia okjarulino estas Jaja, kaj kiam la protagonisto - tamen nur post dek du jaroj, do kiam ŝi aĝas jam dudek - komencas amoran rilaton kun ŝi, denove necesas postaĵa vipado por vere eksciti lin:

Per kio oni vin vipis? Per ŝnuro de tablolampo. Per kaŭĉuka peco! Pro dio! Kompatinda Jaja! Per peza guma kablo! Pro Kristo! (p. 151)

Vipis ŝin ŝiaj gepatroj; la amanto nur spektas la rezultajn sangajn spurojn. Tamen, ĉu jen glito de la aŭtoro? "Nur ne refoje vundi ŝin... Nur ne tuŝi ŝin iel krude kaj nekonvene..." (p. 152). Ŝajne tion li diras al si mem. Nur ne refoje... Do, kiu efektive vipis? Ĉu li mem? Ĉu la "vi" de la verko? Neeble scii. Kaj cetere, finfine, "Iuj viaj amoj, pluraj viaj amoj estis nur revo... La aferoj, ofte, ne iris tiel, kiel vi vicigis ilin... Kaj tial la romano de via vivo estas sonĝo" (p. 214).

Supersignoj kaj subaj sinoj

Parto de la romano okazas en esperantistaj medioj, kaj ankaŭ tie la protagonisto havas amorajn spertojn aŭ fantaziojn. Ĉiuj virinoj, kun kiuj li rilatas, tamen reduktiĝas je nuraj korpoj, eĉ preskaŭ nur je vulvoj. "Libuŝa... Juna sinjorino... Belegaj formoj kaj ovaloj..." (p. 115). Oni devus ne surpriziĝi, ke la spirita kunestado kun ovaloj ne tre fekundas. Fojfoje eĉ aperas senintence komikaj kontrastoj:

Sur la lago glitas barko. Akvo plaŭdas. En la barko sidas Libuŝa kaj vi. Libuŝa havas blankan veston kaj nenion sube. Kaj en la krepusko vi ne plu distingas, kio estas tolo kaj kio karno kaj korpo, kio nigra ombro kaj kio la nigro de la sino... [...]

Sed... Por la Kolegio vi verkis ak aron da studoj kaj prelegoj. Esperantaj neologismoj. La supersignitaj literoj en Esperanto. (p. 115)

Fascina subventro kun malhela densaĵo de la sino. Harumita virinorgano. Certe ŝi estas sola. Certe ŝi ne havas viron. Certe ŝi ĝemas sub vipoj de pasio kaj knutoj de avido. Kaj certe ŝi elmontras kaj elponas sin intence. Por parlogi iun...

Sed vespere vi estas hejme kaj gluas verson al verso kaj metas rimon al rimo. Doktoro Pumpr vin instigas. Kaj viaj unuaj poemoj komencas aperi en Esperanto-revuoj. (p. 120)

Ankaŭ en la teksto de ĉi romano aperas multaj poemoj, kvankam ne poezie kompostitaj, sed en flua teksto. Supozeble temas pri veraj poemoj de Karolo Pič, aŭ ĉu de fikcia poeto? Ili plejparte estas simplaj rimaj versoj kun certa naiva ĉarmo.

Fino

Kiel mi jam diris, la romano prezentas la vivon de la "vi" kronologie. En junaj jaroj li evidente suferas pro gravaj inhibicioj, mezaĝe la spertoj aŭ fantazioj ja estas aŭdacaj, tamen al vera feliĉo li neniam alproksimiĝas. Temas pri solulo, iam pli-malpli forlasita de la gepatroj, neniam vere trovinta sian vere memstaran memon.

Ĝis nun vi ne ĉesis esti eta ido. Vi timas. Kaj vi bezonas patrinon. Ĉiutage vi volas almenaŭ unu fabelon antaŭdorme. Kaj tiuj dek jarcentoj estas via patrino. Kaj iliaj polvumitaj historioj kaj rakontoj estas via fabelo. (p. 175)

La jarcentoj, pri kiuj la aŭtoro supre parolas, estas la historio de Litomiŝlo.

Fine de la libro li pli-malpli resumas sian vivon en sufiĉe amara tono:

Ĉiam vi kredadis. Ĉiam vi esperadis. Eble io okazos. Eble ankoraŭ hodiaŭ. Ia granda aventuro. Ia neatendita elaĉeto, solvo. (p. 222)

En la lastaj ĉapitroj li ankaŭ pli multe mencias la solan virinon, kiu restis ĉe li, la dek unu jarojn pli maljunan Ria. Ŝin li renkontis kiel juna viro: "Malgraŭe, neniam ŝi iĝos via. Spite tion vi restos kune dum la tuta vivo" (p. 77). Ria ŝajnas ludi rolon de ia nenion postulanta kaj ĉion toleranta edzino, servistino, fratino kaj patrino de la "olda fraŭlo".

Lingvaĵo

Kiel mi jam aludis, kaj kiel cetere scias ĉiu esperantisto, La Litomiŝla tombejo ne estas verkita en la normala Esperanto. Tamen necesas diri, ke Karolo Pič regis Esperanton tre bone. Lingvaj eraroj mankas, kutimaj malglataĵoj forestas, nacilingva influo estas minimuma. Entute malfacilas trovi ion ajn diskuteblan en la lingvaĵo, krom tion, kion li plenintence enkondukis. Sed tio, aliflanke, ne estas malmulte.

Menciindas tamen, ke eblas vidi laŭ kelkaj lingvoformoj, ke Pič ne multe sekvis la ĝeneralan lingvoevoluon de la lastaj jardekoj - aŭ ke ĝi ne interesis lin. Ekz. oni trovas skati (p. 69) anstataŭ normala sketi (=glitkuri), Volapiko (p. 113) anstataŭ normala Volapuko, petroleo (p. 219) anstataŭ petrolokeroseno ktp. Surbaze de relative klasika Esperanto, li disvolvis propran variaĵon de lingvaĵo por literatura uzo. Bedaŭrinde mi devas diri, ke li elektis malbonan vojon, kaj ke lia lingvovariaĵo hodiaŭ klare videblas kiel sakstrato.

En lia lingvaĵo oni trovas iom da "normalaj" neologismoj, tamen malpli el latinidaj fontoj ol ekzemple ĉe Fernando de Diego. Pič enkondukis aŭ ekuzis iom da vortoj ĉerpitaj el la germana kaj el Latino. La problemo tamen ne estas la nombro de vortoj, sed la vortspecoj kaj la ofteco de uzo. Ne temas tiel multe pri substantivoj, kiujn la lingvo sufiĉe facile alprenas, sed pri novaj konjunkcioj (ak, ma ktp), prepozicioj (ab, dos, tras ktp), bazaj adverboj (enim, erst, ste, tunk ktp), prefiksoj (ob-, om-, par- ktp) kaj sufiksoj (al-, e-, ud- ktp). Multaj el la supre menciitaj formoj aperas oftege, ĝistede, ĝisincite, kio tre ĝenas la legadon.

Kiam temas pri "liaj propraj" afiksoj, Karolo Pič tute ne aplikas ian principon de neceso kaj sufiĉo, sed male uzas ĉiun okazon por ripeti ilin, kvazaŭ temus pri lernolibro. Ekzemple la sufikso e- signifas kolor-. "Polvea, terakotea flavo. Kaj ia soifa, olivea verdo" (p. 164). Eĉ se ni imagus, ke Zamenhof en 1887 enkondukus ĉi sufikson (fakte li neniam elektus tiel maloportunan formon, tamen dum momento ni provu forgesi tion), tamen oni ja hodiaŭ ne superflue ripetadus ĝin, kie jam la vortoj flavo kaj verdo signalas, ke temas pri koloroj.

Ankaŭ la sufikson al- kun sufiĉe nebula signifo li uzadas tiel abunde kaj redunde, ke ĝi sonoras en miaj oreloj ankoraŭ tagojn post la legado. Kaj ofte ankaŭ aliaj sufiksoj superfluas. Ekzemple par- signifas plene, ĝisfine. Ĉe iu rivero li foje diras: "Partrinki iom el ĝia nigra fluo..." (p. 171). Do = ĝisfine eltrinki iom el la rivero! Bonan sukceson! Fojfoje tamen estiĝas komika efiko: "Neniom ŝi parĝuis, ĝis nun" (p. 103).

La plej granda problemo de la Piĉa lingvaĵo tamen estas lia retroderivado. Por iel imiti latinajn derivaĵojn li uzas vortojn, kiuj spitas normalan vortfaran logikon de Esperanto. Ekzemple liaj elspekti, despekti, elrektigi, alscendi, descendi, nulmen, subspiri kaj multaj aliaj ne estas deĉifreblaj laŭ la signifoj de la morfemoj (aŭ proponitaj morfemoj), el kiuj ili estas kunmetitaj. Male, necesas kompreni ili pere de la koncerna latina aŭ nacilingva vorto, kiun ili imitas. Tio efektive estus la plej danĝera parto de liaj lingvaj apartaĵoj, se iu ekhavus la ideon imiti lin.

Kiel finan prijuĝon pri La Litomiŝla tombejo mi diru, ke ĝi estas sufiĉe interesa verko por meriti tradukon en Esperanton.

Sten Johansson

La Litomiŝla tombejo de Karol Piĉ


septembro 2020

La libro provokas diversajn sentojn. Ĉar mi devenas el Pollando, mi bone komprenas priskribatajn de li amarajn postmilitajn tempojn en Ĉeĥio. Simile estis en mia lando. Li tre bone priskribas nuancojn de homaj sentojn, reagojn, sed ... lia lingva eksperimentado, enkonduko de multaj novaj afiksoj, prepozicioj, eĉ la radikoj tre malhelpas en flua legado kaj ĝuado de la lingvo, de la rulado de la libra enhavo. Mi ne estas lingvisto kaj mi ne rajtas opinii pri la ĝusteco aŭ malĝusteco de tiuj "novismoj". Tamen al mi ne plaĉas enkonduko de novaj prepozicioj tie, kie la malnovaj tute bone servas por literaturo kaj ĉiutaga uzo de la lingvo. Krome, ofta enrigardo en ampleksan glosaron rompas la pensoĉenon de la leganto.

La ĉefrolanto de la libro estas esperantisto el la urbo Tomiŝlo, kies tri ĉefaj amoj estis la Lingvo, la Urbo kaj la Virino(j). Origine estis Virino, mi aldonis "j", ĉar la ĉefrolulo ŝajnas esti obsedita de sekso de infaneco tra adolesko, universitataj kaj militaj jaroj, adolto, mezaĝo kaj maljuneco. Tiu troa okupiteco pri sekso iom ĝenas. Pro ripete priskribataj detaloj, ofte la samaj. Sed eble nur mi tiel prenas/sentas tion. Krom tiuj amo/amoro priskriboj la ĉefrolanto havas kompreneble aliajn vivproblemojn, suferojn. En postmilita Ĉeĥio la vivo de iu, kiu ne apartenis al "reĝimo", ne estis facila.

Plej plaĉas al mi lia (de la ĉefrolanto) amo al biciklado, kiun li tamen ne alkalkulas al siaj tri grandaj amoj. Ĝi estas nur portempa amo. Dume aliaj liaj amoj daŭris dum la tuta vivo. La aŭtoro bonege pentras per vortoj vidatajn de sur la biciklo pejzaĝojn, sentojn de la biciklanto.

La libro sendube interesa, sed ne plej facila por la legado, tamen leginda.

Burdo (Pollando)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.