Se en altekosta loĝejo juna virino estas trovita kun kuglo en la brusto kaj sen armilo apude, tiam ne estas banala memmortigo, sed kazo por komisaro Maigret.
Tion prave konkludas unu el la helpantoj de la polico. La viktimo, iu Louise Filon, estis antaŭe konata kiel Lulu. Tiam ŝi perlaboris sian monon kiel surstrata prostituitino. Certe tia virino ne havas la monon por pagi loĝejon en burĝa najbareco. Ŝiaj propraj havaĵoj estas modestaj kaj tute ne kongruas kun la ĉirkaŭaĵo. Certe iu riĉa adoranto pagas por la antaŭa Lulu, sed kiu? La purigistino, kiu trovis la kadavron, ne estas tro kunlaborema, ĉar ŝi malestimas la medion, en kiu tiu vivis. Cetere, ŝi estas malnova “konatino” de Maigret kaj pro tio ŝi deziras kiel plej eble malmulte da kontakto kun la polico. Saman malemon montras la pordistino de la domo. Tamen ŝi malkaŝas, ke Louise havas junan amanton, iun Peĉjon, muzikiston, kiu neniel povus pagi tiom kostan apartamenton. Kial li kuris el la domo en tre malkvieta stato ĝuste je la tempo, kiam okazis la murdo? Louise estis graveda — ĉu Peĉjo estas la patro aŭ iu alia? Ĉu la murdisto?
Maigret kaj liaj kunlaborantoj sukcesas rekonstrui la fatalan vesperon. Maigret, kiel kutime, metas eron apud eron kaj finfine montriĝas, kiu murdis kompatindan Louise. Vere, finfine, ĉar nur sur la antaŭlasta paĝo Maigret sukcesas malkaŝi la identecon de la murdinto.
Estus troigo nomi la intrigon de tiu romano “streĉa”. Kiu serĉas spirhaltigajn eventojn devas serĉi aliloke. Estas distre, ja eĉ amuze legi tiun malnovmodan romanon, sen poŝtelefonoj kaj serĉoj pere de Google. Maigret eraras preskaŭ elvokas la etoson de la bonaj malnovaj tagoj kiam sufiĉis por komisaroj cerbo kaj intuicio.
En ĉi tiu romano Simenon, kiel kutime, liveras detalajn kaj akre observitajn portretojn. Centre estas tri virinoj, kiuj en ia maniero rilatas al la murdinto. Simenon ne bezonas multe da vortoj por aperigi la personon antaŭ nia interna rigardo, ekzemple jen la portreto de la purigistino:
Ŝi estis tre malalta. Kiam ŝi sidis, ŝiaj piedoj apenaŭ atingis la plankon, kaj ŝi surhavis ŝuojn tro grandajn por ŝi, ŝia robo estis tro larĝa kaj tro longa. (p. 9)
La personoj ankaŭ malkaŝas sin pere de sia lingvouzo. Jenon la pordistino diras pri Louise:
— Ĉu vi bone konis ŝin?
— Ne tro. Ŝi ne restadis en mia pordistejo, nur iomete malfermis la pordon pasante por demandi ĉu ŝi ricevis poŝtaĵojn. Ŝi sentis sin ne tro komforte en tiu ĉi domo, ĉu vi komprenas?
— Vi volas diri, ke ŝi ne estis de la sama medio kiel viaj aliaj luantoj?
— Jes. <…> Mi havas neniun kialon por malbone paroli pri ŝi. Ŝi estis kvieta, ne aroganta.
— Ĉu ŝia purigistino neniam diris ion?
— S-ino Brault kaj mi ne parolas unu al la alia.
— Ĉu vi konas ŝin?
— Mi ne emas koni ŝin. Mi vidas ŝin iri supren kaj malsupren. Tio sufiĉas al mi. (p. 14)
Ĝi estas la kvina romano en la Maigret-serio de Sezonoj. Entute Simenon verkis pli ol 400 romanojn, do ni rajtas atendi ankoraŭ multe. Mi esperas, ke Daniel Luez, kiu ankaŭ ĉi foje trafe, fidele kaj elegante esperantigis tiun romanon, iam sentos la tenton prezenti al ni alian romanon el la ampleksa verkaro de Simenon, eble foje ion sen Maigret. La elekto estus granda.
Wolfgang Kirschstein (Danlando)
La Ondo de Esperanto. 2010. №1 (183)