|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Malgranda frato
- Verkinto: Cory Doctorow
- Tradukinto: Edmund Grimley Evans
- Originala lingvo: angla
- Speco: romano
- Haveblo: En stoko
- Prezo: €22.30
- Eldonjaro: 2023
- Priskribo: Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed li kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, li sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile superruzas la observajn sistemojn de sia lernejo.
Sed lia tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam li kaj liaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en mal-bona momento, Marcus kaj lia bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj for-kondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pridemandas ilin.
Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke lia urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas traktata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus lian historion, li konvinkiĝas, ke restas al li nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS.
- Paĝoj: 384
- Pezo: 415 g
- ISBN: 978-0-902756-66-3
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|