La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La malemuloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Bele prezentita romano


2007/11, p. 25
Temas pri traduko de itallingva romano, eldonita en 1881. Tiutempe la tutnacia itala lingvo estis ankoraŭ relative nova - oni plejparte parolis aron da dialektoj, en la diversaj urboj kaj vilaĝoj. Kiel parto de klopodo establi ŝtaton italan, kun tutlanda registaro, oni samtempe klopodis unuigi la lingvon.
,,Malemuloj” estas la kromnomo de familio, loĝanta en tre malgranda itala vilao, en Sicilio. Kvankam la romano fokusiĝas sur la Malemuloj, ĝi ampleksas ankaŭ la vivon, pensojn kaj agojn de kelkaj aliaj familioj, parte parencaj al la Malemuloj.
Kvankam preskaŭ ĉiu persono en la romano, da kiuj estas kvindeko, havas propran nomon, preskaŭ ĉiuj havas ankaŭ kromnomon. Plejofte uziĝas la kromnomoj, intermiksitaj kun la propraj nomoj, tiel ke la leganto facile konfuziĝas, kiam du nomoj, diversloke aperantaj, montriĝas aparteni al unusola persono. Sed feliĉige, jam komence de la verko, la tradukintoj provizis dupaĝan liston de ĉiuj personoj, dividitaj laŭ kategorioj, en kiu ĉiu persono estas prezentata kun ĉiuj siaj nomoj kaj kun nelonga priskribo. La leganto profite, kaj necese, ofte konsultu tiun liston.
La epoko de la romano estas, ĝenerale, la 1880aj jaroj. La aŭtoro detale priskribas la vivon en la vilaĝo, kun nur maloftaj mencioj pri ekstervilaĝaj eventoj. Unu el la konstantaj temoj estas la maldeziro de la vilaĝanoj akcepti la novan registaron kaj ties reĝon, impostojn, regulojn kaj leĝojn - kaj devigan militservon. Alia, plej ĉefa temo, estas la ĉiutagaj vivoj de la anoj de la malemula familio.
La malemulan familion trafas pluraj katastrofoj, fizikaj kaj emociaj. Komence bonstata, kvankam ne vere riĉa, la familio akiras sian ĉiutagan panon per fikaptado kaj sporada komercado perŝipa. La unua katastrofo okazas, kiam ŝtormo pereigas la ŝipon, posedatan de la familio, dum ĝi veturas sur la maro. Ne nur perdiĝas la kargo, sed ankaŭ mortas ĉiuj ŝipanoj, inter iIi la patro de la familio.
La valoro de la ŝipo estis granda, sed la valoro de la kargo estis pereige granda, ĉar la varo portata estis lupenoj, prunteprenita kargo, do repagenda. Per tiu unusola averio la familio perdas preskaŭ tutan sian havaĵon: la ŝipon mem, la mortulojn kaj la kapablon repagi la koston de la lupenoj. Ĝi ekiĝas malriĉa, posedanta nur sian domon, kaj sen kapablo perlabori sian panon. Samtempe ĝi perdas sian socian rangon. Ĉar en tia vilaĝo geedziĝoj estas aranĝataj de la gepatroj kaj la pago de dotoj estas gravega, subite la planitaj aŭ esperitaj geedziĝoj de la familianoj montriĝas ne plu reala espero. Dotojn ne povas ĝi pagi, kaj aliaj bonstataj familioj ne volas sin kunligi kun la subite malriĉiĝinta, nun socie malaltranga, malemula familio.
Sed homoj estas entreprenemai, kaj malfacile la sorto ekstermas ilin. lom post iom la familio sukcesas restariĝi, kaj, kvankam ĝi ne reatingas siajn iamajn riĉon kaj socian rangon, ĝi preskaŭ atingas tiom.
Pli-malpli simile ripetiĝas, tamen, katastrofo, kiu remalriĉigas kaj senesperigas la familion. Krome, la familio pliaĝiĝas, la infanoj kreskas, kelkaj membroj mortas, la situacio ŝanĝiĝas... Sed plus ça change, plus c’est la même chose (ju pli io ŝanĝiĝas, des pli ĉio restas sama).
Malmulto efektive okazas en la romano. La ĉefa trajto de la romano estas la prezentado de la ĉiutaga karaktero de la diversaj rolantoj, de iliaj pensoj, de la nerapida ĉiutaga vivo en la vilaĝo. Oni preskaŭ povus karakterizi la romanon kiel psikologian/sociologian romanon, tre lerte verkitan, kun bona stilo, sed neniel ekscite eventoplenan.
La tradukon prizorgis grupo de tri personoj, la kvalito de la traduko estis zorge reviziita de ankoraŭ du aliaj personoj. Rezulte, la stilo estas glata, la lingvaĵo klara. La tradukintoj provizis kvar antaŭparolojn, kiuj detale informas pri la personoj de la romano, pri la geografia, historia kaj lingva kuntekstoj de la romano, pri la aŭtoro kaj pri la tradukado kaj la reviziado. Krome, ili donis 272 piednotojn tra la romano, por klarigi aludojn, komprenigi la sencon de paroltumoj kaj generale orienti la leganton. Tiuj notoj, plus la antaŭparoloj, estas modelo de prezento por internacia legantaro.
Ensume: tre enuiga verko por la leganto, kiu volas ekscitan aventurromanon; tre impona prezento de la vivo en itala vilaĝeto dum la malfrua parto de la 19a jarcento por la leganto, kiun interesas la ĉiutaga vivo de homoj.

Donald Broadribb

Admirinda romano


nr. 8-9/2007
Jen unu el la ĉefaj romanoj de Giovanni Verga (1840-1922), nun konsiderata la plej grava itala prozisto de la l9a jarcento post Manzoni. La Malemuloj (t.e. malzorgemuloj) estas fakte la alnomo de unu familio en sicilia vi1aĝo de fiŝkaptistoj, kaj la samtitola romano, aperinta en 1881, rakontas plurajn jarojn en la mizera vivo de ĉi familio, ĉirkaŭ 1865-1875. Ĝi faras tion naturalisme, kvazaŭ dokumente, prezentante turnopunkton en la historio de la vilaĝo, transire inter la tradicia socio preskaŭ feŭdisma (kun siaj dotoj, svatoj kaj ia kosmetike krista paganismo) kaj la moderna Italujo kiun ĝi firme rezistas kaj rifuzas: “Ne pluvas plu, ĉar oni metis tiun malbenitan telegrafan draton, kiu altiras la tutan pluvon kaj forportas ĝin”.
Samkiel liroj kun pli fruaj moneroj, ankaŭ generacioj konflikte kunekzistas: geavoj, gefiloj, genepoj. Verga priskribas ilian penadon unutire, sen digresioj, kun abundo da dialogoj spicitaj per popolaj proverboj (“al rompita ŝipo ĉiu vento malfavoras”), kondukante la leganton tra teksaĵo el klaĉoj kaj kvereloj, envioj kaj maĥinacioj, nuptoj kaj forpasoj. Li faras tion pesimisme, eĉ fatalisme, sed kun tia rakonta ritmo, ke oni povas legi ĉi romanon nur admire.
Tripersona teamo el la Laborista Esperarao-Klubo de Padovo elitaligis la verkon en lingvaĵo gratulinde flua kaj natura (amuze, la enhavtabela koboldo sukcesis ŝangi la vorton “kuntradukado” al “trukado”!). Kiel Laŭlum pri Ĉe akvorando, ankaŭ ili devis decidi kion fari per la nomoj: loknomojn ili lasis senŝanĝe en la itala lingvo; nomojn personajn kaj alnomojn, male, ili sisteme esperantigis, donante la a-finaĵon al nomoj virinaj. Aldone, la tradukon akompanas suflĉe multaj piednotoj kaj plurparta enkonduko.
Por vortoj kaj esprimoj kiel “*pegita”, “ŝliĥto”, “dika fiŝo” (gravulo? matadoro?) aŭ “faligi ŝin per ŝiaj piedoj” bonvenus modifo aŭ klarigo. Anstataŭ “fortrivi sian hepaton”, la alifoje uzata “ronĝi sian hepaton (aŭ animon)” sonas pli kompreneble; same pri “prognozo” (aŭguro? omeno?) kaj “reduktiĝi” (ŝrumpi? defali?). Fine, necesus korekti “vivi *al”, “*Borbonoj”, “*iskiatiko”, “*Erodo”, “*venerado” kaj “*monako” al resp: “vivi en”, “Burbonoj”, “iskiat-algio, iskiatdoloro”, “Herodo”, “kulto, pietato” kaj “monaĥo”, kaj studi iom pli atente la uzadon de “po” (“*popersone”). Mi mencias ĉi makuletojn escept-okaze, kiel postlecionon por la kuraĝaj kuntradukintoj.
La hispana verkisto Miguel Espinosa (1926-1982), en sia romano La misburgaro, asertas ke en la mondo “ekzistas simple reganta kasto kaj obea kasto, ĝuanta kasto kaj sufera kasto, enuo senfina kaj doloro senlima”. Cent jarojn pli frue Verga skribas pri unu el la Malemuloj: “Li almenaŭ volus scii kial en ĉi mondo devas esti homoj kiuj vivas en gajo kaj plezuro, nenion farante, kaj naskiĝis kun la fortuno en la haroj, dum aliaj nenion havas kaj devas treni la vivoĉaron per la dentoj dum la tuta vivo”.

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.