La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Malamu vin, unu la alian

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mozaiko portugala

De la portugalo Manuel de Seabra vivanta en Barcelono ni jam antaŭe havas tri romanojn kaj unu novelaron. Lia plej nova verko similas neniun el tiuj. Ĝi estas kolekto de rakontoj diversspecaj, diverstemaj, pri diversaj personoj. Kelkaj ŝajnas membiografiaj, sed la plimulto ne. Ĉiun tekston la aŭtoro ligis al unu jaro en sia vivo, ekde la naskiĝa jaro 1932 ĝis 2004. En kelkaj okazoj la motivo de tiu tempa ligo evidentas, sed ofte ĝi ŝajnas relative arbitra. Sume la tekstoj formas kvazaŭ gobelinon prezentantan ne tiel multe la vivon de la aŭtoro, kiom tiun de Portugalio. Per bunta mozaiko el scenoj ni ekkonas la vivon, la sociajn kaj politikajn kondiĉojn, la historion kaj nuntempon de tiu lando.

La aŭtoro ne pentras flatan bildon pri sia naskiĝlando, nek pri ties homoj. Lia plej baza ideo ŝajnas esti, ke Portugalio dum sia tuta historio vivis per profitado je la kosto de aliaj. La portugaloj estis grupo de malsatantoj kiu fakte ne volis labori (p. 72).

Kompreneble, grava temo en la tempo ĝis 1974 estas la diktatoreco de Salazar, kaj en la posta tempo la seniluziiĝo post la "dianta revolucio". En multaj scenoj ni renkontas deklasitajn burĝojn aŭ gefilojn de burĝoj, kiuj ne trovas sian lokon en la socio. Ili povas esti verkistoj, artistoj, bohemiuloj, politikaj aktivuloj aŭ simple nenifarantoj, kiuj ne plu hejmas en la meza klaso, en kies sino ili kreskis, sed kiuj ankaŭ ne trovas alian hejmon en la socio.

La verko, kiun la aŭtoro kaj eldonejo nomas romano, konsistas el 72 scenoj aŭ epizodoj. Pluraj el ili estas relative simplaj kaj nelongaj anekdotoj, kelkaj spritaj, aliaj kortuŝaj, kelkaj enigmaj eĉ ĝis nekompreno, sed iuj banalaj aŭ escepte eĉ stultaj. Membiografian trajton havas precipe kelkaj eroj el la infanaj jaroj, kie la personoj tamen ne aperas kiel vere vivaj homoj. Surprize eĉ rakonto, kiu pro sia enhavo devus esti grava, kie la protagonisto perdas unu okulon, impresas strange pala kaj skiza.

Tamen multaj eroj havas plian profundecon kaj literaturan valoron. Pluraj el ili elstaras kiel plenvaloraj noveloj – aŭ epizodoj de mozaika romano, se oni preferas tion. Ni renkontas homojn en tre diversaj situacioj, kaj la aŭtoro ofte trafe kaj efike kreas la scenojn. Ankaŭ la rakonta stilo ofte adaptiĝas al la diversaj personoj. Oni rimarkas, ke Seabra mastras la literaturan kreadon.

Mi volas aparte kaj laŭde mencii la jenan kvinopon:

1950: La jaro kiam Parese mortis. Jen bela, melankolia kaj amare humura noveleto pri du maljunaj fratinoj, kiuj pro ekonomia neceso intencas luigi ĉambron, sed al la luonto okazas io neatendita.

1951: La perfido. Arestita opoziciulo post kelktempa mallibero reliberiĝas, sen dramoj, kun grajno da fiero pro kontraŭstaro al la polico. Tamen fine ĉio ŝajnas vana.

1976: Dipatrino de Mukueba. Pri drogvendisto fuĝinta el la milita Angolo, kiu spertas nekutiman renkontiĝon – aŭ ĉu halucinon? Jen unu el la plej ampleksaj eroj, plena je realismaj detaloj kaj drogulaj slangaĵoj kredeble inventitaj de la aŭtoro (aŭ ĉu li subaŭskultis Esperantajn drogulojn…?)

1977: La fianĉino de papo Wojtila. Rakonteto nelonga sed trafa en tono kaj etoso, pri familio kaj filino kun spertoj en propra interna mondo.

2002: Vojaĝo nenien. Jen sceno pli-malpli finanta la verkon, en kiu loĝanto de maljunulejo monologe prezentas la tutan historion portugalan sur dek paĝoj en maniero furioza, amara kaj humura. Kvankam tiu monologo kelkloke ripetas detalojn el la epizodo de 1954, tamen ĝi estas konvena kaj impona resumo de la verko. Dum la legado de tiu monologo mi ofte pensis pri du aliaj portugalaj verkistoj – Saramago kaj Lobo Antunes, sed Seabra havas sian propran voĉon.

Krom tiu kvinopo, ankoraŭ pluraj aliaj scenoj kaj personoj restas intensaj en mia memoro post la legado. Sen granda hezito mi do rekomendas la verkon, kvankam ne ĉio en ĝi atingas la saman nivelon.

Jen mi ŝatus fini. Tamen ne eblas neglekti la lingvan flankon, bedaŭrinde. Multaj Esperantaj verkistoj ja flegas sian propran idiomon, kiun ili ĵaluze gardas kontraŭ la komuna, internacia, ĝenerale akceptita lingvaĵo. Pri Seabra tio validas en alta grado. Mi supozas, ke temas grandparte pri influo de latinidaj lingvoj. Aparte ĉe la verboj rimarkeblas devioj de la normala Esperanto – pri uzo de tempoj, transitiveco kaj signifoj. Sed ankaŭ ĉe aliaj vortoj mi ofte pensas, ke jes, tiel oni ja povus diri, se oni nun kreus Esperanton el nenio, sed diable, ni jam balbutas ĝin de cent dudek jaroj, ĉu do vane? Do mi trovas strange, ke nek la aŭtoro nek la eldonejo zorgis pri lingva reviziado. Tia servo ne malbonigus ĉi tiun interesan verkon.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.