La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Malgranda sibo

  • Verkinto: Cory Doctorow
  • Tradukinto: Edmund Grimley Evans
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €14.00
  • Eldonjaro: 2023
  • Priskribo: Marcus aĝas nur dek sep jarojn, sed ri kredas kompreni la modernan mondon, kaj kiel elturniĝi en ĝi. Inteligenta kaj lerta, ri sentas sin hejme en la reta mondo kaj facile superruzas la observajn sistemojn de sia lernejo. Sed ria tuta mondo ŝanĝiĝas, kiam ri kaj riaj amikoj implikiĝas en la sekvoj de grava terorisma atako kontraŭ San-Francisko. Trovite en malbona loko en mal-bona momento, Marcus kaj ria bando estas retenitaj de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS) kaj forkondukitaj al sekreta malliberejo, kie oni senkompate pridemandas ilin.
    Ellasite finfine de la DHS, Marcus trovas, ke ria urbo estas ŝanĝita en polican ŝtaton, en kiu ĉiu civitano estas trakt-ata kiel suspektato. Sciante, ke neniu kredus rian historion, ri konvinkiĝas, ke restas al ri nur unu eblo: mem gvidi ribelon kontraŭ la DHS.
  • Paĝoj: 390
  • Pezo: 418 g
  • ISBN: 978-0-902756-67-0
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ĝemelaj libroj, libera elekto

Post terorisma atenco en San-Francisko la deksepjara Marcus estas maljuste arestita de la Departemento de Hejmlanda Sekureco (DHS). Ellasita, li decidas kontraŭstari la kreskantan sistemon de amasa observado, uzante siajn komputilajn kapablojn kaj kunigante aliajn junulojn en batalo por cifereca libereco.

Malgranda frato de la ĵurnalisto kaj aktivulo por ciferecaj rajtoj Cory Doctorow estas romano, kiu povas esti konsiderata kiel aktualigita versio de 1984 de Orwell. Tamen estas rimarkinda diferenco: la teknologio en Malgranda frato estas ne nur rimedo por kontroli kaj observi la civitanojn. Ĝi povas fariĝi ankaŭ ilo por defendi privatecon, komunikiĝi kaj organizi reziston. Tio estas eble la plej granda diferenco inter la du romanoj: la estonteco ankoraŭ ne estas decidita. Estas do ia espero.

La cetero de la artikolo estas konsultebla en la sekcio por abonantoj.

Massimo Ripani

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.