Priskribo: Ĉirkaŭ 1300 terminoj kaj 1500 nocioj, kun klarigoj en Esperanto kaj ekvivalentoj en la lingvoj: Ĉeĥa, Germana, Angla, Franca, Hungara, Pola, Rusa.
En 2003 la eldonejo Kava-Pech aperigis gravan informlibron por matematikistoj-esperantistoj, verkitan de Marc Bavant. Temas pri oklingva matematika vortaro kun ĉirkaŭ 1500 nocioj. La ok lingvoj estas la germana, angla, franca, rusa, ĉeĥa, hungara, pola kaj, nature, Esperanto. Duonon de la libro konsistigas vortaraj artikoloj kun matematikaj difinoj, simboloj, kuntekstaj indikoj, ekzemploj ktp (ĉio en bona Esperanto), la resto konsistas el indeksoj, necesaj por tradukado. En la volumo troviĝas ankaŭ 15 paĝoj de ilustraj platoj kaj sufiĉe ampleksa antaŭparolo, pridiskutanta la fontojn, la principojn por elekto de terminoj ktp. La aŭtoro mallonge pritaksas antaŭajn esperantajn matematikterminarojn (de R. Bricard, R. Hilgers-Yashovardan, D. Deneva, J. Werner, O. Reiersøl), Komputadan Leksikonon de S. Pokrovskij kaj matematikajn partojn de ĝeneralaj esperantaj vortaroj.
Por kio la vortaro de Marc Bavant estas utila al esperantistoj? Unue, por tradukado de popularsciencaj kaj lernejaj matematikaj tekstoj, eĉ bazaj universitataj lernolibroj pri matematiko. Due, la vortaro helpas ankaŭ ĉe tradukado de tekstoj sur la nivelo de matematikaj gazetoj kaj konferencoj, kvankam por tiu celo la vortprovizo de 1500 konceptoj certe ne sufiĉas. (Neesperantaj du- kaj mult-lingvaj poruniversitataj matematikaj vortaroj kutime enhavas de 4000 ĝis pli ol 70 000 kapvortojn, bedaŭrinde sen difinoj.) Trie, al verkontoj de matematikaj tekstoj en Esperanto la nova vortaro de Marc Bavant donas abundon da modelaj esprimoj kaj parolturnoj. Kvare, la libro povas servi kiel malgranda enciklopedio pri matematiko.
Estas rimarkinde, ke la aŭtoro dediĉas atenton al gramatikaj problemoj, ofte renkontataj en matematikaj tekstoj, ekzemple al la fifama matematika vortkombino „tia ke”.
La tuta libro estas verkita per agrabla kaj kohera lingvaĵo. Tajperaroj estas tre malmultaj.
Resume, temas pri valora leksikono, koheriganta la esperantan matematikan terminologion, kaj ni ĝojas, ke la libro ekzistas. Verŝajne danke al ĝi nun pli multe da matematikistoj-esperantistoj kuraĝos prezenti en Interreto sian matematikan agadon ne nur angle, sed ankaŭ esperante.
Vortarista laboro en matematika kampo ne devus esti malfacila tasko, memironie asertas la verkinto de ĉi vortaro; devus helpi la precizeco de la fako, la longjara praktikado de matematikistoj en Esperanto, la ekzisto de multaj terminaroj matematikaj en diversaj lingvoj. Kaj tamen la aŭtoro difinis al si taskon tute novan, por kiu la jam ekzistantaj verkoj estis neadekvataj. La matematikaj vortaroj en Esperanto antaŭe aperintaj ne ĉiam konkordis inter si: la unua Matematika terminaro kaj krestomatio de Bricard aperis en 1905, sed ĝin forte influis ia naturisma pensofluo, kaj pluraj vortoj kiel funcio, fracio, binomjo estis poste anstataŭitaj de aliaj pli lingvokonformaj, kiel funkcio, frakcio, binomo. Posta plurlingva terminaro eldonita en Germanio registris pli uzatan lingvaĵon, kaj havis sintezajn difinojn kaj tradukojn al pluraj lingvoj de la tiama Eŭropa Komunumo. La Matematika vortaro Esperanta-Ĉeĥa-Germana de Werner eldonita de AIS en 1990 enhavis jam 4000 terminojn kaj estis ĝis nun la plej aŭtoritata vortaro ĉi-tema (ekzistis ja, sed sen Esperanto, kvinlingva angla-germana-franca-rusa-slovaka matematika terminaro kun 25 000 terminoj!). La tute nova PIV2 (2002) kodigis novajn principojn pri scienca vortfarado, inkluzive la utiligon de sciencaj sufiksoj aŭ pseŭdosufiksoj; kaj ankaŭ la REVO (Reta Vortaro) fariĝis intertempe aŭtoritata kaj estas ĉiam ĝisdatigata.
Inĝ. Bavant zorge kaj kritike, sed tre respekte pri jam firmiĝinta tradicio, utiligas ĉiujn antaŭajn spertojn, kaj proponas al ni tute novan verkon: matematikan vortaron kaj 8-lingvan leksikonon. La listigo estas klasika laŭ la alfabeta listo en Esperanto: ĉiu vorto havas laŭvican numeron, informon pri la aŭtoro kiu jam registris ĝin, difinon, eventuale rimarkon pri la konstruo de la vorto mem, kaj tujan tradukon en la germanan, anglan, francan kaj rusan. Al la laŭvica numero resendas la terminaroj en la ĉeĥa, hungara, kaj pola, tiel ke se iu volas scii kiel oni diras angle kaj pole iun koncepton pri kiu li konas la hungaran vorton, li serĉas la hungaran vorton kaj trovas numeron: ĉi numero sendas lin al la E-vorto, ĉe kiu li trovas la anglan tadukon, aŭ, eĉ ne pasante tra la Esperanta vorto, sendas lin al la pola terminaro, kie li trovas la polan tradukon. Se enestus nur tio, la vortaro ne multe distingiĝus de pluraj bonaj diverslingvaj terminaroj ekzistantaj ekster la E-mondo. Distingas ĝin tamen la precizeco de la difinoj kaj, por multegaj konceptoj difineblaj tra ekvacioj, la ekvacioj mem, tiel ke la vortaro alprenas la kvalitojn de konciza enciklopedio. En multaj aliaj difinoj aperas ankaŭ helpaj prezentoj de la vorto mem ene de ekzempla frazo, kaj tre interesaj estas la rimarkoj pri la jam ekzistantaj difinoj en aliaj vortaroj, kiuj ofte montras malsamajn nuancojn: tiujn nuancojn Bavant klarigas tre kompetente, ekzemple ĉe kapvortoj dimensio, diskreta, kartezia produto, plursenca funkcio, se citi nur kelkajn. Plurvortan esprimon oni trovas, eble per resendoj, tra ĉiuj unuopaj vortoj, tiel ke ne eblas maltrafi difinon, eĉ se oni aliras ĝin nur tra unu flanko.
La kapvortoj estas pli ol 1300, sed la subkapaj etendas la tuton al pli ol 2000 esprimoj. La aŭtoro intence ellasis ĉiujn terminojn, eĉ la bazajn, pri fakoj marĝenaj al matematiko, kiel statistiko aŭ ludteorio, prave konsiderante, ke por la bazaj terminoj PIV2 sufiĉas, kaj ke eniro en ĉi tiujn flankajn kampojn estus transirinta la difinitan taskon. Aparte utilaj kaj taŭge
elektitaj estas la 15 paĝoj da ilustraj platoj, kie oni tuj havas unurigarde ĉiujn nomojn de la simboloj de logiko, de la operaciantoj en analitiko, de la diferencialaj operatoroj ktp. Klaregaj bildoj prezentas ĉiujn matematikajn konceptojn renkontatajn en la lerneja studado ĝis la unua jarduo de universitata scienca fako. La malgrandaj sed klaraj litertipoj kaj la ege zorga tipografia aspekto de la simboloj estas atuto ŝuldata al la eldonisto, kiu en 230 paĝoj kuntenas vere grandan verkon, inter la plej bonaj fakaj vortaroj pri matematiko ekzistantaj surmerkate. Fierinde, ke ĝi aparte traktas la Esperantajn terminojn.
La aŭtoro partoprenis en la laboro pri kreo de multlingva Reta Vortaro (purl.org/voko/revo), en kiu li redaktis la matematikan parton. Li spertis la ĥaoson en, kaj malstabilecon de, la ekzistanta matematika terminaro kaj... la rezulto estis ankaŭ lia Matematika Vortaro.
Mirakla libro! Post elpakado, unue mi hazarde ekvidis la desegnaĵon A3. Kurbecocirklo. Tiu cirklo kaj tanĝis, kaj sekcis la kurbon en punkto M, kio estas la ĝenerala kazo por kurbecocirklo, kaj kion ofte eĉ bonaj matematikaj libroj ilustras erare kaj misgvide.
Nu la unua impreso ofte estas decida kaj mi ne trompiĝis eĉ poste. La ekstera aspekto estas bela, la kovrilo malmola, la bindo fortika, la eluzo de la interna spaco -- per mallarĝaj marĝenoj -- estas ŝparema, la literoj estas belaj, samgrandaj kiel en La Nova PIV kaj bone legeblaj. La alterno de la dika, kurziva kaj antikva litero por la diversrolaj teksteroj bone helpas la komprenon.
La libro komenciĝas per po unupaĝaj instrukcioj en sep lingvoj pri la uzo de la vortaro. Poste ni trovas la E-lingvan enhavtabelon kaj sur 16 paĝoj la same E-lingvan kaj tre interesan Antaŭparolon de la aŭtoro pri la antaŭaĵoj, fontoj, principoj, enhavo kaj teĥnikaj aspektoj de la laboro kaj la verko, resp., sekvata de bibliografio el 17 titoloj de 1905 ĝis hodiaŭ. Ĉiuj ĉi estas legindaj, mi tuj ĝue finlegis la tuton.
La kvinlingva Vortara parto enhavas ĉ. 1300 terminojn kaj 1500 bazajn nociojn de matematiko kaj ties difinojn en Esperanto kune kun iliaj germanaj, anglaj, francaj kaj rusaj tradukoj. Tiun sekvas indeksoj Esperanta-alinaciaj pri la ĉeĥa, hungara, pola kaj Alinacia-Esperantaj pri la angla, ĉeĥa, franca, germana, hungara, pola kaj rusa, en kiuj ĉiuj la E-vorto estas anstataŭigata de kodnumero en la Vortaro.
Kompletigas la libron Ilustraj platoj pri Simboloj, skribaĵoj kaj literoj (ilia prononcita enmeto en kompletan frazon troviĝas nur en la vortaro); pri Logiko kaj aroj; pri Elementa ebena geometrio kaj pri Analitiko (same nur ebena). Mankas la ilustraĵoj de geometriaj korpoj, sed la koncernaj vortoj kun difinoj troviĝas en la vortaro.
Kvankam la aŭtoro decidis kiu vorto aŭ esprimo el pluraj historiaj versioj estas la plej bona, sed li lasis en la listo ankaŭ tiujn kiuj arkaikiĝis aŭ ne plenumas kriteriojn de logikeco aŭ internacieco.
La vortaro kontentigas la bezonojn de la matematiko instruata nuntempe en la bazaj kaj mezaj lernejoj, krome ankaŭ en la unuaj du-tri jaroj de universitataj fakultatoj (natursciencistaj, inĝenieraj, ekonomikistaj k.a.).
La verko estas praktike sen tajperaroj. En la unupaĝaj instrukcioj mi trovis erarajn paĝnumerojn de la indeksoj, sed en la Enhavtabelo la samaj indeksoj havas akuratajn paĝnumerojn. Al unu lingvo mi trovis unu eraran tradukon, sed nun mi ne malkovras ĝin. Trovu la koncernuloj...
Certe estos diskutoj pri kelkaj aferoj en la vortaro (ankaŭ mi tuŝis, sed ne traktis kelkajn kritikindaĵojn). Tamen la vortaro estas tiom bonega, ke nepre unue aĉetu ĝin kaj poste diskutu. Al la aŭtoro mi rekomendas serĉi spertulojn pri aliaj kaj pli altaj terenoj de matematiko kaj prepari ampleksigitan eldonon.
Gratulojn al la verkinto, la helpantoj, la presejo-bindejo kaj kompreneble al la kuraĝa eldonisto kiu ebligis tiun elegantan eldonon de ĉi tiu valorega verko.
Ottó Haszpra (koresponda membro de la Hungara Scienca Akademio)