La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Memoru ĉi praulojn
Eseoj pri Esperanto-literaturo

  • Verkinto: Humphrey Tonkin
  • Speco: eseo
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€30.90
  • Eldonjaro: 2020
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: Humphrey Tonkin, profesoro pri angla literaturo, eksa universitata rektoro kaj iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, abunde verkis kaj prelegis ankaŭ pri la literaturo de Esperanto. En tiun ĉi libron li kolektis novajn kaj jam aperigitajn verkojn pri la temo, kun la celo kreskigi la intereson pri Esperanto-literaturo kaj ĝia historio.
    La fenomeno Esperanto-poezio; la tradukoj de Hamleto; la rilato inter traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo; Esperanto kaj monda literaturo - jen nur kelkaj el la temoj traktitaj. Inter la aŭtoroj prezentitaj kaj diskutitaj estas L. L. Zamenhof, Sándor Szathmári, Clarence Bicknell, Tivadar Soros, Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Baldur Ragnarsson, Marjorie Boulton ...
    „Se la literaturo en Esperanto prisemas la normalan lingvan interrilaton de esperantistoj, ĝi estas siavice prisemata de la formoj, normoj kaj antaŭsupozoj de la diverslingvaj verkistoj, kiuj verkas en Esperanto. Parto de la plezuro kiun mi, kiel parolanto de la angla, sentas en legado de verkoj en Esperanto, estas konscia observado de la manieroj laŭ kiuj la anglaj lingvo kaj literaturo respeguliĝas en la verkoj de tiuj Esperanto-verkistoj kiuj, denaske aŭ alimaniere, konas bone la anglan literaturon kaj adaptas ĝiajn formojn kaj normojn al Esperanto ... Sed samtempe okazas nekonscia ensorbo de aliaj literaturaj tradicioj en mia legado de neanglalingvaj Esperanto-aŭtoroj ..." (Humphrey Tonkin)
  • Paĝoj: 252
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 215 mm
  • Pezo: 340 g
  • ISBN: 978-1-59569-415-7
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.