La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Maigret hezitas

  • Verkinto: Georges Simenon
  • Tradukinto: Daniel Luez
  • Originala lingvo: franca
  • Speco: romano
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€8.33
  • Eldonjaro: 1999
  • Formo: libro vinktita
  • Priskribo: Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov.
    GEORGES SIMENON (1903-1989) havis nur 16 jarojn, kiam li ricevis ĵurnalistan oficon en la krim-fako de "La Gazette de Liège". Tiutempe la juna Simenon ofte vizitis prizonojn, juĝejojn, kadavrejojn kaj krimlokojn pretigante raportaĵojn pri krimoj kaj akcidentoj. Baldaŭ li ekverkis ankaŭ humurajn kaj satirajn verkojn sub diversaj pseŭdonimoj.
    Fine de 1922 Simenon iris al Parizo, kie li verkis multegajn artikolojn, felietonojn kaj novelojn por francaj gazetoj. En 1929 per la romano "Petro la Latvo" debutis komisaro Maigret [megré]. De tiam dum pli ol 40 jaroj Simenon verkis multajn romanojn pri Maigret.
    Komisaro Maigret impresas kiel reala persono. Malkiel usonaj kaj anglaj amatoraj detektivoj (Holmes, Poirot, Dupin k.a.), Maigret estas ŝtata oficisto, kvazaŭ daŭriganta la laboron de inspektoro Lecoq -- protagonisto de policaj romanoj de Emile Gaboriaux.
    Maigret ne posedas la eminentan sagacon kaj deduktemon de Holmes kaj Poirot. Li estas mezklera parizano kun limigita kultura sciaro, nenia "superhomo" aŭ karierulo. Sed li solvas misterajn kazojn dank' al la vivosperto kaj kono de la ordinara homo, kun kiu li facile identiĝas. Eble ĉar Maigret foje devas rezisti kontraŭ la ŝtata polica sistemo por defendi ordinaran homon, kiu pro malfeliĉaj cirkonstancoj implikiĝis en misfaro, milionoj da legantoj vidas en li raran tipon de policisto kapabla kunsenti kun simpla civitano kaj protekti tiun kontraŭ krimuloj kaj kontraŭ polica arbitro.
  • Paĝoj: 128
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 200 mm
  • Pezo: 140 g
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Maigret hezitas esperante

La esperanta beletro ne tre riĉas, sed en ĝi la krimrakontoj okupas lokon gravan, almenaŭ kvante. Tio validas eble ĉefe pri originalaĵoj, tamen ankaŭ tradukitaj detektivaj enigmoj fojfoje aperas. Ni, tamen, devis atendi ĝis 1999 por ĝui en Esperanto unu el la plej famaj kaj originalecaj protagonistoj de la monda krima literaturo, la parizan komisaron Maigret [megré], kreitan de Georges Simenon [ĵorĵ simenó].

Maigret sola konsistigas apartan sub-ĝenron de krimrakontoj. Gravas en ĝi la psikologia deduktado kaj analizo de homaj interrilatoj. Simenon krome havas apartan talenton igi eventojn en si mem neprobablajn aperi tre verŝajnaj per lerta prezento de medioj kaj homaj karakteroj. Lia kapablo teni la leganton en streĉa ekscito sen grandaj gestoj kaj dramoj estas rimarkinda kaj nekutima.

La eldonistoj elektis eldoni unu el la pli memorindaj romanoj pri Maigret: Maigret hezitas. Tiu estas „kroniko pri antaŭanoncita morto”, por prunti esprimon el tute alia literatura mondflanko. La eksciton ĉi tie ne kreas la demando „kiu kulpis?”, kiel preskaŭ ĉiam en krimromanoj, sed „kiu kiel kulpos?”, kaj „kiu estos viktimo?”. Plej gravas, tamen, la rilatoj inter la homoj, eblaj murdontoj kaj murdotoj, kaj klopodantoj malhelpi fatalan finon. La socia medio estas altklasa, kaj la leganto povas dividi kun la mezklasa funkciulo Maigret senton de fremdeco en tiu alta societo. Legante oni ekkonas la rolantojn kaj trovas ilin, eĉ la malpli gravajn, kredindaj homoj kun historio kaj individueco.

La traduka lingvaĵo de Daniel Luez [danjél lué] ĝenerale estas bona, kvankam li ofte iom rigide paŭsis la francan originalan tekston. Precipe la dialogo en ĉiutaga, fojfoje triviala lingvaĵo fluas nature, kun malmultaj esceptoj. Se, tamen, mencii makuletojn, jen du: Por kompreni, kion signifas „fari al si malbonan sangon”, la leganto bezonus franclingvan frazaron, sed feliĉe (aŭ eble bedaŭrinde?) en ĉi tiu okazo PIV funkcias kiel tia. Alia nenormaĵo estas tio, kion gramatikistoj nomas tempo absoluta anstataŭ relativa en subpropozicioj post ke kaj ĉu.

Por resumi: ne indas heziti antaŭ Maigret hezitas!

Sten Johansson

Plia krimo el Jekaterinburg


1999. №8-9.

En krimromanoj rimarkeblas — kiel en ĉiu alia literaturo — diversaj tendencoj. Iuj prezentas intrigon lerte elpensitan de kvazaŭ superhoma fikrimulo. Venki tian abomenulon signifas moralan venkon de la socio, venkon de la bono super la malbono.

Aliaj krimromanoj tamen strebas al psikologia vereco, la karakteroj estas rekoneblaj kiel homoj, la laboro de la polico estas priskribita en realisma maniero.

Al tiu lasta kategorio apartenas la romanoj de Georges Simenon. Lia ĉefrolulo, komisaro Maigret, ne estas dotita per specialaj povoj aŭ kapabloj. Li estas tute ordinara oficisto de la pariza polico, kiu nur havas apartan homkonon kaj intuicion. Pere de tiuj kapablaj li eltrovas krimulojn. Tiuj krimuloj ne estas fiuloj en la tradicia signifo (“la malbono en persono”) — sekve la malnodigo de la intrigo tute ne signifas etikan venkon de la bono super la malbono.

Tiujn tendencojn la leganto povas sekvi ankaŭ en Maigret hezitas de 1968. Simenon verkis tiun romaneton preskaŭ je la fino de sia kariero.

Trafe li kaptas per kelkaj vortoj la etoson de printempo en Parizo:

“Verdire, la suno restis iom acida, la ĉiela bluo malfirma, sed estis gajeco en la aero, en la okuloj de la preterpasantoj, speco de kompliceco en la vivĝojo kaj en la retrovo de la frandinda odoro de matena Parizo.” (P. 7)

Dum tiu bela tago Maigret ricevas leteron, skribitan sur ekskluziva papero, kiu anoncas baldaŭan murdon. La legantoj sekvas la esplorlaboron de la polico, kiu baldaŭ eltrovas de kie venas tiu letero. Ni devas tamen atendi ĝis paĝo 80 por scii, ĉu vere okazos iu murdo (leganto de tradiciaj krimromanoj neniam eltenus tian streĉon) kaj nur 44 paĝoj sufiĉas por trovi la murdanton.

La romanoj de Simenon estas dialogriĉaj. La personoj karakterizas sin per sia maniero rakonti aferojn — aŭ ne rakonti ilin. La leganto estas invitata solvi la enigmon kune kun Maigret, ĉar ni, la legantoj, neniam scias malpli ol Maigret. Sed Maigret — estante akra observanto — registras ĉiun reagon kaj kombinante intuicon kaj observadon li eltrovas la malbonfaranton.

Legantoj, kiuj frandis la Ĉashundon de la Baskerviloj (Jekaterinburg: Sezonoj, 1998) eble rimarkis, ke Sherlock Holmes estas preskaŭ ekzakte la kontraŭo. Li scias ĉion, memoras eĉ la plej etan noticon en la gazetaro kaj finfine li kapablas prezenti la krimulon al gape miranta legantaro pro siaj elstaraj kapabloj kaj konoj. Simenon vivis pli malfrue, kiam la “leĝoj” de krimromanoj jam estis pli bone fiksitaj. Ĉio estas pli subtila en la romanoj de Simenon.

Mi jam aludis, ke lingvo ludas gravan rolon en la romanoj de Simenon. Pro tio ne estas mirinde, ke la tradukinto kaj la eldonejo petis komentojn de la legantoj.

Ĉi tie ne estas la loko por diskuti specifajn detalojn. Kelkfoje mi tamen havis la impreson, ke la tradukinto, Daniel Luez, klopodis imiti tro fidele la francan modelon, ekzemple en tiu frazo:

“Li estis surprizita, ĝenata, duonhoron poste, ŝovante la pordon de sia oficejo, trovante tie Lapointe en fotelo.” (P. 77) — sed tio ne makulas la ĝenerale bonan impreson.

Mi ĉiam favoras notojn: ju pli multaj des pli bone. Ekzemple, ĉu ĉiu leganto scias, ke “nigra butero” (ankaŭ P. 77) estas saŭco el varmigita butero, kiun oni — laŭ Alexandre Dumas — servas kun fritita petroselo.

Cetere mi ne plene komprenas la strategion de Daniel Luez rilate al nomoj. Foje li tradukas, eĉ personajn nomojn (fraŭlino Svaga nomiĝas Vague en la franca). Tio ja eblas, sed mi ne vidas iun principon. Lucas — facile esperantigebla — tenas sian nomon, Ferdinando tamen havas esperantan veston. Maigret laboras ĉe Quai des Orfèvres, sed promenas foje laŭ la Elizeaj Kampoj.

Tio tamen ne forprenu de vi la plezuron de tiu teksto. Nomoj ja estas de tempo al tempo temo por ardaj kaj foje eĉ pasiaj diskutoj en Esperantujo. En la kadro de la recenzata romano ili estas nur periferiaĵo. La plej grava afero estas, ke Daniel Luez redonas la ĉiutagan lingvaĵon en adekvata maniero. Luez rekreas eĉ subtilajn nuancojn de la originalo.

Ni bezonas facile digesteblajn verkojn en nia tradukita literaturo, verkojn, kiuj tamen ne celas nur komencantan aŭ postkursan leganton.

Tiu verko portos en vian hejmon la flaron de printempa Parizo, la etoson de la stratkafejoj kaj stardrinkejoj — legu ĝin frandante, kaj imagu ke vi iras kune kun Maigret sur strato de la Cirko kaj avenuo Marigny por kapti murdanton. Mi certas, ke vi ne bedaŭros.

Wolfgang Kirschstein

Senhezita sukceso

La eldonejo Sezonoj sukcese ŝtopis truon en nia tradukita literaturo per la unua Maigret-romano en esperanto. Per sia komisaro Maigret, Georges Simenon kreis ne nur unu el la grandaj protagonistoj de la monda krimliteraturo, sed krome tute apartan sub-ĝenron, kiun difini ne tre facilas. Psikologia deduktado, kaj antaŭ ĉio subtila esplorado de la homaj interrilatoj, karakterizas la enketmetodon de Maigret, pli multe ol alibioj kaj rimedoj. Ankaŭ la talento de la aŭtoro teni nin en streĉa ekscito sen grandaj gestoj kaj eventoj estas rimarkinda kaj nekutima.

Simenon verkis okdekon da romanoj pri Maigret. Ne ĉiuj estas same majstraj, sed Sezonoj elektis unu el la pli memorindaj – Maigret hezitas. En ĝi la ekscito konsistas el tio, ke ni serĉas ne "kiu kulpis", kiel preskaŭ ĉiam en krimromanoj, sed "kiu kulpos", kaj "kiu estos viktimo". Simile kiel en aliaj Maigret-romanoj, la ĉefan atenton ricevas la rilatoj inter la homoj, eblaj murdontoj kaj murdotoj, kaj klopodantoj malhelpi katastrofon. La socia medio estas altklasa, kaj Simenon lerte scenigas la senton de fremdeco flanke de la mezklasa funkciulo Maigret en tiu krema societo. Sed antaŭ ĉio ĉiuj rolantoj, eĉ la malpli gravaj, elstaras kiel kredindaj homoj kun historio kaj individueco.

La traduka lingvaĵo de Daniel Luez ĝenerale estas bona. Iom surprize li aparte bone sukcesis pri la plej malfacila parto – la dialogo en ĉiutaga, fojfoje triviala lingvaĵo. Tie la vortoj fluas tute nature, kun malmultaj esceptoj. En la pli formala prozo oni de temp’ al tempo sentas la malbenon de la esperanta tradukarto – tradukadon de vortoj anstataŭ de ideoj, troan laŭvortan "fidelecon" al la originalo.

Resume Maigret hezitas estas libro senhezite akirinda kaj leginda!

Sten Johansson 2

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.