La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Manlibro pri instruado de Esperanto
(4a eldono)

  • Verkinto: diversaj
  • Kontribuinto: Redaktis: Katalin Kováts
  • Speco: alia libro
  • Eldonjaro: 2020
  • Formo: libro kudre bindita
  • Aliaj formoj/eldonoj: Eldono 4 €19.00
  • Priskribo: Materialoj kolektitaj kadre de projekto por plivastigi kaj subteni instruadon de Esperanto inter junuloj.
  • Paĝoj: 352
  • Larĝo: 146 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 452 g
  • ISBN: 978-80-99902-34-4
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Instrui internacian lingvon per universala metodo


2007. №10 (156)

La recenzata Manlibro kreiĝis kadre de “Flugiloj de Malfacila Vento”, projekto por plivastigi kaj subteni inter la junuloj instruadon de Esperanto. Kováts starigas la celojn de la libro:

«plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj per trejnseminarioj, manlibro kaj starigo de kontaktreto/komunumo; altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj; iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj “multobliga efiko”».

En la unua ĉapitro pri celoj de lingvolernado, bazite sur kelkaj verkoj pri lingvolernado, oni ankaŭ ĝenerale enkondukas la komponantojn de lingvokono, la sukcesan lernanton kaj aliajn atentindajn aferojn dum la lingvolernado. Kelkaj specialaj punktoj pri instruado de Esperanto ankaŭ estas prezentataj. Tiaj strukturoj estas taŭgaj, ĉar la lernado kaj instruado de Esperanto okazas kadre de ĝeneralaj teorioj kaj metodoj pri la lingvoj, tamen, kiel sole funkcianta planlingvo, la instruisto kaj lernanto ankaŭ devas rimarki kelkajn trajtojn de Esperanto nesame al naciaj lingvoj. Fakte, la aŭtoroj de la libro pene sekvas la principojn por trovi la solvon inter ĝeneraleco kaj aparteco de la instruita lingvo — Esperanto.

En la dua ĉapitro Esperanta didaktiko Stefan MacGill resumas la demandaron de lingva didaktiko ĝenerala kaj Esperanta. Unu malkompleta listo de la tiklaj (aŭ malfacilaj) punktoj dum instruado de Esperanto estas prezentata: falsaj amikoj, transfero, interfero, prononco, transitiveco de verboj, la difina artikolo “la”, refleksivo, prepozicioj kaj negativoj, lingva kulturismo. Rimarkindas, ke Esperanto estas interkultura (plan)lingvo, tial “estas danĝere kaj limige alproprigi Esperanton ene de la limoj de via propra kulturo kaj lingvo-regiono”. (pĝ. 24).

La tria ĉapitro Instrumetodoj enhavas historian trarigardon de la metodoj kaj iomete detale enkondukas kelkajn gravajn instrumetodojn, ekz-e: la gramatika-traduka, la rekta, la aŭda-parola, la situaci-komunika kaj cerbamikaj metodoj. Esperanto-specifaj metodoj, la Cseh, Zagreba kaj aliaj metodoj, ankaŭ resumitas.

Post mallonga enkonduko de lernomodelo, la aŭtoroj respondas kelkajn interesajn demandojn pri instru- kaj lernomaterialoj, ekz-e: kial cel-lingvaj lerniloj? Kiel trovi taŭgan lernilon? Kiaj lerniloj estonte? La roloj de filmoj, komputilo, reto kaj aliaj helpiloj en la instruado ankaŭ estas diskutitaj. Instruiloj estas gravaj elementoj en instruado, ĉar “bona instruisto por bona laboro uzu saĝe bonajn ilojn”. (pĝ. 68)

En la sesa ĉapitro estas kelkaj ĝeneralaj konsiloj pri lingvo-instruado. Por bona laboro necesas konscie kaj bone preparita plano, kio estas ĉeftemo de la sepa ĉapitro. La celo de lingvo-instruado estas evoluigi lingvajn kapablojn de la lernantoj. Kutime, oni akiras ilin per ekzercoj kaj aktivaĵoj, kiuj celas praktikadon en certaj kampoj de la instruprocezo. Tial, lingvoekzercoj fariĝas gravaj rimedoj por konstrui la lingvo-kapablojn de la lernantoj. La aŭtoroj tuŝas la temon en la oka ĉapitro per multaj konkretaj ekzemploj.

Kiel taksi la rezultojn de lernantoj? kio estas Eŭropa lingva dokumentujo Lingva Pasporto? Tio estas temo de la naŭa ĉapitro. Ĉi tie la ekzamensistemo de UEA kaj ILEI ankaŭ priskribitas. Kiel trovi lernantojn? Kiel organizi kursojn? Kiel instigi al envolviĝo kaj plulernado? Kiel pritaksi kurson kun la lernantoj? Se vi bezonas helpojn el instruorganizoj, informojn pri ili vi povas trovi en la dekunua ĉapitro.

En la apendico troviĝas kelkaj artikoloj pri verboj en Esperanto, -ig- kaj -iĝ-, situacioj kaj gramatiko, k.a. La aŭtoroj emfazas multfoje la gravecon de la verbo por Esperanto. Tamen verbo gravas ne nur por Esperanto, ankaŭ por aliaj lingvoj. Do, lerni ion el lingvistiko eble ankaŭ utilas al lingvo-instruistoj, kiuj esperas konstrui pli bonan sistemon por efike instrui la uzon de la verbo. La apendico ankaŭ listigas kelkajn specimenojn de kursoplanado pri intensa internacia kurso.

Resume, la libro donas bonan superrigardon pri la metodologio, informas pri praktikaj demandoj, kiuj rilatas al aktualaj kaj modernaj Esperanto-helpiloj. Sendube, la verko tre utilas por ĉiuj instruemuloj, kiuj esperas pli efike kaj bone instrui la internacian lingvon.

Liu Haitao

Aĉetenda, tre aĉetenda...

Ĉiu el ni havas sian amatan ĉevaleton. Mi pensas, ke tiuj, kiuj uzas la neFundamentan -io por landonomoj estas morale apenaŭ super la nivelo de De Beaufront kaj Blinkenberg. Stefan MacGill pensas, ke tiuj, kiuj ne opinias, ke la verbo estas ĉio en la frazo, ne komprenis ion ajn pri lingvoinstruado.
Stefan estas unu el la kontribuintoj al la recenzata libro. La aliaj estas multaj, sed tamen ne estas senutile rapide listigi ilin: A. Orellana Rojas, B. Dockhorn, D. Charters, H. Lundberg, I. Kocięba, K. Kováts, L. Szilvási, M. Molnár, P. Baláž, R. Petrović, V. Ivanov kaj Z. Tišljar. El tiu listo vi povas vidi kiom da malsamaj
kompetentoj kuniĝis, por krei la libron, kio estis ebligita de la formo de malproksima kunlaborado pere de la komputila reto.
Male ol oni povus supozi, la multeco de a utoroj en redakte difinita kadro igas la libron pli valora, ĉar ĉiu a utoro verkas nur pri tio, kion li aŭ ŝi plej bone konas kaj plej profunde ŝatas.
Tiom, kiom mi povas juĝi, kaj pri la partoj pri kiuj mi havas ian fakan scion, ekzemple pri la lingvo-instruaj metodoj kaj ilia historia apero kaj malapero, mi trovis la materialon en la libro unuaranga. Same unuaranga ĝi ŝajnas al mi pri ĉiuj aliaj kampoj, kiujn ĝi pritraktas per mallongaj sed efikaj artikoletoj. Tio, kio ofte detenis min de legado de pedagogiaj tekstoj, estas la parolabunda stilo kun longaj frazoj en kiuj oni dubas ĉu la lingvo, kiun oni renkontas, estas la malnova greka aŭ Esperanto. Male ĉi tiu libro estas freŝe malsama kun mallongaj kaj fakt-abundaj tekstoj. Se vi volas scii, kiun metodon sekvi en difinita situacio, kiun ekzercon uzi, kiun ekzamenon celi por viaj lernantoj, la informoj estas tie. Temas pri speco de enciklopedieto pri instruado de Esperanto en 115 paĝoj, tre utila por niaj instruantoj, kiuj ne jam lernis lingvoinstruadon en normalaj naciaj lernejaj kadroj.
Ĉu kritikendaj partoj? Mi vere ne povas trovi ion tian. Mi povas nur iom ŝerci kun Stefan MacGill pri la graveco donata al transitiveco de verboj en Esperanto. Transitiveco ja estas problemo por homoj el almenaŭ kelkaj difinitaj gepatraj lingvoj, sed ne nepre kaj ne samgrade por ĉiuj, kiel supozigas la verko. Sed eble tio
estas nur unu el miaj amataj ĉevaletoj. Konklude: aĉetenda, tre aĉetenda, se vi ne sukcesas elpresi ĝin el la reto, kiel supoze eblos, sed nur post iom da tempo.

Renato Corsetti

Manlibro pri instruado de Esperanto red. Katalin Kovats


Januaro 2021
La 4a eldono de tiu ĉi raraĵo aperis en 2020 por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto. Tiu ĉi libro estas reverkita kaj ampleksigita eldono.
Eldonis Edukado@Interreto, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, Edukado.net.
Redaktoro: Katalin Kovats - Hungario/Nederlando (KK)
Ĉefaŭtoroj: Katalin Kovats - Hungario/Nederlando (KK)
Stefan MacGill - Nov-Zelando/Hungario (SMG)
Birke Dockhorn - Germanio (BD)
Kunaŭtoroj: Angela Tellier - Britio (AT), Duncan Charters - Britio/Usono (DC), Hokan Lundberg - Svedio (HL), Humphrey Tonkin - Britio/Usono (HT), Jevgenij Gaus - Litovio (JG), Mireille Grosjean - Svislando (MG), Monika Molnar - Hungario/Svislando (MM), Peter Balaz - Slovakio (PB), Radojica Petrovic - Serbio (RP), Ruth KevesCohen - Usono (RKC), Sten Johansson - Svedio (SJ), Yves Nevelsteen - Belgio (YN), Zlatko Tisljar - Kroatio/Slovenio (ZT), Zsofia Korody - Hungario/Germanio (ZsK), nur por malkovri la internacian kunlaboron de la realigo de la libro.

La verko enhavas 11 ĉapitrojn, sed sub la 11a ĉapitroj troveblas pliaj subĉapitroj. Mi menciu kelkajn gravajn el ili: la Enkonduko informojn pri la manlibro mem. La dua ĉapitro kun siaj subĉapitroj prezentas la esperantan didaktikon, dum la 3a ĉapitro okupiĝas pri la instrumetodoj. La 4a ĉapitro donas informojn kiel planadi la instruistan laboron. El la 5a ĉapitro, eblas ekhavi informojn pri la instru- kaj lernomaterialoj. La 6a ĉapitro enhavas la ekzercojn, dum la 7a ĉapitro troveblas konsiloj pri la lingvo-instruado. El la 351-paĝa libro, mi sukcesis legi ĝis la fino de ĉi-lasta ĉapitro, sed por eĉ pli bone memorigi ĉion legitan, mi relegos la libron denove, ĉar ĉefe la antaŭpreparado de la instruado, ene de ĝi la preparo de la lecionoj estas tre grava parto por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto.
En la libro estas kaj prezentacioj kaj ĉe la komencoj de la ĉapitroj bildoj ornamas la paĝojn.

Anjo (Hungario)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.