La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mia indiana knabeco

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mia indiana knabeco


Majo 2018
La aŭtoro Luther Standing Bear naskiĝis en 1868. La originala libro "My indian boyhood" aperis 1931. En tiu libro li rakontas pri la tempo kiel li estis infano en indiana tribo Siuoj.

Sur la unaj 34 paĝoj la aŭtoro rakontas inter alie, kiel li kiel knabo lernis rajdi kaj ĉasi (unue per ŝtonoj, pli poste per arko kaj sago). Li klarigas, kiel la Siuoj faris sagojn kaj arkojn, kiel ili kaptis kaj malsovaĝigis poneojn kaj kiel tranĉi kaj transporti viandon de bizono. Mi nun scias, ke urso estas maldekstramana kaj eĉ fosas kaptilon por cervo. Kaj ursoj kelkfoje ŝmiras ŝlimon en la maldekstran parton de sia vizaĝo kaj kontrolas sian aspekton en akva spegulo. Ankaŭ pri ĉasado kaj vivmaniero de aliaj bestoj la aŭtoro rakontas. Kaj pri la ecoj de ligno kaj folioj de diversaj arboj. Facile komprenebla teksto. Por ĉirkaŭ unu ĝis tri vortoj po paĝo mi devis konsulti vortaron. Sed estas ĝeneralaj vortoj, kiujn mi certe scius, se mi uzus Esperanto en mia ĉiutaga vivo, ekz. ribo, saliko, lutro. Kiam la aŭtoro klarigas la faradon de arkoj, li uzas multajn nomojn de arboj kaj spezialajn vortojn el metio (ekz. ĉizi, munti, risorto). Specialaj indianaj vortoj (ekz. tipio, Siuo, vapitio) estas klarigitaj sur la sama paĝo per aldonaj notoj. Bedaŭrinde ne klarigita estas la funkcio de vicpatrinoj (almenaŭ ne ĝis pago 34).

Talporato (Germanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.