La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Memoraĵoj de kampara knabo

  • Verkinto: Xosé Neira Vilas
  • Tradukinto: Suso Moinhos
  • Originala lingvo: galega
  • Ilustrinto: Isaac Díaz Pardo
  • Kontribuinto: Iolanda Galanes
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €12.00
  • Eldonjaro: 2017
  • Priskribo: Memoraĵoj de kampara knabo prezentas al ni adoleskan viv-lernadon en tre malfavoraj cirkonstancoj. Vilaĝa knabo, Balbino, pene travivas malriĉecon kaj politikan, religian kaj soci-klasan subpremadon en la Galegio de la 1940aj jaroj, tuj post la hispana enlanda milito... Lia kreinto, Xosé Neira Vilas (1928-2015), naskiĝis en Vila de Cruces, en la interna Galegio, kaj en 1949 elmigris al Bonaero, kie li kompletigis siajn studojn kaj komencis sian literaturan kaj intelektulan karieron, samtempe universalan kaj profunde galegan. Logita de la revolucia Kubo, li ekloĝis en Havano en 1961, kie li fondis la Galegan Fakon de la Literatura kaj Lingvistika Instituto... (Iolanda Galanes; Universitato de Vigo) ---
    Mi volis iel rakonti, kia estis la vivo de kampara knabo en la kvardekaj jaroj, t.e., en la tempo, kiam mi estis infano kaj laboris en la agroj kun miaj gepatroj kaj geavoj. Mi sentis intiman bezonon eligi el mi tiujn travivaĵojn. Mi konstatis, ke en la galega literaturo oni ne pritraktis tiun temon... (Xosé Neira Vilas) ---
    ...ĉi tiu romano de Xosé Neira Vilas estas atentinda kelkrilate. Ĝi estas pinta verko de unu el la plej malgrandaj naciaj literaturoj de Eŭropo, la galega, verkita en lingvo kiu spertis longan subpremadon en Hispanio sub reĝoj kaj diktatoroj... Ni estas bonŝancaj, ke en Suso Moinhos la romano tro­vis tiel talentan tradukanton. (Mark Fettes; Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio)
  • Paĝoj: 110
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 215 mm
  • Pezo: 139 g
  • ISBN: 978-1-59569-346-4
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kampara knabo


2018
KAMPARA KNABO

Serio Oriento-Okcidento proponas al ni du tipojn de verkoj: la tre famajn kaj jam tradukitajn al multegaj lingvoj, kiel la Biblion, aŭ la Koranon, aŭ Krimo kaj Puno, por kiuj la esperantigo apenaŭ utilas, krom pro la prestiĝo, kaj aliajn malpli konatajn, por kiuj la esperanta versio estas malfermo al konsiderinde pli vasta publiko kaj reliefigas verajn perlojn alimaniere restontajn en mallumo.
Al ĉi lastaj apartenas la 53-a (kaj ĝis nun lasta) numero de la serio, Memoraĵoj de kampara knabo, verkita en la galega de Xosé Neira Vilas (1928-2015). La aŭtoro migras dudekunu-jara al Argentino, kie li partoprenas jam ekzistantan kulture riĉan galegan komunumon, iniciatas fondaĵon kaj eldonejon. Li iĝos membro de la Reĝa Galega Akademio kaj estos distingita per pluraj premioj; post restado en Kubo ekde 1961 li fine revenos al Galegio nur en 1994. La galega minoritato suferis subpremadon en Hispanio; tio estigis elmigradon, kaj la verkado de Memoraĵoj okazis en la kafejoj de Bonaero: “tiajn naskokondiĉojn ja bone komprenas nia diaspora legantaro” diras antaŭparole la Prezidanto de UEA, Mark Fettes. La minoritata lingvo volas esti simbolo de releviĝo de popolo, kaj Neira Vilas verkos en ĝi aliajn romanojn kaj poeziaĵojn kaj kontribuos al la infana literaturo.
La verko aperis en 1961 en Bonaero kaj fakte, laŭ deklaro de la aŭtoro mem, celis precipe la galegan komunumon de la elmigrintoj en Argentino; apero en Galegio devis atendi ĝis 1968, sed ĝi rapide fariĝis furoraĵo, tiel ke en 1976, tuj post la morto de Francisco Franco, oni enigis ĝian legadon en la lernejojn kaj en 2016 aperis jam la 36-a eldono. Aperis tradukoj al la lingvoj de la ibera duoninsulo kaj al kelkaj aliaj (germana, angla, itala), eventuale nur parte (franca, ĉina, ĉeĥa, rusa, bulgara); la esperanta versio, rete eldonita de Mondial en traduko de Suso Moinhos, profitas je la desegnoj de Isaac Diaz Pardo, kiuj ilustris la galegian eldonon.
La Memoraĵoj estas la rezulto de notkajero iom post iom verkata de Balbino, 12-13-jara kampara knabo galega, kies vivo estas premata de peniga laboro kaj de mizero; lia familio farmas je duono (la proprietulo ricevas duonon de la produktaĵo, la laboranto la alian duonon), sed la bienposedanto povas ĝin forpeli laŭ propra arbitra decido. Ja la homoj dividiĝas en du kategoriojn: tiuj kiuj posedas (kaj tial povas) kaj tiuj kiuj ne. La unuaj profitas je gaja vivo, la duaj devas subiĝi al maljusto, kaj, fakte, ankaŭ al malbona sorto. Krome, kitelkapuĉe premas la religiaj ritoj kaj kutimoj trudataj de la familio kaj de la medio: mesoj, procesioj, katekismo.
Kvankam vivanta en ampleksa familio, Balbino estas sola, anime sola, kaj ofte ploras. Tro brutale severa la patro, konsilplenaj, tamen senpovaj, la ĉirkaŭaj virinoj, kiuj kuraĝigas pli al rezignacio ol al ribelo. Tiun solecon la aŭtoro penetrigas en la animon de la leganto, kiu estas trenata al kunpartopreno kaj kompato en la malĝojo. Alia sento en kiu trempiĝas parto de la libro estas tiu pri morto: mortas la amata hundo Pachín, kiu manĝis venenitan viandon destinitan al vulpoj; pro akcidento mortas la onklo; frue forpasas ankaŭ la avo, tre saĝa viro kiu rakontis trankviligajn historiojn kaj helpis la nepon kompreni la vivon. En la studado la problemo de la lingvo eniras peze: la elementlerneja instruisto venas el alia regiono, ne parolas galege, la knabetoj malkontentas, fine li estas eksigita.
La verko ne estas pesimisma, kvankam la socio prezentata estas malgajiga pro siaj maljustoj; ja Balbino rifuĝas en siaj sonĝoj, en kiuj li vizias pri bela destino. Kaj jen aperas amiko, Lelo, samaĝa kaj same malriĉa knabo, kiu lin savas el mortdanĝera situacio; finfine kunulo, kun kiu paroli pri knabinoj, sonĝi, fari iujn laboretojn por akiri iom da mono.
Balbino rakontas pasie, sed trankvile, sen malamo, sed post ankoraŭfoja insultado fare de la filo de la mastro fine li ribelas. Li ja ribelas kontraŭ maljusto, kontraŭ la socia malekvilibro, kaj tio estas la komenco de lia aŭtonomeco, tiel ke en la libro kunfluas la rakontado kaj pri la socia vivo kaj pri la kriza aĝo komuna al preskaŭ ĉiuj adoleskiĝantoj: rifuzo de la familio, serĉado de amiko, rifuĝo en la sonĝoj, eskapo ajnamaniera.
Libroj kun fono de malriĉa vivo troviĝas en pluraj literaturoj; ekzemplo en la itala estas La malemuloj de Giovanni Verga . Kio igas la Memoraĵojn verko tiom speciala, tiom aparta, ke ĝi fariĝis la plej legata en la galega literaturo? Nu, certe multaj personoj kiuj en la sama periodo estis ‘kamparaj knaboj’ kie dominis latifundioj retrovos multon el si mem. Ankaŭ mi, samaĝulo de Balbino, vidis kaj travivis la samajn faktojn en la sama periodo (la 1940aj) ĉe miaj gekuzoj en Suda Italio. Tiu ĉi libro estas ja denunca, sed edifa: la leganto trovas, ke egaleco, egalrajteco, vivrimedoj almenaŭ minimumaj, amikeco estas principoj universalaj kaj li ĉi tie ilin vidas alprenataj de maturiĝanta knabo, kiu do altiras simpation.

La tradukinton kaj prinotinton, Suso Moinhos, niaj legantoj jam konas tra atentinda recenzo de lia unua (kaj ĝis nun sola) originala poemaro Laminarioj ; en 2017 li diplomiĝis en la postgradaj Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz en Pollando, gajnis beletrajn konkursojn, verkis ankoraŭ nepublikigitajn rakontojn kaj estas en la redakta stabo de Beletra Almanako. La originalo de Memoraĵoj proponis tradukajn defiojn pro la popola lingvaĵo, abunda je proverboj kaj ŝablonaj frazoj; ilin la traduko brile transpontis. Oftas interesaj esprimoj, jen ĉerpitaj el proverbaro, ne nur zamenhofa, jen simple trafaj: “fariĝi osto en la gorĝo”; “la tempo kuracas vundojn kaj putrigas arbojn”; “frostoblankis”; “la morto ne distingas, ĉiun egale atingas”; “el aero al tero”, “por ĉiu ago venas tempo de pago”; “ora dento salutas el lia buŝo”, “kisado de steloj”, “kontraŭ faro farita ne helpas medito” kaj pluraj aliaj. Tial, kvankam la rakonto estas plurloke tristiga, la libron oni legas kun plezuro; ne estas do mirige, ke tiu edifa historio, kiu levas ne nur la vivon de knabo sed ankaŭ la prestiĝon de lingvo, estas la plej legata el la galega literaturo, kaj estas ĝojige ke UEA akceptis ĝin en la serion “Oriento-Okcidento”, donante al ĝi la evidentecon kiun ĝi meritas. La biteldono estas kompletigita per fotoj de la aŭtoro kaj detala biografio.

Carlo Minnaja

Carlo Minnaja

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.