|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Malantaŭ la muro Puzleroj pri Ĉinio
- Verkinto: Sabira Staahlberg
- Speco: alia libro
- Haveblo: En stoko
- Prezo: €11.17
- Eldonjaro: 1994
- Formo: libro kudre bindita
- Priskribo: Ĉinologo pri Ĉinio, el persona perspektivo. Impresoj pri pluraj
vojaĝoj al diversaj anguloj de Ĉinio kun multaj faktoj kaj spertoj,
renkontiĝoj kun homoj - ankaŭ esperantistoj - kaj la historio kaj
nuntempo de Ĉinio.
- Specimeno: Kvina horo. Matene. Mi elpuŝiĝas el trajno en la stacidomo eta de
Chongqing. La nomo sonas bele, kiel printempa venteto someron promesanta,
aŭ kiel lokomotivo pufanta vaporon sub blua ĉielo sur la stepo.
Tamen mi vidas ankoraŭ duondorme en mia fantazio montaran urbon kie eterna
vivo gajnas poentojn de morto kaj mizero. Kie gajeco kaj forteco regas
homojn kaj atmosferon.
Chongqing. Mi gustumas la vorton, la urbon, la aeron. Ĉio gustas nun je
mateno, ankoraŭ je mallumo antaŭ la kreado antaŭ la ekesto de la mondo
antaŭ la divido de tero kaj ĉielo. Chongqing. Unu el la fornoj de la
Yangzi-rivero, unu el tri varmegaj urboj ĉe varmega akvofluo larĝa kaj
danĝere griza kaj flava. Unu el multaj montaraj urboj. Unu urbo kun unu
ponto trans La Rivero. Unu urbo. Ĉe unu rivero. Unu Chongqing. (p. 32) - Paĝoj: 78
- Larĝo: 148 mm
- Alto: 210 mm
- Pezo: 110 g
- Notoj: Ilustrita
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|