La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mokrokalvo
la gigantegegego

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

El la nordia mitologio


2000/08, p. 25
Mi antaŭe ne renkontis la nomon Gunnar Gällmo, sed mi esperas ofte rerenkonti ĝin, ĉar temas pri tre multe talenta originala verkisto Esperantista.

"Mokrokalvo" estas rakonto de tradicia Nordia mitologio, redonita en Esperanto. Tamen, ĝi ne estas simpla rerakonto. La verkinto enverŝas multajn komikajn, parte seriozajn, kaj tre seriozajn komentojn dum sia rakontado, por distri, edifi, kaj kelkfoje instrui la leganton. Ekzemple: Dum rakontado pri sia propra agado, la Nordia tondrodio Toro diras:

"Kaj alia afero kiun mi ne kapablas kompreni estas kiel vera Ragnaroko [la fino de la mondo] povos esti se Lokio [malliberigita figiganto] tiam ne estos libera, ĉar tiukaze ni bonaj potencoj ja ne havos dignan kontraŭstaron, kaj kia amuzo estus tiam la fina pereo de nia mondo?

"Nu, tamen, doni Idunan [provizantino de etern-junigaj pomoj] al Ĉacio [giganto], tio ja ne estus tre ĝentila faro al ŝi, nek al Bragio, kiu estas ŝia edzo; sed treege ĝentila faro ankaŭ ne estus al ni aliaj dioj, ĉar nian eternan junecon, tiun ni posedas fakte nur tiel longe kiel ni povas frandi la pomojn de Iduna.

"Sed veraj, bonkvalitaj pomoj devas esti. Se oni havas nur tiajn modernajn pomojn envaksitajn, kvazaŭ plastajn – kial oni tiam vivu? `Golden Delicious' -fiaĉ'!"

Facile komprenata laŭalfabete ordigita listo de la nomoj kun necesaj informoj pri ĉiu el ili troviĝas ĉe la fino de la libro.

Ensume, tre leginda kaj havinda.

Donald Broadribb

Recenzo: Mokrokalvo la gigantegegego / Review: Mokkrkalfi the Super-Duper Giant

Mi tre frue en mia vivo renkontis la diojn de Nordio, (1) unue en la romaneto When the World Tottered de Lester Del Rey, poste en la unua parto de The Incompleat Enchanter de L. Sprague de Camp kaj Fletcher Pratt. En tiuj fantastoj, tamen, la anaĥronismaj ĉefrolantoj estis modernaj usonanoj iel troviĝintaj en la mondo de tiuj dioj, kaj la dioj rolas nur subtene. En ĉi tiu libro, temas pri la dioj mem, tamen ne sen kelkaj anaĥronismaj komentoj fare de ili kaj de la verkinto (precipe, diversaj aludoj al la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto). (2)

 

Very early in my life I met the gods of the Northlands, (1) first in the novella When the World Tottered by Lester Del Rey, later in the first part of The Incompleat Enchanter by L. Sprague de Camp and Fletcher Pratt. But in these fantasies, the anachronistic main characters were modern Americans who somehow found themselves in the world of those gods, and the gods only played supporting roles. This book is about the gods themselves, though not without a few anachronistic comments by them and by the author (mainly, various allusions to the Complete Illustrated Dictionary of Esperanto, or PIV). (2)

La libro efektive havas du partojn kaj kvar rakontojn el la vivo de la azoj. En la unua parto ni pli-malpli rekte vidas, kiel la azoj post la milito kontraŭ la vanioj volis konstruigi murojn ĉirkaŭ Azbieno ... kiel tio kondukis al la (iom stranga) naskiĝo de la okkrura ĉevalo Slejpniro ... kiel tio siavice kondukis al la vizito de la giganto Rungniro al Azbieno ... kaj kiel tio rezultigis la batalon inter la dio Toro kaj lia helpanto Ĉalvio, unuflanke, kaj Rungniro kaj la eksterordinare grandega golemo Mokrokalvo aliflanke.

  The book really has two parts and four stories from the life of the Aesir. In the first part, we more or less directly see how the Aesir, after the war against the Vanir, wanted to have walls built around Asgard ... how that led to the (somewhat strange) birth of the eight-legged horse Sleipnir ... how that in its turn led to the giant Hrungnir's visit to Asgard ... and how that resulted in the battle between the god Thor and his assistant Thjalfi on the one hand, and Hrungnir and the extraordinarily huge golem Mokkrkalfi on the other side.

En la batalo Toro suferas sufiĉe gravan vundon, kaj dum lia kuraciĝo li en la dua parto rakontas al la kuracanta ŝamanino la tri aliajn rakontojn. Temas pri: la malapero kaj savo de Iduna, la diino de la pomoj de junaĝo; la renkonto kun Skrimiro kaj la posta konkurado en la hejmo de Eksterbienlokio; (3) kaj la preno de la mejle profunda kaldrono de Himiro el Jotunhejmo.

  During the fight, Thor suffers a dangerous wound, and while he is being treated, in the second part he tells the shamaness who is treating him the other three stories. These are: the disappearance and saving of Idhunn, the goddess of the apples of youth; the meeting with Skrymir and the later contests in the home of Utgardhar-Loki; (3) and the taking of Hymir's mile-deep cauldron from Jotunheim.

En kelkaj flankpriskriboj, ni ankaŭ renkontas kelkajn aliajn interesajn loĝantojn de la nordia mitaro, ekz-e la lupon Fenriro, kiu demordis la manon de la militodio Tiro, kaj la Mezterserpenton, kies sorto estos, mortigi Toron en la fina batalo de Ragnaroko.

  In several side-descriptions we also meet some other interesting inhabitants of northern mythology, e.g. the wolf Fenrir, who bit off the hand of Tyr the war-god, and the Midhgardhsormr, whose fate will to kill Thor in the final battle of Ragnarökr.

Mi ege ĝuis la libron, kaj ne faris notojn (aparte ĉar mi ne legis ĝin kviete, sed laŭtlegis ĝin al mia edzino, ĉefe dum ni veturis en nia aŭto). Mi tamen trafis du lingvajn malglataĵojn. Unue, en almenaŭ du lokoj la verkanto uzis la formulon bonvolu -u; tiu devus esti, kompreneble, aŭ bonvolu -ibonvole -u. Due, la verkanto sisteme diras li kontinuis por li daŭrigis. Nu, oni ne povas argumenti, ke la radiko kontinu' ne ekzistas en Esperanto; ĝi estas eĉ oficiala. Sed ĝi estas matematika termino kun specifa signifo. Supozeble oni povus ankaŭ uzi ĝin metafore, sed ĝi devus havi la sencon paroli plu, sen paŭzo, sen hezito, sen subita ŝanĝo de laŭteco aŭ tembro. Sed tian formulon oni kutime uzas ĝuste kiam okazis paŭzo, hezito, aŭ subita ŝanĝo en la parolado. Do li kontinuis estas, laŭ mi, erara.

  I enjoyed the book very much, and did not take notes (especially because I did not read it to myself, but read it aloud to my wife, mainly while we were traveling in our car). But I did find two linguistic glitches. Firstly, in at least two places the author used the form bonvolu -u; that ought to be, of course, either bonvolu -i or bonvole -u. Secondly, the writer systematically says li kontinuis for "he continued". Well, it can't be argued that the root kontinu' doesn't exist in Esperanto; it's even official. But it is a mathematical term with a specific meaning. One might, I suppose, use it metaphorically, but it ought to have the meaning "go on speaking, without pause or hesitation, without sudden change of volume or timbre". But this sort of formula is usually used just when a pause or hesitation, or a sudden change of speech, has occured. So li kontinuis is, I believe, wrong.

Nu, escepte tion la libro estas tre plezuriga. Aldonas al la plezuro, en la finaj paĝoj, kvarpaĝa glosaro pri la diversaj rolantoj en la rakontoj, kun indikoj pri la originala nomliterumado.

  Well, except for that the book is very pleasant. The pleasure is added to, in the final pages, by a four-page glossary about the various players in the stories, with indications of the original spelling.

Cetere, Mokrokalvo mem havas tre malgravan rolon en la rakonto; la ultragolemo aperas nur por fariĝi senvivigita.

  Also, Mokkrkalfi himself has a very unimportant role in the story; the supergolem appears only to be rendered inanimate.


 

(1) Laŭ la glosaro, "Nordion" konsistigas Skandinavio, Suomio, Islando kaj Groenlando. Supozeble la dioj de Nordio estas fakte la dioj nur de Skandinavio kaj Islando. Por la suoma mitaro, vizitu la Kalevalan, kiu ankaŭ ekzistas en Esperanta vestaĵo.

  (1) According to the glossary, "the Northlands" are made up of Scandinavia, Finland, Iceland and Greenland. Probably, the gods of the Northlands are in fact the gods only of Scandinavia and Iceland. For Finnish mythology, go to the Kalevala, which also exists in Esperanto.

(2) Oni aparte atentu la distingon inter la vaniino Freja kaj Friga, edzino de la diestro Odino; pri tio, PIV montras sin iom konfuzita.

  (2) You should pay special attention to the difference between the Vana Freja and Frigg, wife of Odhinn, chief of the gods; PIV is somewhat confused about this.

(3) Ne konfuzu kun Lokio, kiu rolas en la sama rakonto. Legintoj de The Incompleat Enchanter certe rekonos ĉi tiun parton; sed en ĉi tiu libro ne troviĝas Harold Shea por psiĥiatrie helpi al Toro kaj Ĉalvio gajni en la diversaj konkursoj.

  (3) Not to be confused with Loki, who plays a part in the same story. Those who have read The Incompleat Enchanter will certainly recognize this part; but in this book there is no Harold Shea to use his psychiatric knowledge to help Thor and Thjalfi win in the various contests.

 

Don Harlow

Mokrokalvo la gigantegegego


n-ro 233, 2000

Jan Harselaar

En la spirito de Snorri

Dum la kristanismo sufiĉe frue konkeris sudan, centran kaj okcidentan Eŭropon, la skandinavoj plu konservis propran religion pli-malpli ĝis komence de la dua jarmilo de nia erao. Niaj fontoj de scioj pri la kulto kaj mitologio de tiu religio estas malmultaj kaj eble koruptaj. Pri la mitoj preskaŭ ĉion gravan ni scias dank' al unu viro - la islandano Snorri Sturluson, kiu en sia "Parnasa Gvidlibro" nomata Eddo en la 13a jarcento referis multon. Tamen ja aliaj fontoj parte konfirmas liajn versiojn.

La verko de Gunnar Gällmo kun la stranga titolo Mokrokalvo - la gigantegegego enhavas koncizan rerakonton de pluraj el la plej konataj epizodoj de Snorri. Li tamen faras tion ne en tradicia maniero, sed en tute persona formo, kie li grandparte donas la parolon al la ĉefuloj mem, la dioj kaj gigantoj, kaj li lerte sukcesas kunglui plurajn mitojn en unu pli-malpli koheran historion. En la rakonton li miksas okulumojn al la hodiaŭa leganto, satirajn komentojn pri la nuno, kiuj iĝas intence anakronismaj detaloj. Precipe tiuj aludas al misaj vortodifinoj en PIV:

la solaj vanioj kies nomoj estas post tiu tago ankoraŭ konataj estas [...] Frejo kaj Freja - kaj la laste menciitan vaniinon eĉ la eminenta redaktistaro de PIV konfuze diras esti "edzino de Odino", je la granda ĉagreno de la azino Friga, kiu fakte estas lia edzino!

(Kiu diablo, cetere, donis al Friga ekzempleron de PIV? Ĉu oni ne pensas pri la sentoj de povra diino?) (p. 5)

Ankaŭ aliaj esperantistaj apartaĵoj povas aperi sammaniere:

Kaj la gnomojn ili lasis krei katenon, kies nomo estis Glejpniro. Farita ĝi estis el la bruo de la katoj, el la barbo de la virinoj, el la radikoj de la montoj, el la tendenoj de la ursoj, el la spirado de la fiŝoj kaj el la salivo de la birdoj; kaj el ĉiuj tiuj eroj, la gnomoj foruzis ĉiom.

(Tial, interkrampe dirite, la katoj nuntempe bezonas fakan organizon de esperantistoj kiuj faru la bruon, kiun ili mem ne plu kapablas, ĉar la bruo kata estas en kateno.) (p. 20)

Sed ankaŭ ĝeneralaj rimarkigoj, ofte tre trafaj, de temp' al tempo interrompas la rakontofadenon:

La fakto ke unu militodio estis unumana kaj la alia unuokula probable ne estis pura hazardo - ja estas pli facile militi se oni povas agi nur je unu flanko, kaj eĉ pli se oni povas vidi nur unu flankon. (p. 18)

Por konanto de la koncernaj mitoj tiu ironia tono kaj maniero rakonti ilin estas tre plaĉa. Oni rekonas kun amuziĝo kie finiĝas Snorri kaj komenciĝas Gällmo. Estas malfacile por mi prijuĝi, kiel tio funkcias ĉe legantoj kiuj neniam antaŭe aŭdis la mitojn. Espereble ili komprenas, ke temas pri aŭtentaj rakontoj kun personaj interpreto kaj komentoj, sed eble ne ĉiam ili vidas la precizan limon inter tiuj. Cetere, kion signifas aŭtento? Ŝajnas al mi ke ĉi maniero rakonti tre similas tiun de Snorri mem. Certe ankaŭ en lia teksto estis multaj komentoj, aldonoj, klarigoj. Oni supozas, ke li mem pluverkis, flikis kaj inventis, kie mankis al li materialo. Eĉ unu tuta aventuro de la dio Toro eble estas plene fabelita de Snorri, sed ĝuste tiu epizodo estas nur pretere menciata en Mokrokalvo.

La komenco de la verko konsistas el sinsekva rakonto de kelkaj okazaĵoj kiuj kondukas al batalo, kie Mokrokalvo - argila giganto kun koro de ĉevalino - havas rolon. Post tiu sekvas pli ol duono de la verko, kie la dio Toro mem rakontas al certa ŝamanino pri siaj aventuroj. Nu, povus esti iom riske lasi heroon mem prezenti siajn heroaĵojn, sed dank' al la simplula, se ne diri stulteta, figuro de Toro ĉio funkcias glate kaj kreas bonan kaj humuran efikon. Efektive, Gällmo tre sukcesis pri la dramaturgio de sia verko. Ne hazarde li estas konata kiel verkinto de teatraj monologoj por Jerzy Fornal.

Ankaŭ la stilo aŭ tono de la verko estas plaĉa, kvankam fojfoje la longegaj, sinuaj frazoj kvazaŭ mordas al si la voston. Kelkajn apartaĵojn en la vortordo la aŭtoro sukcese uzas por doni mitecan efikon:

Ambaŭ armiloj estis de gnomoj faritaj, kaj do magiajn ecojn havis (p. 10)

Pri la lingvaĵo ĝenerale mi tamen ne estas kontenta. Tra la tuta verko penetras kromnuanco kvazaŭ de tradukaĵo. Oni forte sentas, ke temas pri frazoj pensitaj nacilingve kaj poste vortumitaj Esperante. Precipe frazoj iom longaj suferas de tio. Tipaj svedaj esprimoj ofte senteblas tra sia Esperanta vualo, ekzemple "tion mi estis kompreneble komprenanta la tutan tempon" (p. 56) aŭ "mi havas plenan kontrolon super mia medokonsumado" (p. 60). Foje eĉ anglismo troveblas: "tiun hakon mi intencis esti por li la lasta" (p. 49). La aŭtoro ŝatas ĵongli pervorte, kaj tio aldonas apartan karakteron kaj iufoje ĉarmon kaj spriton: "Nun venis la tempo de la duelo (aŭ, pli ĝuste dirite do, kvarelo; aŭ kiel oni nomu kvarpersonan armitan kverelon) (p. 25). Sed ofte li malsukcesas: "Toro kaj Rungniro, siarespektiveflanke, ne prokrastis sian reciprokan atakon" (p. 27).

Preskaŭ ĉiuj nomoj estas esperantigitaj, kio eble oportunas en mitologia rakonto, kaj librofine aperas listo kun klarigoj kaj la formoj nacilingvaj (islandaj).

Resume Mokrokalvo - la gigantegegego estas verko amuza kaj interesa, verkita en la spirito de Snorri.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.