La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La maljunulino kiu paŝis en la maro

  • Verkinto: San-Antonio
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €23.53
  • Eldonjaro: 1996
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: Iom burleska historio, kolorriĉa: tiu de maljuna aventuristino kiu elektas heredanton antaŭ ol abdiki, kaj instruas lin pri ŝtelarto.
  • Paĝoj: 349
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 300 g
  • ISBN: 2-9507376-1-7
  • Recenzo:
    • De Boris Kolker: Parizo slangas en Esperanto
    • La maljunulino kiu paŝis en la maro estas nekutima romano de San Antonio. Tiu skribisto plej ofte skizis policromanojn sed tiu-ĉi priskribas la aventurojn de maljuna fripona paro ligita per antaŭa amo. Ilia vivo ŝanĝiĝas ekde la alveno de junulo kiu pli kaj pli plaĉas al la maljunulino kaj reciproke. Tiu bela nigreblanka romanco plena je "mirigaj pugesprimoj" estis tre bone tradukita malgraŭ la multnombraj malfacilaĵoj. (Martine Riviere - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2016)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Parizo slangas en Esperanto

Mi estis juna instruisto de la franca lingvo, kiam mia universitata kolego donis al mi por lego krimromanon de iu San-Antonio. Mi povis sekvi ĝian intrigon, sed lavango da nekonataj vortoj kaj esprimoj igis min angora. La kolego klarigis, ke tio ne mirindas: ja la romano plenas de pariza slango.

Kiam mi eklaboris kiel interpretisto por parizaj teknikistoj, mi ekĉasis iliajn slangaĵojn. Kaj post trastudo de amuza lernolibro, en kiu la tekstojn en sukoplena obscenega pariza slango apudis iliaj „tradukoj” en bombastan, superaristokratecan lingvaĵon, mi jam facile legis kelkajn San-Antonio-aĵojn admirante ties lingvoĵongladon. Tamen mi supozis, ke iliaj alilingvaj (ankaŭ Esperantaj) tradukoj apenaŭ sukcesus.

Do kun ĝojo mi eksciis, ke San-Antonio jam aperis en Esperanto, tiom pli ke unu el la tradukintoj estas la kompetenta Ĵak Le Puil - vortaristo, kanzonisto, redaktoro kaj ... mia iama samteamano en dumkongresa kvizo (la alian tradukinton Armela LeQuint mi ne konis, sed nun konas lege kaj aprezas).

La mistera San-Antonio verkis ĉirkaŭ 180 (cent okdek!) romanojn; en preskaŭ ĉiuj la protagonisto estas superkapabla policisto komisaro San-Antonio, kiu asimilis la lingvaĵon de siaj ĉasatoj. En kelkaj "dikaj" krimromanoj (kiel la prezentata La maljunulino kiu paŝis en la maro) komisaro San-Antonio forestas, sed tiu cirkonstanco ne malstreĉas la intrigon.

En la centro de la romano estas kolorplena, aristokrateca, tre maljuna kaj riĉega Lady M. Ŝi lerte elpensas kaj efektivigas friponaĵojn, kiuj alportas al ŝi sumegojn. Ŝia longa vivo estas ŝtopita per senfinaj kaj variaj amoroj, pri kiuj ŝi ŝatas konversacii kun sia dio. Ŝin helpas en friponado same maljuna kunulo, eksa diplomato, same tre aristokrateca, kaj lertega pri karesoj al virinoj. Tiu ambaŭflanka aristokrateco ne malhelpas al ili fojfoje interŝanĝi pikajn afablaĵojn en obscena lingvaĵo. Lady M. eksentas teneran amon al junulo, preskaŭ kvaroble malpli aĝa ol ŝi. Ŝi instruas lin ŝteli, ne, ne malgrandaĵojn, sed milionojn. Kaj li evidentiĝas kapabla lernanto, facile efektiviganta neimageblajn projektojn.

Ĉe la fino la romano subite akiras tragikan koloron, kio transformas ĝin el facila legaĵo en verkon kun socia enhavo. La bravaj tradukistoj, laŭ mi, brile plenumis sian taskon. Por imagi ilian defion, prenu fragmenton el via nacilingva netradukebla libro kaj provu prezenti ĝin adekvate en Esperanto. Ili sukcesis ne pri fragmento sed pri ampleksa libro.

Mi ne povas deteni min por ne citi peceton el la libro, por ke la leganto havu pri ĝi almenaŭ etan imagon. Tamen mi petas al la personoj, kiujn ŝokas ... hm!... malliteratura lingvaĵo (ĉu taŭgas tiu eŭfemismo?) kaj ... hm!... frivolaj situacioj, halti ĉi tie kaj ne plu legi. Sed la ĝuemuloj ĝuu legante lamentojn de la maljuniĝinta sinjorino.

"Sinjoro Nia, kia stranga puno maljuni! Nur unu rigardon al tiu spegulo mi bezonas por kompreni la koston de miaj kulpoj. Mia vivdaŭro estas speco de senapelacia kondamno! Vi povintus altiri min al Vi kiam mi ankoraŭ estis fikebla, Sinjoro! Mi ŝatintus morti en mia diboĉa epoko. Mi ŝatintus morti sufokita de bela ruĝa bito aŭ morti pro la traf-fikadoj de Boris Malikov, tiu sovaĝa muĵiko el sovetia ambasadejo. Mi estus volonte akceptinta mian forpason kiam mia kara viena Werther, kies nomon mi forgesis (Aĥ! tiuj neŭronoj malŝaltiĝantaj unu post la alia!), enŝovis la tubon de sia revolvero en mian vaginon, minacante pafi se mi ne sukcesus certigi lin pri mia amo! Kiel bele kaj bone travivi tion, Sinjoro! Aĥ! la ensorĉado de l' frenezo! La ebrieco de l' deliro! Mi nutris min nur per ĉuro kaj ĉampano. Mi dormis nur kelkajn horojn en tago kaj plie malprofunde! Kaj jen mia dekadenco. Mi iĝis mizera teotrinkulino, rodantino de kuiritaj salatplantoj. Mi digestis kaviaron kaj grashepataĵon, omarojn kaj farĉitajn koturnaĵojn, kaj Vi igis min herbomanĝanto!"

Jen finfine Parizo ekslangis en Esperanto. Espereble, ne lastfoje.

Boris Kolker

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.