La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Moskvaj sonoriloj
Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Malpretertempe


8, 2010

Jen antologio de poemoj fare de anoj de la “moskva skolo” de la esperanta poezio. Ĉu tia skolo ekzistas? Laŭ la antaŭparolo de la kompilinto Nikolao Gudskov, jes ja, kaj ĝi ekformiĝis fine de la 1950aj jaroj kaj daŭras ĝis nun. Tiu vidpunkto ne kongruas kun mia kompreno de la etikedo “skolo”, kia ĝi estas uzata por rakonti la historion de la esperanta literaturo. Laŭ mia kompreno, “skolo” estas la nomo donata al aro da homoj pli-malpli samlokaj kaj sam-epokaj, ofte sed ne nepre samgeneraciaj, kaj sen devigo havi skolestro(j)n. Konataj ekzemploj estas la t.n. skoloj budapeŝta, skota kaj, se oni permesas ke mi mem tion menciu, ibera, kiun ĝiaj anoj preferas nomi simple “la ibera grupo”. La geografia kaj tempa proksimecoj ebligas intensan kaj fluan kunlaboradon, komunajn trajtojn, interefikojn, kunprojektojn. Ŝajnas do ke Gudskov uzas la koncepton “skolo” malpli strikte – aŭ eble ne, kiel ni vidos poste.

La libro estas dividita en 4 partojn kun iom bizaraj subtitoloj: Genezo (t.e. Deŝkin, Hohlov, Nekrasov kaj Logvin), Profetoj (Gusev, Tornado, Samodaj, Ĥoves, Tonti, Lubjanovskij, Bronŝtejn, Lukjanec kaj Novikova), Nova testamento (Melnikov, Povorin, Giŝpling, Vysokovskij, Naumov, Ilutoviĉ, Ĉajka/Dadaev kaj Arosev) kaj Epistoloj (Aroloviĉ, Besĉastnov, Edelŝtejn, Gonĉarov, Gonĉarova, Gudskov, Ĥmelinskij, Zisman, Zlotnikova plus “la kabeintoj” Basko, Iljina, Jakovlev, Motylova, Rjabov kaj Soljakova/Barabaŝka). Rilate la ordon, Gudskov skribas: “Mi strebis respeguli la kronologian ordon, laŭ kiu la prezentataj poetoj eniris la esperantlingvan kulturon” – aŭ, kiel mi dirus, la esperantan mondeton.

Sekvas biografiaj informoj pri la aŭtoroj kaj konciza bibliografio ne nur de la “moskva poezia skolo” (t.e. el la periodo ekde la fino de la 1950aj) sed fakte de aŭtoroj el ĉiuj kvar sekcioj, de Deŝkin (n. 1891) ĝis Arosev (n. 1979). Laŭ la indikoj de naskiĝloko mi ne ĉiam certas ĉu temas pri aŭtoroj nur rusaj aŭ ĉu ankaŭ pri ukrainaj k.a.

Kiuj estis la redaktokriterioj? Ni legu el la antaŭparolo: “Precipe la libron eniris poemoj, originale verkitaj en Esperanto, ĉar ĝuste ili montras personecon de la aŭtoro. Nur esceptokaze, se la aŭtoro tute ne verkis originale, sed liaj verkoj gravas por evoluo de la poezia stilo aŭ iel aliel aparte rimarkeblas, oni trovos ĉi tie tradukojn el la rusaj kaj alilingvaj originaloj.” Mi ne bone komprenas kion povas aldoni poemoj ruslingve verkitaj de Puŝkin en 1827 kaj 1829 en traduko fare de Edelŝtejn en 1991, des pli ĉar mi trovas la esperantigojn stile neglektindaj, kontraste kun tiuj far Ĥoves (1901-1968) el aŭtoroj supozeble samtempaj je li; sed tute nepravigebla mi trovas la inkludon de la tradukoj far Zisman el Alfons de Lamartin[1] (tiel en la libro), apoteoz’ de elizi’, malpoezi’ kaj apostrof’, aŭ el la al mi absolute nekonata aŭtoro Drununa, kiun makulas eĉ du-apostrofaj substantivoj: *neglekt’-mien’, *grand’-medal’.

Same forigindaj estas poemoj kun lingvaj kaj stilaj malglataĵoj, kun versoj kiel “Adiaŭ, la Esperantujo, / adiaŭ mia bela land’!” (Lukjanec, p. 68) aŭ “Ne gravas pli nenio ol Jesuo” (Basko, p. 130; Nenio gravas plie ol Jesuo). Pliaj elsarkindaj eraroj: la ĝena “ĝis kiam” anst. simpla “ĝis” (p. 80, 115) aŭ la uzado de u-modo tuj post la vorteto “por”: “Do por ne sonu” (p. 75; Por ke; Do ke), “por belu fajrera tango” (p. 94; ke belu), “por / herede ĝin infanoj portu” (p. 114; por / ke ĝin infanoj plue portu). Krome, kion signifas “cindra carej’ karbona” (p. 94)?; ĉu “la kora Orient’ ” (p. 8) ne devus esti “la fora Orient’ ”?; kaj “smaragde” (p. 12) – “smeralde” (aŭ eble temas pri glosinda arĥaismo)? Glosindas ankaŭ “plakatoj” (p. 17; afiŝoj), “gvidoroj” (p. 52, 58; gvidantoj, estroj?), “muĵike” (p. 118; kiel rusa kamparano), “smajlis” (p. 123; ridetis – tamen ĉu sone t.e. hihie, aŭ sensone?). Fine, mi ne komprenas la uzon de la litero y en esperantaj transskriboj, eĉ apud ĉapelitaj literoj: Ĉeboksary, Motylova, Vysokovskij. Kiel oni prononcu tiojn?

Nu, por reveni al la elektokriterioj, kaj kiel prave skribas Zlatoje Martinov en kurta recenzo[2], “antologion oni faras por publike prezenti la plej konatajn, maturajn kaj estetike disvolvitajn poetojn, ne la komencantojn kaj simplajn talentulojn!”.

Dua kriterio: “Kie eblis, por la kolekto estis elektataj verkoj, publikigitaj en ne tre facile atingeblaj periodaĵoj aŭ tute ne publikigitaj antaŭe; nur se tio ne eblis, estis farataj represoj el libraj eldonaĵoj. Tial oni ne nepre trovos en la libro la plej konatajn poemojn de famaj aŭtoroj. Malpli konataj poetoj, sed indaj por pli vasta kono, foje ricevis malproporcie multe da spaco.” Tamen iuj ĉi-libraj poemoj legeblas en la dua eldono de la Esperanta Antologio (EA)[3], nome: Prolegomeno (Hohlov, p. 11), Jaroj kuras, jaroj flugas kaj Tutan vivon mi silentis (Samodaj, p. 38, 39). Koncerne ĉi lastan, konsistantan el 8 vladimiroj[4], la du versioj kelkdetale malsamas: jen, ekzemple, kio fariĝas el la vladimirfina verso “sola ve-repento” de la EA-versio:

Kia estis mia gajno

pro la mut-silento?

Da feliĉo – eĉ ne grajno,

nure ve’ kaj pento.

Cetere, miaopinie la ĉi-libra poemo La homo, de Tornado (p. 36), meritus la lokon okupatan de lia Kanto pri la amo en EA.

Rilate la temojn, dominas ia melankolio pro la tempopaso, pro la forpaso de juno, de amo… Recenzante la antologion[5], Baldur Ragnarsson skribis ke ĝenerale “la rusaj poetoj pli inklinas al sentoriĉaj esprimmanieroj ol al intelektaj abstraktaĵoj” kaj ke “emocia pulsado pli ol io alia karakterizas la vivon de tiuj poemoj”: “amo, tristo, esperoperdo, despero, simple kaj sendevie esprimitaj sentoj”. Prave. Aliaj oftaj temoj estas la urbo Moskvo kaj, idiomisme, la lingvo esperanto kaj Esperantujo mem, jam de Deŝkin, Hohlov, Nekrasov ktp ĝis la nuntempo, kiel en jena forme leĝera kaj plaĉe ironia soneto de Bronŝtejn (p. 66):

Venas vokoj kaj mokoj el Esperantuj’,

ŝrikaj pikoj, prudentaj kritikoj.

Venas em’ por respondi al ĉiuj kaj tuj,

sed aŭtuno malhelpas, amikoj…

Kio bone kongruas kun plia kriterio: “Specialan atenton mi koncentris je poemoj, dediĉitaj al aliaj poetoj kaj problemoj de poezia arto, – por montri fadenojn de tradicioj en la poezia evoluo.” Tiajn ni trovas sur p. 11-12, 43, 63-64, 88 (vidu poste).

Enestas ankaŭ poemoj politikaj, konkrete komunismaj, kiel tiuj de Nekrasov (p. 16) kaj la tre atentinda poeto Gusev (p. 27-32), kaj post- aŭ preter-komunismaj kiel ĉe Bronŝtejn (p. 58-59):

Mia prezidento,

dum mi vin elektis,

vi, trans mia dorso,

ruze reton plektis.

Parenteze pri Bronŝtejn, liaj poemoj eĉ en softa lego sonas kiel kantoj (evidente ankaŭ aliaj poemoj estas kantoj, ekzemple Velura sezono, de Povorin, p. 81). Kaj se paroli plue pri humuro, leganto trovos ankaŭ ŝercojn en versoj sur p. 78-79 (verdire, la solaj plene sukcesaj poemoj de Melnikov, tro katenita de la moskva formalismo).

Kiun skolon, kiun stilon prezentas do ĉi antologio? Ni legas pri Naumov, en la librofina biografia parto ( p. 147), ke la “ĝenerala stilkaraktero de lia originala poezio iom proksimigas ĝin al kreado de E. Miĥalskij (kio ja estas escepto en la Moskva poezia skolo, tradicie – ekde Deŝkin kaj Hohlov – pli inklina al maniero de rusaj klasikuloj de la 19-a jc. kaj simbolistoj).”

Supozante ke la antologio reprezentas taŭge la verkarojn de moskvaj versistoj laŭlonge de multaj jardekoj, mi havas la impreson trovi en ĝi ĝuste tion, lingve ali-vestitan daŭrigon de rusa tradicio. Kaj kiam tiu ĉi kolizias kun la tradicio de la klasika esperantopoezio (Parnasa gvidlibro, la platena duopo Kalocsay-Waringhien kaj parnasismo ĝenerale), niaj moskvaj aŭtoroj senhezite esprimas lojalecon al la rusa klasikismo. Ekzemplo: la tiel nomata “aborta rimo” (jen specimeno far Tonti sur p. 48):

Memorigas grizaĵ’ pri terura

sanga ŝtorm’ de l’ patria milito…

Ne, ne farbos la harojn tinkturo,

malgraŭ mok’ aŭ ridetoj kaŝitaj!!

Se mi bone komprenis, tiajn kvazaŭrimojn defendas pasie Hohlov (p. 11-12):

Ah – kial Esperanto ne havas la daktilajn,

dorlotajn rusajn rimojn – simbolojn de la am’,

kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,

karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’!

Ankaŭ la ludema Bronŝtejn (p. 63-64):

Sekve, plendoj plenveaj

pri nur puraj rimparoj

iras kontraŭ la stato

de l’ realo afera.

Kaj Giŝpling (p. 88):

Ĉe nia manko de rimeblaj vortoj

lasante for la manieron snoban

surmetu, Muzo, hejman lozan robon

kaj benu min per rimoj eĉ abortaj!

Kial kontentiĝi per duonaj rimoj?, oni povus demandi. Kial ne rezigni entute pri rimoj? Kredeble, ĉar tio lokus la moskvajn poetojn for de la komuna modelo. Temas do ne pri strebo al poetika libereco (oksimoro!) sed pri konstanta, persista provo adapti la lingvon esperanto al la rusa muldilo[6]. Jen la hoko en la ezoko! Ne tiom ia moskve rusfona skolo de la E-literaturo, sed E-lingva fako aŭ sekcio de la rusa klasika poezio!

Reparenteze: Oni povus akuzi pri io simila la iberan grupon, nome pri imitado, paŭsado ktp de poetikaj modeloj hispanaj. Tamen ni, almenaŭ mi, deiris unuflanke de konsciaj aŭ nekonsciaj modeloj hispanlingvaj kaj parte ankaŭ ali-lingvaj (i.a. arabaj kaj finnaj), kaj ali-flanke de la diversseva (arĥaisme: “diverslimfa”) E-poezia tradicio. Ĉi-rilate indas mencii la fakton ke, kvankam sur malsamaj kulturvojoj, multaj same anglalingvaj kiel hispanlingvaj poetoj de la 20a jarcento ribelis kontraŭ la rigora metriko de pli fruaj epokoj vaste uzante la t.n. liberan verson, novan en ambaŭ literaturaj tradicioj[7]. En Esperantujo tian rompon aŭ liberiĝon alportis ekzemple William Auld, Edwin de Kock kaj, plej abunde kaj profunde, Baldur Ragnarsson, se mencii la nomojn de tri gigantoj de nia literaturo[8].

Nu, ni revenu al niaj rusaj aŭtoroj: se, aldone al la rigidaj strofoj kun fiksaj (kvazaŭ)rimoj, oni konsideras ankaŭ la jam menciitan fonan melankolion, ne estas strange ke multaj poemoj sonas kiel tradukoj origine pensitaj, konceptitaj en alia lingvo (la rusa) – aŭ eĉ kiel pretervolaj pastiĉoj, ĉar, ju pli proksimas la aŭtoro al la nuno, des pli la versaĵoj impresas anakronisme. Specimenoj legeblas sur p. 41 (Samodaj), 69 (Lukjanec), 74 (Melnikov), 80 (Povorin, nome poeto naskiĝinta en 1962!), 105 (Ĉajka/Dadaev), 108 (Arosev; naskita en 1979!), 120 (Gudskov), 129 (Zlotnikova), 131 (Iljina), 132 (Jakovlev)… Pri ĉi lasta, ekzemple, malfacilus diveni ĉu temas pri originala poemo verkita en 1975 (‘stas tiel!) aŭ pri esperantigo de rusa poemo el 1823. Anstataŭe mi ja rekomendus legi Kun sopira koro, de la hispano Gustavo Adolfo Bécquer (1836-1870), en superba traduko de Fernando de Diego[9].

Mi konfesu ke, se mi malicus, mi verkus poemon pri Moskvaj sonoriloj kaj ĝia “moskva estetiko” kun jena komenco (laŭ fama verso de Auld en La infana raso): “Laŭ gonoriloj, la metrik’ necesas…”. Sed tion mi ne faros, verkinte jam plurajn poemojn parte aŭ tute pri ĉi temo en mia poemaro Koploj kaj filandroj[10].

Ĉe Giŝpling la modelo atingas sian limigitan perfektecon: la versoj sekvas unu la alian glate kaj flue, ĉiam en la poetikaj limoj de la klasikisma kadro. Temas pri bonaj poemoj, tamen eksmodaj aŭ, se paroli pli precize, laŭ la modo de la 19a jarcento – jen verŝajne kial la recenzo de Martinov malmencias lin.

Ankoraŭ pri Giŝpling: se ni legas la enhave senmankan unuan strofon de La lingvo de espero (p. 84):

Por kio versas mi en lingvo, kiun konas

apenaŭ dudek mil stranguloj en la mond’?

Kaj eĉ el tiu kvant’ nur tre malvasta rond’

la poezion ŝatas kaj bezonas.

… aŭ jenajn tri versojn el Voĉoj el paseo (p. 85):

Tamen restis mi viva. Mi nur legas kaj spektas

pri turmentoj de l’ homoj, kiuj nun resurektas

dank’ al povo de l’ Arto.

… aŭ la plastikan komencon de Zebro-pasejo (p. 89):

Striita estas mia voj’,

samkiel zebro,

alternas ĝojo kaj malĝoj’,

kaj lum’ – tenebro.

… ni rekonos elementojn de tio, kion Edwin de Kock nomis “mikrostilo” (alia nomo povus esti “ŝablonstilo”): “La mikrostilo estas ne individua sed ĝenerala por periodo aŭ fine eĉ tuta lingvo. Ĝi kvazaŭ prezentas minimuman standardon de kompetento, kun ioma tendenco al kliŝeco. Precipe, kaj ne nur, por la prozo ĝi havas grandan valoron. Sen ĝi lingvo apenaŭ povus taŭgi kiel esprimilo de matura romanarto, aŭ eĉ la bonaj eseoj. Aliflanke ĝi alportas ankaŭ certajn malavantaĝojn. La ĉefa estas, ke ĝi trofaciligas la produktadon de versoj. Pro tio, en Esperanto, svarmas la originaloj sensignifaj – por ne paroli pri la tradukoj – far entuziasmuloj kiuj neniam meritos la nomon de poeto. Sed ĉi tio ne tro gravas, krom kurtatempe konfuzi iujn legantojn, tiel ke ili ne ĉiam kapablas distingi inter straso kaj oro. Plej granda problemo, tamen, estas, ke eĉ bonaj poetoj (precipe kiam mankas la inspiro) ne malofte cedas al la tento fariĝi nuraj mikrostilistoj.”[11] Tion mi dirus provizore pri la onie ŝatata poezio de Giŝpling, al kiu mi iam revenos en recenzo de liaj poemaroj.

Naumov, mi konsentas kun Gudskov, estas alia afero. En la enigma Duone (p. 93) aŭ en Vi estas nur…(p. 97) eksonas aparta voĉo, kun novaj bildoj kaj versoj malŝablonaj. Similan aprezon meritas ankaŭ la poemo Ŝtoneto, de Arosev (p. 109).

En libro kun la jam menciitaj biblieskaj subtitoloj enestas pliaj pekoj kaj peketoj: oscediga metriko plur-amfibraka (p. 34) pensiganta min pri “tiuj bedaŭrindaj Maorioj, kondamnitaj de Clark al morto per oscedado: Cetere la laca spirito sopiras al nura ripozo…”[12]; jen versoj kaj eĉ tutaj poemoj ŝablonaj aŭ banalaj (Lukjanec, p. 67-70; Novikova, p. 71-73; Vysokovskij, p. 91-92; Ilutoviĉ, p. 102; Ĉajka/Dadaev, p. 106; Arosev, p. 108; Motylova, p. 133; Soljakova/Barabaŝka, p. 135); jen pecoj rebuse stumblaj (Arosev, p. 107; Ĥmelinskij, p. 123), kiuj same nur balastas la kolekton.

Konklude: kial mi titolis ĉi recenzon Malpretertempe? Tial ke la poetoj, anstataŭ antaŭeniri, progresi aŭ evolui rilate al la estetiko de sia tempo, restas ankritaj sur la madalaj[13] akvoj de klasikismo, lasante ke la tempo fluu preter ili.

Ĉiel ajn, kaj kvankam mi ne kundividas la entuziasmon de Ragnarsson, ĉi volumo prezentas interesan materialon, certe utilan por kompletigo de la rusa parto de nova eldono de EA, kaj krome havindan por interesiĝantoj pri nia originala poezio.



[1] Alphonse de Lamartine (1790-1869).

[2] “Valore, sed ĉu vere ‘skolo’?”, Literatura Foiro, ¿? xxx.

[3] William Auld (red.): Esperanta Antologio. Poemoj 1887-1981. 2a eld., rev. kaj kompl., Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio, 1984, 887 p.

[4] vladimiro (analoge al “aleksandro”): kvarversa strofo uzita en la traduko de La bapto de caro Vladimir far TomᚠPumpr, en la originalaj poemoj Al unu el la poetofratoj kaj Letero al "La Vagabondo" de respektive Baghy kaj Kalocsay, kaj en miaj poemoj Al nekonata malamiko kaj Feliĉan LKK-naskalon! (en Celakantoj, eld. Bero, 2004). Interesa koincido: la individua nomo de Samodaj estas ja Vladimir!

[5] “Eksterordinara superrigardo pri kultura fenomeno en nia kulturo”, Esperanto 1209, dec. 2007, p. 252.

[6] Kontraste, japanaj E-poetoj adaptis la formojn hajko, tankao ktp al la E-literatura tradicio: dum japanlingvaj hajkoj kaj tankaoj ne havas rimojn, esperantaj kutime jes.

[7] Martin J. Duffell, The liberated line: versifying in the twentieth century (La liberiĝinta linio: versado en la dudeka jarcento), Hispanic Research Journal, 10, 2, apr. 2009, p. 157-173.

[8] El ĉi vidpunkto oni povus aldoni pliajn poetojn, i.a. Victor Sadler, Aldo de’ Giorgi, Mauro Nervi, Miguel Fernández, Gonçalo Neves, István Ertl, Mao Zifu…

[9] Hispana Esperanto[-]Federacio, Zaragoza, 1972.

[10] Ekzemple: koploj 23 (Se skolo pendas…) kaj 29 (De parnasaj rimoj…); Disonanco; Arto poetika; arto poezia; En vespera horo.

[11] Edwin de Kock, La poeto William Auld, en En barko senpilota, Edistudio, Pizo, 1987, p. 40-45.

[12] Gaston Waringhien, Skizo de Esperanta Metriko, en Parnasa gvidlibro, 3a eld., Edistudio, Pizo, 1984, p. 19.

[13] madala: neprofunda.

Jorge Camacho

Eksterordinara superrigardo pri kultura fenomeno en nia kulturo

esperanto.net
En mia junaĝa periodo kiel esperantisto mi bonŝance akiris kelkajn jarkolektojn de la iamaj Lingvo internacia kaj Juna esperantisto. Dum m i legis tie poemojn de Deŝkin, Devjatnin, Jarmoleviĉ, Levenzon, ekevoluis ĉe mi la impreso, ke rusaj Esperanto-poetoj estas iel diferencaj de la ceteraj poetoj sin okupantaj pri poezio en la internacia lingvo. La sincere emocia tono de iliaj poemoj tuŝis mian junan koron: amo, tristo, esperoperdo, despero, simple kaj sendevie esprimitaj sentoj: Mi volis ploregi, kaj vi – vi ekridis / ĉar amon vi mian ne sentis, ne vidis – tiel Deŝkin en 1912. Tamen, aŭdiĝis voĉoj kritikaj pri tiatonaj temoj: en la komenco de la tridekaj jaroj Nekrasov, kunfondinto de IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj) kaj mem poeto, skribis (en Enciklopedio de Esperanto, 1933), ke la temaron de Deŝkin limigas „la nuraj motivoj pri amo kaj naturo” kaj ke tiaj temoj „ne multe harmonias kun la epoko”; kelkajn jarojn poste ambaŭ poetoj fariĝis viktimoj de tiuj revoluciaj fortoj, kiujn Nekrasov opiniis pli inda temaro de tiuepoka sovetia poeto ol la amo. Nekrasov estis pafmortigita, Deŝkin malliberigita kaj ekzilita dum multaj jaroj; la historio de multaj rusaj esperantistoj en tiu paranoja epoko estas pli peza ol povas larmoj esprimi.
Poste, dum mi legis la poemarojn de Miĥalski kaj Hohlov pluevoluis ĉe mi la menciita impreso, ke la rusaj poetoj pli inklinas al sentoriĉaj esprimmanieroj ol al intelektaj abstraktaĵoj. Ĉu tio ŝuldiĝas al la kutime iom stereotipa opinio pri la sentema rusa popolanimo, mi ne scias, eble jes, eble ne. Kaj nun, legante la poemojn de Moskvaj sonoriloj, mi ne povas ne konstati ĉe mi revivigon de mia daŭre konservita impreso de antaŭ jardekoj pri tiu esenca diferenco: ke emocia pulsado pli ol io alia karakterizas la vivon de tiuj poemoj.
La antologio enhavas poemojn de 36 reprezentantoj de la „Moskva skolo”, 25 viroj kaj 10 virinoj. La kompilinto, Nikolao Gudskov, en sia antaŭparolo konvinke pravigas tiun nomon tiel, ke kompare kun aliaj esperantistaj centroj de Rusio, Moskvo estas historie la urbo de la Esperanto-poezio, kie elstaraj poetoj kiel Konstantin Gusev, Vladimir Samodaj kaj Bonifatio Tornado influe kontribuis al sentiĝo pri „skolo” meritanta apartan nomon. Ankaŭ la amtempa disfloro de originala kanta kulturo de junaj sovetiaj esperantistoj kaj plusekve la kultura aktivado de la moskva klubo Lev Tolstoj kaj poste de MLEK (Moskva Literatura Esperanto-Klubo) estis sendube gravaj faktoroj en tiu evoluo. Tamen restas provo difini la karakteron de la Moskva skolo de Esperanto-poetoj. Tian provon mi ne riskas fari definitive, kvankam la ĉi-koncerna antologio liveras konsiderindan materialon por pripenso. Mi tamen emas aserti, ke multo komuna estas konstatebla ĉe la koncernaj poetoj, precipe la efikoj de malferma, aperta stilo, kiu garantias rektan kaj nebaritan konekton inter persona vivo kaj eksteraj cirkonstancoj kaj okazaĵoj, ordinaraj kaj neordinaraj. Tiun rektan, nebaritan, fluan konekton inter interno kaj ekstero mi volas emfazi, ĉar ĝi sentive kontribuas al senpretendo kaj sincero. En sia poemo Poezio Vladimir Samodaj demandas: Kio estas poezio? Ĉu fantazio, intelekta kaŝludo, klara penso, elokvento? Li ne scias la respondon, sed konstatas fine por si mem, simple kaj sincere: Miaj versoj ne hipnotas / per bombaste pompa rim’/ Mi nur simplajn vortojn notas / kiujn diktas la anim’.
La libro estas dividita en kvar partojn laŭ kronologia ordo laŭeble proksima al la eniro de la prezentitaj poetoj en la Esperanto-kulturon. Detalaj informoj pri la poetoj konsistigas gravan parton de la libro. Frontas G. Deŝkin, N. Hohlov, N. Nekrasov kaj A. Logvin. Estas kortuŝe legi poemojn de Deŝkin, verkitajn en liaj lastaj jaroj post jardeko-longaj suferoj; lia poemo Morna soneto reeĥas versaĵojn de liaj fruaj jaroj, la amo vizitas lin denove: Ekzisto sen revoj kaj sen kreoforto / vegeto sen amo, tenero, ador’... / Aĥ, nur iafoje pri Vi rememor’/ devigas bedaŭri pri manko de vorto. Sekvas la spronantoj de la Moskva skolo: K. Gusev, B. Tornado (B. Tokarev) kaj V. Samodaj kaj pliaj poetoj sub la komuna dividtitolo „Profetoj”. Iliaj temoj grandparte estas tre personaj, sed tamen diferencaj: Konfeso de Gusev elvokas kunsenton kaj kuraĝigon al vjetnama amiko, Prologo de Tornado metaforan memhistorion, Jaroj kuras, jaroj flugas de Samodaj realecan vivkronikon, ĉiuj grandaj poemoj kaj altmeritaj. Ĉe M. Bronŝtejn oni konstatas pli variajn temojn ol ĉe multaj aliaj, politikan satiron miksitan kun grimaca humuro en Mia prezidento kaj Gajaj frapistoj, sed ankaŭ intimecajn, dubecajn memesplorojn: Do mi ploras kaj amas / kun ĉagren’, kun kares’/ kaj fortuno ekrampas / de „apenaŭ” al „jes”. V. Melnikov, M. Giŝpling kaj G. Arosev, tre rimarkindaj poetoj, trovas lokon kun pliaj poeziaj kolegoj sub la dividtitolo „Nova testamento”. La poemoj de Melnikov atestas kaj virtuozan talenton kaj teman multflankecon, li filozofiumas en Denove pri beleco kaj Saniga maro, delikate sentesploras en Post unu jaro, bruske humuras en Observoj de biletkontrolisto. Giŝpling sombre meditas pri Voĉoj el paseo, „kio do estos poste” li demandas en du poemoj; lia poemo Lumturo atestas zorge ellaboritan uzon de simbolo, sed li verkas ankaŭ pri la lingvo kaj la rimoj: Ĉe nia manko de rimeblaj vortoj / lasante for la manieron snoban / surmetu, Muzo, hejman lozan robon / kaj benu min per rimoj eĉ abortaj. Arosev montras eltenan talenton en tema disvolvo en sia granda poemo Ŝtoneto.
Ne estas eble komenti en mallonga recenzo pri ĉiuj unuopaj poetoj en tiu ĉi atentinda antologio. Ke mi devis ellasi plej multajn ne signifas, ke mi ne taksas ilin valoraj por aparta pritrakto. Antaŭ ol meti finan punkton al mia transfluga supervido mi tamen volas mencii la lastan poemon en la volumo, la solan de N. Soljakova, titolitan Al amiko. Tion mi faras, ĉar ĝi bele reprezentas temon pli-malpli konstateblan ĉe preskaŭ ĉiu el la poetoj de la Moskva skolo, nome la amon: Mi sopiras, mi tiel sopiras, amiko / pri la tagoj feliĉaj de la festival’ – deziro, sopiro, manko – la samaj sentoj, kiujn esprimas Deŝkin en la cititaj poemoj de 1912 kaj 1960. Iuj eble diras: tiaj la rusoj! Sed mi aldonas: Tiaj ni ĉiuj, almenaŭ iafoje.
Nikolao Gudskov faris bonegan laboron kompilante tiun ĉi rimarkindan antologion de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj. Ĝi donas eksterordinaran superrigardon pri certa kultura fenomeno en grava centro de vivanta Esperanto-kulturo. Aparte dankinda estas lia kolekto de daŭre valoraj biografioj de la verkistoj.

Baldur Ragnarsson

Valore, sed ĉu vere "skolo"?

esperanto.net

Antaŭ nelonge aperis tiu 160-paĝa interesa antologio kiu kronologie – ekde la komenco de la dudeka jarcento ĝis la hodiaŭaj tagoj – konsistigas 38 aŭtorojn, kiuj fakte estas la plej konataj moskvaj esperantistoj kaj kiuj, laŭ la vortoj de la kompilinto, prezentas preskaŭ duonon de la rusiaj esperantistoj.

La antologio konsistas el kvar partoj kun intence donitaj bibliaj nomoj. La unua nomiĝas Genezo kaj prezentas la aŭtorojn ne nur rusi- sed internaciskale konataj, kiuj signifoplene kontribuis la mondan esperantan literaturon kiel ekz. Georgo Deŝkin, Nikolao Hohlov, Nikolao Nekrasov, Aleksandar Logvin k.s. La dua parto apartenas al tiuj aŭtoroj kiuj daŭrigis la klopodojn de la rusaj pioniroj kaj ilin la kompilinto nomas Profetoj ĉar iliaj poezio kaj literatura agado ĝenerale anoncis en la estonto la maturajn fruktojn: naskiĝis, vere, nova generacio de talentaj poetoj kiel ekz. Konstantin Gusev, Bonifatio, Vladimir Samodaj kaj aliaj.

Fine de la 1980aj kaj komence de la 1990aj laŭ la iniciato de Anatolo Gonĉarov aperis grupo pri tradukarto, tuj poste Moskva Literatura Esperanto Klubo (MLEK) en kiu aktive laboris Valentin Melnikov, Mikaelo Bronŝtejn, Grigorij Arosev (hodiaŭ certe unu el la plej talentaj niaj poetoj) ktp; al ili la kompilinto dediĉis la trian parton de la libro (Nova Testamento). La kvara, nome, entenas poetojn ne multe konataj, kies poezio ne estas sufiĉe disvolvita, tiuj por kiuj verko de poemoj estas sporada kaj hazarda afero.

Se tiel, ne estas klare kial la kompilito entute ilin enmetis en la antologion kaj eĉ al ili dediĉitan libroparton nomis pomptitole Epistoloj! Antologion oni faras por publike prezenti la plej konatajn, maturajn kaj estetike disvolvitajn poetojn, ne la komencantojn kaj simplajn talentulojn!

Krom la kompreneblaj kaj eternaj valoroj de la klasikuloj (Deŝkin, Nekrasov, Hohlov), la plej imponaj poemoj estas tiuj de la aŭtoroj en la libroparto nomiĝinta Nova Testamento, pli precize temas pri Grigorij Arosev kaj Oĉjo Ĉajka-Dadaev. La du poetoj estigas veran "revelacion" (mi daŭrigu la uzadon de la bibliaj nocioj!) kaj senduban refreŝiĝon en la nuntempa monda esperantopoezio kaj ilin du, mi certas, la esperanto-medio tre baldaŭ bone ekkonos kiel potencaj kaj produktivaj versistoj. Same, nepre indas mencii ankaŭ Solomonon Vysokovskij (la poemoj Konsolo kaj Eliro), Ivan Naumov (Duone) kaj Klara Ilutoviĉ (Ĉu indas? kaj Meditoj pri elmigrintoj).

La antologio estas siaspeca valoraĵo ĉar al la nerusa esperantista legantaro ĝi alproksimigas la artajn atingojn de la rusaj/moskvaj esperantistoj. Sed kial la aŭtorojn en ĝi konsideri "moskva skolo"? Por esti "skolo" oni postulas certajn komunajn ideajn, temajn kaj poetikajn trajtojn inter ĉiuj "skolanoj". Krom la senduba fakto ke ĉiu inter la reprezentitaj poetoj estas/estis loĝantoj de urbo Moskvo, aliaj komunaj ecoj plejparte mankas. Ne povas ekzisti ia ĝenerala rusa (aŭ serba, pola, ktp.) skolo sed ene de la rusa esperanto-kulturo oni povas ĝuste surbaze de specifaj karakterizoj diferenci unu aŭ pli da skoloj. Ĉu oni povas serioze kompari la altnivelajn versofarojn de Oĉjo Ĉajka kaj Grigorij Arosev, kun ekzemple tiuj de Irida Basko kaj Lybovoj Motylova? Certe ne. Ili ĉiuj povas, kompreneble, esti moskvanoj sed certe ne samskolanoj ! Miaopinie, la poeta apero de Arosev kaj Oĉjo estas ne nur bonŝanco por la rusa esperanto-kulturo kaj poezio, sed ankaŭ kerno el kiu povus reale disvolviĝi estonta moskva skolo. Tion jam anoncas la moskvaj sonoriloj, pro tio la antologio meritas nian plenan atenton.

Zlatoje Martinov

Recenzo: Moskvaj sonoriloj / Review: Moscow Bells

esperanto-usa.org

Jam de la Unua Libro, en kiu aperis kelkaj originalaj poemoj de Zamenhof, poezio estas grava parto de la Esperanta literaturo, kaj aparte en Rusio. Ĉi tiu volumo kolektas unu specifan grupon de rusaj Esperantaj poetoj — tiuj, kiuj loĝas en Moskvo aŭ havas alian rilaton kun tiu grava metropolo.

Temas entute pri 36 poetoj, de la fruaj kiel Deŝkin kaj Hohlov ĝis la lastaj kiel Ĥmelinskij kaj Soljakova. La kompilinto apartigas la libron en kvar (efektive kvin) partojn: Genezo (efektive, poetoj de la plej frua sovetia periodo); Profetoj (tiuj de la epoko de "revekiĝo" de Esperanto en Sovetio, nome post 1958); Nova Testamento (poetoj kiuj aperis ĉirkaŭ la periodo de la falo de Sovetio kaj starigo de la Federacio Rusio); kaj Epistoloj (pli lastaj poetoj). Tamen, se oni kontrolas en la aparta biografietaro, oni rimarkos, ke en tiu lasta parto troviĝas ankaŭ "Kabeiĝintoj", fojaj poetoj kiuj pro iu aŭ alia kialo ne plu aŭ nur nepoezie rilatas kun la Esperanto-movado.

El la 36 poetoj, plej reprezentata estas (eble kompreneble) Mikaelo Bronŝtejn, kun 15 paĝoj da poemoj — iom strange, ĉar Bronŝtejn mem ne estas moskvano. Sed kompreneble li ludis aparte gravan rolon en la rusia Esperanto-movado ekde la 60aj jaroj, kaj eble eĉ pli gravan rolon en la rusia Esperanto-literaturo de la periodo. Ankaŭ reprezentata estas mia plejŝatata rusa Esperanto-poeto, Mikaelo Giŝpling (sed bedaŭrinde ne per sia eksterordinara "Kanto pri Donkiĥotoj".

La nivelo de la poezio estas ĝenerale alta, kvankam — aparte en la plej lastaj poemoj — oni ofte trovas la rusismon "kurta" anstataŭ la ĝusta "mallonga". Jen ekzemplo, "Falkido" de Ivan Lubjanovskij:


En silkaj stepoj de Aksaj'
Falkidon kaptis mi hazarde —
En tago de brilanta maj'.
Ĝi ĉesis teni sin singarde.

Sub miaj fingroj pulsis kor' —
Kaptita koro de l' falkido,
Kaj spontanece ŝprucis for
El mia gorĝ' triumfa rido.

Ja falko min rigardis nun,
Pri
mi ĝi pensis en ĉi horo,
kaj mian bildon al la sun'
Kun si ĝi levos en memoro.

En sindefend' sovaĝe min
Falkid' per ungoj akraj gratis
Sed elturnante kun obstin'
Min per flugiloj pezaj batis.

Mi kisis ĝin per frata kis'
Kun emoci' de simpatio
Kaj en abismon de turkis'
forlasis ĝin en trema pio.


Since the First Book (of Esperanto), in which several original poems by Zamenhof appeared, poetry has been an important part of Esperanto's literature, and especially in Russia. This volume collects one specific group of Russian Esperanto poets — those who live in Moscow or have another relationship with that important city.

There are 36 poets here, from the early ones such as Deshkin and Hohlov up to the recent ones such as Khmelinsky and Solyakova. The compiler breaks the book up into four (actually five) parts: Genesis (poets from the earliest Soviet period); Prophets (those from the era of the "reawakening" of Esperanto in the Soviet Union, i.e. after 1958); A New Testament (poets who appeared around the period of the fall of the Soviet Union and the establishment of the Russian Federation); and Epistles (more recent poets). But if you check the separate collection of short biographies, you'll notice that in this last part there are also the "Kabeiĝintoj", sometime poets who for some reason or another no longer, or only non-poetically, have a relationship with the Esperanto movement.

Of the 36 poets, the most represented is (perhaps understandably) Mikaelo Bronshtein, with 15 pages of poems — somewhat strange, because Bronshtein is not himself a Muscovite. But he has of course played an especially important role in the Russian Esperanto movement starting in the sixties, and a perhaps even more important role in the Russian Esperanto literature of the period. Also represented is my favorite Russian Esperanto poet, Mikaelo Gishpling (but unfortunately not with his extraordinary "Song of Don Quixotes").

The level of the poetry is generally high, although — especially in the most recent poems — we often find the Russism "kurta" instead of the correct "mallonga". Here's an example, "Young Falcon" by Ivan Lubianovsky:


En silkaj stepoj de Aksaj'
Falkidon kaptis mi hazarde —
En tago de brilanta maj'.
Ĝi ĉesis teni sin singarde.

Sub miaj fingroj pulsis kor' —
Kaptita koro de l' falkido,
Kaj spontanece ŝprucis for
El mia gorĝ' triumfa rido.

Ja falko min rigardis nun,
Pri
mi ĝi pensis en ĉi horo,
kaj mian bildon al la sun'
Kun si ĝi levos en memoro.

En sindefend' sovaĝe min
Falkid' per ungoj akraj gratis
Sed elturnante kun obstin'
Min per flugiloj pezaj batis.

Mi kisis ĝin per frata kis'
Kun emoci' de simpatio
Kaj en abismon de turkis'
forlasis ĝin en trema pio.

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.