La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Mr. Tot aĉetas mil okulojn

  • Verkinto: Jean Forge
  • Speco: baza literaturo, originala verko, romano
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€8.10
  • Eldonjaro: 1973
  • Priskribo: Klasika detektivromano.
  • Paĝoj: 242
  • Alto: 180 mm
  • Recenzo:
    • De "Jobo" (Julio Baghy): Mr. Tot aĉetas mil okulojn
    • De Katinjo: Tot aĉetas mil okulojn
    • De Courtinat
    • De Karl Minor: Mr. Tot aĉetas mil okulojn
    • De Sten Johansson: Mister Forge vendis mil kliŝojn
    • De Katinjo (Nederlando): Mr. Tot aĉetas mil okulojn de Jean Forge
    • Detektiv-romano, sed ne bulvarda, ne harstariga sanga fantaziaĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj romanoj. (eltiraĵe Jobo - Literatura Mondo, 1931, p. 160.)
    • La intrigo disvolviĝas lertege, pere de amaso da roluloj, kiuj inkluzivas ekzemple komikan detektivon, senkoran vetludiston, belan krimulinon, naivan stenotipistinon, dancistinojn, ampelatan hotelbubon, k.m.a. Oni volonte kredas, ke ĝi liveris taŭgan materialon por vigle distra filmo. (William Auld - Vereco, distro, stilo. 1981.)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Mr. Tot aĉetas mil okulojn


aŭg 1931

"Jobo" (Julio Baghy)

Tot aĉetas mil okulojn


majo 2021

Mr Tot aĉetas mil okulojn fakte estas krimromano. Rolas kelkaj interasaj personoj: mr Tot mem, riĉulo, kiu fakte nenion faras mem. Detektivo Viskarbeto, kuracisto Kivikas, sinjorino Marion Lafond, Fernanda Berger, tajpistino. Ekzistas amrilatoj, kiel kutime en romanoj, ankaŭ en krimromanoj. Kio estas por mi kiel 21-jarcenta persono vere ege interesa, estas la fakto ke Mr Tot per tiuj mil okuloj spionas la gastojn en sia hotelo Modern. En 1931 verŝajne malmultaj povis elpensi ion tian: ankoraŭ ne ekzistis televidiloj - aŭ televizoroj, kiel ili nomiĝas en ĉi tiu libro. Kaj certe ne ekzistis io kia interreto aŭ Vifio. Jean Forge do - eble? - jam antaŭvidis interesajn aferojn, aŭ nur imagis ilin - tion mi ne scias. Fakte estis por mi iom ŝoke, ke jam antaŭ 90 jaroj iu elpensis tion.

Ankaŭ ekzistas filmo pri la temo, Die 1000 Augen des Dr Mabuse. Ne Jean Forge mem faris tiun filmon, sed Fritz Lang en 1960.

La libro estas certe rekomendinda, ankaŭ por komencantoj, ĉar ĝi estas preskaŭ sen neologismoj. Sed versajne ĝi estas ege malfacile havebla.

Katinjo

Publikigita ĉe
Historio de Esperanto, 1964
Iom stranga titolo sed ĝi bone rilatas kun la enhavo. Ĉirkaŭ la aparato de televido (la mil okuloj) plektiĝas la delikataj fadenoj de polica romano kies rolantaj figurojn reprezentas realan medion. Mister Tot la riĉa amerikano kiu trosatigite estas dronanta en la splenon. D-ro Kivikas la psika kuracisto kies filozofio nutras sin el krima plano, Marion de Lafond bela loĝantino de la hotelĉambro n-ro 265 kreas en la romano tian atmosferon kiu kelkfoje atingas dramajn altojn kun emocia korpremo. E-ino Fernanda Berg la ĉarma iom naiva kaj romantika stenotipistino kun sia profunda kaj vera amo al Karlo Husting la facilanima ruledludisto Fine la komika figuro de Viskarbeto la hotela policisto liberas la necesan bonhumoron kaj metas la finanpunkton al la romano.

La stilo estas individua, kolora kaj esprimriĉa. Jean Forge estas talenta aŭtoro post Abismoj (1923) kaj Saltego trans jarmiloj (1924) kun Tot la absoluta arto de la karakterizado, la pura literatura lingvo la bona konstruo de l' romano levas ĝin alte super la amaso de similspecaj romanoj. En tiu romano malaperis la iama trouzado de la sufiksoj kiu cetere estas pleje konstatebla en la Saltego.

Courtinat

Mr. Tot aĉetas mil okulojn

Publikigita ĉe
Germana Esperantisto 1931

Karl Minor

Mister Forge vendis mil kliŝojn

Legante la fantazian romanon Mr. Tot aĉetas mil okulojn de Jean Forge (Jan Fethke), mi sentas, ke la aŭtoro havis evidentan talenton, tamen eble ne precize por ĉi tia romano. La unua ĉefa valoro de la verko estas ĝia dramaturgio, la aranĝo de scenoj por konstrui intrigon, kiu finfine fermiĝas kiel sukcese kunmetita puzlo. Ĝia dua valoro estas flua, senerara lingvaĵo, kiu en sia epoko - la komenco de la 1930aj jaroj - sendube aperis moderne kaj neŝarĝite de peza balasto el la frua tempo de Esperanto.

La rakonto okazas plejparte en granda hotelo, kie Mister Tot kaŝe gvatas kaj subaŭskultas la gastojn eĉ en plej intimaj scenoj per milo da "televizoroj". La origina celo de tiu perverseco estas kuraci lin de vivenuo. Krome ni sekvas aron da rolantoj en kafejoj, restoracioj kaj dancejoj. La rakonta maniero de Forge estas iuloke preskaŭ ekspresionisma, kaj la etoso en tiuj scenoj iom similas la konatajn bildojn samepokajn de George Grosz, kun interesa kunfandiĝo de fascino kaj morala indigno.

Krom la kaŝgvatado gravas en la rakonto amintrigoj veraj kaj falsaj, murdoj veraj kaj falsaj, monavido, vanto, romantiko, trompoj, ŝajnigoj, maskoj. Post implikoj tre sinuaj ĉiu ricevas laŭmerite kaj la justo triumfas.

Tamen malfacilas al mi vere ĝui la nomitajn bonajn trajtojn de la romano. Kial? Nu, la intrigon ĝenas ekstrema malverŝajneco de la okazaĵoj, senmotiveco de la homaj kondutoj, entute stulteco de ĉiuj ingrediencoj. Kompreneble ne temas pri verko realisma, sed pri leĝera fantaziaĵo. Tamen ankaŭ tia verko bezonas ian internan logikon. La aperantaj figuroj devas esti konvinkaj en sia speco. Laŭ mi Forge tute malsukcesis pri tio. La rolantoj neniam vere ekvivas, ili restas nur pupoj per kiuj li aktivigas sian intrigon. Tial ankaŭ la dialogoj - kiuj cetere ne estas tre ampleksaj - ofte ŝajnas misaj. La rolantoj restas tro katenitaj de la aŭtora intenco, kaj tiu estas bizara kaj tro artifika.

Krome la intrigo proksimume ekde la mezo de la romano ebligas al la leganto antaŭvidi, kiuj surprizoj sekvos, kaj surprizo atendata ja iomete perdas sian efikon. Temas pri apero de duoblulo, pri ĉikanata mallertulo kiu finfine montriĝas plej ruza, pri naiva romantikulino kiu iele-trapele ja devos ricevi sian adoraton, friponoj kiuj devos iri inferen, kaj simile.

Laŭ mia opinio la plej grava fuŝo de ĉi romano tamen estas ĝia rakonta stilo, kiu konsistas el stako da kliŝoj. Ĉiu verkisto povas fojfoje pro neglekto uzi esprimojn tro banalajn kaj ofte uzitajn, sed ĉi tie la kliŝoj kaj ŝablonoj aperas tiel dense, ke nenio alia kreskas inter ili. Estas vera mistero, kiel Forge povis tiel trakti siajn legantojn. Sube sekvas eta potpurio de lia stilo:

Tiel ili migras tra la stelklara nokto. Fernanda sentas sorĉan ebrion. Ankoraŭ neniam ŝi marŝis kun tia homo tra tia nokto. Ŝi trinkis vinon kaj sentetas ĝin en la kapo. La muĝado de l' maro plilaŭtiĝas je zumego. Ŝi sentas liajn fortajn brakojn, kiuj proksimigas ŝin al sia korpo per kvieta premo. Ŝi sentas liajn varmegajn lipojn, kiuj pasie premiĝas en ŝian buŝon, poste en kvietaj kisoj tuŝas ŝiajn okulojn...

"Charlie!..." ŝi flustras senspire. "Charlie!..." Ŝiaj brakoj ĵetiĝas pasie ĉirkaŭ lian nukon. Ŝi intime tiras sin supren en ekzaltiĝo de arda sento. Ŝi kisas lin unufoje, dufoje, trifoje...
[...]
Flustraj amaj paroloj ekŝvebas kvazaŭ vualoj inter ili, disŝirataj, sufokataj de sovaĝaj kisoj, portataj de l' muĝantaj maraj ondoj aŭ interrompataj de ŝia arĝenta rido, kiu de tempo al tempo flug-leviĝas kiel eta blanka birdo en la malhelan nokton, ho!... kiel bela estas amo!... kiel belega!...
(p. 30-31)

Charlie Husting leviĝas de la luda tablo. Li fingre balaas la monon en la poŝojn. Kiam li levas la rigardon, li vidas cent vizaĝojn. Ili ĉiuj estas direktitaj fikse sur lin. Subita sveno ekŝancelas lin. Kun palaj lipoj kaj strangaj okuloj li turniĝas en la rondo de ĉi tiuj vizaĝoj kaj ŝanceliĝas al la dikaj pord-kurtenoj kiel ebriulo. La luda salono malantaŭ li ŝajnas enabismiĝi. Iu servisto senbrue alrapidas helpeme kaj akompanas lin apogante en la apudan fumejon de la kazino. (p. 65)

Madame subite retiras la blankan delikatan manon en evidenta eknaŭzo. Ŝi sentas la voluptan avidon en liaj vortoj. Ŝi ridetas dolore kaj amare: "Vi parolas pri amo! Kia vorto! Mi estas kompatinda virino kun bela, pasie dezirata kaj deziranta korpo, el kiu oni elŝiris la animon kaj piedpaŝis ĝin. Amo!... Estis mallonga tempo, kiam mi kredis, ke mi amas Jacques... tagoj kaj noktoj pasis sonĝe, spaco kaj tempo disfluiĝis, neniiĝis en la ardego de l' sentoj, ĉio estis profunda sonĝo de l' sensoj... Sed poste iom post iom krepuskiĝis, ĉio ĉirkaŭ mi aperis pli kaj pli reala kaj akceptis kruelajn formojn. La realo montriĝis en sia tuta abomeno. La vera vizaĝo de Jacques senvualiĝis kruele kaj estingis la fajron en mi. Tiam mi ekkonis, ke mi ŝvebis en terura erariĝo de l' sensoj. Mi ekkomprenis ke korpo kaj animo estas du diversaj aferoj, el kiuj ĉiu havas sian apartan sopiron kaj deziras sian apartan kontentigon. Se nur unu de ambaŭ estas satigata, la alia suferas, malsaniĝas, vegetas, mortas pro malsato... Amo? Ne koleru al mi, Breteuil! Vi avidas min, mian korpon, mian eksteran belecon, sed kion vi scias pri mia animo?..." (p. 104-105)

Kaj tiel pluas Forge ĝis la lasta paĝo. Domaĝe! Ĉefe tiu stilo kaŭzas, ke legado de la romano donas neniun plezuron. Mi simple ne volas maĉi kaj gluti la samajn pecojn, kiujn jam antaŭe miloj da homoj en miloj da romanaĉoj remaĉadis.

Sten Johansson

Mr. Tot aĉetas mil okulojn de Jean Forge


Majo 2021
Mr Tot aĉetas mil okulojn fakte estas krimromano. Rolas kelkaj interasaj personoj: mr Tot mem, riĉulo, kiu fakte nenion faras mem. Detektivo Viskarbeto, kuracisto Kivikas, sinjorino Marion Lafond, Fernanda Berger, tajpistino. Ekzistas amrilatoj, kiel kutime en romanoj, ankaŭ en krimromanoj. Kio estas por mi kiel 21-jarcenta persono vere ege interesa, estas la fakto ke Mr Tot per tiuj mil okuloj spionas la gastojn en sia hotelo Modern. En 1931 verŝajne malmultaj povis elpensi ion tian: ankoraŭ ne ekzistis televidiloj - aŭ televizoroj, kiel ili nomiĝas en ĉi tiu libro. Kaj certe ne ekzistis io kia interreto aŭ Vifio. Jean Forge do - eble? - jam antaŭvidis interesajn aferojn, aŭ nur imagis ilin - tion mi ne scias. Fakte estis por mi iom ŝoke, ke jam antaŭ 90 jaroj iu elpensis tion.
Ankaŭ ekzistas filmo pri la temo, Die 1000 Augen des Dr Mabuse. Ne Jean Forge mem faris tiun filmon, sed Fritz Lang en 1960.
La libro estas certe rekomendinda, ankaŭ por komencantoj, ĉar ĝi estas preskaŭ sen neologismoj. Sed versajne ĝi estas ege malfacile havebla.

Katinjo (Nederlando)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.