La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Murdo en la parko

  • Verkinto: Julian Modest
  • Speco: NOVA!, originala verko, por komencantoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Formoj: libro glubindita ±€6.90
  • Priskribo: Ĵurnalistino murdita apud sia hejmo. Ŝi ne havis malamikojn. Ĉu sceno en la nuntempaj Rusio aŭ Malto?
  • Paĝoj: 78
  • Alto: 210 mm
  • Eldonjaro: 2018
  • ISBN: 9780244965556
  • Recenzo:
    • Ĉi tiu libro estas la plej nova krimromano, originale verkita en Esperanto per Julian Modest. Eldonjaro estas 2018. Rakonto de murdo rilate al narkotulo. Leganto preskaŭ ne povas suspekti la murdiston ĝis la fino. Tial ni povas legi la libron kun intereso ĝis la fino. Kaj ni povas legi ĉi tiun libron facile. Mi rekomendas ĉi tiun libron al komencantoj. (Osho (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2019)
    • De Fernando Pita: Nova modest-a krimromano
    • De Anina Stecay: Du kaj duona murdoj. Modest-a ekpaŝo al krimromanoj
    • De Nikolao Gudskov: Abortita krimhistorio
    • De Vasil (Turkio): Murdo en la Parko
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nova modest-a krimromano


2018/11, p. 24
monato.be/2018/012228.php -

Mi ne plu memoras kial, tamen kiam, en la 80aj jaroj, mi legis la libron Maja Pluvo, tiu romaneto vere tuŝis min, kaj de tiam mi provas, kvankam ne ĉiam sukcese, atenti la verkadon de Julian Modest (vera nomo Georgi Mihalkov). Li estas aŭtoro, kiu jam prezentis sian vervon en diversaj (fakte preskaŭ ĉiuj) literaturaj ĝenroj. Li ĉiam alportas novaĵojn en siaj tekstoj, kaj, konsiderante ilin laŭ ia tempodaŭro, oni facile konstatas la evoluon de la aŭtoro, kiu fariĝas pli adaptebla al la ĝeneralaj linioj postulataj de la ĝenro, en kiu li verkas.

Tiel, dum en Maja Pluvo ĉie estas rezonadoj kaj konscifluo de rolulo, kiu analizas siajn travivaĵojn kiel enmigrinto kaj novedziĝinto – kaj oni ja ne scias, kio estas pli grava – kaj dum en Ni vivos! estas akra defendo de la homaj valoroj de la esperanta kulturo antaŭ la tiama (nur?) faŝisma ondo, kion ni povos atendi de modest-a provo verki krimromanon?

Psikologiaj trajtoj

Legado – de la bitlibra versio – de la nur 80-paĝa Murdo en la parko glate fluas kaj en ĝi Modest lerte transiras inter la psikologiaj trajtoj de la ĉefroluloj kaj la paŝpostpaŝa detektiva esplorado pri tiu murdo, kiu titolas la verkon. Fakte, la roluloj estas la plej bona elemento de la tuta verko, ĉar kelkaj el ili ja povas prezentiĝi en ebla daŭrigo, se la aŭtoro emos daŭrigi en tiu kampo de literaturo, kompreneble.

Katene atentigi

Tamen se al nura recenzisto oni rajtigas opinii, mi do opinios, ke tiu daŭrigo ja nepras, ĉar estas interese konstati, kiamaniere oni ankoraŭ povas, eĉ en la 21a jarcento, verki detektivan verkon, kies krimsolvo ne iĝis dependa de sciencaj laboratorioj, DNA-ekzamenoj kaj aliaj similaĵoj, kiel okazas en preskaŭ cent procentoj de la usonaj detektivaj televidserioj. Katene atentigi la leganton sen uzi tiujn rimedojn estas la plej interesa kaj favora punkto de Murdo en la parko.

Alia kialo por daŭrigo de la verko estas, ke tiamaniere ankaŭ la kelkaj malfortaj punktoj en tiu libro povos korektiĝi.

Bulgario

Fakte, ne malmultaj estas tiuj: tamen mi ne povas ne demandi, kial la aŭtoro esperantigis ĉiujn nomojn de lokoj kaj personoj, tiel forviŝante ĉian lokan koloron en la romano? Oni rapide komprenas, ke temas pri balkana lando – certe Bulgario – sed estus pli bone, por internaciaj leguntoj, gustumi iom pli da vere urbaj pejzaĝoj anstataŭ la tradukitaj nomoj kiuj, se iel helpas kompreni la tuton, nuligas la „misteran klimaton”, kiun la nacilingvaj nomoj povus doni al ceteraj esperantistoj.

Abrupta fino

Alia afero, kiu postulas mencion, estas la abrupta fino de la verko: ĝenerale, detektiv- kaj krim-romanoj entenas je sia fino decidajn momentojn, dum kiuj la vero tute riveliĝas, kaj la agado alvenas al sia pinto. Domaĝe, Murdo en la parko bezonas kelkajn pliajn paĝojn, por ke tiu pinto estu atingita: la verko, malgraŭ siaj bonaj kvalitoj, iom abrupte finiĝas. (Tiu abrupta fino estas plia kialo, por ke la verko havu daŭrigon.)

Estas ankaŭ kelkaj malglataĵoj; nenio, kio kompromitu la legadon aŭ la komprenon de la historio mem, sed kiujn oni ja facile povas korekti en bitlibro.

Fernando Pita

Du kaj duona murdoj. Modest-a ekpaŝo al krimromanoj


31 2018
esperanto.net/literaturo/ba/modestmurdrec.html

Anina Stecay

Abortita krimhistorio


2018
sezonoj.ru/2018/10/recenzo-92/
Julian ModestLa nova libro de la sufiĉe produktiva verkisto Julian Modest (Georgi Mihalkov) aperis ĉi-foje kiel “memeldonaĵo”, t. e. en la antverpena eldonejo “Libera”. La ĝenro, indikita sur la titolpaĝo, estas “krimromano”, kvankam laŭ la amplekso (72 netaj paĝoj) ĝi estas novelo aŭ, maksimume, “romaneto”. Temas pri mendita murdo de juna ĵurnalistino fare de dungita pafisto, kiun esploras brigado da policistoj. Finfine ili sukcesas, kaj senperaj organizantoj de la krimo estas kaptitaj, sed la plej altaj krimaj ĉefoj restas ekster la puno.

La rakonto estas simpla, verkita per mallongaj frazoj, kaj estas, kiel ĉiam ĉe Modest, atingebla por legado eĉ de komencantoj, kio estas nepra pluso de la verko. Tamen la intrigo, kiu komence promesas interesan disvolviĝon (kaj aperon de vera romano), poste rapide ŝrumpas, kaj en la fino gravaj eventoj estas montrataj skize aŭ eĉ nur alude.

Estas impreso, ke la aŭtoro laciĝis aŭ enuiĝis en la mezo de sia laboro kaj “abortis” la nefinfaritan produktaĵon. Krome, en la priskribo de la moderna polica laboro troviĝas certaj anakronismoj – ekzemple, pro kiu mensa devio la komisaro iras al biblioteko por legi artikolojn, kiuj sendube pli facile troveblas en la interreto? Estas ankaŭ aliaj demandoj: kial la versio, ke la ĵurnalistino estis murdita pro profesiaj kialoj, aperas ne tuj? Kial en la gazeto, kie laboras la murditino, ne komenciĝas granda bruo? Nekredeblas… Ĝenerale, pri la polica laboro la aŭtoro havas, evidente, nur supraĵajn sciojn.

Malgraŭ du provlegintoj, indikitaj en la kolofono, en la teksto restis pluraj mistajpoj, gramatikaj (ĉefe pri akuzativo) kaj stilaj (nekunordigitaj propozicioj) eraroj. Feliĉe, ili ne kritike abundas. Tamen la malica recenzanto ne povas ne indiki du elstarajn aŭtorajn perlojn: “Per fermitaj okuloj Dako aŭskultis la muzikon” (p. 23) – grava fiziologia malkovro!, kaj “Oni ofte sendis Kerelezov eksterlanden kaj certe ankoraŭ ne ekzistis eŭropa lando, en kiu li ne estis” (p. 59) – kompreneble, kiam Eŭropo iom kreskos, tiaj landoj ja aperos…

Konklude, la libron eblas uzi kiel komencan legaĵon por kursfinintoj, sed kiel serioza krimnovelo ĝi ne konsidereblas, ĉar ĝi estas evidente nefinfarita. Eble, se la aŭtoro plu laboros pri ĝi, la rezulto povos fariĝi tute alia.

Nikolao Gudskov

Murdo en la Parko


Septembro 2018
esperanto-sumoo.pl/recenzosep2018.html
En la septembra Sumoo 2018 mi legis la romanon de Julian Modest Murdo en la Parko. Julian Modest estas unu el miaj plej ŝatataj verkistoj en Esperantujo, ĉar li verkas klare, bone, simple, romantike kaj liajn librojn kaj rakontojn (ili troviĝas surrete en multaj retejoj) mi ĉefe sugestas al progresantoj. La lingvo de la romano estas relative facila kaj glata kun nur tre malmultaj ne fundamentaj vortoj en ĝi. Ne atendu literaturan ĉefverkon. Se mi kuraĝus, mi komparus lin kun Claude Piron.
La libro estas krimromano pri iu murdo de ĵurnalistino en la parko kaj kiel la polico enketas diversajn homojn kaj provas esplori la kialon de la murdo kaj la krimulon. Mi devas diri, ke la romano finiĝas iomete abrupte kaj ĝi bezonus iom pli da paĝojn. Sed pensu pri ĝi kiel longa rakonto.

Vasil (Turkio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.