|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Mozela vojaĝo pro amoaflikto Novelo en pejzaĝo
- Verkinto: Rudolf G. Binding
- Tradukinto: E. Kruse
- Originala lingvo: germana
- Speco: romano
- Haveblo: Eble mendebla
- Prezo: ±€3.16
- Eldonjaro: 1991
- Priskribo: Bela rakonto el la Germana vinregiono.
- Paĝoj: 22
- Alto: 210 mm
- ISBN: 3922570690
- Recenzo:
- Tro romantika: Jen unu el la plej konataj verkoj de la
germano Rudolf G. Binding.
Vojaĝanto tra la Mozel-regiono renkontas virinon, kiu evidente venas el
la revoj: Perfekta sinjorino kun perfekta dentaro; ciganino, sed ne aspektas tiel; iel vireca; eĉ iom malgranda monstro; ŝajne riĉa, ĉar ŝi
loĝas en luksaj hoteloj kaj posedas
aŭton; portas neniajn ornamaĵojn aŭ
akcesoraĵojn. Same ideale priskribiĝas la mozelaj vino kaj pejzaĝo.
La traduko estas tre bona. Enhave la
verketo ne kontentigis min, ĉefe pro
la tro naiva romantikismo. (Walter Klag - Monato)
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|