La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Neniu ajn papilio

  • Verkinto: Trevor Steele
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €18.00
  • Priskribo: Per tiu romano la aŭstraliano Trevor Steele, senkonteste unu el la plej gravaj nuntempaj verkistoj, revenas al la temo prezentita en "Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen" (1994): Per majstra rakonttekniko Trevor Steele revivigas la Germanion de la 60-aj jaroj.
  • Paĝoj: 337
  • Larĝo: 150 mm
  • Alto: 230 mm
  • Eldonjaro: 2000
  • Pezo: 603 g
  • ISBN: 3-901752-21-8
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Atentokapta sed ruĝkrajoninda


esperanto.be/fel/mon/rec/napa.html

Strange, strange, strange. La sola aŭtoro el ĉiuj, kapablinta por la Adelajda Kongresa Universitato liveri manuskripton lingve seneraran kaj stile neriproĉeblan, liveras al ni nun libron, en kiu la presdiabletoj strange abundas kaj la lingvaĵo abunde strangas. Tiom pli domaĝe, ĉar la rakontofadeno meritus vere iomete pli da metia kvalito kaj lingvaĵa prudento, ol oni ĉi-verke prezentas al ni.

La intrigo

Temas pri historio, baziĝanta sur veraj okazaĵoj en Germanio fine de la sesdekaj jaroj. La protagonisto estas juna brito, kies taglibro - laŭ aŭtora aserto - fundamentis la rakonton. Okaze de estado en Germanio por perfektigi siajn lingvajn sciojn, tiu brito iomete hazarde kaj preskaŭ kontraŭvole iĝas provizora hejmestro en hejmo por mizeruloj. Tamen tiuj ĉi mizeruloj estas tre specialaj. Temas senescepte pri ne-germanaj viktimoj de naziaj abomenaĵoj. Tiuj kompatindaj homoj, psiĥe frakasitaj, poste en civila Germanio iel ne sukcesis reordigi sian vivon kaj pro diversaj krimoj aŭ krimegoj trafis en malliberejon. Post ilia liberigo, ĝuste tiu ĉi hejmo - speco de rifuĝejo - pretis akcepti ilin, pro tio, ke la sufiĉe mistermotiva brita hejmfondintino pritraktis ilin eksaliancanoj en la tiama milito. Ŝi tute malkaŝe malamas germanojn kaj ĉion germanan. Tiu ĉi frenezeta fondintino, same kiel ŝiaj frenezegaj ŝafidoj, vivas ankoraŭ en epoko pasinta, kvazaŭ la nazioj aktuale plu rabus kaj rabius.

Malvolviĝas ege stranga kaj interesa rakonto en religia karitata socialhelpa medio. Sed oni ne mistaksu. Ĝi entenas ĉiujn ingrediencojn por kapti kaj teni la atenton de la leganto. Kvankam la komenco iomete stagnas, la rakonto malrapide akiras impeton kaj baldaŭ oni ne plu povas elmanigi la libron. Ĝi komence tre subtile allogas al plulegado, ne pro iuj sensacioj, sed simple pro tio, ke oni volas scii pri la plua evoluo de la vivo de tiuj strangaj loĝantoj de la rifuĝejo. Oni sciemas pri iliaj fataloj kaj ties profundaĵoj. Dum la hejmestro laŭpove klopodas helpi tiujn frenezajn mensajn vrakojn, li pli kaj pli komprenas iliajn strangajn socie neakcepteblajn kondutojn. Meze de tiu terura teksaĵo el memoroj pri hororaj okazintaĵoj en la tiamaj koncentrejoj kaj la frenezaj agadoj de la hejmanoj, ekfloras unua amo, kvazaŭ misloka rozo rekte apud la sterkejo. Pri la iomete nekutima sufiĉe suka am-akompana amoro, nu, pri tiu prefere legu ĉiu mem.

En la romano ĉiuj fonaĵoj pri tiama post-postmilita Okcidenta Germanio kaj ĝia socio estas precizaj. La etoso aŭtentas kaj pluraj okazaĵoj rilate la tiamajn studentajn ribeladojn en Germanio kredinde kunrolas. Aldone en la libro religiaj demandoj temiĝas. La parte vivrandaj roluloj havas tre malsamajn opiniojn pri metafizikaj aferoj kaj la ebla morala kodekso, laŭ kiu homo teniĝu. Iel pio kaj fio, same kiel kulpo kaj senkulpo, iĝas malfacile malnodeblaj.

Kure de la libro la rakonta fluo pli kaj pli kirliĝas, kvazaŭ rapidiĝanta akvo survoje al falego. Kvankam la neevitebla klimakso forsuĉas de oni la spiron, la vera kulmino montriĝas unue epiloge. Finlege oni postlasiĝas plurfacete enpensiĝinta.

Fuŝoj

Nedefendeble estas, ke tra tuta libro ĉiuj propraj nomoj hazarde komenciĝantaj per majuskla litero K fakte presiĝas kun komenca minuskla litero k. Je ducerba diplodoko! Ĝuste al kiu el la tri simioj - nevida, neaŭda kaj neparola - oni komisiis por kontroli la provpresaĵon? Aŭ ĉu oni komisiis tion al absolute neniu?

Plue estas probable, ke ĉiu el la tri brunfelaj bonuloj, malgraŭ sia specie iomete limigita inteligento, konsiderinde pli bone sukcesus pri linifalda vortodividado ol la nekonata ilaĉo, kiu ĉi-libre tumultis ĉe ĉiuj maldekstraj marĝenoj. Nome ĝi regule distranĉis la vortojn ĝisatinge de maksimuma mistifiko. Tricentpaĝaj romanoj - kaj pri tia temas - certe ne estiĝas dum la preterpaso de unu nokto aŭ en la tempodaŭreto inter barbrazado kaj ekboligo de matenmanĝa ovo. Do tiom pli skandale kaj nepardoneble estas antaŭprese fajfi pri rigora kontrolado de la presotaĵo. Jam postulas simpla deco, ke oni provlege adekvate laŭu la penon de la aŭtoro verki tian ampleksan romanon.

La unua lingvaĵa manko rilatas al nomoj. Konate, la opinioj iomete diverĝas pri tio, ĉu oni esperantigu nomojn aŭ ne. Sed, ke iu ne esperantigas kaj, aldone al tio, tute ne uzas akuzativon ĉe nomoj, tio estas rekte kontraŭ la konsiloj kaj modeloj donitaj de Zamenhofo. Aldone, kombine kun la aĉa vortodividado kaj la minusklaj k-oj, la tuta noma afero - ja fremdortografia - iĝas ne plu eltenebla ĉiupaĝa incito.

Sed la lingvaĵo estas aldone kritikinda. Abundas anglismoj - ĉu vortplurope, ĉu vortunuope. Tipe la aŭtoro elektas radikon uzatan nur science en Esperanto, kaj plene mise donas al ĝi ĉiutagan signifon laŭ la angla. Iugrade la samo estas konstatebla rilate kelkajn uzatajn germanismojn. Simile malmankas poeziaj neologismoj, neniel apartenantaj al teksto proza. Ĉiun fojon tio okazas sen nur ombro da neceso. Aldone estas pluraj aliaj strangaj stilaĵoj - ekzemple, la senescepta enteksta uzo de „ptm” anstataŭ „posttagmeze”, aŭ „pretervivi” anstataŭ „transvivi”. Kaj pri tio, kion signifu „blanka mensogo”, multaj ne-angloj certe senfine cerbumos. Tamen por nun ne tro tedi, la recenzanto rezignas pri longega pruvlisto de tiaj misuzoj.

Plene fiaskis ankaŭ la klopodo de la aŭtoro plurloke en sia romano redoni en la dialogoj de la agantoj germanajn dialektojn aŭ eksterlandulajn misprononcojn de la germana. Konsentite, jen sufiĉe malfacila traduktasko, kiu eble principe ĉiam devos fiaski en Esperanto.

La romano estas skribata en la mi-formo. Ĉi-romane troviĝas tamen du malsamaj mioj. Unue temas pri la aŭtoro mem, kiu rolas kiel kronikisto raportanta pri siaj dumintervjuaj spertoj ĉe la kolektado de la romana materialo, due temas pri la protagonisto de la romano. La saltoj inter la du mioj estas abruptaj kaj sen tipografia averto. Plurfoje oni plene konfuziĝas - ĉu nun temu pri sceno, pri kiu rakontas la aŭtoro, aŭ pri sceno, pri kiu rakontas lia protagonisto. La leganto ne povas ne konfuziĝi. Li simple ne plu kapablas kun certo identigi la respektivan mion. Bedaŭrinde, tiuj senindikaj saltoj okazas tre ofte tra la tuta libro.

Konklude

Kion diri? Malgraŭ la nepretervideblaj neperfektaĵoj - kaj la spaco ege ne sufiĉis por detaleme trapingli ilin, - tiu ĉi verko estas nepre leginda. Memkompreneble, estas ĉagrene, ke mankis la necesa ruĝa krajono de rigora revizianto. Sed Esperantuje oni ne tro postulu. Ĝuste ĉi-lande la trolaŭdataj „bonaj aŭtoroj” plej ofte preskaŭ paranoje reagas al ruĝaj krajonoj. Sekve, ke en esperanta libro kaj la enhavo kaj la prezentado perfektos, tion almenaŭ tiu ĉi recenzanto ne plu vere esperas ankoraŭ ĝisvivi. Alivorte, estas supozeble, ke niamonde pli leginda originala romano ne tre baldaŭ aĉeteblos.

Pejno Simono

Ĝuinda romano


n-ro 191/junio 2001
esperanto.net/literaturo/lf/nenipapili.html

Nemultas seriozaj originalaj romanoj en Esperantujo, do apero de ĉiu estas evento. Tiu ĉi estas vera romano, kiu kreis gravan eventon en la esperanto-literaturo. Oni certe ne domaĝas la tempon elspezitan por legado de pli ol tricent paĝoj.

La intrigo

En la jaro 1993 juna aŭstraliano venas en Germanion por studi nuntempan germanan literaturon. Li ekscias pri juna (kaj ekstere eĉ simila al li) brita docento Mark Bryant, kiu pasigis la vintron de la jaroj 1968 kaj 1969 kiel estro de la Hejmo de Sankta Mikaelo por Forgesitaj Alianculoj en Norda Germanio. La Hejmon fondis Damo Carolyne Beauchamp, heroeca kaj samtempe ekstravaganca kaj eĉ komika figuro. La paĝoj dediĉitaj al ŝi estas speciale legindaj.

La rakontanto esploras la vivon de Mark Bryant, konatiĝas kun liaj taglibroj kaj leteroj, parolas kun homoj, kiuj lin konis. El tio naskiĝas romano, kiu impresas per sia kvazaŭdokumenteco. Stranga koincido de cirkonstancoj kondukas al tragedio de la protagonisto. Epizodoj estas prezentataj en la unua persono kaj oni, ĝenerale, ne mis komprenas, kiam ilin aŭtoras Mark kaj kiam la rakontanta (anonima) aŭstraliano. Tamen estus nesuperflue malsamigi ilin per iu presmaniero.

Vrakoj de la milito

La Hejmo de Sankta Mikaelo estis fondita por prizorgi malfeliĉulojn el Orienta Eŭropo. Post koncentrejoj aŭ sklavlaboro en Germanio ili estis metitaj en Barakarojn por Eskster-Patriuloj. Sed antaŭ of repatriiĝi, ili faris gravajn aŭ negravajn krimojn kaj trafis malliberejojn; rezulte, la propraj patrujoj ne volis reakcepti ilin aŭ ili mem ne deziris repatriiĝi. La Hejmo de Sankta Mikaelo devis esti ilia hejmo post liberiĝo kaj antaŭ la memstara ekvivo.

Tiuj homoj havis kripligitan psiĥon, ilia germana lingvo estis malaltnivela, ili malbone orientiĝis en realaĵoj de la ĉirkaŭa vivo. La germanaj ŝtato kaj socio donis laŭeblan socialan helpon al tiuj "vrakoj de la milito" sed tio ne estis sufiĉa. Mark Bryant estis ilia konkreta prizorganto en tiu Hejmo. La laboro estis pli ol malsimpla, sed Mark klopodis trovi restintajn homecajn trajtojn en tiuj alkoholuloj, stranguloj kaj frenezuloj, malgraŭ tio ke lia vivo pli ol unufoje estis en danĝero.

Ribela Sesdekoka

La jaro 1968 eniris la historion kiel jaro de ribelo de okcident-eiiropaj studentoj, kiuj iluzie revis, ke ili povos ŝanĝi la mondon direkte al plia justeco. En tiu ribelemo klare vidiĝis kontraŭ-usoneco. Ĉar estis la tempo de Malvarma Milito, la ribeluloj, logike, devus subteni la sovetian propagandon, kio tamen ne okazis, malgraŭ akuzoj de la dekstra gazetaro. Do ili restis sen klara ideologio, kio per si mem antaŭsupozigis ilian malvenkon. Pasis jaroj kaj plimulto de la iamaj ribeluloj ŝanĝis siajn vidpunktojn kaj akiris la materialisman pensmanieron de nuntempuloj.

Estas tre interese observi, kiel la aŭtoro priskribas lokajn studentajn ribelojn kaj ilian ideologion interpretatan de unu el la plej simpatiaj personoj de la romano, Ulrike Sander. Kiam la loka transporta kompanio decidis draste plialtigi prezojn por aŭtobusaj biletoj, studentoj ekribelis, subtenataj de aliaj urbanoj. Kelkajn tagojn ili malebligis aŭtobusan cirkuladon kaj senpage transportadis urbanojn per siaj aŭtomobiloj. La potenculoj ne restis senagaj, kion atestas frostiga epizodo, kiam maŝinsimilaj policistoj el iu elita taĉmento senkompate batadis per bastonoj kapojn kaj dorsojn de manifestaciantoj. Kaj en la cetera tempo de tiu protestado regis interfratiga atmosfero, kiu memorigis al mi pri la tempo de la tritaga puĉo, kiun organizis konservativaj komunistoj kontraŭ prezidento Gorbaĉov en aŭgusto de 1991: tiam miloj da nearmitaj moskvanoj venis al la Rusia Blanka Domo por ŝirmi per si la demokration. Ho ve, ĉio finiĝis eĉ per plia maldemokratio!

Amoj

Ĉu iu normala romano povas eviti amon? Mark, sufiĉe sensperta pri amaj aferoj, estas disŝirata inter du allogaj junulinoj - intelekta Ulrike kaj seksalloga Alice. Iliaj naskiĝantaj sentoj estas priskribataj tre subtile. Kaj la unua amora sceno estas prezentita vivece kaj streĉe.

Germanoj

Ĉar la romano rilatas al la postmilita Germanio kaj rekte tuŝas postsekvojn de la Dua Mondmilito, estas multe atentataj "malbonaj" germanoj: nazioj kaj iliaj helpantoj. Ni substreku aparte severe priskribitajn ekskurson al la iama koncentrejo Bergen-Belsen kaj ĝian koncizan historion, ilustritan per kelkaj eventoj. Paradokse sonas la rezonado, ke oni ne bedaŭru la malsukceson de la komploto kontraŭ Hitler en julio 1944.

Kutime oni konas multe malpli "bonajn" germanojn. Tiaj ja estis en sufiĉe granda kvanto en ĉiuj socitavoloj antaŭ, dum kaj post la milito. Ilia fatala eraro estis subtaksi la danĝeron de la nazioj, akirintaj la potencon. Kaj poste jam estis malfrue: oni devis aŭ konformiĝi al la nova reĝimo aŭ esti frakasitaj de ĝi. Estas granda sukceso de la aŭtoro montri tiajn homojn kiel Rudolf Sander kaj Tina Tscheche, kiuj post la milito abnegacie helpadis al viktimoj de la nazia teroro.

Dogmemo

Kelkajn paĝojn okupas vizito de Mark kun du prizorgatoj al misiisto de iu kristana sekto. La misiado komenciĝas mole, sen ajna signo de psiĥologia premo. Sed iom post iom la tensio kreskas (aŭ pli ĝuste, estas kreskigata), ĝis la situacio iĝas freneziga, kiam ekzaltitaj personoj unuanime ekkrias: Jesuo, mi estas via, prenu niin, ho Sinjoro!. La premo estis tiel forta, ke eĉ la ironimensa ateisto Mark apenaŭ rezistas la tenton krii la samon kun ĉiuj. Kvankam la libro faras neniun paralelon, oni povas imagi, ke al simila psiĥologia premo homoj devis subiĝi post la alveno de la nazioj al potenco.

Diskutoj

Apartan valoron havas meditoj de Mark kaj liaj diskutoj kun kelkaj personoj pri temoj intelektaj, literaturaj, politikaj, religiaj. La aŭtoro prezentas la temojn el diversaj, ofte kontraŭdiraj vidpunktoj kaj instigas la leganton evoluigi la ideojn kaj fari siajn proprajn konkludojn.

Lingvaĵo

Trevor Steele verkas per riĉa esperanta lingvaĵo, iam eĉ tro riĉa: estas domaĝe, ke kelkfoje li ne faras al si penon trovi jam ekzistantan vorton sed uzas ĵus elpensitan neologismon.

La cirkonstancoj devigas la aŭtoron prezenti parolon de personoj, uzantaj germanajn dialektojn, kaj eksterlandanojn, kies rego de la germana lingvo estas subnivela. Ŝajnas, ke li sufiĉe lerte solvas tiajn problemojn, kaj la fuŝa lingvaĵo de tiuj personoj impresas versimile.

Mankoj

Trevor Steele estas bona verkisto kaj stilisto. Tamen eĉ la plej bona stilisto bezonas akraokulan redaktoron. Tia redaktoro ne laboris pri tiu romano, kio estas domaĝa.

La libro havas allogan aspekton, ĝi estas bele presita. Sed ŝajnas, ke ĝi ne havis provlegiston aŭ havis ne sufiĉe atentan: de tempo al tempo oni stumblas ĉe preseraroj; kaj kio estas plej ĝena, la majusklan K ofte anstataŭas la minuskla k.

Tiuj mankoj, forigeblaj en sekva eldono, ne malpliigas la meritojn de Trevor Steele, kiu verkis romanon interesokaptan, ĝuindan kaj prifierindan.

Boris Kolker

Kvazaŭ sobra historia raporto


esperanto.net/literaturo/lg/neniuajnpapiliorec.html

Antaŭ pluraj jaroj Trevor STEELE eldonigis sian romanon Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen. Traleginte la manuskripton, mi opiniis ke la verko bezonas multe pli da prilaboro, kaj mi konsilis al Trevor ke li profunde reverku la romanon. Diversaj recenzistoj samopiniis kun mi pri tio. Trevor enkoren prenis la konsilon, kaj nun ni havas plene reviziitan, pligrandigitan, kaj multe pli bonan version - efektive, mi aŭdacas nomi ĝin lia plej bona verko ĝis nun. Tio estas granda laŭdo, ĉar Trevor estas ĝenerala agnoskata kiel inter niaj plej bonaj prozverkistoj, kaj mi eĉ opinias ke Neniu ajn papilio estas kelkrilate la plej bone verkita romano ĝis nun aperinta en Esperanto.

La intrigo en ĉi tiu romano estas jena: Aŭstraliano niaepoka veturas al Germanio serĉante literaturajn tekstojn el la tujpostmilita periodo. Li renkontas virinon kiu interesigas lin pri konito sia, anglo nomita Mark Bryant, kiun ŝi konis en 1968-69. Mark Bryant estis dungita kiel direktoro de la institucio Sankta Mikaelo, kiu siavice estis entrepreno subtenata de angla mecenatino Carolynne Beauchamp. Sankta Mikaelo estis azilo por pretervivintaj viktimoj de la naziaj koncentrejoj, precipe de Bergen-Belsen. En la azilo loĝis aro da senŝtataj viroj kiuj pro krimkarieroj ne estis resendeblaj al siaj originaj landoj; nek liberigeblaj en Germanio mem. Estus domaĝe, se tiu azilo, kaj ĝiaj enloĝantoj forgesiĝus - sed Mark Bryant postlasis amason da taglibroj, raportoj, kaj leteroj, kiujn historiisto povus utiligi...

Nia aŭstraliano legas la postlasitajn verkojn de Mark Bryant, kaj decidas verki la historion. Li ankaŭ intervjuas plurajn personojn kiuj konis Mark Bryant-on, kaj kiuj povas informi pli pri li kaj lia laborado. Neniu ajn papilio estas supozeble la rezultinta historio. Ni legas ĉerpaĵojn el la taglibroj kaj aliaj skribaĵoj de Mark Bryant, kun intermetitaj raportoj pri la intervjuoj faritaj de la aŭstraliana verkanto. Tiel ni legas ne nur pri la eventoj laŭ la vidpunkto de Mark Bryant, sed ankaŭ laŭ la (postaj) vidpunktoj de kelkaj aliaj partoprenintoj en la eventoj.

La tuto estas, kompreneble, romano - verkita kvazaŭ sobra historia raporto, laŭ maniero simila al tiu kiun Trevor Steele konigis en sia unua granda verko Sed nur fragmento. Neniu ajn papilio estas pli kontentiga ol Sed nur fragmento, ĉar la teksto fluas pli rapide kaj multe pli glate, kaj la leganto neniam oscedas pro tro da detaligado. Krome, la rolantoj en la rakonto estas pli fajne ĉizitaj; efektive, oni preskaŭ kredas persone koni kelkajn el ili, finleginte la libron. La ĉapitro en kiu Carolynne Beauchamp unue aperas estas tiom komika, ke oni ne povas ne ridi dum oni legas ĝin. Ĝi bone reliefigas la karakteron de tiu "mecenatino", kaj lasas la impreson en la menso - impreson kiu estas memorenda se oni volas kompreni la tragedian faton de Mark Bryant.

Kelkaj recenzistoj rimarkigis pri diversaj teknikaj mankoj en la presita libro. EI ili plej grava estas la ĝene granda nombro da komposteraroj. Dirindas ke ili preskaŭ neniam malfaciligas la komprenon - kaj kie la kompreno ja estas iom malfaciligita de ili, iometo da cerbumado rapide solvas la problemon. Ion similan mi devas diri pri la manko de akuzativigo de propraj nomoj. Trevor ĉiam lasas proprajn nomojn nemodifitaj, eĉ kiam ili facile povus ricevi '-n' aŭ '-on' kiam akuzativaj. Ankaŭ tio kelkloke povas dummomente konfuzi la leganton, sed la kunteksto ĉiam ebligas diveni kiu estas la subjekto kaj kiu la objekto de la koncerna verbo. Tamen, ja vere estus pli bone se...

Pluraj trevorismoj ĝojigas aŭ malĝojigas la leganton, laŭ oni persona prefero. Kiel oni scias per la antaŭaj verkoj de Trevor Steele, li majstras pri la reprodukto de preskaŭkompreneblaĵoj dirataj de personoj kiuj nur parte mastras la lingvon en kiu ili parolas. Ekzemple, ruso diras al Mark Bryant:

"Mi skribi ramana. Tre bŭona ramana, tre interjesa. Sed mia girmanlingva nje pirfjekta. Vi tre bŭone girmanskribi, s-ro Mark. Eble vi ĥelpi por min?"

Ĉeĥa azilano diras:

"Mi pensas unua fojo, ke li ne plaĉas miaj magazinoj el Danmark. Mi diras, s-ro Mark, vi viro sen virino, eble vi plaĉi rigardi bela bildo."

Kiom ofte ni legas, per Interreto, similkvalitaĵojn de 'Esperantistoj' kies entuziasmo enmondigi retpaĝon multe superas ilian kapablon sin esprimi en Esperanto! Ke Trevor Steele kapablas tiel bele reprodukti tiajn lingvaĵojn en la parolado de siaj ne-bone-edukitaj rolantoj, estas bona indiko de lia verktalento.

Se vi scivolas pri la deveno de la titolo de la libro: Neniu ajn papilio, ĝi aludas al komento farita de unu el la ekskaptitoj en Sankta Mikaelo. Mark Bryant parolas kun Jakub, kiu verkas en noveletoj pri siaj spertoj en Bergen-Belsen:

[Mark:] "Sed kion vi volas diri, estas... nu, ŝajnas al mi, ke viaj kreaj talentoj povus aldirektiĝi al... nu, pli feliĉaj temoj. Volas diri, la homoj ĉi tie jam spertis multe da hororo kaj malfeliĉo en la vivo."

"Afi, vi preferus ke mi skribu pri trilantaj birdetoj kaj buntaj papilioj, S-ro Bryant?"

"Nu, ne nepre..."

"S-ro Bryant, apenaŭ estis papilioj en Bergen-Belsen." Mi ne bone sekvis lian pensosalton, kaj mi aldonis komenton, "Jakub, mi tre bedaŭras, ke vi devis trasuferi tion..."

"Ni diru simple, ke mi naskiĝis en malĝustan generacion, en malĝustan lokon je malĝusta tempo."

"Jes, mia generacio havas neniun ideon, kiel tiam estis."

"Pardonu refoje mian severecon, sed ŝajnas al mi, ke via generacio vivas en kokono, izolita de la realo. Diru, ĉu vi vere kredas, ke la universo estas baze amikema al homoj, kompata?"

Jakub bone demandas, kaj tia demando estas temo pritraktata diversreponde tra la romano. Efektive, la valideco de religiaj vidpunktoj estas severe ekzamenata; fidele al la vero, Trevor Steele finfine ne pretendas solvi tiun tiklan enigmon pri la celo de la homa vivo kaj la naturo de ekzisto en la universo.

Recenzo povas nur ebligi gustumeti tre poke la ampleksan romanon kiu estas Neniu ajn papilio. Mi ne menciis la amintrigon inter Mark Bryant kaj du el la virinoj, kiu ankaŭ estas bele priskribita; nek la kuriozegajn agojn de iuj el la ekskaptitoj, ankaŭ tre versimile priverkitajn. Legu mem, ĝuu, kaj pensu.

Donald Broadribb

Luksaĵo por la E-literaturo


2001
esperanto.net/literaturo/uea/felixpapilirec.html

Australia Felix. Noveloj. 1999. 132p. EUR 11,10. Neniu ajn papilio. Romano. 2000 337p. EUR 16,50. Ambaŭ: Trevor Steele. Vieno: IEM. 23 cm.

Ja havi niatendare verkiston kiel Trevor Steele konstituas veran luksaĵon por la E-literaturo; legi liajn librojn konstituas veran plezuron por la beletra sento. Aliro al la du prikomentataj produktoj liaplumaj tion pruvas. Australia Felix, novel-kolekto, kaj Neniu ajn papilio, romano, malkiel la plimulto – ve! – de niaj kreaĵoj, kompareblas kun plej elstaraj samĝenraj verkoj en la aliflanke, ne ĉiam kontentiga - etnolingva panoramo de la nuntempa rakontistiko.

Nia Steele havas kion kaj scipovas kiel rakonti. Li, malkvieta engaĝiĝinto, amanto de la vivo, de la lumo, de la justo, de la homo kaj ties cirkonstancoj..., multon traspertis laŭlonge kaj laŭlarĝe de la mondo. Kaj tio, nome vero, plurfaceta vero projekciita sur literaturan planon, emanas el liaj kristalklaraj elplumaĵoj, abundaj je sukaj parolturnoj, je dialektaj esprimformoj oportunaj por karakterizi specifajn kolektivojn, je belaj sonoroj kaj malfacile atingebla simplo...

Kurta aŭ longa fabelo, novelo, romano: jen kategorioj kiujn Steele diferencigas ne nepre pro amplekso, sed, precipe, pro sento pri interna takto, ritmo, harmonio, kaj surbaze de la plia aŭ malplia proksimo inter la rakonta materialo kaj la poezio. Ĉiu historio havas sian spiriton, postulas do apartan traktadon - foje eĉ kineskan -, kaj li elektas ĉiukaze la formon plej taŭgan por redoni la deziratajn iluminojn. Tiel en Australia Felix kunvivas plej diversaj longoj, de dupaĝa rakonto ĝis novelo - kia novelo! ( Por savi nigran animon), kia leciono aŭ lekcio pri rakont-arto! - najbara al kurta romano.

La 11 noveloj de la kolekto priparadigmas la ĝenron, klasifikeblan - kiel jam aludite - intera inter poezio kaj romano: per ili la aŭtoro invitas nin ĉeesti jen ĉiutagan, jen eksterordinaran event(ar)on,lokante nin rande de la mistero, de la magio el antikvaj ŝamanoj, kiuj iniciate kaj inice fabelis parole, apudfajre. Plie, unueco ĉirkaŭ baza elemento: Aŭstralio, en kies pejzaĝojn, homojn, morojn multaj el ni eniĝis, danke al nia aŭstralia mondcivitano Steele. Kaj unu komuna zorgo: la aborigenoj, ilia subpremata kulturo, ilia ĉielklama sociala marĝenigo, la ĉi-koncerna hontiga hipokriteco de la blankuloj kaj ties institucioj - superbas ĉi-prie, krom la supre menciita, la novelo La Koroboria Vespermanĝo -, ĉio ĉi en la antipodo de la titolo, kiu, tiele, sarkasme, iĝas protesto, la reverso de la monero, peras denuncon absolute senan je pamfleteco kaj semitan per tia vero ke ĝi prilumas tenebrojn kaj vibrigas plej aŭtentajn fibrojn de homeco.

Neniu ajn papilio estas la konata, antologiinda Steele-aĵo Apenaŭ papilioj en BergenBelsen, plentrafe pligrandigita-de 152 al 337 paĝoj -, polurita kaj riĉigita. Kiel splenda rezulto! Ĝi havas la parfumon de la ĉefverkoj kaj la mirindan romanan teksturon palpeblan nur ĉe lertaj pentristoj de etosoj kaj fajnaj priserĉantoj de animoj. Enkonduko de plia rolulo, esplorinto de la protagonista vivo, Mark E. Bryant - brilega solvo! -, krom ke ĝi ebligas al la intrigo transpreni ĝustaloken dialogojn kiuj aspektis iom perfortite en Apenaŭ papilioj, komplete plifirmigas la karakteron de dokumento celitan por la romano kaj permesas efikplenajn ludojn per - aŭ malliniigojn de - la tempo.

Kia plezuro tiel reveni al la universo de Mark Bryant, jam propramerite mita nomo niabeletre! Universo de kontrastoj en la kontrasto-riĉa Germanio de 1968 - nome la epoko kiam klaskonsciaj gejunuloj havis fingropinte la ŝancon draste ŝanĝi la historion (antaŭ ol tiu perfidis sin mem) : unuflanke, studentaj strikoj esperdone sukcesaj; kontrapunkte, ankoraŭaj spuroj de la dua mondmilito, diverslandaj homoj venintaj Germanien por batali kontraŭ Hitlero kaj, postmilite, restintaj kiel marĝenuloj. Ĉisceneje Mark Bryant, brita studento, amanto de la germana lingvo, etburĝeska mediokrulo, poiome engaĝiĝas, ĝis lia figuro, kontraste kun la apika falado de la ĵus menciitaj herooj, sociale gigantiĝas ĝis heroeco. Jen sesdekokece revolucia mesaĝo, kiu donas al la romano valoron universalan en la spaco kaj tempo. Neniu ajn papilio estas, sendube, unu el la pintoj en la historio de nia romanistiko.

Amiko Trevor, brakumojn; majstro Steele, gratulon kaj dankon!

Miguel Fernández

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.