La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La neceso akceptebla

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Spuroj de giganto

Poemaroj de William Auld (1924-2006) kaj Marjorie Boulton (1924-) laste aperis antaŭ jardekoj; kontraste, la 6 jarojn pli juna Edwin de Kock ne ĉesis poemi ĝis 2007 (por tiam dediĉi sin al traktaĵo pri bibliaj profetaĵoj), dum Baldur Ragnarsson (samaĝa, naskita en 1930) regalis nin en 2007 per la impona kolekto de poemaroj, eseoj kaj recenzoj La lingvo serena1) kaj, nur unu jaron poste, per nova poemaro, La neceso akceptebla2).

Per la eseo Baldur Ragnarsson, duklinga poeziisto en La lingvo serena (iasence enpresita recenzo pri la tuta libro mem) mi faris unuavice al mi mem ĝustan bildon pri la graveco de Ragnarsson en nia originala literaturo, kie li batalas duklinge en ambaŭ frontoj: verkado de poemoj, kaj teoriado pri la arto poezii. Ĉu nun mi povus aldoni ion? Nur, ke li estas giganto de nia poezio, kiel pruvas ankaŭ la ĵus aperinta poemaro.

La lasta verso de la poemo Du manoj prezentas aŭ sentigas "la tempon kiel neceson akcepteblan". Jen ni havas la titolon kaj ankaŭ la teman spinon de l’ poemaro: la tempo kaj la aĝo de la homoj; la tempo ne sablohorloĝe, vertikalminace, sed kun la horizontala, grada transformiĝo de glaciero, glaci-tavolo aŭ glaĉero: "la tempa maro" (p. 7), "la tempaj baroj" (p. 8), "la tempa nebulo" (p. 17), "la murmuro / de niaj revoj / forgesitaj" (p. 40). En diversaj poemoj Ragnarsson revenas al pejzaĝoj de la infan-aĝo kaj adolesko, kvazaŭ la naturo mem karnus ĉirkaŭ la menciita tempospino. Naturo norde sobra, foje inkognita (Trotuaroj), foje preskaŭ mita (Duflanka magio), kiun la poeto revizitas "en humoro meditema" (p. 99), se oni permesas, ke mi uzu ĉi tie ali-kuntekstan tropon. Kaj ofte tiuj revenoj kaj revizitoj konkretiĝas materie en ion samtempe eternan kaj efemeran: en spuron, sulkon.

La belega poemo Spuroj pozitivege ŝokis min jam ĉe la unua lego de la poemaro per sia potenca, atentokapta komenco:

Okaze certaj spuroj de homaj piedoj
ekokupas mian menson.

Post dua lego de la kolekto, ĉe la hispana marbordo, mi improvize legtradukis tiun pecon hispanlingven al sciema amikino. Ŝi restis tuj kaptita de la diversaj spuroj: tiu trovita de la fikcia Robinsono, tiu de la astronaŭto Neil Armstrong sur la luno, la propraj spuroj iamaj de l’ poeto, reaperantaj fine de la hajkeca Vintra bildo:

Miaj piedspuroj sur la sablo
apenaŭ rimarkeblaj.

Ĉe Spuroj, aldone, Ragnarsson komparas ilin kun la poemoj mem, kun la skribitaj vortoj. Subite la poemo parolas al ni ankaŭ pri la arto poemi, metapoezie. Kio en La lingvo serena prezentiĝis en la formo de eseoj, tio konsistigas ĉi tie histon plenvive, simbioze nedisigeblan de la tempa ĉeftemo, kiel evidentigas la poemoj Flora metamorfozo, Paŭzaj momentoj, Donaco, Korvoj (pensigantaj min pri la tigroj de Jorge Luis Borges), Infinito, Muara silko kaj pluraj pliaj.

Poezio kiel temo de poemoj, sed ankaŭ la poeto, kaj la poetoj, kiel rolulo(j).3) Foje "la poeto" estas li mem; aŭ Mauro Nervi, al kiu li dediĉas iujn pecojn kaj la tutan kolekton; aŭ Zamenhof kaj Grabowski (en Traduku la tutaĵon!); aŭ la italo Leopardi, la kapadociano Fernazo, la aleksandria greko Kavafis; aŭ poetoj ajnalokaj, ajnatempaj.

Ĉi-libre atendas la leganton ankaŭ manpleno da prozaj poemoj (aŭ poeziaj rakontoj? aŭ lirika prozo?), kiel la belega La vojo, kies komenca frazo aliteracie tekstas: "Vi iras en vespero sur vojo tra arbaro en nekonata lando kaj subite trovas vin ĉe vojkruciĝo".

Kaj mi povus paroli senfine pri aliaj meditindaj elementoj en la mondoj de ĉi giganta poeto, mia amiko Baldur Ragnarsson, kiel la viviga graveco de enigmoj kaj misteroj, de paŝado kaj pluirado. La originala verkado, kaj legado, de poezio en esperanto estas fascina intelekta aventuro; malofte oni atentas la forgesatan, preterspiratan evidentaĵon, ke preskaŭ nur tiel ĉi ni povas legi senpere poemojn verkitajn de islandano – ne nur pli-malpli trafajn redonojn aŭ tradukojn. Sed tiu plezuro venas nur, se la poeto posedas esperanton majstre, kvazaŭ indiĝene, kaj do libere disponas la plej diversajn, precizajn kaj profundajn nuancojn de la lingvo. Nu, ni plenrajte antaŭĝoju, ke tia aŭtoro, nia islanda skaldo, pretigas novan poemaron por sia 80-jariĝo en 2010! Aperitive oni legu jam nun en ĉi numero de BA du specimenojn, La ofero de Lukrecio kaj La nokto de la Neandertalanoj.

Piednotoj:

1 Recenzon pri ĝi atendas BA por publikigo en sekva numero; mi aparte rekomendas la tre interesan recenzon de Gonçalo Neves en la revuo Esperanto, n-ro 1220, decembro 2008, p. 253-254, kaj sam-entuziasme malrekomendas la gurditan galimation de la konsulo Giorgio Silfer pri hermetismo kaj futurismo en Literatura Foiro, n-ro 233, junio 2008, p. 128-129.

2 En ĝin bedaŭrinde enŝteliĝis iuj makuletoj, kiel "Antarktikio" anst. "Antarkt(i)o" (persone mi uzus "Antarkto" por la regiono, la oceano, kaj "Antarktio" por la kontinento), "impliki" anst. "implici" aŭ "pilgrimoj" anst. "pilgrimantoj, pilgrimuloj"; mi ŝanĝus ankaŭ "Elizo" al "Alico / Alica" (pro la fama verko de Lewis Carroll jam eldonita de Sezonoj kiel Alica en Mirlando); fine, indus glosi "pseŭd/a" (= pseŭdo/a, fals/a) kaj "paŭpero" (malriĉulo).

3 Oni bonvolu legi la notojn 3 kaj 4 al mia recenzo de Sub fremdaj ĉieloj, en ĉi tiu numero de BA.

Jorge Camacho

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.