La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ne ekzistas verdaj steloj

  • Verkinto: Liven Dek
  • Speco: novelo
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro glubindita €11.85
  • Priskribo: 60 mikronoveloj kaj unu novelo.
  • Paĝoj: 122
  • Larĝo: 140 mm
  • Alto: 215 mm
  • Eldonjaro: 2012
  • Pezo: 189 g
  • ISBN: 978-1-59569-235-1
  • Notoj: La aŭtoro mem prezentas sian verkon en tiu ĉi filmeto.
  • Recenzo:
    • La libro tre bone taŭgis por la sumoo same kiel ĝi tre bone taŭgus por homoj kiuj ne havas multe da tempo por legi longajn novelojn. La mikronoveloj tre plaĉis al mi, ili estis ofte kortuŝaj, surprizaj kaj/aŭ pensigaj. (Sunjo (el Germanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Januaro 2015)
    • De Anna kaj Mati Pentus: Malgranda aspekte, sed granda intelekte
    • De Josip Pleadin: maksimumo rakontita per minimumo
    • De Miaŭ (Germanio): Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj en Esperanto)
    • De Sten Johansson: Releginde
    • De Valentin Melnikov: Verdaj steloj, la aliaj...
  • Pritakso

Malgranda aspekte, sed granda intelekte


retpaĝo
La libron de Liven Dek Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj kun suplemento) oni povas tralegi rapidege. Jes, la noveloj vere estas tre mallongaj, multaj okupas nur etan parton de paĝo, la tiparo de la libro estas granda, inter tekstoj troviĝas paĝoj malplenaj aŭ kun bildetoj. Do, oni bezonas nur kelkajn horojn por la legado. Sed la malgranda kvanto da teksto donas ampleksan motivaron por pensi kaj priparoli kun aliaj legantoj aŭ nelegantoj de la libro.
Kiel sekvas el la subtitolo, la libro enhavas 60 mikronovelojn. Nur kvin estas dupaĝaj, plejparte la tekstoj okupas nur unu paĝon, kaj estas du-tri unufrazaj, kiel, ekzemple, la jena: “La horloĝo sonoras kaj mi vekiĝas, kiel kutime, en alia sonĝo” (Vekiĝo, p. 87). La temoj de la rakontetoj estas diversaj, sed almenaŭ triopo rilatas iamaniere al morto. Kompreneble, por fari etan tekston interesa, alloga, frapa, ŝoka, la aŭtoro devas enigi en ĝin ion neatenditan, nekonjektotan, kaj morto fidele servas al tiu celo. La unuaj du mikronoveloj, aparte la samtitola kun la libro, profunde kortuŝis nin. Sed oni ne pensu, ke la tuta novelaro estas tia. Estas pluraj rakontetoj “logikaj”, iom sekaj, estas kelkaj plene fantaziaj. Interesaj estas etaj rimarkoj-impresoj el la ĉiutaga vivo, kaptitaj de la aŭtoro. Amuzis nin la ideo pri la uzado de novaj teknologioj en Cindrulino (p. 50). Amantoj de amhistorioj kaj detektivaj romanoj trovos en tiu ĉi libro etaĵojn de siaj ŝatataj ĝenroj. Estas kelkaj rakontetoj kun politika fono. Nur du-tri rilatas iamaniere al Esperanto.
Plejparte la ideo de aparta historio estas klara, sed certaj tekstoj (en nia okazo proksimume kvarono) kaŭzis diskutadon: pri kio ili temas, kion volis diri la aŭtoro, kiun ĉifron li uzis. Ni devis demandi unu la alian, ĉu ni komprenis la tekston same.
La ĉarmaj intertekstaj bildetoj (gantoj, labirinto, ponto, birdeto, aviadilo, vojo, ornamoj) laŭ la unua rigardo ŝajnas ne havantaj rilaton al la rakontoj. Tamen la bildo kun la ciferoj 24:01 (p. 73) certe ilustras la mikronovelon sur la paĝo 79, do, la leganto klopodu trovi aliajn kombinojn.
En la fino de la libro troviĝas listo de dediĉoj. Ĉirkaŭ duono de la mikronoveloj estas dediĉitaj al konkretaj esperantistoj. Kelkaj konataj nomoj helpis al ni (pli bone) kompreni la ideon de la koncerna etaĵo. Krom la mikronoveloj, oni povas ĝui la pli longan literaturaĵon Semo, iom fabelan, iom parabolan.
Pri la aŭtoro oni povas legi sur la kovrilpaĝo. Liven Dek estas plumnomo de Miguel Gutiérrez Adúriz, verkisto, eldonisto, tradukisto. La lingvaĵo de la libro estas tre klara, kaj tio permesas uzi tiujn rakontetojn por la instruado de Esperanto: facile kaj interese! Tamen ne prenu la novelon Tiaj poetoj kun misa nomo de muzikaĵo de Rimskij-Korsakov! Do, legu tiun ĉi libreton malrapide, ne hastu! Vi ricevos grandan intelektan plezuron mem kaj povos dividi ĝin kun aliaj.

Anna kaj Mati Pentus

maksimumo rakontita per minimumo


2012
esperanto.net/literaturo/lf/neverdstelrec.html

Josip Pleadin

Ne ekzistas verdaj steloj (60 mikronoveloj en Esperanto)


Novembro 2017
esperanto-sumoo.pl/recenzonov2017.html
Ĉi tiun libron mi tre ĝuis, kaj mi certe rekomendus al aliaj! Ĝi estas mallonga, kaj mi legis multe malpli ol dum aliaj sumooj, sed tamen tre ĝuis la legadon, kaj ĝojas, ke mi elektis ion malkutiman ĉi-foje. La rakontoj estas diversaj: amuzaj, surprizaj, pensigaj. Iujn mi legis plurfoje, aŭ por pli bone kompreni la enhavon, aŭ simple ĉar mi tre ĝuis ilin. Kelkajn mi eĉ poste laŭtlegis al amikoj por vidi iliajn reagojn kaj aŭdi iliajn pensojn. Mi ankaŭ rekomendus ĉi tiun libron al komencantoj, ĉar la enhavo estas interesa sed la rakontoj estas mallongaj kaj facile kompreneblaj, kun ne tro multe da superfluaj neologismoj. Ĝi ankaŭ estus bona libro por libroklubo, ĉar la multaj diversaj rakontoj certigas, ke estus multaj temoj por diskuti.

Miaŭ (Germanio)

Releginde


2013
retpaĝo

Miguel Gutiérrez Adúriz sub la pseŭdonimo Liven Dek estas unu el la ibera kvaropo de la poemaro Ibere libere el 1993 kaj de la novelaro Ekstremoj el 1997. Krome li konatas kiel eldonisto, tradukisto kaj alio. Nun aperis de li volumo kun mallongaj prozaĵoj (el kiuj kelkajn li dediĉas al esperantlingvaj kolegoj). En pli-malpli ĉiuj oni trovas antaŭ ĉio rakonton, do ne temas pri lirika prozo, sed la nomo mikronoveloj ŝajnas trafa.

La amplekso de ĉiu teksto varias de ses vortoj ĝis du paĝoj kaj duono, krome aperas fine unu novelo dekdupaĝa. En tiaj mallongegaj tekstoj, evidente tre gravas trovi precizan, zorge pesitan kaj poluritan esprimrimedon. Tre grandparte la aŭtoro sukcesis pri tio. Iel ĉi tiu verko similas poemaron en tiu senco, ke mi emas reveni al ĝi por relegi kaj kontempli la tekstojn.

La mikronoveloj aperas grupe, iomete laŭ sia temo aŭ karaktero, kvankam tiuj "kategorioj" ne estas eksplicite difinitaj, krom per enkondukaj grafikaĵoj de María Zocato. La leganto tamen povas pense grupigi ilin, jen pri amrilato, jen pri morto, jen kun fina paradokso, jen pri infanoj ktp. Temas kompreneble pri ĝenro, kiu lasas multon al la leganto, tamen dank’ al facileco kaj klareco de la stilo, ĉiuj tekstoj legiĝas tute senpene. Eble tio estas iom trompa senpeneco, ĉar por vere melki la tekstojn je ilia potencialo, oni prefere legu malrapide, kaj poste relegu plian fojon. Kelkaj el la eroj impresas epigrame, aliaj anekdote, sed eĉ en la plej mallongaj unufrazaĵoj rekoneblas la voĉo de aŭtenta rakontisto.

Oni ofte citas sesvortan "novelon" (eble apokrifan) de Ernest Hemingway, kiu en Esperanto iĝus eĉ kvarvorta: Vendotaj: Beboŝuoj neniam uzitaj (For sale: Baby shoes, never worn). Kelkaj el la mikronoveloj de Liven Dek vere proksimiĝas al tiu mita ekzemplo.

Sten Johansson

Verdaj steloj, la aliaj...


retpaĝo
De Liven Dek (vera nomo Miguel Gutiérrez Adúriz), sufiĉe konata verkisto de t.n. ibera skolo, aperis kolekto de 60 mikronoveloj kun suplemento – “Ne ekzistas verdaj steloj”.

Ne indas kredi (kaj Giulio Cappa en la antaŭparolo prave avertas), ke la ĝenro de mikronoveloj aperis en la nuna hasta epoko, kune kun sms-mesaĝoj. Ankaŭ ne kredu, ke tion oni povas verki facile kaj rapide. Iujn pecojn Liven Dek “stufis” dum multaj jaroj.

Aliflanke: ĉiu el vi certe legis iun dikan libron, de kiu poste restis en memoro nur 1-2 frazoj. Do ĉu necesis verki kaj legi la ceteron?..

Preface estas menciitaj majstroj de la ĝenro, kiujn Liven Dek citas, omaĝas aŭ parodias – Fénéon, Borges, Monterroso. Mi nenion legis el tiuj, sed povas diri, ke mikronoveloj ne estas specife hispana (nek specife moderna) fenomeno. Ruslingve en simila ĝenro jam antaŭ duonjarcento verkis Feliks Krivin. Ankaŭ en Esperanto tiu libro ne estas unika: legu ekzemple samstilajn “Sep rakontetojn” de Jorge Camacho en novelkolekto “Vizaĝoj”, aŭ la parton “kelklinie” en – eble jam forgesita – libro de Viktor Sapoĵnikov “Ljusjka Benc” (1992).
Etaj desegnaĵoj de Maria Zocato disdividas “ĉapitrojn”, t.e. grupojn de noveloj, ligitajn teme.
Iuj el la mikronoveloj enhavas profundan filozofion, edifon, io eĉ similas antikvajn biblieskajn aŭ orient-saĝajn rakontojn (“Godabuk”) – sed en modernaj cirkonstancoj. Ĉio (krom eble kelkaj infanaj kvazaŭrememoraĵoj – “Infano kaj fiŝo”, “Mi havis biciklon”) nepre estas absolute malrealeca – nu, Liven Dek ja pleje famas kiel verkisto de fikciaĵoj. Ie la etoso estas emfaze absurda (“La malsama infano”), ie, multloke – makabre-koŝmara, memorigas verkojn de Higinio García kaj Manuel de Seabra – ĉu eble la “nigra stilo” estas specife ibera? Sed ne mankas ankaŭ humuraj pecoj – kvankam ankaŭ humuro povas esti nigra (“Natura sekvo”), aŭ krude mokanta modernajn maniaĵojn (“La virino kiu legis psikologiajn librojn”). Precipe plaĉis al mi la pecoj, spitantaj la “tradiciajn” (pli ĝuste – trudatajn) valorojn: “Amo”, “Dioj”.
Io – sed ne multo – estas ligita kun Esperanto, sufiĉe ironie.
La “suplemento” – longa novelo “Semo”, premiita en Belartaj Konkursoj de UEA en 1993, estas verkita en sama fabela stilo.
Fine de la libro estas la listo de dediĉoj: duono el la mikronoveloj estas dediĉitaj al konkretaj esperantistoj (ĉ. trideko da). Aliaj recenzintoj skribas, ke kelkaj konataj nomoj helpis (pli bone) kompreni la ideon de la koncerna miniaturo. Kredeble jes, sed apenaŭ iu konas pli ol 7-10 personojn el tiu listo sufiĉe por imagi iliajn karakterojn kaj inklinojn...
...por konservi la intrigon, mi diru, ke la menciitaj en la titolo de unu noveleto kaj de la tuta libro verdaj steloj havas nenian rilaton al simbolo de Esperanto.

Valentin Melnikov

Pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.