La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Al nova internacia lingva ordo
Towards a New International Language Order
Maixiang guoji yuyan xin zhixu
Aktoj de la 3-a Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Lingva egaleco en internaciaj rilatoj


2005/09, p. 24
monato.be/2005/008616.php -

Iutage dum la 81a Universala Kongreso en Prago, mi hazarde troviĝis en malpli okupita etaĝo en la kongresejo. En iom apartigita angulo, for de la amaso da bruaj buntaj kongresanoj, mi vidis grupon da sinjoroj en sobraj, bone tajloritaj kompletoj, kiuj kune parolis en diversaj lingvoj. Unu, kiu konversaciis kun ili estis konata diplomato, sed la aliajn mi ne rekonis. Poste mi konstatis, ke la evidente eminentaj sinjoroj estis reprezentantoj de registaraj instancoj kaj neregistaraj organizaĵoj, invititaj partopreni en tiel nomata „1a Nitobe-Simpozio”. Kvankam mi unue ne tute klare sciis, pri kio temis, baldaŭ ni ĉiuj estis informitaj pri ĝia signifo.

La 3a Nitobe-Simpozio okazis dum la 89a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Partoprenis en tiu simpozio 11 kontribuantoj, nome Renato Corsetti, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kiu faris la malfermajn komentojn; Humphrey Tonkin, universitata profesoro pri humanistiko (temo: „Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”); Kobayashi Tsukasa, japana psikiatro kaj verkisto („La lingva problemo en Ligo de Nacioj”); Yang Guang de la Ŝtata Lingva Komisiono de Ĉinio („La celo kaj stato de la homa civilizacio”); Michael Cwik de la Eŭropa Komisiono („Principoj por komunikado ene de multlingva komunumo”); Su Jinzhi, esploranto ĉe la Instituto de Aplikata Lingvistiko de la ĉina ministrejo pri edukado („Lingva egaleco sur la fono de lingva diverseco”); Noel Muylle, direktoro en la Interpretista Servo ĉe la Eŭropa Komisiono; Liu Haitao, profesoro de la Komunikada Universitato de Ĉinio („Lingva egaleco en internaciaj rilatoj: la rolo de Ĉinio”); Miyoshi Etsuo de la Monda Federalista Movado („Kunligu Esperanton al la Monda Federalista Movado”); s-ino Kimiko Schwerin, reprezentanto de la Bahaa Internacia Komunumo („La bahaa vidpunkto pri mondaj lingvaj problemoj”) kaj Lee Chong-Yeong, vic-prezidanto de UEA („Al nova internacia lingva ordo”).

En sia antaŭparolo Lee Chong-Yeong, kunordiganto de la Nitobe-Simpozio kaj kunredaktoro de la Aktoj, klarigas la devenon de la nomo kaj la celon de tiu evento. En la jaro 1921 d-ro Nitobe Inazô, asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, partoprenis la 13an Universalan Kongreson de Esperanto en Prago kiel oficiala reprezentanto de la Ligo. Poste li submetis raporton al la ĝenerala sekretario de la Ligo, titolitan „Esperanto kaj la lingva demando ĉe Ligo de Nacioj”. En la konkludo de sia raporto li skribas: „La aserto, ke la monda evoluo estas malhelpata de lingvaj baroj, ne estas simpla banalaĵo. Ĝi estas severa minaco al la paco ... Ligo de Nacioj devas demandi: Ĉu internacia lingvo eblas? Se ĝi eblas, kiom praktika ĝi estas? Se ĝi estas sufiĉe praktika, ĉu ĝi estas subteninda? Se jes, kion Ligo de Nacioj devas fari?”

Post longa diskuto la Ligo ne akceptis la raporton kaj decidis ne plu okupiĝi pri la demando de internacia lingvo. La franca delegito, kvankam private simpatianta al Esperanto, devis obei la ordonon de la ministro pri publika instruado en Francio kaj kontraŭstari la raporton.

Malgraŭ la fakto, ke Usono ne aliĝis al la Ligo de Nacioj, ĝia influo post la unua mondmilito pli kaj pli grandiĝis en la tuta mondo, do, ironie, la malcedemo de Francio pri lingva politiko malfermis la pordon al la hodiaŭa superregado de la angla, aŭ, pli ĝuste, la usonangla. Ie mi legis, ke dumtempe, antaŭ la ŝanĝo de oficiala politiko rilate al Esperanto dum la regado de Ceauşescu, la registaraj instancoj en Rumanio estis favoraj al la zamenhofa lingvo, supozante, ke apogo de planlingvo, kies vortaro estas precipe de latina kaj latinida deveno, estos avantaĝa al la statuso de la rumana.

Oni povus argumenti, ke la rifuzo de Francio adopti similan sintenon ne malmulte kontribuis al la bedaŭrinda perdo de prestiĝo kaj influo, kiun konstante suferas la franca – lingvo, kiu ĝis la komenco de la dudeka jarcento estis rigardata kiel supera portilo kaj esprimo de la eŭropa kulturo kaj civilizacio.

Revenante al la temo de la aktoj de la 3a Nitobe-Simpozio, tiuj estas eldonitaj en tri lingvoj, nome Esperanto, angla kaj ĉina. Ŝajnas ĝenerale kontentigaj la tradukoj esperanten kaj anglen. (Mi ne kompetentas pri la ĉinaj tekstoj.) Tamen, mi trovis grandan diferencon inter la esperanta vortigo en la kontribuaĵo de Miyoshi Etsuo kaj tiu de la (supozeble originala) angla. Post la frazo: „Se daŭros kiel nun, la tuta mondo iĝos angleparolanta” la kontribuanto daŭrigas (laŭ la angla teksto): „La tria mondmilito povos okazi antaŭ tio, kaj ĝi verŝajne estos inter angleparolantaj landoj kaj aliaj landoj, kie la angla ne estas vaste uzata.” La esperanta versio (eble pro motivo de diplomateco) estas esprimita multe pli malforte: „Tio certe kaŭzos fortajn politikajn problemojn inter angleparolantaj landoj kaj la ceteraj landoj.” Mi demandas min, ĉu temas pri ia redakta aŭ tradukista cenzuro? Ĉu eblas?

Ĉi tie mankas spaco por fari resumon de ĉiuj prelegoj, sed mi donas kelkajn rimarkindajn citaĵojn, jene:

„La problemo kuŝas en tio, ke lingva egaleco ŝajnas al multaj homoj logika kontraŭdiro. Lingvoj, laŭ tiuj homoj, estas armiloj en konkurenco inter la nacioj: pro tio, ke ili estas ligitaj al difinitaj regionoj, difinitaj ŝtatoj, kaj parolataj de difinitaj homoj en difinitaj medioj; ili estas esprimiĝoj de tiuj homoj, neniel kapablaj (laŭ tiuj skeptikuloj) krei egalecon inter homoj – kiuj ja esprimas sin diversmaniere ... Kaj se oni difinas la fenomenon lingvo laŭ difinoj geografiaj kaj politikaj, tiam lingvo sen geografia bazo, sen politika identiĝo, estas simple neebla. Sekve, Esperanto ne ekzistas. Kaj sekve (por eldiri la absurdan version de tia argumento) la esperantistoj eltrovis manieron lingve komunikiĝi sen uzi lingvon! ... Se oni deiras de la principo, ke la solaj veraj lingvoj en la mondo estas tiuj ligitaj al ŝtatoj, oni neeviteble malfermas sin al situacio, en kiu la diversaj naciaj lingvoj interkubutumas por amasigi al si influon. La ekonomie plej fortaj (ne kulture plej fortaj: la francoj ĉiam misgvidis sin mem pri tiu punkto) havas pli grandan ŝancon de sukceso – kaj ju pli dividita la opozicio al tiu hegemonio, des pli facile ĝi antaŭeniras.” (Tonkin, paĝoj 33, 34)

„Ĉinio estas la ĝusta lando por labori por nova internacia egaleco”. (Tonkin, p. 38)

„Kiel deiri de la nuna hegemonia situacio ...? ... Persone, mi estas konvinkita, ke la sola maniero estas forĝi aliancojn inter tiuj, kies lingvoj estas diskriminaciataj ... por insisti pri nova, revolucie simpla solvo, nome la internacia lingvo Esperanto.” (Tonkin, p. 39)

„Nuntempe la historio de la mondo atestas, kia estas la situacio de la franca lingvo. Baldaŭ la sorto de la angla lingvo sekvos tiun de la franca.” (Kobayashi, p. 42)

„Fakte, la malapero de ajna lingvo estas damaĝo al la homa civilizacio.” (Yang, p. 44)

„Lerni ĝin [Esperanton] malutilas al neniu lingvo.” (Su, p. 59)

„... La plej grava detrua problemo estas, ke la etna lingvo estas lingvovora (aŭ kanibaleca) ... Baldaŭ nacia lingvo estos parolata nur en la hejmo kaj kafejo! Tio estas simptomo de la komenco de morto de la nacia lingvo. Eĉ la ‚angla’ lingvo estas vorata de la uson-angla lingvo.” (Lee, p. 85)

„Ironie, la vera lingva problemo en Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio kuŝas ne en la manko de interkompreno inter naciaj delegacioj pro malsamaj lingvoj, sed en la efika komunlingviĝado de la angla lingvo.” (Lee, p.86)

„La nuntempaj lingvaj problemoj rilate al lingvaj rajtoj kaj homaj rajtoj, havas tri aspektojn: lingva nekomunikeblo, lingva maljusteco, kaj lingva kanibaleco.” (Lee, p. 87)

Plej frapa estis la konstato, ke la ĉina – lingvo de la plej multnombra nacio en la mondo, do la lingvo kun la plej granda kvanto da parolantoj – trovas sin endanĝerigata de la angla. Kurioze, kvankam la ĉinoj rekonas ĉi tiun fakton, la ĉinaj aŭtoritatoj ĉie instigas kaj financas la lernadon de la angla. Samtempe ili volas interne kaj eksterlande disvastigi la hanan lingvon, kaj fortigi la prestiĝon, influon kaj ekonomian staton de Ĉinio en la mondo. Tiuj du flankoj de la lingva kaj eksterlanda politiko de Ĉinio ŝajnas kontraŭdiraj kaj kontraŭefikaj.

En la antaŭlasta alineo de sia kontribuaĵo Lee Chong-Yeong asertas: „Ĉinio estas prestiĝa konstanta membro de la preskaŭ ĉiopova Konsilio de Sekureco de UN, kaj la ĉina lingvo estas unu el la ses privilegiitaj lingvoj. Sed la ĉina estas multe pli minacata ol la kvin aliaj lingvoj pro la proliferado de la angla. Se la ĉina delegacio levos la lingvan problemon en internaciaj organizaĵoj, ĉiuj aŭskultos kaj ĉiuj landoj inkluzive de la landoj de la kvin aliaj oficialaj lingvoj de UN, subtenos la ĉinan proponon, escepte de la anglalingvaj landoj. La propono mem jam estos la komenco de la konstruado de la nova internacia lingva ordo, kaj la ĉina registaro povos ludi gvidan rolon dum multaj venontaj jaroj en la tereno de la nova monda lingva ordo, kaj preskaŭ ĉiuj lingve malfortaj landoj subtenos ĝin. Ni anticipas, ke la plej granda lando de la mondo ludos gvidan rolon, kaj ke tio estos grava faktoro por internacia amikeco kaj paco.”

Oni povas esperi nur, ke li pravas. Esperiga, tamen, estas la fakto, ke ĉi tiuj aktoj estas legeblaj ne nur en Esperanto kaj la angla, sed ankaŭ en la lingvo plej parolata (kvankam ankoraŭ ne la plej disvastigita) en la mondo.

Konkludo: Grava dokumento rekomendinda al ĉiuj internaciaj, registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj.

Garbhan MacAoidh

Iom ripetema


2005-06-03
retpaĝo
La libro konsistas el aktoj de la tria Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj 25-26 julio 2004 en Pekino. Ĝi redaktiĝis de LEE Chong-Yeong kaj LIU Haito kaj estas skribita kaj Esperante kaj angle kaj ĉine. En 1921 D-ro NITOBE Inazô, Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, skribis raporton pri kiel uzi Esperanton kiel internacian helplingvon. Lia postulo ne trovis aprobon, sed lia klopodo igis Universalan Esperanto-Asocion okazigi ĉi tiun simpozion, unuafoje en 1996 en Prago konekse kun la 81-a Universala Kongreso de Esperanto.

La parolantoj emfazas la nunajn lingvajn problemojn, akcentas kiel pli bone estus havi Espernanton kiel mondlingvon kaj avertas kontraŭ la anglalingva hegemonio. Multaj bonaj argumentoj por Esperanto prezentiĝas, sed ili multfoje ripetiĝas. La libro tial estas iom ripetema kaj povas tedigi. Cetere, la libro interesas onin pri la nunaj mondaj problemoj kaj esperigas onin je Esperanto kiel solvon de monda interkompreno kaj paco.

Johan Krig Ölund

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.