La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La socio estas ĉie el ferbetono kaj rustimuna ŝtalo


1999. № 6 (44)

Harry Harrison estas mondkonata kaj esperantisto. Liaj romanoj aperis en multaj lingvoj kaj nun ankaŭ en la internacia.

Ekde de la 1950aj jaroj aperis la rakontoj pri la rustimuna ŝtalrato Jim diGriz, sed ne pli frue ol 1985 la scivolemaj legantoj lernis pri la prahistorio de tiu intergalaksia aventuristo.

Infanaĝe Jim loĝis sur la planedo Paradizeto, kiu spite al sia pompa nomo estis tro teda por la aspiroj de Jim. Por havi pli interesan vivon, li decidis uzi siajn talentojn por krimaj agoj. Li jam ne povas spertiĝi en la loka karcero, nur la legenda Kuriero eble povus instrui lin. Per lerta artifikaĵo li trovas la Majstron, kiu akceptas akoliton.

Sed unue Jim devas ŝanĝi sian vidpunkton. La koncepto krimo apartenas al la socio, kiun li malamas, ekstersociano havu alternativan moralon:

Ĉar la socio estas ĉie el ferbetono kaj rustimuna ŝtalo, malpli da truoj restas inter la paneloj. Jes ja, nur tie inteligenta rato kapablas trovi tiujn truojn. Nur rustimuna ŝtalrato povas hejmumi en tia mondo.
(paĝo 100)
Sur la planedo Spukavatem la rato povas poluri sian teknikon. Tie regas feŭda socio kun ĉifaloj. Jim helpas renversi la tiean reĝimon, sed subfosante unu ordon, li restarigas la galaksian ordon.

La Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato estas en la tradicio de fripona romano. La heroo manovras sin en senesperajn situaciojn, sed ĉiam elturniĝas per ruzo, aŭdaco kaj impertinento. Sekve la strukturo estas epizoda. La ĉefrolanto Jim evoluas nur malgraŭvole.

Harrison estas konata kiel verkisto de sciencfikciaĵoj, sed harditaj legantoj de tiu ĝenro certe sentos la mankon de teknikaj elpensaĵoj. La romano okazas en nedifinita estonteco, sed se vi imagas Paradizeton kiel parodion de nuntempa Usono, Harrison verŝajne ne tute kontraŭus. (Ekz-e, la rapidmanĝejoj kaj la “Makkuniklaĵoj”.)

La traduko estas iom speciala. Okopo el malsamaj landoj estis ligitaj pere de Interreto. Ili diskutis kaj reviziadis uzante la eblecojn de moderna komunikado. Fine Kalle Kniivilä reviziis ĉion, cetere elstare, ĉar vi ne rimarkas stilajn rompojn. Estas tente tamen trovi trajtojn de unuopaj tradukantoj. Jen eblaj spuretoj: sur p. 11 la juĝo havas maleon, dum tiu sur p. 76 uzas martelon. Krome mi trovis kelkajn formojn, kiuj povas esti idiosinkrazioj de la koncerna tradukinto.

La traduko de la nomoj meritus specialan atenton. La tradukintoj decidis, ke la planedo Spiovente havu volapukan nomon Spukavatem — kio certe bone kongruas al la tiea socio. Mi ne povis kompari la nomojn kun la originalo, sed multaj formoj ŝajnas esti bonaj kaj trafaj. Mi menciu nur la porjunularan organizaĵon de Paradizeto, la JunNuloj.

La fluan legadon tamen ĝenas foje nekutimaj vortdividoj kiel “se-rĉas”, “al-tgrada” kaj “pun-cruĝa”.

En la Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato vi trovas kelkhoran plezuran distradon. Finvenkistoj nepre legu ĝin, ĉar en la mondo de la rato la saĝiĝinta universo akceptis Esperanton kiel facilan intergalaksian lingvon. La 1 sur la kovrilo espereble indikas, ke venos dua libro el la serio kiam la 300 ekzempleroj de la unua volumo estos forvenditaj.

Postnoto. Post la elĉerpiĝo de la papera eldono de la romano la tuta teksto estas legebla rete.

Wolfgang Kirschstein

Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato

Kvankam ĉi tiu rakonto estas kronologie la unua en la serio pri Jim diGriz, la Rustimuna Ŝtalrato, famekonata en la anglalingva sciencfikcia mondo, ĝi verkiĝis sufiĉe malfrue -- en la 80aj jaroj (la originala novelo pri la Rustimuna Ŝtalrato aperis en Astounding Science Fiction en eble 1958).

Although this story is chronologically the first in the series about Jim diGriz, the Stainless Steel Rat, well known in the English-speaking science-fiction world, it was written quite late -- in the eighties (the original novelette about the Stainless Steel Rat appeared in Astounding Science Fiction, in 1958, I believe).

Kiel multaj sciencfikciemuloj jam scias, la "Rato" estas interplaneda krimulo, kies filozofio estas, ke priŝtelado vigligas la ekonomion, do kontribuas al la saneco kaj stabileco de la societo. Por amantoj de planlingvoj, eble la plej grava afero pri la Rato estas, ke li loĝas en universo, en kiu interplaneda diskutado okazas pere de Esperanto. Harrison tiel ofte uzas Esperanton, ke dum lia vizito al Rusio antaŭ unu-du jaroj, iu ĵurnalisto tie skribis, ke li estas unu el la inventintoj de la lingvo!

As many science-fiction fans already know, the "Rat" is an interplanetary criminal whose philosophy is that robbery invigorates the economy, and so contributes to the health and stability of society. For lovers of planned languages, perhaps the most important thing about the Rat is that he lives in a universe in which interplanetary discourse occurs through the medium of Esperanto. Harrison uses Esperanto so often that during his visit to Russia a couple of years ago, a newspaperman there wrote that he was one of the language's inventors!

Ĉi tiu romano klarigas, kiel la Rato fariĝas krimulo sur sia hejma planedo Paradizeto. Li komencas per vizito al banko, kun la celo kaptiĝi kaj ĵetiĝi en karceron por povi tie lerni sian metion. Bedaŭrinde, tiu plano montriĝas neefika, kaj finfine li fariĝas metilernanto de la similfilozofia "Kuriero". La du fuĝas de Paradizeto, sed trovis sin abandonitaj kaj sklavigitaj sur primitiva planedo Spukavatem, de kiu Jim devas aranĝi eskapon.

This novel explains how the Rat becomes a criminal on his home planet of Paradise. He begins with a visit to a bank, with the aim of being captured and thrown in prison so that he can learn his craft there. Unfortunately, this plan turns out to be unworkable, and he at last becomes an apprentice to the "Bishop," who has a similar philosophy. The two of them flee Paradise, but find themselves marooned and enslaved on a primitive planet named Spukavatem, from which Jim arranges an escape.

La romano estas interesa aparte pro tio, ke ne nur ĝi estas la unua kunlabora romantraduko en Esperanton pere de la Reto, sed eble eĉ la unua tia kunlaboro en la Reto.

The novel is interesting especially because it is not only the first collaborative novel translation into Esperanto through the medium of the Internet, but perhaps even the first such collaboration of any sort on the Net.

Jam montriĝis en originala novelo ("Ni venos, d-ro Zamenhof! Ni venos!"), ke la sekhumora stilo de Harrison estas facile rekonebla en alilingva vestaĵo; ĉi tie oni povas vidi la saman en traduko. Tio montriĝas, ekzemple, tuj post la komenco, kiam, priŝtelante la bankon, Jim neniel povas instigi la tieajn komizojn alvoki la policon. "[Ĵetante sakon al komizo] mi sukcesis trafi la alarmbutonon per mia kubuto. Je certaj tagoj necesas ĉion fari mem." (p. 5)

It was already obvious from an original short story ("Ni venos, d-ro Zamenof! Ni venos!") that Harrison's dry-humored style can be easily recognized when clothed in another language; here we can see the same thing in translation. An example of this comes right after the beginning when, robbing the bank, Jim is totally unable to encourage the clerks there to call the police. "[Throwing a sack to a clerk] I succeeded in hitting the alarm button with my elbow. On some days you have to do everything yourself." (p. 5)

Interesa estas la ideo, ke sur Spukavatem la primitivuloj parolas iun lingvon, kiu posedas suspektindan similecon al Volapük. Ekzemple, la tieaj nobeloj portas la titolon "ĉifalo".

It's an interesting conceit that on Spukavatem the primitives speak a language which has a suspicious similarity to Volapük. For example, the nobles there are called "cifal."

La lingvaĵo estas bona kaj flua. La sola atentindaĵo estas, ke tro ofte (ne ĉiam) oni uzas anglalingvecan tempo-sinsekvon; ekz. He said that he was coming fariĝas *li diris, ke li venis anstataŭ li diris, ke li venas. Mi ne scias, kiu el la tradukintoj kunfandis la vorton erinapro (1) por traduki la anglan "porcuswine", sed ĝi estas inspirita eltrovaĵo.

The language is good and flowing. The only thing worth noting is that too often (not always) an English progression of tenses is used; for example, He said that he was coming becomes *li diris, ke li venis instead of li diris, ke li venas. I don't know which of the translators welded together the word erinapro (1) to translate the English "porcuswine," but it is an inspired invention.

Ne poreterna literaturaĵo, sed leginda.

Not a literary work for the ages, but worth reading.


(1) erinaco = "hedgehog" + apro = "wild boar".

Don Harlow

Fraŭlo rustimuna?

La literaturo entenas diversajn branĉojn kaj ĝenrojn. Ĝi ankaŭ devas lasi spacon por verkoj de varia profundeco, ekde la plej leĝera distraĵo ĝis filozofie kaj psikologie saturitaj multfundaj pezaĵoj. Kaj tio estas en ordo – ne per la pano sole vivas homo, ankaŭ kukon li bezonas.

En sciencfikcio superregas – mi ne scias kial – la verkoj leĝeraj. Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato de Harry Harrison apartenas al tiuj verkoj, kiuj ne pretendas posedi altan literaturan valoron. Ĝi estas iel romano pri memeduko kaj komencaj vivspertoj de junulo. Ni sekvas liajn unuajn paŝojn kiel nobla krimulo kaj ekstersociulo sur du planedoj – unu futurisme teda, alia mezepoke kruela. Bedaŭrinde la aŭtoro ne kapablas plenumi la unuan devon de distraĵo, t.e. distri. La leganto enuas. Oni ne scivolas kio okazos, feliĉe – ĉar la fino de la libro ne klare respondas iujn demandojn. Se tio ĉi estas nia estonteco, ne indas ĝisvivi ĝin.

La protagonisto aspiras fariĝi rustimuna ŝtalrato, kiu ronĝos la socion. Lia mondo impresas tre pale, sensuke, anonime. Ĝi estas fraŭla, solula mondo, kie mankas virinoj kaj interhomaj rilatoj. La roluloj ŝajne malmulton sentas aŭ deziras. Ne estas facile scii, ĉu tiu impreso estas intenco de la aŭtoro, aŭ ĉu rezulto de lia nekapablo prezenti verajn homojn kun emocioj kaj personaj trajtoj de vivuloj.

La romanon esperantigis okpersona komputil-reta grupo dise loĝanta. Ili kreis sufiĉe plaĉan, vivan lingvaĵon, kiu meritus pli altkvalitan verkon ol tiun de Harrison. Oni trovas amuzajn eltrovaĵojn kaj stilon iom slange junuleskan. Gustumu ekz. henkolbason, aŭ iru laŭ la vojo evidenta, do la vojo evitenda. Foje troviĝas diskutebla detalo, ekz. la konsekvenca uzo de kiom/tiom anstataŭ kiel/tiel pri grado, ekz. kiom simpla.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.