La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La nigra Spartako

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: La nigra Spartako / Review: The Black Spartacus

Publikigita ĉe
The ELNA Newsletter, 1989(1), p. 9
esperanto-usa.org/en/node/836 - -

Ĉi tiu libreto, unua en la serio "Fonto-Kajeroj", estas reeldono de romaneto, kiu la unuan fojon aperis en la kvindekaj jaroj, el sub la plumo de tiam preskaŭ nekonata brazila verkisto, kiu nuntempe estas Akademiano. (1) Ĝi estas interesa fikciaĵo de la speco "Historia Fikcio", kaj inter la nuntempaj verkaĵoj, kiujn mi legis en Esperanto, plej similis ĝin laŭ speco la dua parto de la verko Loulan kaj Fremdregionano de Inoue Yasuŝi.

 

This booklet, first in the series of "Fonto Notebooks", is a republication of a novella which appeared the first time in the fifties, from the pen of a then almost unknown Brazilian author, currently a member of the Academy of Esperanto. (1) It's an interesting fictional work of the genre "Historical Fiction", and among the current works that I've read in Esperanto, by type in is most closely resembled by the second part of Inoue Yasushi's work Loulan and Foreigner.

Afrika tribestro Kam Golo, persekutante arabajn sklavigistojn kiuj atencis lian vilaĝon, mem kaptiĝas de portugalaj sklavigistoj kaj, kun la bela mulatino Mariana, estas portata al Brazilo de la 19a jarcento. Tie li fariĝas natura gvidanto de ribelemaj nigruloj, kiuj baraktas kontraŭ la malfeliĉojn de sklaveco, kaj provizore ĝuas iom da sukceso; sed li kaj liaj edzino kaj filo devas suferi tragedian finon antaŭ la firma decidemo de la sklavigintaj portugaloj.

  An Africal tribal chief Kam Golo, chasing Arab slavers who have attacked his village, is himself captured by Portuguese slavers and, with the beautiful mulatto Mariana, is carried to Brazil of the 19th century. There he becomes a natural leader of rebellious blacks who are struggling against the sorrows of slavery, and for a time enjoys some succesws; but he and his wife and son have to suffer a tragic ending before the firm decisiveness of the enslaving Portuguese.

La lingvaĵo de la verko estas preskaŭ nekritikebla; Mattos montras stilon, kiu estas simpla, flua, facile legebla, tamen preciza. Mankas la neologismoj kaj nekutimaĵoj, kiuj lastatempe amasas en pluraj verkoj; sed, malgraŭ la plendoj de diversaj kritikantoj pri la Esperanta prozostilo, la verko ne suferas pro ilia foresto. Komparu, ekzemple, la esprimon "La lastaj lumradioj senprecizigis la pejzaĝon" (p. 46), kiu estas facile komprenebla, kun "la luno stompis per sia vualeska lumo la arbustojn kaj arbedojn" (Dorval/Declerck, Nigra Magio, p. 29), kies verbon la ĝenerala leganto devas elserĉi en PIV.

  The language of the work is almost uncriticizable; Mattos shows a style which is simple, flowing, easily readable, but exact. The neologisms and unusual forms which have recently shown up en masse in several works are absent; but, despite the complaints of various critics of Esperanto's prose style, the work does not suffer from their absence. Compare, for example, the expression "La lastaj lumradioj senprecizigis la pejzaĝon" (p. 46), which is easily understandable, with "la luno stompis per sia vualeska lumo la arbustojn kaj arbedojn" (Dorval/Declerck, Nigra Magio, p. 29), whose verb will send the general reader hunting in the Complete Illustrated Dictionary.

Rekomendata aparte por progresantoj.

  Especially recommended for advancing students.


 

(1) Aktuale (2007) Prezidanto de la Akademio.

  (1) Currently (2007) President of the Academy of Esperanto.

 

Don Harlow

La nigra Spartako de Geraldo Mattos


56/6, p.284 (1956)
retpaĝo -

Kiel unua n-ro de beletra serio de la supre nomita eldonejo (abonebla jare, t. e. 4 libretoj por 1 usona dolaro, aŭ 15 steloj) aperis longa novelo de la talenta juna brazila aŭtoro, kiu ankaŭ kiel rakontisto montras konsiderindajn kapablojn. Entute, se oni pripensas la vojon de nia sudamerika verkisto, oni rimarkas, ke lia esprimserĉado rilatas ankaŭ la artospecojn, kiujn li elprovadas. Post sia versa historia dramo -- malofta fenomeno en nia literaturo -- nun per vigla prozo li gvidas nin al sanga ĉapitro de la interkontinenta historio de la sklavsistemo.

Mattos elektas la stilon de kronikisto kaj li restas fidela al tiu ĉi stilo ĝis la fino de la libro. Li estas tute konscia pri tio, ke tia stilo devas esti arĥaika, konciza kaj singardema pri la dozado de la romantikaj elementoj. Geraldo Mattos bone regas tiun ĉi stilan ekvilibron kaj la rezulto estas interesa kaj verva rakonto, kies interna humanismo kaj simpatio al la subprematoj donas la grundtonon de la libro.

"En tiu parto de Afriko, kie kuŝas la suno, iam vivis la potenca reĝo Kam Golo, mastro de la bravaj negroj en Paran Atan."

Tiu ĉi komenco reliefigas ĝuste tiujn ĉi elementojn: la kronikan, fabelan stilon, ĝian larĝon kaj koncizon kaj la klaran simpation al Kam Golo kaj liaj samrasanoj. Oni povas legi poste, kiel Kam Golo atingas en tute alian medion kaj en Brazilo finiĝas lia nobla kariero, kiel heroa malvenkinto en revolucio kaj batalo, kies gvidanto li estis kontraŭ la blankuloj. Tiuj nepre bezonas la sklavsistemon kaj ne volas lasi netuŝita la pacan negran vilaĝon, kiun Kam Golo konstruis por havi unusolan pacan insulon en la malamika maro por si kaj por siaj negraj samsortanoj. La negra vilaĝo prosperas kaj altiras novajn kolonianojn, fortiras sklavojn el la portugala sfero. Oni provas solvi la problemon per kalumnio, propagando kaj fine la perforto ekstermas la florantan negran vilaĝon kaj estingas la vivon de Kam Golo kaj lia malgranda familio. Sed la rakonto vivas kaj migras de unu generacio al la alia; la martirmorto ne estis vana kaj la vivo de Kam Golo kaj Kam Goloj estas eterna, kaj spitas la perforton.

G. Mattos verkas facile kaj sen cedoj el la literaturaj pretendoj, agrable kaj por ĉiuj kompreneble. Lia tuta sinteno estas simpatia, imuna de falsa patoso kai ĉiuj tiuj kvalitoj rekomendas la libreton al ĉiuspecaj legantoj.

Ferenc Szilágyi

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.