La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ombroj de la kvara dimensio

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

KVARA DIMENSIO

Kontraŭe al la opinio de multaj estas malfacile poeti en Esp. La vortfara karaktero ebligas ja unike fortajn esprimojn ofte sen paralelo alilingve, sed ĝi ankaŭ danĝerojn pritenas: vortrajemuloj liberas ŝtopi la neeviteblajn truojn siaverse per senenhavaj silabaraj facilanimaĵoj. La socia rolo de Esp. estas ankoraŭ minimuma. Pro tio logiĝas tiel maloftege seriozaj kreantoj al verkado en Esp. Pro tio svarmas inter ni nuraj versemuloj, ne sendanĝeraj, ĉar ili konfuzas la ĝeneralan E-iston, malaltigas lian kriterion pri poezio kaj nia poezio – piedestaligita.

Despli bonvena estas tiu, kiu sukcese tranavigis sian boaton malgraŭ diversaj alfrapiĝoj kaj devojiĝoj.

Jam delonge mi konas de Kock, sekvas lian nehaltigeblan strebadon al kontentiga sinesprimo, konstatas la neeviteblan evoluon de lia poezio. La poemoj aperintaj en lia libro estas nur malgranda parto de lia verkaro. Mankas ekz-e la Kvin elementoj, longa kaj tre rimarkinda poemo, kies parto aperis en la Esp. Antologio. Kio konstante-ripete mirigas-admirigas min, estas la absoluta dediĉemo de la poeto al sia arto. Siatempe mi simple timis, ke despli drasta fariĝos la reago, kiam li unu tagon ekkonscios pri la fluktua bazo de artkreado en Esp. (Ĉi tiun krizon mi mem dolore spertis; oni kapablas verki tutan poemaron por unu homo – tiukaze ĉi tiu estas la bazo. Kiam li ne plu estas, kie stariĝu konstruo plia?). Sed Edwin persistas – per si mem. Li estas potenca spirito, netimema, batalema, inteligenta.

Ĉu mi forgesas la libron mem? Ho ne, sed mi scias, ke Edwin pardonas al mi la disbabilon. Mi ankaŭ scias, ke li pardonos, se mi komence koncentrigos min al nur unu poemo lia: Odo al la morto.

Ĉi-poemo kelkmaniere estas aparta. Tamen, mi opinias, ke ĝuste ĝi elmontras ecojn pli kongruajn al la karaktero de la poeto ol la plej multaj aliaj. Mi klarigu kial. Ĉi tiun indignegan ribelaĵon kontraŭ la Morto, li verkas post propra, konkreta travivaĵo, kiu ebligis al li ektravidi antaŭ pli-malpli akceptitajn falsaĵojn:

"Per laboro, ĝuo, asketismo
la Biblio aŭ psikologio –
la multegaj ismoj de la homo –
oni penas drogi la konscion,
por malvidi la kernan vivproblemon,
kaj la solan veran malamikon,
vin, ho rikanaĉa morto!"

Li trarompas sian propran kirason kaj kvazaŭ revelacie spertas sin mem, la nuran, nudan Homon sub la ŝelo. Kaj kiel estas atendeble ĉe de Kock, li verkas pri tiu inica sperto poemon, kiu majstre kombinas tremantan senton kaj turantan retorikon. Jen poemo al mi pli simpatia ol multaj kaj sendube unu el la kelkdek vere bonaj poemoj ĝis nun kreitaj en Esp.

La aliaj teknike montras la samajn trajtojn: inklinon al retorikaj esprimoj, originalan bildlingvon, kelkfoje ĝis eksceso, lok-loke nesufiĉan poluradon rilate la stilon kaj lingvan densigon. Ideoj kaj pensoj neniam mankas al li, kaj kiam li sukcesas esprimi ilin taŭgforme – kaj tio estas ofta – li fariĝas granda. Tiel, ekz-e, en la poemo Kristaliĝo, vera juvelo:

Akvo de la vivparolo
en la klara lumo bruas,
pro la ĝojo, tristo, folo;
kaj la riverego fluas
al la maro de silento.
Sed kaptite inter rokoj,
al la kuro de l’ torento
kaj la plaŭdmortantaj vokoj,
vortoguto malleviĝas
korkavernen kiel semo –
kreske post la jaroj iĝas
stalaktito de l’ poemo.

Kaj jen la ambicio de Edwin de Kock: lia neŝancelebla deziro verki longan eposon en la "granda stilo", kiu pritraktos la tutan ekzistaĵon el la vidpunkto de la religioadventista. Mi scias, ke li jam delonge pri tio revas, ĝi fariĝis por li "idée fixe". La poemego ankoraŭ ne estas finverkita, sed 9 el ties ĉapitroj estas aperigitaj en lia libro sur 42 paĝoj. Mi devas konfesi, ke komence mi havis fortajn dubojn kaj eĉ antaŭjuĝojn, ĉu tiaskala kaj tiatema poemo povos sukcesi. Sed baldaŭ mi falis sub ĝian potencan sorĉon, vole-nevole. La temo multpunkte estas konata al la ĝenerala leganto: la ribelo de Lucifero kontraŭ Dio kaj la sekvaĵoj. Sed de Kock scias doni novan vivon al tiu multuzita mito. Tiucele li lerte utiligas metodojn de la moderna sciencfikcio kombinitajn al tre energia lingvouzo, plena de drastaj bildoj kaj esprimoj. Tiel li sukcesas plenumi superban faron: teni la atenton de leganto, kiu ne simpatias lian religion. Tutkore mi dezirus, ke la poeto daŭrigus la verkadon de sia riĉesprima poemego ĝis la fino. Eble ni iam ĝin vidos propralibre – kun taŭgaj ilustraĵoj.

Per ĉi tiu libro Edwin de Kock nekontesteble pruvas, ke li jam apartenas al la frontvico de la malgranda taĉmento de seriozaj Esp. verkistoj. Lia pensforto, imagpovo kaj verkpreto superas tiujn de la plej multaj, sed lia tekniko estas iagrade plibonigebla – mi mencius precipe la dezirindecon de plia zorgemo pri utiligi de bildoj kaj metaforoj, plia vortŝparo kaj esprimdensigo. Liajn ideoj pri la prozodio fine de la libro mi trovas simple saĝaj kaj naturaj (ke la prozodio devas baziĝi sur la parola, ne surpapera lingvo). Mi tamen opinias, ke li ne faras tutan lojalecon al Kalocsay – ni konsideru ĉi ties valoregan studon pri la apliko de tempomezuraj versoj en Esp. La klasika metro kaj Esperanto (nica nroj 23-26 – miaopinie nepra studindaĵo por ĉiu Esp-a poeto.)

Baldur Ragnarsson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.