La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ombro sur interna pejzaĝo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Ombro sur interna pejzaĝo


1988/12, p. 22
El inter la ondo de originalaj romanoj, kiuj lavangas la esperantistan publikon dum almenaŭ la lastaj dek jaroj, klare elstaras ..Ombro sur interna pejzao” de Spomenka ŝtimec, apud ..Adolesko” de Vaha aŭ „La litomiŝila tombejo” de Piĉ. La romano, verkita en membiografia a sibiografia formo - kio ne nepre garantias plenan fidelecon aŭ taglibrecon -, prezentas adan malfortiĝon kaj maldensiĝon de ama kunviva rilato inter du diverslandaj geesperantistoj, ŝi rakontas ĉion el sia nuno, kiam la rilato apartenas jam al ŝia historio. Esperantista fono estas nur unu el la brile interplektitaj fonoj en ŝia vivo. Evidente la verko ne estas movadisma, verdula, pamfleta, idiota, ĉi priskribas, bildigas, sentigas sentojn, angorojn, memorojn, rimorsojn, konsciencriproĉojn... Sukcese formiĝas antaŭ la leganto plena karaktero. Kaj pri la stilo? Surprize riĉa, klara kaj esprimforta lingvo, kiu fontas el ĉiutaga uzo - ne patosa, ne baroka ... Neniam el plumo de originala prozisto fluis frazoj tiel freŝe, tiel nature, ne el la cerbo, sed rekte el la buŝo.

Georgo Kamaĉo

Ombro sur interna pejzaĝo

Pro la lingvaĵo, mi nepre volas rekomendi ĉi tiun libron al ĉiu, kiu legas. Pro la enhavo ... nu, iu antikva Romiano sugestis, ke oni ne disputu pri gustoj.

La intrigo estas pli-malpli klasika, sed eble de pli moderna vidpunkto. Nome: knabino perdas knabon ... knabino pasigas pli ol cent paĝojn obsedite de memoroj pri knabo ... knabino klopodas dronigi siajn sopirojn per aliaj knaboj, sed sensukcese. Knabino tamen daŭre vivas. Eble knabino verkos aŭtobiografian romanon?

Nu, multaj el la intrigoj de Ŝekspiro estis simile sensukaj; ili ankaŭ ricevis sian guston el la lingvaĵo. Ekde la komenco -- "Mi fartis iom kiel uzita glubendo, kiun oni klopodas reuzi sed ĝi ne plu fikstenis" == mi atendis kvazaŭ majstran regadon de la lingvo tra la tuta libro. Aŭ, de paĝo 128:

Antaŭ relvoja barilo aŭtoj haltigitaj: vico de ruĝaj lumoj kiel koliero etendita en skatolo el nokto. En vilĝo mallumo grimpas sciurrapide al pinopintoj. Ruĝaj lumoj post ili oftiĝas, detruante silenton per rebrilo. La trajna sireno laŭtiĝas: akra radio de ĝeno entranĉas la nokton. Urbiĝas. Mi venas hejmen.

Ĝenoj venas de la literstilo -- la oblikvan oni nepre rezervu por elstarigendaj vortoj aŭ esprimoj -- kaj de la diversaj preskoboldaĵoj, kiuj aperas tra la tuta libro. Inter tiuj lastaj mi nenie trovis senintencan klasikaĵon; sed eble hispanlingvanoj ridus vidante la vorton "nalgluiĝis" sur paĝo 10.

Bonan legadon.

Don Harlow

La plej bona

En la Esperanta originala literaturo abundas verkoj, kie la aŭtoro uzas sian plenan imagpovon por rakonti nenion pri si mem, nenion el siaj spertoj aŭ sentoj, kaj nenion pri la reala vivo, ofte kaŝante ĉi vakuon sub komplika intrigo kaj vepra lingvaĵo. Kompreneble, fojfoje tamen io el la vivo likiĝas inter la linioj. Sed la surfaco preskaŭ ĉiam estas fantazia. Krimromanoj, fantastaj romanoj, sciencfikcio, utopioj, distraĵoj, filozofiumado, fabeloj kaj epopeoj.

Kiam aperis en 1984 Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec, ĝi estis alia. Tre alia. Ĝi estis verko vera, kiu povus aperi en nacia literaturo. Persona, senŝminke sincera rakonto el la privata vivo de iu "mi". Ne gravas, ĉu tiu "mi" identas aŭ similas al la aŭtorino. Gravas la verko, kiun ŝi kreis, kaj ĝi estas granda artaĵo rava, pentrita per simplaj rimedoj - almenaŭ ŝajne simplaj.

Rapide la romano famiĝis inter legantaj esperantistoj, kaj hodiaŭ (en 2001) ĝi estas sendiskute unu el la mejloŝtonoj de la Esperanta literaturo.

Ombro sur interna pejzaĝo estas romano pri amrilato, sed ĝi komenciĝas je tiu momento, kiam la amo finiĝis - almenaŭ unuflanke, ĉe la alia, la kunulo. Ĝia temo estas la iom-post-ioma fado de la kuneco, kaj la klopodoj de la protagonistino alkutimiĝi, akcepti aŭ malakcepti, elteni, la staton de eksulino. La aŭtorino plenumas tion en tia majstra maniero, ke ĉiu homo, kiu iam trovis sin ies eksulo, devas rekoni la sentojn, la reagojn, la agojn. Kaj tamen ni ne povus eldiri ilin, ĉiuokaze ne tiel bele! La talento de Spomenka Štimec estas trovi ĝuste la plej trafajn kaj unike signifoportajn detalojn el miloj da bagateloj en la ĉiutaga vivo, konkretajn detalojn, kiuj vivigas la sentojn de la leganto pli ol mil senvivaj vortoj.

Spertu ekzemple, kiel ŝi igas la hejmajn objektojn atesti pri la ekskuneco:

Inter lia foriro kaj mia solsento la nokto ekkonstruis sian unuan matenon. Mi revenas liten. La polmo metita subvangen por doni falsan impreson, ke iu ĝin varmigas. Mensogo! Tio estas mi! Mi mem!

Diskrete mallumigi la lampon! Neniu movo por ne veki la triston, kiu laca endormiĝis.

Mateno grizigas la ĉambron. Li kutimis fermi ŝutrojn, mi ne. Tial nun la mateno aperas frue kaj grize kolorigas leviĝon.

- Vi devas mem fermadi ŝutrojn ĉiuvespere! - komentas la voĉo aferece.

Ankaŭ la medio de la romano estas malofta en la Esperanta literaturo - la nuntempo, la ĉiutaga vivo de veraj, normalaj homoj. La fakto, ke ĝi okazas meze de Esperantio, en plurnacia esperantista medio, kompreneble alportas plian valoron. Ĝi ja temas pri ni, kiuj renkontiĝas en kongresoj kaj festivaloj, enamiĝas, korespondas, klopodas kunvivi, elreviĝas...

Tra la verko regas tono de humanismo, kiun oni rekonas el aliaj verkoj, kiel la natura, propra sinteno de la aŭtoro. Al ĉiuj personoj en la verko, ankaŭ al la "mi", la aŭtoro estas senflata sed ne senkompata. Al mi profunde impresis la suba epizodo, memoro el la feliĉa tempo, kiam la paro ankoraŭ ne estis eksparo. Sed ankaŭ tiam troviĝis eksulino - alia virino - kaj jen sentu la vibrojn de ĵaluzo, kulpo, antaŭtimoj kaj - kolegineco:

Kiam mi alvenis liaurben li diris ke mi konatiĝos kun lia eksedzino. Mi ne tro scivolemis. Ial mi fartis malkomforte. Mi preferus vidi ŝin de malproksime por ne devi paroli kun ŝi. [...]

- Ĉu vi volas ke ni vizitu ŝin hodiaŭ? - li demandis iun posttagmezon. Li ne diris ŝin, li uzis ŝian nomon. Mi preferus diri ne, sed mi akceptis. Ĝi iam okazu. Mi atendis dum li laĉis siajn ŝuojn. La laĉado ne longe daŭris. Mi ekdeziris ke ŝi ne estu hejme. [...]

Kiel impresas renkonti sian eksedzinon?

Ĉu dum konversacio ne enŝteliĝas ilia unua supo el poreo, komune kuirita iun foran posttagmezon? Tiu supo kaj tiu posttagmezo apartenas nur al ili. Neniu povas ĝin kundividi. La fakto, ke mi ĝin enkapigis, estis nur vana klopodo, eniri ilian vivon antaŭ ol en ĝi estis mi. [...]

Mi pensas pri tio kiom da fojoj Jan malfermadis konservaĵojn por ŝi. Vespermanĝo. Oni serĉas pri iu neŭtrala temo kaj trovas ĝin.

La lingvaĵo de Štimec estas tre simpla, sed riĉa je valoroj. El ĉiuj Esperanto-verkistoj, ŝi estas tiu, kiu kapablas eldiri plej multe per la plej simplaj rimedoj. Male al tro da aliaj, ŝi esence ne verkas per vortoj, sed per imagoj, situacioj, agoj, kiujn ŝi vestas per la plej proksime troveblaj vortoj - almenaŭ tiel ŝajnas. Kredeble la vero estas pli komplika. Kelkaj el la ĉapitroj de Ombro... estas reciklitaj noveloj, kiuj aperis ankaŭ en pli frua versio en la novelaro Vojaĝo al disiĝo (kiu tamen eldoniĝis pli malfrue, laŭ la lama logiko de Esperanta eldonado). Do, ni povas kompari la lingvaĵon de tiuj du versioj, kaj konstati, ke efektive Spomenka Štimec poluris sian lingvaĵon, kiu jam komence ja estis bela. Do, kiel ĉe multaj grandaj artistoj, ankaŭ ĉe ŝi eble la simpleco ne estas tiel simpla afero!

Post Ombro... ni ja ricevis ankoraŭ kelkajn romanojn, kiuj prezentas - membiografie aŭ ne - spertojn kaj memorojn el la intima vivo de romana protagonisto. Hetajro dancas de Eli Urbanová estas unika kreaĵo, precipe el forma vidpunkto. Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias kaj Adolesko de Blazio Vaha koncentriĝas je la junula evoluo. Fadenoj de l’ amo de Gerrit Berveling traktas amrilatojn iel duone persone, duone fantazie. Sed nedubeble la plej bona verko en tiu kampo ankoraŭ restas Ombro sur interna pejzaĝo.

Iuj recenzantoj - ekzemple Ĵak LePuil kaj Don Harlow - ja laŭdas la stilon de Stimec, sed trovas la enhavon banala, negrava. Sed la stilo neniel klarigas la pozicion de ĉi romano inter legemaj esperantistoj, precipe el iom pli junaj generacioj. Laŭ mi la klarigo estas, ke la aŭtoro per bela, konvena stilo rakontas sincere kaj trafe pri la vivo de ni ĉiuj. La leganto sentas, ke temas pri li aŭ ŝi mem.

Sten Johansson

Ni havas verkistinon


n-ro 55, aprilo 1985

Mi ne konas ĉiujn eldonaĵojn de Edistudio, sed tiu ĉi tuj ekplaĉas pro la aspekto (grafika prezento, formato, litertipoj, kiuj kursive substrekas intimecon de la enhavo). Kun tia estetika kontento mi eniris la unuajn paĝojn de la libro kaj ekĝuis kreskon de la stato ĝis (mi ne kaŝas) admiro kaj ravo. Mi volas konfesi al vi pri la aventuro, kiu ne ofte okazas pro libro. Devas esti grava verko, necesas efektiva talento de la verkinto, ke mi preferu legi anstataŭ labori aŭ ripozi. Tio okazis kun Spomenka Ŝtimec. Mi prenis la libron kun simpatio, ĉar mi konas la aŭtorinon; krome logis la aspekto (bona laboro de la eldonisto). Sed frazo post frazo mi pli oportunigis la kuŝlokon, por ne pretervidi la bildojn, kiujn ŝi tiel bele skizis.

La aŭtorino rakontas pri sia esperantista vivo, en kiun enplektiĝis amo kaj kunvivado kun alikulturano. En senpera sperto de la paro naskiĝas nuancaj situacioj, en kiuj la stereotipo de ŝi ne kongruas kun tiuj de li kaj inverse. Tio naskas sentojn. La sentoj regas en ilia vivo kaj ... karakteziras la romanon. Eble post VIVO VOKAS de Stellan Engholm tiu ĉi OMBRO SUR INTERNA PEJZAĜO estas por mi la unua, en kiu la vivo pulsas per natura kaj varma ritmo. Ĝi estas esperantista vivo, realiĝanta per la internacia lingvo hejme aplikata far la homoj, kiuj renkontiĝis dank' al ĝi, kaj kiuj homiĝas per ĝi.

Admirinda estas la observo-kapablo de la aŭtorino, kiu konstruis la buntan mozaikan bildon per reliefaj eroj - varmaj, precizaj, imagigaj, sentivigaj - permesantaj identiĝi kun ŝi aŭ li, sed ĉefe kun ŝi - la persono finformita. Li ŝajnas ekzisti nur pro ŝiaj reagoj, skizata jen forte, jen apenaŭ, kiel en la vivo mem. Spite al ĝojaj momentoj, al opaj ekscitoj, en la romano regas etoso de tristeco, de malserena meditado, kiu esprimas suferojn de la lasita virino.

Tial en la klaran, videblan pejzaĝon enŝteliĝas la ombro, minacanta al la koloroj, al la ĝuoj, kiuj estis, kiuj pasis kaj lasis la guston de amaro. Tiu viro trovis alian virinon. La fakto preskaŭ banala pro sia ofteco ricevis per klavoj de Spomenka Ŝtimec delikatan dimension de digna sufero, pro kiu tremas manoj, mankas spiro, mankas dormpovo kaj amasiĝas afekcioj - de la plej simplaj agordoj ĝis la amo. Ĉio-ĉi rakontita per belaj frazostrioj, al kiuj oni emus aldoni aŭ sian propran agordon aŭ (ne malofte) majestan melodion.

Mi mencias klavojn, ĉar tajpilo rolas en ŝia vivo vere grave. Kiu verkas, tiu scias kiom malfacile estas prezenti sian homan rilaton al objektoj. La aŭtorino faris tion majstre, prezentinte sian revon posedi tajpilon kaj ĝian realigon kun (neeviteblaj) seniluziiĝoj. "Valentina" (ĉu Olivetti?) vivas pro tio kaj preskaŭ personiĝas - ankaŭ por la leganto. Des pli vigliĝas la homoj mem, kiujn ŝi volas montri. Malmultaj, private, intime, en etaj scenoj de aktivado kaj en profundaj ekpulsoj de ekzistado.

Mi legis la libron de la komenco ĝis la fino, enlitiĝinte post laciga tago. 141 paĝoj de la romano meritas tiun faron por ekvidi kaj la pejzaĝon de virina personeco kaj la ombrojn, kiujn jetas sur ĝin la senta malkoincido. Ni havas verkistinon, kiu (se ne pli frue pro sia porkultura laboro) ekekzistis per sia nuna faro: Ĝi povas esti interesa filmscenaro por kapabla reĝisoro, sed ĉefe ĝi estas bildostrio por pensanta leganto. La originala E-literaturo riĉiĝis per grava verko. Ni atendu la kontinuon.

Tyburcjusz Tyblewski

Ombro sur interna pejzaĝo

Publikigita ĉe
Egalecen 2018

La plej lasta libro, kiun ni legis kaj pridiskutis en nia libroklubo, estis Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. Ĝi estis verkita en 1984, kaj havas aŭtobiografian karakteron. La legantoj povas enrigardi la mondon de la ĉefrolulino, kiam amata viriĉo disiĝas kun ŝi. Sed la rakonto mem ne tro gravas en la libro. Ĝi ne konsistas de unueca historio, sed de aro da zorge elektitaj bildoj, komplekse aranĝitaj en multtavola, nelinia teksaĵo. Momentoj de post la disiĝo estas interplektitaj kun diversaj scenoj okazintaj dum la daŭro de la rilato, sed ankaŭ kun aliaj memoroj: homoj, leteroj, ĉiutagaĵoj, Esperantujo, fikciaĵoj, navigo inter pluraj kulturoj. La interna fadeno dependas de la pensoj kaj sentoj de la rolulino.

Spomenka_ŝtimec

Spomenka Štimec (foto de So9q, uzita laŭ CC-BY-SA-3.0)

La verko starigas profundajn demandojn pri la karaktero de amo kaj amrilatoj ĝenerale (ekzemple, kiam oni enamiĝas al novaj homoj, “ĉu tio estas ĉiam la sama amo?”), sed specife ĝi esploras la dinamikon de vivo en esperanta, aŭ almenaŭ interkultura, amrilato (ekzemple ke ĉiutagaĵoj kiel “hejmo” estas pluropaj kaj disaj por tiaspecaj paroj: “Mi bone memoras, ke mi havis tiun libron. Sed kie ĝi povus esti? Ĉu en mia hejmo? Ĉu en lia lando? Ĉu pruntita al iu el ia loĝejo provizora, kiam libroj restis nur deponitaj en kestoj?”). Ankaŭ se temas pri aliaj flankoj de esperantista vivo ol amrilatoj, la libro ĉarmege kaptas tiujn detalojn, kiujn ŝajne nur ni esperantistoj povas kompreni (“Mi tamen ne sentis tiun nervoziĝon kiu min foje kaptas en aŭtobusoj, kiam mi rigardas vojaĝantojn ĉirkaŭe: diable, kiom da ili ankoraŭ necesus informi pri Esperanto!”). Ni ege forte povis rilati al priskriboj de la frustriĝo de ŝajne senespera laboro por la movado aŭ de la ĝojatendo pri kongresoj kie oni post jara atendo revidos karajn amikojn. Tamen, samtempe kelkaj aferoj ŝajnis al ni iom malsamaj ol niaj spertoj: estis ege interese legi pri korespondado per paperaj leteroj kaj kontrolado de trajnhoraro ĉe la stacidomo!

Persone, kio plej kaptis min en la verko estis la temo de virina kreemo kaj ĝia subfoso fare de iĉoj. Ŝtimec plurfoje revenas al la bildo de “viro (sic), la estaĵo kiu detruas virinan fantazion”. Unuan fojon ĝi estas menciita kiam la ĉefrolulino legas sian verkon al Jan, sia amato, kaj “lia unua reago estis nekompreno”. Alian fojon ŝi enamiĝas en ruĝan tajpmaŝinon “Valentina”, longe revas pri ĝi kaj decidas aĉeti ĝin, kvankam ĝi ne plu produktiĝas en ŝia lando, por plenumi sian revon. Ŝi petas helpon de amiko-esperantisto de najbara lando, kiu unue konvinkas ŝin ke la maŝino ne rekomendindas, kaj poste, kiam li malgraŭ tio aĉetas ĝin por ŝi, li alportas grizan maŝinon anstataŭ ruĝan. Kompreneble, ĉiuj ĉi ekzemploj estas tute konkretaj, sed mi persone emas pensi ke ili estas interpreteblaj en pli vasta senco kaj apliki la ideon ankaŭ al la struktura nivelo: ke verki kiel virino estas preskaŭ neeble malfacila tasko en la iĉ-dominita mondo, kaj ke fari tion malgraŭ ĉio estas revolucia ago.

Ombro tiurilate memorigis min pri eseo kiun mi legis antaŭnelonge: La rido de la Meduzo de Hélène Cixous (Le Rire de la Méduse, 1975). En tiu eseo estis enkondukita interalie la ideo de écriture féminine, do “ineca verkado”, kiu ekde tiam iĝis grava koncepto kadre de feminisma teorio. Cixous skribas:

Virino devas verki sin mem: devas verki pri virinoj kaj alporti virinojn al verkado de kiu ili estis forpelitaj tiom perforte kiom de siaj korpoj. (…) Virino devas meti sin en la tekston – samkiel en la mondon kaj en historion – per sia propra movado.

Fine de la eseo ŝi aldonas:

Ni devas lerni paroli la lingvon kiun virinoj parolas kiam ĉeestas neniu kiu korektadas nin.

Por mi, Ŝtimec en Ombro sukcesis fari precize tion. Mi ne asertas, ke krei na écriture féminine estis konscia intenco de la aŭtorino – sed laŭ mia interpreto, tute eblas legi la libron tiukadre. Ekzemple, tiuspeca verkado estas karakterizita per tio, ke ĝi ne respektas la kutimaĵojn de literatura lingvo kaj liniecon de la rakonto – kiel mi jam menciis, ĝuste tio estas unu el la plej okulfrapaj trajtoj de Ombro. Krome, écriture féminine ofte okupiĝas pri la (specife “ina”) korpo. En la libro mi rimarkis tion plurkaze, sed plej forte tio impresis min en kazoj, kiam temis pri menstruo kaj ginekologiaj problemoj – temoj tre tabuaj rilate al cisgenra virina korpo. Skribi pri ili entute estas kuraĝa ago en si mem. Fakte, la temo de korpo estas eĉ rekte ligita al la temo de virina kreemo, almenaŭ de cisgenra perspektivo: La rolulino havas imagitan ginekologon, pri kiu ŝi diras ke li estas “la sola viro (sic), kiu ne subfosis (ŝian) fantazion” – interese, ke tia iĉo ekzistas nur en ŝia fantazio, ne en la realeco.

La libro estis entute ege interesa kaj pensiga por mi, sed mi rekomendas ke vi legu ĝin kaj formu proprajn opinion kaj interpreton. Kaj se vi interesiĝas pri aliaj virinoj kiuj verkas en Esperanto, ni havas kelkajn rekomendojn.

PK

Ombro sur interna pejzaĝo

Publikigita ĉe
Stanislavo Belov's Reviews
Nu, kion diri pri ĉi tiu libro? Mi komencis sian konatiĝon kun esperanta literaturo ekde ne plej bonaj ekzemploj. Ne, mi ne volas diri, ke Iŝtvan Nemere aŭ Lena Karpunina estas senespere malbonaj, tute ne. Sed romanoj de Iŝtvan ŝajnas esti skribitaj kurade, sen profundiĝo de la aŭtoro mem en sian kreaĵon. Unu simpla linio plus tradicia paro (ŝi kaj li), kaj... la nova romano pretas! Lena Karpunina ŝajne skribas sincere, ŝi efektive kredas je sia priskribata mondo, sed... preskaŭ ĉiuj ties personaĵoj estas ebenaj, kvazaŭ eltranĉitaj el kartono. Kaj finfine, kiom longe oni povas priskribi sian antaŭ 20-jaran sperton? Eble por okcidentuloj estas interese legi pri vivo en malproksima kaj timiga Sovetunio, sed skribaĵoj de tiu ĝenro tre abundas kaj ekster la esperanta literaturo. Sed "Ombro sur interna pejzaĝo" - ho, ĉi tio estas tute alia historio...

La belega, admirinda, sincera kaj ĉe tio absolute pura rakonto pri la virino dum serĉado de feliĉo. Malnova historio? Sed ĉiuj bonaj historioj estas malnovaj, ĉar ili rakontas pri realaj homoj kaj iliaj sentoj, kiuj malgrande ŝanĝiĝas dum tempo. Mi kutime sufiĉe severe rigardas beletrajn tekstojn, tekstojn entute, sed ĉi-okaze mi eĉ ne vidas kiun ajn mankojn. Ĉiu vorto staras je sia loko kaj ĉiu frazo iras elinterne, el animo mem - virina animo. Spomenka rakontas pri sia malsukcesa edzineco, pri siaj provoj akiri novan amon, pri novaj malvenkoj sur tiu vojo. Laŭvoje ŝi diras pri siaj sentoj, mensoj, travivaĵoj, perceptoj de nia komplika mondo. Mi estas konvinkita, ke, se tiu libro estus tradukita kaj eldonita en aliaj lingvoj, ĝi senkondiĉe havus sukceson. Ĝi ja rakontas tre kutiman historion - banalan, kiel ĉiuj veraj historioj en la mondo...

P.S. Kaj jen lasta - ĉi tio estas Literaturo! Sen iuj ajn rabatoj kaj allasoj - je cent procentoj!

Stanislavo Belov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.