|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
La orpantalono El la facil-lega serio de Al-fab-et-o
- Tradukinto: Bertil Nilsson
- Originala lingvo: sveda
- Speco: por komencantoj
- Haveblo: En stoko
- Prezo: €3.74
- Eldonjaro: 1996
- Formo: libro vinktita
- Priskribo: Rakonto en facila lingvaĵo adaptita kaj tradukita de
Bertil Nilsson laŭ sveda junula romano.
- Specimeno:
Li reiris en la ĉambron, en kiu li estis antaŭe. Li iris tre
malrapide, sed liaj pensoj flugis en la kapo. Li fermis la pordon. Li
levis la dekstran manon, rigardis ĝin kaj malrapide metis ĝin en la
poŝon. Li sentis monbileton inter la fingroj, eltiris ĝin, rigardis ĝin
kaj metis denove la manon en la poŝon. Nova monbileto.
Neniam antaŭe Mats pensis pri sia pantalono. Nun li rigardis ĝin
kvazaŭ li vidus ĝin por la unua fojo. Ĝi estis tute ordinara, bruna
pantalono.
- Nur ordinara pantalono, pensis Mats. Sed ĝi ne estas ordinara. Li
rigardis la monbiletojn kaj la pantalonon.
- Ĉiun fojon kiam mi metas la manon en la poŝon ... Tio estas
nekredebla.
En la komenco malrapide kaj poste ĉiam pli rapide venis la penso al
Mats: mi estas la knabo kun la orpantalono. - Paĝoj: 40
- Larĝo: 145 mm
- Alto: 210 mm
- Pezo: 59 g
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|