La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Paradizo ŝtelita

  • Verkinto: Trevor Steele
  • Speco: bitlibro, originala verko, romano, Stafeto, FEL
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €10.10
  • Aliaj formoj/eldonoj: nova libro €19.20, Kindle8 €10.10, ePub €10.10
  • Priskribo: Originala romano okupiĝanta pri la sorto de la lastaj aborigenoj sur la aŭstralia insulo Tasmanio.
  • Specimeno: Estas la volo de la Providenco, kaj pli bone ke ili mortu ĉi tie, kie oni bonkore traktas ilin, ol ke ili estu alpafataj kaj malhumane detruataj de la fia elemento de la eŭropa komunumo.
  • Senpaga provlibro: ePub elŝuti, Kindle8 elŝuti, PDF elŝuti
  • Stafeto n-ro: 36
  • Recenzo:
    • De Carlo Minnaja: Perfidita popolo
    • De Stanislavo Belov: Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj
    • De Valentin Melnikov: Oriento-Okcidento…
    • De Paul Gubbins: Paradizo ŝtelita
    • De Gerrit Berveling: Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro
    • Dum la komenco de la romano ŝajnas al mi iom ordinara, ĝian finon mi konsideras vera sukceso. La lasta sceno kaj aparte la lasta vorto ĝisradike detruas la pli-malpli pacan bildon pri senbrua kaj preskaŭ natura estingiĝo de la tasmania etno. (...) Steele montras tion al ni per unusola vorto kaj fermas la kurtenon. Majstra gesto. Dankon! (eltiraĵe Stanislavo Belov - Beletra Almanako 18)
    • Originala romano okupiĝanta pri la sorto de la lastaj aborigenoj sur la aŭstralia insulo Tasmanio. (La eldonejo)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Perfidita popolo


2014/01, p. 19

Ĉiutage ni spektas morton de popolo kaj de ĝia lingvo. Pli ĝuste: ni eĉ ne spektas, tio okazas silente, for de l’ okuloj, for de la koro. Maljunulino sen idaro eligas sian lastan spiron, kun la lasta vorto. Eble tiu fenomeno okazis ĉiam: postmilitaj masakroj fare de venkintoj, pesto, kiu falĉas tutajn popolojn, geologiaj transformoj de vastaj globregionoj, kiuj enterigas tutajn popolojn.

Genocido subtila

La aŭstralia historiisto Trevor Steele rakontas pri genocido multe pli subtila, okazigata sub la ŝildo de boncela ago. Britoj invadas Tasmanion (Van-Dimen-landon), klopodas tie setliĝi kaj lokas tien punkolonion; ili trovas surloke indiĝenojn, kun kiuj ili devas konfrontiĝi. La vivo de la indiĝenoj havas aliajn parametrojn: ili ne konceptas la grundon kiel varon ekspluatindan, ili vivas nomade sur tereno multe pli vasta ol necesus al ili por vivi, se ili kultivus ĝin intense kiel blankuloj farus. Tamen ankaŭ la vivo de la indiĝenoj ne fluas tute trankvile, sendepende de la blankrasaj invadantoj: oftas bataloj inter proksimaj triboj, murdoj, reprezalioj, venĝoj.

Britoj venas por „civilizi” la insulon, starigi (okcidentan) ordon, forpuŝante la lokajn loĝantojn iom post iom, jen per trudita konvinko, jen per pafado, akaparante al si iliajn teritoriojn, klopodante trudi al ili siajn kutimojn, sian vivmanieron, sian koncepton pri proprieto. Kelkaj aŭtoritatuloj deziras protekti la lokanojn, sed ili faras tion per malefikaj metodoj. Al la klopodo igi la vivon de la indiĝenoj pli bona kontrapunktas la fakto, ke maloportunas kredigi en Britio, ke en Tasmanio oni vivas prospere, aliokaze la koncepto de punkolonio kolapsus. Eksa vicguberniestro fieras, ke li „pendumigis centojn da kanajloj” kaj administris la justicon senkompate.

Du vivoj

La romanon traarkas la vivepizodoj de du personoj: la bela indiĝenino Trukanini kaj la brita misiisto Robinson, fuĝinta de Londono al Tasmanio por eviti verdikton tre probable kondamnan. Li ŝajne defendas la indiĝenojn kaj alproksimiĝas al ilia kulturo, lernas ilian lingvon, suferas kun ili la pli kaj pli severajn vivcirkonstancojn. Laŭ kelkaj, li, tamen, tion faras pro monavido, klopodante ekspluati financitajn programojn pri brita setliĝo en tiu lando.

Siavice Trukanini estis suferinta ripetitan seksan perforton fare de blankuloj, estis infektita de viruso, kiu senigis ŝin je la povo naski, estis edziniĝinta al samgentano, baldaŭ murdita de la blankuloj; ŝi fine havis duan edzon, kiun ŝi ne amas, kaj kiu ne plezurigas ŝin sekse. Sed ŝi deziras veran amon; tial la renkontiĝo kun la misiisto Robinson aspektas tute natura, kaj ili fariĝas geamantoj: la edzo de Trukanini komplezeme foriras de la scenejo, la edzino de Robinson estas malproksima kaj ne zorgas.

Saŭdado

Robinson klopodas ŝovi la indiĝenojn al fora norda insulo, Flinders, sen la rajto reveni, tiel ke ili estu bone, sed aparte, administrataj, kaj la setliĝo de la blankuloj en Tasmanio povu disvolviĝi senprobleme. La indiĝenoj fidas al li, en la promesita tero neniu kuglo ilin trafos, sed post iom da tempo la translokitoj eknostalgias kaj komencas morti pro saŭdado, kiel asertas kuracisto; sed ili mortas ankaŭ pro infektiĝo. Venas inspektoroj por kontroli la kondiĉojn, Robinson mensogas kaj ilin trompas, ĉiam kun la celo gardi la premion, asignotan por senĝena setliĝo de la blankuloj: li iĝas riĉa, komercante per la oro, trovita en la minejoj, kaj revenas glore al Britio, dum Trukanini restas surloke. La projekto de li proponita transloki la mortantajn indiĝenojn (nun nur kvarcenton da personoj) al la aŭstralia kontinento estas rifuzita: oni lasu ilin al ilia destino en la insulo Flinders, sekvatajn de honesta administrado prefere ol ilin venigi sur la kontinenton, kie ilia infektiĝo povus estigi epidemion. Pasas la jaroj, kaj Robinson mortas, lasante disputojn pri sia tre vasta heredaĵo. Siavice en Flinders la indiĝenoj mortas unu post la alia; lasta restas Trukanini, kiu forpasas post la atingo de sesdek jaroj, aĝo ne ofta por tiuj popoloj, eĉ en normalaj kondiĉoj. Ŝia lasta vorto estas la lasta vorto de lingvo, kiu mortas kun ŝi.

Malsamaj pensmanieroj

La romano evidentigas la malsamecon de pensmaniero inter la okcidenta kapitalismo, kiu bezonas kolonii kaj ekspluati la grundon, kaj la aŭstralia indiĝena koncepto, ke la tero apartenas al ĉiuj kaj ke oni devas lasi ĝin al la novaj generacioj tia, kia oni ĝin ricevis de la antaŭaj. Trevor Steele plian fojon skuas la leganton per historiaj faktoj; la eventoj rakontitaj ampleksas jardudekon, kiu finiĝas en 1876; li trankvile kaj senpasie kronikas, kiel la brita koloniado en la aŭstralia kontinento estis perforta, kvankam (ĉu hipokrite?) subtenata de bonaj intencoj: tion sintezas la titolo Paradizo ŝtelita.

Ankaŭ en lia antaŭa verko Flugi kun kakatuoj protagonistas paro, unu junulo brita kaj unu samaĝa aŭstralia indiĝeno, kiuj iel reprezentas la malsamecon de la du vivkonceptoj: tie Steele kronikas pri la brita konkero de Aŭstralio per la samaj metodoj kiel pri Tasmanio. Cetere, jam de sia unua romano Sed nur fragmento (1987) Steele prezentas la problemojn de koloniado, tiufoje pri Nov-Gvineo; li esploris bibliotekojn kaj arkivojn, tiel ke la protagonistoj estas, almenaŭ parte, fikciaj, sed moviĝas en panoramo skrupule dokumentita.

Sendiskuta kolono

Ne necesas prezenti Trevor Steele, kiu estas sendiskute la plej forta kolono de nia prozo de la lasta kvaronjarcento. Dum dudek kvin jaroj li produktis naŭ romanojn, du novelarojn kaj du vojaĝpriskribojn, kontribuis al diversaj gazetoj, laboris en pluraj eŭropaj landoj, estis ĝenerala direktoro de UEA (2002-2004) kaj akademiano (2001-2010). Lia stilo estas ankaŭ ĉi-foje glata, tuj komprenebla, kaj en la priskriboj kaj en la oftegaj dialogoj, naturritme prezentataj.

La eldono bela kiel kutime, misenpaĝigo de p. 267-269, sed facile ĝustigebla sen troa ĝeno ĉe legado. Por tiuj, kiuj preferas fermi la okulojn antaŭ la krimoj de koloniismo, ĉi tiu verko ne estas rekomendinda; sed al tiuj, kiuj deziras sekvi la malfacilajn kaj sangoplenajn padojn de la historio, mi ĝin varme rekomendas.

Carlo Minnaja

Paradizo ŝtelita: kontraŭdiraj impresoj


18
Kiam la redakcio turnis sin al mi kun la peto recenzi ĉi romanon, mi dubis pri la praveco de tiu decido. Mi ja estas nek verkisto1, nek kritikisto, nura libroŝatanto kaj legemulo. “Sed ni bezonas vid­punkton ĝuste de ordinara leganto”, respondis Jorge Camacho. Nu, tiukaze la elekto estis sufiĉe trafa.
Aparte plaĉis al mi la nomo de la aŭtoro – Trevor Steele, fama esperanto-verkisto el Aŭstralio, kun kiu mi havis eblon interkonatiĝi kaj almenaŭ mallonge interparoli dum la lasta UK en Hanojo. Mi ankoraŭ ne legis liajn antaŭajn verkojn, sed la Steele-a eseo Aventuroj de naivulo en la oceano de literatura business2 ĉarmis min per sia trafa kaj subtila ironio, kiu ĉiam elmontras saĝan homon. Sed nun antaŭ mi estis romano – verko multe pli ampleksa (333 paĝoj) kaj tute serioza.

Rakonta teksaĵo

Sen malkaŝi la tutan intrigon, mi rakontu ĝian enhavon tre koncize kaj proksimume. Brita historiisto vojaĝas al Tasmanio por esplori la historion de la formorto de la tieaj aborigenoj. Li scias, ke ĉefa figuro de tiu procezo estas lia samlandano George Augustus Robinson, kies rolon li strebas riveli kaj precizigi. Sekvas vico da renkontiĝoj kun reprezentantoj de la iama kolonia administracio, kun lokuloj kaj kun la lasta vivanta aborigenino, Trukanini. Surbaze de iliaj rakontoj la historiisto iom post iom rekonstruas kronikon de la tragedio. Finfine li renkontas en Anglio Robinsonon mem, kio donas finajn strekojn al ties psikologia portreto. Feliĉe en fora kolonio la esploristo trovas ion pli gravan ol nurajn informojn, kaj tio ŝanĝas lian propran vivon.
Eble el mia resumo leganto povus konkludi, ke temas pri senĉesaj intervjuoj kaj sciencaj esploroj, do mi hastas detrui tiun impreson. La verkisto uzas malsamajn literaturajn rimedojn, kaj inter ili rekta dialogo estas uzata sufiĉe (laŭ mi eĉ tro) malofte. Fakte antaŭ niaj okuloj sekvas kelkaj historifluoj. La unua estas strikte ligita al la men­ ciita esploristo, kies ĉefa rolo estas lanĉi laŭvican etapon de la rakonto kaj poste resumi ĝian enhavon. La dua rakontofluo prezentas vicon da eventoj okazintaj antaŭ multaj jaroj. Ili malmergiĝas el rememoroj de atestantoj, sed disetendiĝas antaŭ ni kvazaŭ rakontataj de iu demiurgo, sen indiki la rolon de la rakontanto kaj lian lokon en tiuj okazaĵoj. Fakte tiel aŭdiĝas la voĉo de la aŭtoro, tre forta kaj laŭ mia gusto eĉ troa.
Cetere miaj impresoj pri la libro estas kontraŭdiraj, do mi preferis dividi ilin je du partoj.

Plaĉoj

Kio plaĉis al mi en ĉi romano? Plej multe interesis min la historio mem. Mi finis historian fakultaton, 15 jarojn laboris kiel historiisto en muzeo de Tjumena provinco (Siberio, Rusio), verkis dekojn da sciencaj arti­ koloj kaj eldonis libron. Do mia intereso estas tute natura kaj kom­ prenebla. Sed mi opinias, ke la tasmania tragedio alvokos atenton ne nur de fakuloj, ĉar temas pri okazaĵo pli grava ol nura laŭvica malapero de indiĝena etno. Tiu historio starigas antaŭ ni strategian demandon: ĉu entute eblas kunvivado de la du malsamaj mondoj – tiu moderna kaj tiu aborigena, formiĝinta antaŭ jarcentoj aŭ eĉ jarmiloj?
La tutmonda historio donas multajn ekzemplojn de ekstermado de gentoj fare de aliuloj. Krueleco ĉiam sidis en la homa koro, do la reago al rezisto de lokuloj ofte estis tre severa kaj rezultigis plenan neniigadon. Foje iuj etnoj malaperis pro neglekto aŭ hazarda amasiĝo de negativaj kondiĉoj – epidemio, malsato ktp.
Sed ĉi kazo tute malsamas. La tasmaniaj aborigenoj estis nek laŭcele ekstermataj, nek ignorataj. La brita administracio simple ne sciis, kion fari pri tiuj homoj, kies teron nun okupas koloniantoj. La aborigenoj ne volis akcepti eŭropajn vivmanieron kaj pensadon, ili nomadis en arbaroj kaj fojfoje atakis britojn, plejparte senkulpajn paŝtistojn kaj ter­ kultivistojn. Kaj jen alvenas ideo de apartigo, kies antaŭeniganto kaj realiganto iĝis George Augustus Robinson.
Tiun planon oni apenaŭ povus nomi fripona aŭ naiva. Disapartigi la du komunumojn, donante al ĉiu propran terenon kun apartaj raj­ toj kaj privilegioj – ĉu malbona ideo? Verŝajne pro tio la sperto de la aŭstralia “protektanto de aborigenoj” iĝis fundamento de postaj aga­ doj pri indiĝenoj de Ameriko.
Tamen rezulte de tio, post multa kaj pena laboro la tasmaniaj aborigenoj fine formortas. Ĉiuj klopodoj montriĝis vanaj. La plano fiaskis. Ĉu neeviteble? Mi dubas.
Mi loĝas en Tjumeno, la unue fondita rusa urbo en Siberio. Kiam en la fino de la 16-a jarcento rusaj pioniroj alvenis tiun regionon, ĝi jam estis loĝata. En la suda parto loĝis siberiaj tataroj3 kaj buĥaroj4, en pli nordaj areoj nomadis la ĥantoj, mansoj, selkupoj kaj nenecoj5. La rusoj alvenis kun armiloj enmane, do ilia unua renkontiĝo kun la aborigenoj estis milita kaj sufiĉe sangoverŝa. Sed nun, post pli ol kvar jarcentoj en mia regiono daŭre loĝas ĉiuj supre menciitaj etnoj kaj ilia nombro senĉese kreskas. Ĉu miraklo? Ne, temas pri normala sekvo de la ŝtata politiko.
La Rusia ŝtato ekde sia naskiĝo estis komunumo por pluraj etnoj. Tio eblis danke al la ĉefa principo de la ŝtata etna-religia politiko: reganto interesiĝu pri tributoj kaj impostoj, ne pri religio kaj etno de siaj regatoj. Post kiam establiĝis rusaj urboj kaj fortresoj en Siberio, lokaj indiĝenoj plejparte ĝuis liberan vivon en siaj tradiciaj lokoj kaj nur en difinita tempo pagis imposton al caraj reprezentantoj. Fojfoje ili opiniis sin ĝenataj de la rusoj, ekzemple de rusaj kamparanoj kiuj fondis vilaĝon apud ilia tereno. Tiukaze la siberiaj tataroj sendis al vojevodoj6 depeŝon kun priskribo de sia malĝojo, kaj preskaŭ ĉiam la rusa administracio subtenis kaj kontentigis indiĝenojn, eĉ se por tio necesis transloki tutajn rusajn vilaĝojn. “Por ne ĝeni indiĝenojn” – mi ofte renkontis tiun formulon en arkivaj dokumentoj.
Rezulte de tio nun niaj aborigenoj suferas pli de troa ŝtata zorgado ol de ties manko. Mia amiko etnografo, antaŭnelonge reveninta el la Jamala tundro, rakontas, ke internulejoj por lokaj nenecoj estas tiom ŝikaj kaj senzorgigaj (ili eĉ ne ordigas siajn ĉambrojn – tion faras specialaj kunlaborantoj), ke fininte lernejon junaj nenecoj ne volas reveni al tradicia vivo en tundro, tro pena kaj malfacila por ili.
Do verŝajne ankaŭ la brita administracio havis elekton aŭ almenaŭ eblon ekhavi ĝin – ĉu izoli aborigenojn aŭ dividi kun ili tiujn insulojn. Laŭ mi temas plejparte pri grava deira eraro: la britoj ne kontentiĝis pri nura kunvivado, ili bezonis “normaligi” lokulojn per trudo de siaj religio, vestoj kaj vivkutimoj tre fremdaj al tasmanianoj. Aktiva en­ miksiĝo en la aborigenan vivon sen bezonataj konoj rezultigis trage­ dion – tiukaze vere neeviteblan.

Malplaĉoj

Kio malplaĉis al mi en tiu verko? Laŭ mia gusto en la romano estas tro da aŭtora ĉeesto. La aŭtoro ne tiom priskribas al ni okazaĵojn, kiom strikte prenas leganton je la mano kaj kondukas tra la historio de li rakontata. Li kvazaŭ ne tute fidas al siaj roluloj, do post ĉiu pli-malpli grava okazaĵo komentas kaj klarigas al ni, kio kaj kial vere okazis. Laŭ mi la personoj pentritaj de Steele pli gajnus, se li permesus al ili iom pli da libera spirado, donus al ili spacon por manovri, agi memstare kaj riveli siajn trajtojn.
Oni ne povas diri, ke ĉiuj roluloj estas nur unuflankaj, ja Trevor Steele estas tro saĝa kaj sperta verkisto por eviti la kaptilon de nigrablanko. Li montras, ke eĉ la protagonisto George Augustus Robinson iusence amis tiujn aborigenojn kaj ĝuis ilian akompanon. Sed ĝenerale la bildo estas sufiĉe simpla: racia kolonia administracio, tute indeferenta al la sorto de la aborigenoj, bonkoraj tasmanianoj kiuj pereas kiel herberoj plagitaj de neatendita frosto, kaj fripono Robinson kiu trouzas la fidon de ambaŭ flankoj por siaj monavidaj kaj karieraj celoj.
La verkisto entute, laŭ mia gusto, tro detale klarigas al leganto ĉion okazantan – ĉu temas pri agoj, pensoj aŭ travivaĵoj de roluloj. Anstataŭ doni al oni eblon pensi kaj diveni mem, li prezentas unusolan version de ĉio. Eble tion kaŭzas la maniero kiun li elektis por rakonti la historion. Se la aŭtoro cedus pli da loko al dialogoj, permesante al la kreitaj de li figuroj disvolviĝi iom pli libere, tiam ni aŭdus ilian rektan voĉon forme de dialogoj – sen perado de rerakontanto. Ni ja scias, ke foje laŭkure elbuŝigita vorto povas signifi multon kaj tute renversi nian imagon pri iu homo. Sed pupoj plejparte silentas, parolas nur la pupgvidanto.

Resumo

Nu, iel aŭ tiel, mi finlegis ĉi verkon. Kaj mi devas agnoski, ke, dum la komenco de la romano ŝajnas al mi iom ordinara, ĝian finon mi konsideras vera sukceso. La lasta sceno kaj aparte la lasta vorto, elparolita de unu el ĉefroluloj, ĝisradike detruas la pli-malpli pacan bildon pri senbrua kaj preskaŭ natura estingiĝo de la tasmania etno. Neniu kvieto, paco kaj graco – nur ŝoko kaj tragedio senespera, en tiu ĉi kaj en la transa mondo. Steele montras tion al ni per unusola vorto kaj tuj mallevas la kurtenon. Majstra gesto, dankon.

P.S. Kelkaj vortoj pri la eldonaĵo mem. Mi legis ciferecan version de la libro en epub-formato. Siatempe mi legis en Monato7 detalan artikolon pri ĉi afero, post kio mi decidis akiri PocketBook, kiel plej konvenan al esperanto-tekstoj. Nun mi abonas epub-version de Monato, tralegis tiel multajn esperanto-librojn kaj forte rekomendas tion al ĉiuj.
Ĉi-kaze mi povas diri, ke la eldonaĵo estas zorge kaj profesie pre­ parita. Tajperaroj preskaŭ tute mankas. La cifereca versio funkcias tute glate kaj senprobleme.


  1. Fine de 2012 mi venkis en publicista fako de la literatura konkurso Fakel (”Torĉo”), post kio mi estis rekomendita kaj laŭdire jam akceptita kiel ano de la Verkista Asocio de Rusio. Sed mi daŭre ne konsideras min vera verkisto, do kontraŭis tiun akcepton, kaŭzante malkontenton de la asocia estraro.
  2. BA3, septembro 2008, p. 52-55.
  3. Etno, kies lingvo kaj eĉ aspekto grave diferencas de tiuj de la volgaj (kazanaj) tataroj kaj de la krimeaj tataroj.
  4. Posteuloj de elmigrintoj el Buĥaro en Centra Azio – taĝikoj, uzbekoj ka. Ĝis la 1920-aj jaroj la buĥaroj konsideris sin aparta etno, sed nun estas tute asimiliĝintaj al la tataroj.
  5. Etnoj apartenantaj al la urala lingvogrupo: la selkupoj estas samojedaj, la aliaj finn-ugraj. Laŭ la Esperantlingva Etnonoma Glosaro de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (ikel.stel.net/etnoglosaro.html), nenecoj nomiĝu nencoj – Red.
  6. NPIV restriktas la signifon al “Balkanlandoj k Pollando”, sed ĉi tie: “en Ruslando, regnestro de certa teritorio, kiu ordinare reprezentis la tutan potencon plenuman, ĵuĝan kaj armean”.
  7. Paul Peeraerts, De Gutenberg al iPad, Monato, 2010/04, p. 20, esperanto. be/fel/2010/010009.php
    1. Stanislavo Belov

Oriento-Okcidento…


2013, №7 (227).
Paradizo ŝtelita de Trevor Steele daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj (legu mian recenzon en LOdE, 2012, №12). Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo Tasmanio) en la 19a jarcento: amase venis britoj por “civilizi” la kontinenton, kaj tio kaŭzas neeviteblan morton por aborigenoj, por kiuj ne restas loko sur ilia propra tero. Iuj eŭropanoj penas protekti lokanojn, admonas trakti ilin homece, sed plejmulto eĉ ne konsideras aborigenojn homoj. Eble nur “mankanta ĉenero” inter homoj kaj simioj…

Eksa vicguberniestro diras:

Vidu, granda parto de la problemo estas la primitiveco de la aborigenoj. Ili vagadas tra arbaroj kaj laŭ marbordoj, kultivas nenion, kaj kontribuas nenion utilan al progreso. Ilia nomada vivmaniero signifas, ke ili pretendas posedi grandan terenon, multe pli grandan, ol ili bezonus, se ili kultivus la teron aŭ paŝtus bestojn. Estus loko kaj por ili kaj por la setlantoj, se nur ili adoptus pli produktan vivmanieron. Sed ne, ili rifuzas vidi, ke tiu antikva nomadeco ne estas parto de la moderna vivo. Mi supozas, ke ili formortos, kaj eble baldaŭ.

La sama moŝtulo, ĉiam zorginta pri la “ordo”, opinias, ke krimuloj, ekzilitaj al aŭstralia punkolonio, devas nepre suferi, ĉar, “se onidiroj disvastiĝas, ke en la kolonioj iamaj karceruloj prosperas – kaj mirige multaj el ili ja faris tion pro troa dorlotado far miaj antaŭuloj – kian sencon havas sendi ilin? (…) Mi pendumigis centojn da kanajloj, kaj mi fieras pri tio. Krimuloj devis atendi justecon, ne kompaton miaflanke”.

Epizodoj ne viciĝas kronologie. La rakontanto, ĵurnalisto-historiisto, kolektas informojn pri eventoj okazintaj antaŭ 30-50 jaroj, do liaj “nunaj” (meze de la 19a jc.) konversacioj kun la roluloj alternas kun la senperaj priskriboj de iamaj travivaĵoj. Do kelkaj eventoj estas montritaj el vidpunkto de diversaj homoj.

Ĉi-foje en la centro de la rakonto troviĝas la aborigena virino Trukanini. Tute atendeble, blankuloj mistraktis ŝin ne nur same kiel ŝiajn kunfratojn, sed ankaŭ multfoje seksperfortis ŝin, infektis per venera malsano, senigis de la ebleco naski. Poste ŝi havis aborigenan edzon, tre baldaŭ murditan de blankuloj, poste alian… eble bonan homon, kiu tamen ne amis ŝin.

Alia protagonisto estas misiisto Robinson, devenanta el malriĉa kvartalo de Londono. Li fuĝis en Aŭstralion pro monproblemoj (alikaze li baldaŭ estus sendita tien mallibere). Iuj nomis lin bravulo, eĉ heroo, ja li ne nur protektas aborigenojn, sed longe vivas kun ili, lernas ilian lingvon, rilatas fratece, eltenas severegajn kondiĉojn. Aliaj malamas lin kaj diras, ke la vera kaŭzo de lia agado estas monavido, kaj pro mono li pretas trompi iun ajn. Strange, sed ĉiuj pravas…

Trukanini, bela kaj deziranta veran amon, iĝas (ne baldaŭ kaj ne simple) amatino de Robinson. Oni povus laŭkutime kondamni la hipokritecon de religiaj aktivuloj, ankaŭ la trudeman arogantecon de britoj, sed ne ĉi-foje. Ĵetu ŝtonojn, kiu mem estas senpeka… kaj ĉu nomi tion peko? Forta reciproka amo, eĉ se ne porĉiama kaj ne ekskluziva. Feliĉo por li kaj ŝi, kaj nenia malbono por la edzo de Trukanini (ne scipovanta kaj ne deziranta doni al ŝi plezuron), nek por s-ino Robinson (loĝanta fore kaj pensanta pri siaj propraj aferoj)…

Misiistoj ĉiam strebas “civilizi”, t. e. kristanigi, “sovaĝulojn”, spite ĉion. (Relegu La stratojn de Aŝkelono de Harry Harrison.) Tamen ĉi-kaze la civilizigo, ŝajne, estas savo en rekta senco, alternativo al ekstermo.

Oni planas transloĝigi ĉiujn aborigenojn al fora insulo, ke ili ne povu reveni al la ĉefa tero kaj ne ĝenu la blankulojn. Sed ili baldaŭ eksopiras pri hejmaj lokoj kaj eĉ komencas morti pro nostalgio (laŭ vortoj de kuracisto). Kion fari?.. Robinson serĉas aliajn taŭgajn lokojn, kie aborigenoj povus vivi, ne ĝenante blankulan socion. Baldaŭ ni vidas, ke vere lia ĉefa ag-motivo estas mono, la promesita granda premio. Tute ne ĉio rezultiĝas laŭ liaj intencoj, la aborigenoj ne interesiĝas pri terkultivado kaj malkaŝe mokas predikojn pri dio. Persono, veninta por kontrolo kaj helpo, konstatas: “la provo establi ian regulan vivmanieron por la aborigenoj estis en si mem laŭdinda. Sed Robinson ne konsultis siajn klientojn. Li ne demandis ilin, kion ili volas fari. Li havis siajn celojn – kaj laŭ mi kaj s-ro Walker tiuj celoj estas miskonceptoj – kaj sendevie iris en tiun direkton, kvazaŭ la nigruloj estus idiotoj kun nenia ideo kiel inde vivi”. La du kulturoj, du vivmanieroj tro diferencas kaj neniel kunigeblas…

“Okcidento estas Okcidento, kaj Oriento estas Oriento…” Tamen Robinson ne cedas – li volas plu ricevadi grandan monon por sia agado. Li trompas la inspektantojn; fine tuta lia vivo iĝis “serio da perfidoj kaj da egoismaĵoj… La bono, kiu sendube estis en li, estis subpremata de mon- kaj gloravido.”

Trukanini relative bonŝancis. Malgraŭ multaj danĝeroj kaj suferoj, ŝi ĝisvivis pli ol 60-jaran aĝon, ne ofte atingatan de aborigenoj eĉ en “naturaj” kondiĉoj, sukcesis iel adaptiĝi al la civilizo. Ja troviĝis vere bonkoraj blankuloj por subteni ŝin. Sed ŝi restis sola, la lasta el sia gento…

Ankaŭ ĉi-foje, samkiel en Flugi kun kakatuoj, Steele ne hezitas priskribi la eventojn tiaj, kiaj ili estas: kun krudaj detaloj, iam eĉ naŭzige. Ĉu necesis? Probable jes, ja tia estis la vivo. Ankaŭ ĉi tie sonas senrespondaj vortoj: “Vere estas malfacile kompreni, kiel blankuloj pensas. Ili kredas, ke unu homo povas preni teron kaj nomi ĝin sia. Kiel homo povas posedi teron? La tero estas por ĉiuj homoj de la tribo, kaj ĉiuj devas bone trakti la teron. <…>) Via ĉefo disdonas nian teron al blankuloj. Ĉu li ne scias, ke ni vivas ĉi tie ekde la komenco de la mondo kaj devas prizorgi la teron? Kiel li povas doni nian teron al fremduloj? <…> Ĉu vi ne havas vian teron en alia parto de la mondo? Kie estas la ostoj de viaj antaŭuloj?”

Mankas respondoj… Post pli ol jarcento ni vidas, ke nenio esence ŝanĝiĝis. Kapitalismo por pluekzisto ĉiam bezonas “civilizi” (t. e. alproprigi) novajn teritoriojn. Bonstato de unu homo atingeblas nur per mizeriĝo de cent aliaj. Plejmulto de denaskaj anglalingvanoj plu kredas sin “elito de la homaro” kaj atribuas al si rajton ekspluati kaj eĉ murdi aliajn popolojn…

Estus tro banale fini la recenzon per “Legu kaj pensu!” – mi jam skribis tion plurfoje. Sed kio alia direblas?..

La lingvaĵo de la libro estas bonega, ankaŭ la individua parolmaniero de diversaj personoj estas transdonita sukcese. Tamen anstataŭ “altpiĉa voĉo” mi preferus skribi “alttona” aŭ simple “alta”. Preseraroj ne rimarkeblas, sed la paĝoj 266–271 aperas en fuŝa vicordo. Nu, almenaŭ nenio perdiĝis el la teksto.

Valentin Melnikov

Paradizo ŝtelita


2013
La aŭstraliano Trevor Steele estas unu el la plej fekundaj romanistoj – se ne nuntempe la plej fekunda – en Esperantujo. En 2010 aperis romano Flugi kun kakatuoj kun aŭstralia fono: sekvis du jarojn poste Paradizo ŝtelita kun samkontinenta temaro.

Pivotas la intrigo ĉirkaŭ George Augustus Robinson, kiu vivis inter 1791 kaj 1866, kaj liaj klopodoj 'protekti' la lastajn aborigenojn sur la insulo Tasmanio. Tamen ne pri ia historia sekaĵo temas: la leganto sekvas la ambiciojn de Robinson proksimiĝi al la restantaj aborigenoj, lerni ilian lingvon, esti akceptata de la triboj, kaj fine ilin konduki for de iliaj praaj teritorioj al la supozata sekureco de insulo neloĝata de blankuloj.

Tamen ĉu anĝelo aŭ diablo? Ĉu, kiel Robinson mem diras, 'miaj motivoj estas bonaj … [kaj] mi volas protekti miajn homgefratojn kontraŭ la kruela sorto kiun deziras al ili la blankaj kanajloj' (p.109), aŭ ĉu li estas 'unu el la grandaj ĉarlatanoj de nia epoko' (p.122), kiel opinias unu el liaj kritikantoj?

Fine evidentas, kie kuŝas la vero … kaj la leganto decidu, ĉu eblas paroli pri genocido, malgraŭ aŭ spite al la belaj kaj eĉ humanaj vortoj elfluantaj el la kolonia oficejo en Londono.

La romano estas verkata kaj de la vidpunkto de Robinson kaj de la vidpunkto de tiuj, kiuj lin konas, komisias aŭ prikomentas. Al tiuj ĉi saltoj kutimiĝas la leganto – eĉ se foje ne klaras, kial la diversaj sekcioj disdividiĝas jen per nova ĉapitro, jen per parto de blanka paĝo, jen per ^^^^-simbolo. Cetere, paĝon 78, ŝajne mankas divido. La paĝoj 270–267 (jes, tiel) aperas en mia ekzemplero en inversa ordo.

La romano, glate legebla, fidelas al 'normala', zamenhofa lingvo-uzo. Tial eblas rekomendi ĝin kaj al spertaj esperantistoj kaj al malpli spertaj dezirantaj ekpaŝi en esperantan literaturon.

Se en 2013 vi ankoraŭ ne aĉetis – aŭ legis – esperantan romanon, jen bona komenco.

Paul Gubbins

Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro


2016

Jam en sia unua romano (SED NUR FRAGMENTO), kiun por FONTO mi recenzis siatempe, nomante ĝin plej funde esperantisma romano, kvankam Esperanto en ĝi ne rolas: temas ja pri serĉado je internacia interkompreno, pri respekto antaŭ plej malsamaj kulturoj, pri humaneco ktp), sed ankaŭ en pluraj postaj verkoj Trevor Steele montris, ke gravas por li ne nur la tuj-palpebla realo. Unufoje li eĉ verkis romanon pri Jesuo. Pri Paŭlo ĝis nun li nur havis la ekimpulson, la ideojn, la planon eble. Scipovante legi la germanan, li foje petis min sendi mian ekzempleron de DIE MYSTIK DES APOSTELS PAULUS (La mistiko de la apostolo Paŭlo) de Albert Schweitzer al li, por ke li pli funde studu tiun figuron en frua Kristanismo. Sed ial tio ne konkretiĝis en romanon. Persone mi tre bedaŭras.

Mi ne absolute ĉion legis, kion Trevor aperigis, sed ja la plimulton. Rerigardante al lia aŭtora itinero ĝis nun, mi ŝatus iom reliefigi kelkajn trajtojn de lia mirinda verkaro. Estas inter ili aro da romanoj, supozeble por lia sinkompreno nepre centra: tiuj pri Aŭstralio kaj ĝia evoluo. Aŭstralio en la konscio de eŭropanoj komenciĝis kiel punkolonio por blankuloj, kiujn en Eŭropo, precipe en Britujo, oni ne plu povis toleri: mortpuno eble estis konsiderata tro grava puno por pluraj kondamnitoj, do oni tiujn ekzilis al la alia flanko de la planedo. Sed Aŭstralio ne estis senhoma, loĝis tie, vivis, amoris kaj kverelis inter si tie aborigenaj triboj. La origine Latina vorto “aborigeno” signife indikas, ke ili tie estis jam “deorigine”, dekomence – do longe antaŭ la alveno de la unua blankulo. Al la pune ekzilitoj el Eŭropo aldoniĝis aliaj, inkluzive de terkulturistoj, ŝafbredistoj, misiistoj, sed same orserĉistoj ktp. La homoj kun Eŭropa deveno, ĉu serioze altedukitaj ĉu preskaŭ senedukaj, preskaŭ nenion sciis nek komprenis pri la aborigenoj. Ili ekposedprenis teritoriojn, kion la aborigenoj komence tute ne komprenis: kiel eblus posedi grundon, do malpermesi al aliaj troviĝi tie? Eŭropanoj kunportis pafilojn, aborigenoj havis pikilojn, lancojn, ponardojn – tre malegala fariĝis la multa batalado.

En FLUGI KUN KAKATUOJ Trevor Steele tiun kolizion inter kulturoj tre elvokive pentras: en la Brita kolonio Okcidenta Aŭstralio la blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas kaj forĉasas ilin – foje eĉ fariĝas kvazaŭ sporto ĉasi nigrulojn. La mastroj en Londono volas agi kiel ĝentlemanoj, postulas do, ke la aborigenojn oni traktu inde, laŭ homaj rajtoj, humane – sed surloke la farmistoj tion ne komprenas: la “nigoj” rabas la ŝafojn, do necesas gardi sin kontraŭ “tiuj ŝtelistoj”. La atento fokusiĝas al du junuloj: Billy Dixon, naiva deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio, kaj Jangabara, multtalenta junulo el la Banubi-tribo, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Tiuj du soleculoj amikiĝas – sed la rasokonflikto restas baro inter ili. La romano montras nigrulon, kiu lernis agi preskaŭ blankule, sed ja restas si mem: unue perforte, poste neperforte Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon, sed perfido deinterne kaj daŭraj kampanjoj de la polico igas ĉion fariĝi tragedio.

PARADIZO ŜTELITA metas en la fokuson de l’ atento la sorton de la loĝantoj de Tasmanio. Ĉu genocido, ĉu missorto aŭ nura hazardo? La kolonia registaro daŭre proklamis kaj avancigis humanan traktadon de aborigenoj. Sed malsanoj, forraboj de aborigeninoj, intertribaj kvereloj rezulte de blankula invado kunefikis ekstermi ilin. Kelkcent homoj sin konfidis al la protekto de amika kaj fidata blankulo, Robinson, kiu kondukos ilin en sendaĝeron kaj sekurecon. Sed lia protektado pri la homoj, kiujn funde li ne komprenis, iel fariĝis perfido – li mortis riĉulo glorata en Britujo.

Ofte tiaj renkontiĝoj inter blankuloj kaj aborigenoj finiĝis terure. Tion Trevor Steele montras; pri similaĵoj inter la rolantoj de tiu ĉi romano kaj historiaj personoj kulpas ne la aŭtoro sed la historio mem, averte li skribas en PARADIZO ŜTELITA; – la samon plurloke li povus meti. Sed ĉu tio signifas, ke li “nur” kopias la historion? Ĉu nenion propran ni ricevas de li? – Male, mi dirus: li verkas kiel vera romanisto: prenas individuon, kiun li montras kiel homon vivantan, tute identigeblan, rekoneblan – kaj tiun li kontrastigas kun kelkaj aliaj palpeblaj personoj, kiujn li igas roli en la tragedio. Legante oni forgesas, ĉu temas pri fikcio ĉu ne. Ja ne gravas: gravas, ke “jen nia mondo!“. La Robinson supre menciita estas persono, kiu klare provas kompreni la aborigenojn, savi ilin el ekstermiĝo, sed li ne sukcesas kapti ilian menson, kaj restas strebanto gravigi sin mem antaŭ siaj kunbritoj hejme – kaj ĝuste tiel agante li kunefikas en la pereon de la Tasmanianoj.

LA FOTOALBUMO – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri Aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun iliaj esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed eble foje sekvos tria volumo …

DIO NE HAVAS EKLEZION ĝis nun estas la lasta el liaj “Aŭstraliaj romanoj”. Mi legis ĝin kvazaŭ iaspecan amdeklaron al “la abigoreno”. Trevor Steele klare konscias, ke la siatempa mito pri la “senmakula sovaĝulo” en la fruaj jardekoj post la malkovro de Ameriko estis fakte ia miskompreno, sed aliflanke ŝajne tiaj “sovaĝuloj” iel retenas ion el nia ĝenerala homeco, kion ni “nesovaĝuloj” tro ofte forgesas. Vere, nepre leginda atestaĵo! Esperantujo estu fiera pri tia aŭtoro.

Gerrit Berveling

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.