La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pieter Bas
Rerigardoj aŭ memorskriboj de ministro Pieter Bas

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Nur por nederlandlingvanoj?

Godfried Bomans (1913-1971) estis nederlanda aŭtoro, kiu apartenas al la ombra areo inter literaturo kaj kiĉo. Strange, ke ĝuste lin oni nun elektas por esperantigi eĉ du verkojn. Tamen, eĉ en tiu kazo, oni dediĉu la necesan tempon kaj cerbumadon al la cellingvo. La traduko estas farita en stilo kaj vortprovizo de komencanta esperantisto. Plejparte nederlandaj esprimoj estas laŭvorte tradukitaj, eĉ kiam jam tre bonaj esperantaj ekvivalentoj ekzistas. La originala verko ĉerpas sian humuron el la kontrasto inter solena tono kaj banalaĵoj de la traktitaj temoj. Se la leganto akceptas gramatikajn mankojn kaj semantikajn fuŝaĵojn kiel kromajn humuraĵojn, tiam li certe povos ĝui la legadon de la libro.
Oni certe povas ne ŝati esperantigon de propraj nomoj, sed kiel eksterlandano devos legi Schippersplaco, Wampierano, Vriesland, Dordrecht, Leiden kaj eĉ Pieter, tio estas por mi tamen granda enigmo! Plie, iuj el tiuj nomoj ja havas sugestan rolon en la libro. Se oni facilanime lasas la originalan nederlandan nomon nepre tie ankaŭ perdiĝas fundamenta parto de la verko, aŭ ĉu la traduko estas farita nur por nederlandlingvanoj?

Petro Desmet'

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.