La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Paĉjo, kio estas rasismo?

  • Verkinto: Tahar Ben Jelloun
  • Speco: por infanoj
  • Haveblo: Eble mendebla
  • Prezo: ±€4.80
  • Eldonjaro: 1999
  • Priskribo: Sojle de la jaro 2000, la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco, aperis ĉe UEA bonega libro pri unu el ĝiaj plej gravaj subtemoj, edukado al toleremo kaj respekto de diverseco. La franclingva originalo de "Paĉjo, kio estas rasismo? ("Le racisme expliqué à ma fille"), aperinta en 1997, fariĝis enorme populara.
    La aŭtoro de la libro, Tahar Ben Jelloun, naskiĝis en 1944 en Maroko. Ekde 1971 li vivas en Francio. En 1987 li ricevis la plej prestiĝan literaturan premion francan, Premion Goncourt, pro sia romano "La sakrala nokto".
    Pri la ekesto de "Paĉjo, kio estas rasismo?" la aŭtoro skribas: "Infano estas scivolema. Ĝi faras multajn demandojn kaj ĝi atendas precizajn kaj konvinkajn respondojn. -- Akompanante min al manifestacio kontraŭ leĝo pri enmigrado, mia filino demandis min pri rasismo. Ni multe interparolis. La infanoj pli bone ol iu ajn komprenas ke oni ne naskiĝas rasista sed iĝas tia. Foje. Per ĉi tiu libro mi provas respondi la demandojn de mia filino. Ĝi celas la infanojn kiuj ankoraŭ ne havas antaŭjuĝojn kaj volas kompreni. Pri la plenkreskuloj, kiuj ĝin legos, mi esperas ke ĝi helpos ilin respondi la demandojn, pli embarasajn ol ni kredas, de siaj propraj infanoj."
    Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil transdonis al internacia leganto la verkon de Tahar Ben Jelloun en klara kaj facilflua Esperanto.
  • Paĝoj: 52
  • ISBN: 92 9017 063
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Diskutige kaj diskutinde

Laŭ difino de Albert Memmi, rasismo estas la ĝenerala kaj definitiva taksado de realaj aŭ imagaj diferencoj, favore al la akuzanto kaj damaĝe al la viktimo, cele legitimi agreson aŭ privilegiojn. Kiel klarigi ion tian al dekjara infano? Tion faris la franclingva maroka verkisto Tahar Ben Jelloun. Poste, kun la necesaj modifoj, la klarigojn al sia filino li kunmetis en libreton. Ĝi furoris en francaj librejoj, poste ankaŭ en alilingvaj tradukoj, kaj nur du jarojn post ĝia apero en 1997, eldonis ĝin en Esperanto UEA kun prezento, kiel kutime, aplaŭdinde profesia.

La aŭtoro eliris de la principo, ke lukto kontraŭ rasismo komenciĝas per edukado, kaj ke ĉio dependas de tiu kiu edukas, ĉu en la lernejo, ĉu en la hejmo. La libreto prezentas multajn interesajn pensojn kaj ideojn en formo sufiĉe klara kaj simpla, ekzemple ke Nekonado nutras timon. Ke rasistoj suferas je (mal)pli-komplekso, t.e. komplekso de (mal)supereco (du flankoj de la sama monero). Aŭ ke rasistoj havas neniajn argumentojn, sed nurajn pretekstojn kaj pretendojn. Parenteze, ni ne forgesu, t.n. blanka haŭto "blankas" malpli ol t.n. blanka vino (ja pluraj afrikaj lingvoj nomas blankulojn ruĝuloj).

Tamen legeblas en ĝi ankaŭ asertoj diskuteblaj kaj kontesteblaj, ekzemple ke En la tre antikvaj socioj, t.e. primitivaj, la homo havis konduton proksiman al tiu de besto, ke rasismo ĉiam ekzistis, ekde la apero de la homo, sub malsamaj formoj laŭ la epokoj, ke ekzistas nur unu raso aŭ ke la miksado produktas la belecon. Jen ebla tasko, sendube pens-instiga, por gepatro kaj gefilo: kundiskuti la verkon.

En la traduko pluraj nomoj aperas en esperantigo (Kolumbo, Spinozo), aliaj en transskribo (Merjem', Abdu), plej multaj en la originala formo franclingva (Jean-Paul Sartre, Pétain), tamen unu el ili kun referenco al PIVa esperantigo, kaj nur unu plia kun prononc-indiko. La nomoj de du marokaj urboj, resp. Fes/Fez kaj Sefrou, kaj de unu knabo, Sŭad, aspektas transskribitaj ne el la berbera aŭ la araba, sed el la franca. Same pri la gentnomoj „hutuoj” kaj „tucioj”: kial ne „hutoj” kaj „tucoj”? Aliflanke, anstataŭ „Senegalo” por la lando, legeblas „*senegaloj” por la loĝantoj, malgraŭ la Akademio kaj malgraŭ PMEG. Nu, kohera redakto certe farintus la stilon de la traduko iom pli "internacia".

Nuntempe, kiam eĉ genetiko minacas iĝi gen-etiko, bonvenas ĉiu paŝo kontraŭbatali rasismon en ajna formo, tiom pli se la celgrupo estas ĝuste infanoj.

Jorge Camacho

Ĉu infanoj komprenos pri rasismo?


2000: №6 (68)

Rasismo estas socia fenomeno, kiu aperis en malklara historia pasinto, sed kiu, malgraŭ disvolviĝo de liberecaj kaj homrajtaj ideoj, en la 20a jc. ne malaperis. Eĉ male: apenaŭ iam antaŭe la rasismo kaŭzis tiom da viktimoj. Tial kontraŭrasisma edukado por generacioj, kiuj vivos en la 21a jc., estas afero ege aktuala nuntempe.

Esperanto-komunumo neniam estis for de tiu problemo, tre proksima al la esperantisma idearo. Oni rememoru nur la klasikan sciencpopularan libron de Paul Neergaard Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso (SAT, 1937). Bedaŭrinde, tiu libro, brile verkita, iom malnoviĝis laŭ la scienca materialo kaj estas dediĉita al, precipe, plenkreska legantaro. Do, novaj libroj, kiuj povus helpi al esperantistoj ĝuste eduki infanojn pri la rasismo, necesas. La vakuon strebas plenigi la esperanta traduko de la libro de Tahar Ben Jelloum Paĉjo, kio estas rasismo? eldonita en 1999 de UEA (la franca originalo aperis en 1997).

Tahar Ben Jelloum estas renoma marokdevena franca verkisto (laŭreato de Premio Goncourt). Kiel homo neindiĝena por Francio, li bone sentas ĉiutagajn konsciajn kaj senkonsciajn riveliĝojn de la rasismo kaj ksenofobio kaj neceson batali kontraŭ ili. Uzante propran sperton de paroloj pri la temo kun siaj infanoj, li verkis malgrandan (52-paĝan) libron, klarigantan sur komprenebla por 8–14-jaraj infanoj nivelo esencon kaj kialojn de la rasismo, en formo de platoneca dialogo inter patro kaj eta filino.

Dum la dialogo la knabino komprenas, ke ĝenerale rasisto oni fariĝas pro timo, malklereco kaj stulteco, kvankam malbonintenculoj povas pravigi la rasismon per sciencaj argumentoj; krome, la rasismon eblas konsideri socia malsano, kiu minacas homon sendepende de ties nacieco kaj ŝtataneco, ke la rasisto mem estas samtempe malbonulo kaj viktimo. Paralele estas klarigataj pluraj gravaj nocioj ligitaj al la rasismo: genocido, sklaveco, antisemitismo, aparteco, koloniismo k.a. Tiom simpla klarigo de komplikaj nocioj estas nepre utila. La sola rimedo kontraŭ la rasismo estas, laŭ la aŭtoro, konstanta persista edukado, kiu estas multe pli efika por infanoj ol por plenkreskuloj.

Samtempe estas dubo, ke malgranda infano mem tralegos tiun libron — ja la teksto estas komprenebla, sed tro seka. Pli verŝajne, la libron uzos la gepatroj kaj instruistoj por trovi taŭgajn formulojn por vivaj konversacioj kun la gefiloj kaj lernantoj. Nu, ankaŭ tio estas tre bona.

Miajn dubojn elvokis nur sola aserto de la aŭtoro: li insistas, ke la homa specio ne disdividiĝas je rasoj, kaj la rasoj reale ne ekzistas. La aserto povas esti bonintenca kaj emocia, sed havas neniun veran sciencan bazon. La homaj rasoj ja estas egalaj de biologia, psikologia kaj sociologia vidpunktoj (minimume pro tio ke ili ja estas rasoj, sed ne specioj kaj eĉ ne subspecioj), sed ili estas tute realaj taksonomiaj unuoj. Nei tion estas nur malutile, ĉar nepruvitaj opinioj mallevas fidindecon de ĉio cetera.

Kun la du rimarkoj: ke la libron, verŝajne, legos ne plenkreskuloj kaj ke oni ne rilatu serioze al la aserto, ke la homaj rasoj ne ekzistas, la libro estas vere utila kaj rekomendinda por ĉies legado.

Menciindas ankaŭ la brila lingvaĵo de la tradukintoj: Armela LeQuint kaj Ĵak le Puil.

Nikolao Gudskov

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.