La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pli lume la mallumo zumas

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: "Pli lume la mallumo zumas ..."


Relative populara en Esperantujo dum multaj jaroj estas la libro Parnasa gvidlibro, kiu klarigas la diversajn formojn de poemoj en Esperanto (soneto, hajko, ktp). Nun Till-Dietrich Dahlenburg donis al ni kunan libron, kiu traktas ne la poemformojn sed la stilfigurojn, kiujn oni uzas en poemoj (kaj ankaŭ en prozo, se mi ne eraras) por doni specialajn efikojn. Kelkaj estas sufiĉe bone konataj (similaĵon, metaforon); aliaj estas relative oftaj sed nekonataj (metonimio); la plimultaj estas relative nekonataj (iteracio, koprolalio, litoto, sinekdoko). Por ĉiu el tiuj, kaj multaj aliaj, Dahlenburg donas unu aŭ kelkajn difinojn, klarigas en kiuj fakoj ili validas, kaj poste donas unu aŭ kelkajn ekzemplajn poemojn (foje tutajn, pli ofte partajn) kiel ekzemplerojn de uzado de tiuj stilfiguroj.

 

For many years the book Guidebook to Parnassus, which explains the various forms of poems in Esperanto (sonnet, haiku, etc.), has been relatively popular. Now Till-Dietrich Dahlenburg has given us a companion book which discusses not the forms of poems but the figures of speech which are used in poems (and also in prose, if I am not wrong) to give special effects. Some are quite well known (simile, metaphor); others are relatively common but unknown (metonymy); the majority are relatively unknown (iteration, coprolalia, litotes, synecdoche). For each of those, and many others, Dahlenburg gives one or several definitions, explains in which fields they are valid, and then gives one or several example poems (sometimes complete, more often partial) as examples of use of those figures of speech.

Fakte, por mi la kerno de la libro estas ĝuste tiuj poemoj, kompletaj aŭ nekompletaj; la libro estas kvazaŭ antologio de poemoj originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj en Esperanton. Kaj kun la escepto de kelkaj konataj nomoj (Auld, Baghy, Goethe, Kalocsay) la verkintoj ne estas "Kiu estas kiu" de la Esperanta poezio; ekzemple, bone reprezentata estas la estona poeto Juhan Liiv (de El abelujo ĝi flugas, poemoj tradukitaj de Hilda Dresen). Simile, kelkajn stilfigurojn ilustras poemoj ĉerpitaj el la tre malnova sed ĉiam atentinda Elektitaj poemoj de la brazila poeto Antônio de Castro Alves. Multajn poemojn oni cetere ĉerpis el la revuoj Hungara Vivo de la okdekaj jaroj kaj, pli aktuale, Literatura Foiro. Troviĝas eĉ parto de soneto de Andreas Juste tradukita (ne aparte bone, laŭ mi) el Ido.

  In fact, for me the nucleus of the book consists of those poems, complete or incomplete; the book is like an anthology of poems originally written in Esperanto or translated into Esperanto. And with the exception of a few well-known names (Auld, Baghy, Goethe, Kalocsay) the authors are not a "Who's Who" of Esperanto poetry; for example, the Estonian poet Juhan Liiv (of It Flies From a Beehive, poems translated by Hilda Dresen) is well represented. Similarly, several figures of speech are illustrated by poems taken from the very old but always deserving of attention Chosen Poems by the Brazilian poet Antônio de Castro Alves. Many poems have additionally been taken from the magazines Hungarian Life of the eighties and, more recently, Literary Fair. There is even part of a sonnet by Andreas Juste translated (not very well, in my humble opinion) from Ido.

Post la ĉefa parto de la libro ni trovas kelkajn utilajn indeksojn. La unua donas liston de celitaj efikoj kun la stilfiguroj, kiuj produktas ilin, kaj koncizajn specimenojn de tiuj stilfiguroj. Poste ni havas listojn de kontribuintaj poetoj kaj tradukintoj. Unu indekso donas etimologiajn fontojn de la nomoj de la diversaj stilfiguroj; alia prezentas iliajn germanlingvajn ekvivalentojn. Fine troviĝas tre utila listo de fontoj de la poemoj uzitaj en ĉi tiu libro.

  After the main part of the book we find several useful indexes. The first gives a list of effects aimed for together with the figures of speech that produce them, and concise examples of those figures of speech. Then we have lists of poets and translators who have contributed. One index gives etymological sources for the names of the various figures of speech; another presents their German-language equivalents. Finally we have a very useful list of sources of the poems used in this book.

Utila libro por tiuj, kiuj amas la poezion — aŭ, fakte, literaturon ĝenerale.

  A useful book for those who love poetry — or, in fact, literature in general.

NOTO: La titolo, kiun oni ĉerpis el poemo "Elegio" de Victor de Meyere, estas mem ekzemplo de la stilfiguro sinestezio. La poemo originale aperis en la flandra parto de la Belga Antologio en 1928.

  NOTE: The title, which was taken from the poem "Elegy" by Victor de Meyere, is itself an example of the figure of speech synaesthesia. The poem originally appeared in the Flemish part of the Belgian Anthology in 1928.

Don Harlow

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.