|
Printempa teruro
![]()
|
|
Ideala postkursa legaĵo | ![]() |
Amiko donacis al mi la romaneton "Printempa teruro" de Julian Modest kaj dum la legado, mi – kiel multjara (Esperanto)instruisto, rapide ekaprezis ĝian pedagogian valoron.
En la unuaj paragrafoj la libro pritraktas tiujn elementojn kiujn oni retrovas ĝenerale en elementaj kursoj: la familiajn rilatojn, la diversajn ĉambrojn en loĝejo, la ĉiutagajn ordinarajn aktivecojn, la profesiojn… sed nun en konkretaj situacioj, kiujn ĉiu ajn povas imagi al si, kaj kiujn lingva nespertulo povas supozeble kompreni kun minimuma konsulto de vortaro.
Post tiuj enkondukaj paragrafoj jam anonciĝas problemoj, sed ne tro kompleksaj. La aŭtoro priskribas – foje humure – la rilatojn kaj evidente la sekvajn tensiojn inter la rolantoj. La nombro de personoj estas malgranda, kaj la lingvaĵo simpla, flua kaj ĉiutaga. Ĉio ĉi permesas al la leganto bone kompreni la rakonton. "Tro malfacila lingvaĵo aŭ tro kompleksa intrigo nur konfuzus komencanton, kio malkuraĝigus pluan legadon.
Fine, la surpriza solvo de la teruraĵo nur malkovriĝas ĉe la antaŭlasta paragrafo, bona rekompenco por la diligenta leginto!La libro havas allogan kovrilon, la legaĵo estas streĉa kaj instigas al daŭrigo, la lingvaĵo estas senriproĉa. La formato A5 ideala por kunporti en poŝo.
Konklude: dum Claude Piron tre sukcese verkis por komencantoj – pensu pri la fama "Gerda Malaperis", Julian Modest lerte verkas por progresantoj. Kursgvidantoj do certe povas rekomendi la libron al siaj kursanoj.