La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

.Ru

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Heroo de dezertaj horizontoj


2002. №6 (92)

Grigorij Arosev estas interesa poeto. Ĉu intereso estas garantio de bona poezio? — Ne nepre. La versoj de Arosev donas al tio ekzemplon. Ili estas tre diversnivelaj kaj ie aludas potencialon de talento. Sed ie ili apenaŭ legeblas (“al l' dua”, “sur l' Tero”) aŭ simple estas nekorektaj (tipe rusa misuzo: “ĝis tria kokeriko” anstataŭ antaŭ). Sed malgraŭ la misoj, stumbloj kaj abunda stumpado de la vera rimo (amputita Esperanto) liaj versoj ne perdas allogon. La kaŭzo ne estas mistika: Arosev reale vivas en siaj poemoj. Spite al sia propra repliko pri “simpla poeziumanto” li plenigas la versan formon de la sukoj de sia esto. Kaj ni legas tion kiel protokolon de animo. Jen premiso por aŭtenta poeto: tiu uzas aŭtentan materialon.

Do ni havas antaŭ la okuloj dokumenton, kaj la persona dramo de la aŭtoro ekposedas nian atenton. Ja Arosev estas neordinara kaj samtempe specimena persono. Klasikaj Onegin kaj Peĉorin taŭgas kiel paraleloj. Same juna, same sperta, same bruligita de la vivo nia nova heroo suferas pro la malnova malsano de antaŭtempa senilo. Laco, enuo, malforto determinas la tonon de liaj ago kaj sento.

Apogon tute mi ne povas doni.
Pardonu min pro tio — vi kaj oni.
La totala cinikismo ŝajnas garantii senindulgon.
Ĉiu homo nepre havas sian prezon,
Ĉiu homo aĉeteblas senprobleme.
Sed ni klare vidas la internan maltrankvilon, kiu instigas la poeton al amaraj konkludoj, venenaj replikoj, plendoj kaj lamentoj.

Kio provokas tiel strangan kombinon de juno kaj kaduko? Sendepende de la rezistkapablo de la individuo oni klasike kaj prave atentas la medion en kiu li/ŝi realigas sin. La medio, cetere, ne multe okupas la atenton de Arosev. Sed unu konstato helpos nin konjekti pri ĝia kulpo. La libro de Arosev entenas ankaŭ ruslingvan parton.

Ankaŭ ĝi estas interesa kaj verkita en la sama tonaleco. Liaj rusaj versoj ne stumblas kaj ne stumpas, sed ili estas videble pli banalaj, sterilaj kaj stereotipaj. La hida stampo de la moderna rusa poezio kuŝas sur tiuj malfeliĉaj versoj kaj mutilas ilin klinante la poeton ĝis la nivelo, kiun permesas ties plata reliefo. La fuĝo en Esperanto estas do savo por la talento de Arosev. (Parenteze: jen la funkcio de arta lingvo, pri kiu oni ne multe parolas.)

Tamen en la proceso de la interago kun la medio gravas ankaŭ la interna rezervo de la subjekto. Ni facile rivelas la ĉefan rezervon de nia heroo. Tio estas amo. Varmaj, sinceraj, inspiraj linioj naskiĝas sub lia plumo en elano de la amo:

Am' knabina estas virto kaj dorloto.
Ĝi samtempe estas peko kaj pRUdento.

Kial peko? Tio estas dia doto.
Kial virto? Ĉar ĝi estas vera sento!

Ĉu tiu rezervo sufiĉas por resaniĝi? Tion ni scios leginte novajn poemojn de Arosev. En unu el la plej bonaj poemoj de la libro (Malforteco) li desegnas sin sidanta antaŭ abismo. Li estas febla, elĉerpita, lamenta sed ne penta. Li esperas ke Dio lin komprenos kaj kompatos. Se la dia kompato povus ĉesigi la korodon…

Alen Kris

Ironia, sincera, sentema poezio


n-ro 198 / aŭgusto 2002

Apero de juna sed literature matura aŭtoro, kio fakte jam iĝis Grigorij Arosev (1979), estas grava evento en la esperanta literaturo. Lia libro RU (sendube tro simbola titolo!) kvankam duobla miksaĵo: unue de la rusa kaj esperanta lingvoj kaj due de poezio kaj prozo samtempe, estas la plej bona pruvo por tia aserto. Tamen lia poezio ĉu rusa ĉu esperantlingva portas al leganto pli grandan kvaliton ol la prozo (tri simpatiaj sed ne artnivelaj rakontoj).

Ĝeneralaj kritikaj punktoj de la poezio de Arosev oni povas loki je tri esencaj aspektoj: moderneco kaj urbeco kiel teme motiviga konstanto, majstra ellaboro de poeta kaj proza eldiro kaj aŭtopoetika konscio pri la poemo(j) kiu(j)n la aŭtoro pere de konstantaj ironiaj metodoj transformas je melankolie lirika atesto pri io mistika, kiu fakte kaj ĉiam gvidas la poeton plue kaj daŭre versi. Tio ĉi signifas konstantan okupiĝon de Arosev pri la ekzisto-momento, pri eternaj demandoj kiel ekzemple estas efemero kaj vivofino kaj same la sensenco de nia restado surtere (vd. ekzemple poemojn Malico-1-4, speciale versojn Ne plu funkcias ironi' / rilate al la vivo / kaosoplenas la krani ' / sen ajna perspektivo). Aliloke (Malico-2) Arosev same ironie sed ofte ekzakte pritaksas la amon: Amo? Ne, sed estas febro / trankviliĝo sed ne ŝtorm' / ne animo sed algebro / ne pasi' sed nura form '. La poeta voĉo, ĉeestanta kaj malĉeestanta samtempe, vekas en la legantoj faktan kaj eternan ĉenaron de lokaj kaj tempaj demandoj (Interparolo kun subkonscio, Oktobra sk~'zo, Desperanto) pri tio ĉu vera amo ekzistas (Eĉ amkonfes' ĝi estas intervju' / de /' kor' senkora kun la menso frida. / Ĉar la amo estas "deja vu" / nekapteblaĵo el pasint' acida.), ĉu eblas fidi je homoj (Mi ne dezirus esti filozofo / ĉar mi soifas mem pri kon'de 1'vero).

Sed vere interesa estas lia "rusa" (nereversita esperanten) poezio. Konfesema, intima, elegia - la liriko tiel kaptas la leganton, ke tiu vole nevole devas al ĝi kredi. Temas pri vere sinceraj poemoj, animplenaj, ne ironiaj kiel en la esperanta versio, kaj kial tion ne konstati - eĉ pli bonkvalitaj. Liaj rusaj poemoj estas impresivaj pro la senpera poeta eldiro, pro sentemo kaj sincero precipe elstaras la poemoj: Kakoe dolgoe segodnja I 998, Sonet k Elene 2001, Sonet k mame 2001, Sonet k otcu 2001, Vstreĉa, 2000.

Fine, la poeta ŝlosilo por legado de la poezio de Grigorij Arosev estas miaopinie la "poemo pri la poemkreado" sub titolo Podraĵanie Ahmatovoj ( 1999). Bedaŭrinde ke tiu ĉi poemo ne estas verkita

esperantlingve, ĉar ĝi animkapte ligas la leganton al si mem.

Ĉiuj poemoj estas verkitaj en tielnomata "ligita verso", en formo de kateno aŭ soneto, kaj ili prezentas la pruvon ke Arosev, kvankam tro, tro juna, konas la ĝeneralajn regulojn de ritmo, stilo, formo kaj versfarado. Ankaŭ lia lingvo (la esperanta speciale) estas preciza, klara kaj kaloĉaj-eska. Eble legante la poemkolekton de juna Arosev, ni renkontis estontan Kalocsay - kiu scias`?

Zlatoje Martinov

La dua leginda

Publikigita ĉe
Rusia Esperanto-Gazeto

Antaŭ nelonge "Impeto" ĝojigis min per la nova libro ".RU" de Grigorij Arosev. Se mi ne konus la aŭtoron, mi trovus, ĵetinte rigardon al la lasta paĝo, ke la simpatia knabo (vidu foton en la sama paĝo) versimile estas la unua Esperanto-poeto, eldoninta al sia ĵusa plenaĝo (en Britio – aĝo de 21 jaroj) jam du (!) poemkolektojn. Mi eĉ ekenvius eble...

Sed mi tuj diru ke la aŭtoron mi konas ekde lia ne tro fora infanaĝo, tre ŝatas kaj eĉ supozas iom parencan animon spite al multaj diferencoj inter ni. Mi nur kun hororo kaj forta pento supozas, ke mi iel timigis la knabon en lia infanaĝo, ĉar en la poemo (kanto?) "Ŝtono Bruna", kune kun la ekstreme plaĉaj refrenoj "... Ĉiunokte Ŝtono Bruna bierumas sub la luno..." aperas tiom fortikaj plentimaj versoj:

Min klinis la sekreta ŝarĝ'
blovanta kontraŭ la vizaĝ',
ĝi premas min per sia pez'
tagmeze kaj dum noktomez'...

Pardonu, kara. Ne intence...

Krom tio mi diru plenserioze, ke mi opinias la libron multe pli forta ol la unua "Sonet'", aperinta antaŭ tri jaroj. La junulo kreskas, la poeto iras supren. Eble pro tio, ke la libron li dediĉis al la amata virino, do, strebis montri la plejbonon. Eble, kaj eĉ certe, ankaŭ pro tio, ke li pli serioze fosas la riĉan lingvogrundon de Esperanto kaj pli atentas personan poezian lingvaĵon. Tiuj du kaŭzoj, laŭ mi ebligis aperon de kelkaj poemoj kaj poempecoj firmaj, potencaj, kiel tiu nelonga, kiun mi nepre volus citi plene en mia recenzeto, sed citos nur parton, por instigi ĉiujn al lego de la cetero:

Viro de mia revo de mia viv'.
Strangas konsci' ĉi tiu – ĉu estas lud'?
Ĉu por la rev' ekzistas kial', motiv'?
Mi fluas peĉ e, vakse en la apud'.
Ĉio leĝere glitas en nia kun',
Mi vin karesas ĝue sen ajna dev'.
Ĉio palpeble glatas en nia nun',
Viro de mia vivo de mia rev'.

Sendube ĝue frandos legontoj la poemojn "Daŭbo", "Rubando". Cetere, ĉiuj poemoj kaj eĉ rakontoj el la esperanto-parto de ".RU" estas legindaj. Ankaŭ por trovi kelkajn ridindajn aferojn, ekz. "bove melkas" en "Duonsonĝo", aŭ por ne rimarki ilin pro estimo al la aŭtoro.

И в русской части новой книги мне, старому ворчуну, некоторые строки показались примечательными. Значит, прогресс имеет место быть.

Mi sincere deziras, ke ".RU" trovu sian legantaron, kaj Griŝa Arosev – inspiron kaj postulemon al la propra persono por ke sufiĉe baldaŭ aperu nova frandenda poemaro.

Mikaelo Bronŝtejn

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.