|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
En la realo troviĝas truo Nuntempa sveda novelarto
- Verkintoj: Torgny Lindgren, Peter Nilson, Inger Edelfeldt, Marie
Hermanson, Cecilia Davidsson, Niklas Rådström
- Speco: novelo
- Haveblo: En stoko
- Prezo: €5.97
- Eldonjaro: 1996
- Formo: libro vinktita
- Priskribo: 12 noveloj de ses nun aktivaj svedaj novelistoj: Trovu la
truojn en la realo! Traduko: Sten Johansson.
- Specimeno:
Kiam li vekiĝis, la ŝlosilo restis sub la ĉemizo, ĝi akompanis lin en
la maldormon.
Sparre sidis litorande, konfuzita kaj terurita, ne komprenante kio
okazis al li.
Poste li ĉiunokte sonĝis ke van Straten kaj lia ŝipanaro lin
persekutas kaj volas forpreni de li la ŝlosilon. Li iĝis malsana kaj
mizera, la vestaĵoj pendis de lia magra korpo kiel veloj en kalmo. Ni
ektimis ke li freneziĝos aŭ formortos de ni. Neniu el ni kredis lin kiam
li klopodis klarigi kiel la ŝlosilo venis en lian posedon. Ununokte li
sonĝis, ke van Straten venis en la ĉambron kun tranĉilo enmane por lin
mortigi, sed Sparre eksaltis kaj forŝiris la tranĉilon el la mano de la
ŝipestro, kaj kiam li vekiĝis, la tranĉilo kuŝis sur la litkovrilo. - Paĝoj: 84
- Larĝo: 145 mm
- Alto: 210 mm
- Pezo: 114 g
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|