La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ne serĉu la murdiston!

  • Verkinto: Julian Modest
  • Speco: originala verko, romano
  • Haveblo: En stoko
  • Prezo: €7.50
  • Eldonjaro: 2019
  • Formo: libro glubindita
  • Priskribo: Krimromano, kun streĉa enhavo kaj flua lingvaĵo.
  • Paĝoj: 97
  • Larĝo: 148 mm
  • Alto: 210 mm
  • Pezo: 157 g
  • ISBN: 9780244539726
  • Recenzo:
    • De Fernando Pita: Dekantado kaj maturigo
    • De KIM: Romano realisma kaj psikologia
    • De Sten Johansson: Korupta murdo
    • De Granda Kampo (Japanio): Ne serĉu la murdiston! de Julian Modest
    • Ne serĉu la murdiston! de Julian Modest: Bona kaj alloga krimromano kun facila kaj flua lingvo sed ankaŭ originale verkita en Esperanto. En socio, en kiu regas korupto, hipokriteco, avido kaj malĉasteco. Ne nur krimromano sed ankaŭ pri moralo de homoj. Precipe tiuj, kiuj havas potencon... Ĉu ili devas sekvi la leĝojn kaj esti justece? Vere krimromano, kiun mi malfacile demetigas. (Tara (Danio) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2020)
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Dekantado kaj maturigo


2020

Inter la diversaj kategorioj de romanoj unu el la plej fekundaj, ĉu pro la kvanto de titoloj diverslingve eldonitaj, ĉu pro la kvanto de iliaj aŭtoroj, estas la „detektiva”. Tiu ĝenro nutras bonan porcion de la libromerkato kaj de kina produktado. La detektiva ĝenro ĝenerale prezentiĝas sub du formoj: aŭ kiel romano kun tre densa kaj longdaŭra rakontado, aŭ kiel novelo kun negranda nombro da roluloj kaj kun pli simpla enketado, farota de la detektivo(j), kiu(j), evidente, neniel povas manki en tiaj historioj, ĉu ne?

Kaj se oni parolas pri detektivoj, memorendas, ke ĉiu bona aŭtoro kreis sian propran: la plej famaj estas Sherlock Holmes, Hercule Poirot kaj pastro Brown, kreitaj respektive de la angloj Sir Arthur Conan Doyle, Agatha Christie kaj G. K. Chesterton. Tamen, se la fameco de tiuj roluloj ŝuldiĝas grandparte ankaŭ al ilia ĉeesto sur kinaj aŭ televidaj ekranoj, tio ne malpermesas, ke en preskaŭ ĉiu literaturo estu famaj detektivoj, kiuj solvas la plej kompleksajn krimojn, uzante (preskaŭ) nur la cerbon. Kaj eĉ en Esperantujo oni trovas almenaŭ du: la germano von Morten, kreita de Friedrich Ellersiek, kaj Inspektoro Safirov de Julian Modest, pri kies nova verketo tiu ĉi recenzo temas.

Laborema verkisto

Kompreneble, se kompari la longon de la verkoj, noveloj estas ja pli modestaj manifestiĝoj de la kategorio „detektivaj romanoj”, kaj, fakte, la vortludo ja veras, ĉar en la granda verkaro de Julian Modest lia nova novelo Ne serĉu la murdiston! ja modestas. Modest estas bonega aŭtoro kaj unu el niaj plej laboremaj verkistoj, kapabla eldoni tri aŭ eĉ kvar librojn samjare. Tamen tio, kio estas notinda en ajna lingvo (tiom pli en la nia!), havas certan prezon. Ĉiu krea agado, kvankam rezulto de impulso, postulas tempon por dekantado kaj maturigo. Kelkfoje necesas refari siajn paŝojn, poluri ion, repripensi tion, kion oni skribis, ĝis oni atingas la punkton, en kiu, kiel klarigite de la majstro-verkisto Jorge Luis Borges, oni staras antaŭ vere grava decido: aŭ oni eldonu ĝin tia, kia ĝi estas; aŭ oni malŝparu la tutan vivon korektante ion, kio ne plu bezonas korektadon.

Tio, laŭ mi, estas la nura kaŭzo, pro kiu tiu verketo de Modest estas ja vere modesta: estas ĉiumomente senteble, ke al la aŭtoro mankis la ĝusta tempo por dekantadi kaj maturigadi sian libreton. Pro tio oni en ĝi retrovas kaj la kutiman stilon de la aŭtoro, kaj lian kutiman aliron al la detektiva ĝenro. Kaj ĝuste la adjektivo „kutima” estas la problemo, ĉar detektivaj romanoj havas la absolute nepran kondiĉon surprizi la leganton, ruze trompi tiun, kiu, konsiderante ankaŭ sin detektivo, jam meze de la libro kredas, ke la mistero estas jam de li solvita. En tiu ĝenro „kutimeco” estas kvazaŭ senpardona peko, estas alinfera abismo, en kiun, mi esperas, nia plej fekunda aŭtoro ne stumblu, nek falu, sed li simple donu al si mem tempon, por ke liaj verkoj dekantiĝadu kaj maturiĝu.

Latin-Ameriko

Tamen rezulte de lia hastemo unu el la verkoj, kiu povus esti unu el liaj plej bonaj, fariĝas ja bonega ne por literaturamantoj, sed por instruistoj, kiuj povas kaj devas uzi ĝin kiel legindan tekston por siaj klasoj.

Unuafoje Modest tuŝis temojn, en kiuj la kulisoj de fia politiko enmiksiĝas en krimajn aferojn; ankaŭ (eble) unuafoje la „viktimo” de liaj romanoj tute ne estas modelo de moraleco. Fakte, en tiu nova libro Modest pentras argumenton pli adoltan ol tiuj, kiuj ĝenerale troveblas en liaj aliaj verkoj. Kelkfoje mi eĉ sentis, ke Ne serĉu la murdiston povus esti verkita de ajna latin-amerika verkisto, ĉar la sociala bildo de li montrita estas tre ordinara ĉe latin-amerikanoj.

Kara leganto, mi ripetas, ne pensu, ke tiu mia kritiko estas mallaŭdo al la verkemo kaj la kreivo de Julian Modest, aŭtoro, kiun mi vere admiras, sed kiu, laŭ mia tute persona taksado, produktis ĉi-foje ne la plej bonan el siaj verkoj. Mi ja ne estas profeto. Tamen mi aŭdacas diri, ke se Modest donus al si tempon kaj emon verki pli longan romanon, eble for de lia detektiva temaro, li ja denove povus prezenti al ni majstroverkon, kiel li jam faris antaŭe.

Fernando Pita

Romano realisma kaj psikologia

Publikigita ĉe
Turka Stelo 2019
“Ne serĉu la murdiston” de Julian Modest – originala krimromano, Eldonejo "Libera" Belgio, Lode van de Velde: lodchjo@yahoo.com

Dum la lastaj jaroj la konata Esperanto-verkisto Julian Modest verkis kelkajn krimromanojn: "Averto pri murdo" 2018, "Murdo en la parko" 2018, "Serenaj matenoj" 2018, "Amo kaj malamo" 2019.

Lia nova romano "Ne serĉu la murdiston!" denove estas krimromano, sed pere de la streĉa krimago Julian Modest talente priskribas la karakterojn de la herooj. La verkisto lumigas la plej kaŝitajn angulojn de iliaj animoj. "Ne serĉu la murdiston!" beletre montras socion, en kiu regas korupto, malĉasteco, hipokriteco, avido. Tie la mono estas gvidforto. La mono kaj potenco solvas eĉ la plej komplikajn kaj malhonestajn problemojn. La potenco, kiu kaŝas la krimagon, ordonas al la polico ne serĉi la murdiston.

"Ne serĉu la murdiston!" estas psikologia romano, kies aŭtoro starigas aktualajn demandojn: kia estas la vera vivo, kiaj personoj kaŝiĝas malantaŭ la altaj ŝtataj postenoj, kia estas ilia moralo? Ĉu ili havas idealojn, ĉu ili honeste vivas aŭ estas hipokrituloj?

En la romano la rolantoj estas malmultaj, sed detale karakterizitaj. La konflikto nestas en la animo de la ĉefrolulo, komisaro Kalojan Safirov, kiu ŝatas sian profesion, estas diligenta kaj honesta, sed li ne povas kontraŭstari al la kruela potenco. Nur la gejunuloj donas al li esperon je pli bona kaj pli morala vivo.

KIM

Korupta murdo

En kelkaj verkoj de Julian Modest la kurupteco de politikistoj kaj altaj funkciuloj de la ŝtato estis menciata sed restis fona temo ne traktata konkrete aŭ de proksime. En la krimromaneto Ne serĉu la murdiston! ĝi tamen estas la ĉefa temo, el kio sekvas ke la verko ne finiĝas tute kiel tradicia krimromano.

La verko estas relative zorge konstruita. La intrigo disvolviĝas laŭ du ĉefaj fadenoj (kun devioj), kio komence vekas scivolon, kiel ili kunnodiĝos. Oni tamen sufiĉe frue komprenas tion, ĉar en unu fadeno okazas murdo, kaj en la alia ni retrovas komisaron Safirov, konata el du antaŭaj romanetoj. Tie li estis polica komisaro en la urbo Burgo ĉe la Nigra Maro. Nun li promociiĝis al posteno en la ĉefurba polico kaj do transloĝiĝas tien kun edzino kaj filino.

La diversaj medioj estas bone prezentataj. Ni trovas nin en Bulgario, kvankam tiu nomo neniam aperas. La personoj havas bulgarajn aŭ bulgarecajn nomojn, sed la lokoj – urboj, vilaĝoj, kvartaloj, stratoj, kafejoj ktp – havas plejparte Esperantajn aŭ ne identigeblajn nomojn. Esceptoj estas ĉefe la marborda Burgo (= Burgas) kaj la ĉefurbo Serda (laŭ Serdica, la origina traka kaj latina nomo de Sofio). Sed aliaj urboj nomiĝas ekzemple “Florĝardeno” kaj “Arbara Fonto”.

Ankaŭ la ĉefaj personoj estas pli riĉe tajlitaj en ĉi tiu romano ol en la antaŭaj krimromanetoj de Modest. Ni ekkonas iliajn ĉiutagajn vivojn kaj pensmanierojn, parte per sufiĉe kredindaj dialogoj. Tio validas precipe pri la malriĉaj kaj senpotencaj personoj. Aperas ankaŭ gravuloj, kiel ekzemple ministro kun la esprimiva nomo “Despotov”, sed ili restas plejparte nur unudimensiaj figuroj. Fakte unu problemo ĉe Julian Modest estas ke liaj roluloj ofte tre dualisme estas aŭ tute bonaj aŭ tute malbonaj – malofte aperas moralaj nuancoj aŭ ambigueco.

Pro la menciita korupto ni ne ricevas la tradician elnodiĝon, kie la murdintoj fine estas malkaŝitaj. Sed efektive ni jam konas ilin, ĉar en la fadeno pri la murdo la aŭtoro klare rakontis, kiu faris kion, kaj ankaŭ kial. Do, mistero tute mankas en ĉi tiu romano, sed kompense kelkaj el la ĉefaj personoj estas sufiĉe psikologie kredindaj.

Moderna tekniko malofte estas utiligata en la krimromanoj de Modest, se ne kalkuli la oftan uzadon de poŝtelefonoj – tamen nur por telefoni. Iom amuzis min la jena esprimo de tio, kio interesas junajn nuntempulojn: “Kafejo ‘Rozo’ estis la ŝatata kafejo de gejunuloj. Jam de ĝia enirejo videblis, ke ĝi estas kafejo por gejunuloj. Sur la muroj pendis grandaj afiŝoj kun portretoj de famaj eksterlandaj ĵazmuzikistoj.”

La lingvaĵo estas kutime simpla kaj klara. Ĉe Julian Modest oni ofte trovas kelkaj apartaĵojn de orienteŭropa Esperanto, precipe la neripeton de subjekto en subpropozicioj. Sed en ĉi tiu verko tio okazas nur tre malofte. Parte povas klarigi tion la fakto ke la aŭtoro uzas mallongajn frazojn, ofte nur ĉefpropoziciojn. Sed krom tio oni verŝajne elsarkis tiun trajton (aŭ pli ĝuste aldonis subjektojn) post provlegado.

Preskaŭ ĉiam Modest evitas maloftajn vortojn, kiam tio eblas. Tial ege surprizis min trovi en la komenco la vorton “mincaj” (= maldikaj), uzata pri lipoj. Pli tipa estas esprimo kiel “haltejo de la subtera vagonaro”, kie alia verkisto eble skribus metrostacio.

Sten Johansson

Ne serĉu la murdiston! de Julian Modest


Marto 2020
Ĉi-foje mi legis ĉi tiun libron Ne serĉu la murdiston! verkita de Julian Modest.
Ĉefrolulo, komisaro Kalojan Safirov, loĝas en la ĉefurbo kaj laboras en la ĉefurba policoficejo. Antaŭ du jaroj li venis al la ĉefurba policoficejo de malgranda provinca urbo. Li ŝatas sian profesion, laboras diligente kaj honeste. Tial li esploris la krimagojn, sukcesis trovi la murdiston. Sed ĉi tiun fojon estis tute diferenca.
Junulino renkontis aŭtan akcidenton. Sed ĝi estis akcidento por murdo. Tio rilatis al skandalo de la ministro, kaj la estro de Kalojan ne deziris kontraŭstari al la ministro kaj diris al li ĉesi la esploron. Li ne povis kompreni la estran parolon.
Li ŝatas sian profesion kaj li entute dediĉis sin al la laboro. Tial li eksiĝis kaj li decidis, ke li starigu detektivan agentejon, daŭrigu laboron de la esploro.
Mi supoze legis, ke ĉi tiu libro estas verkita pri afero en polico laŭ titolo. Tamen la enhavo ne estas tia, tamen amuzis min.

Granda Kampo (Japanio)

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.