Elpensinte fine de la 19-a jarcento la telegrafon, fervojon, elektran lumon kaj aŭtomobilon, la Okcidento pentopagis pro sia progreso per militfebro kaj preskaŭ plena senspiritiĝo, do turnis sin al la Oriento por ĉerpi iom da interna lumo kaj vivosenco. La misteroj, la fabelosimilaj kredoj, la saĝeco jen vivutila, jen nur ŝajna – ĉio, pro kio la Oriento glorbrilis, fascinis la okcidentanojn ĝis sia plena transformiĝo en konsumeblan varon, ne pli ol ujeto da aroma oleo aŭ surpentrita ventumilo. Nun eĉ ne unu provinca urbo eŭropa troveblas, kie ne funkcius po kelkaj konsultejoj aŭ ekzercejoj pri ajurvedo, jogo, zen, reiki kaj similo.
En 1922, verkante kaj eldonante sian poezian rakonton Sidharta, Hermann Hesse staris ankoraŭ ĉe la purfonta orientemo, kiu daŭre satigis prafreŝan interesiĝon.
Li estis unu el la unuaj, kiuj teksis la fascinajn vestojn de la Oriento, kiuj sorĉis la koron de la eŭropanoj, lacaj de la industria ratvetkuro, naciaj kaj klasaj interluktoj, naskodoloroj de la hommalamaj instruoj.
Tamen momenton! La novaj vestoj estas esprimo signifanta neniomon da vestoj... Ĉu mi vere volis diri tion?
Per malavaraj koloroj kaj svingaj penikmovoj Hesse starigas antaŭ ni orientan Salomonon, junan, belan kaj saĝan, meze de ĉies amo, agnosko kaj frua gloro. Pli profunden Hesse ne gvidas nin, do ni kontentiĝu per elokventaj asertoj.
Kiel Salomono, la juna pastrido ne estas trankvila kaj serĉas la vivsencon, la veron, la perfektecon – fakte ĉion kune, sed ankaŭ ĉi-punkte Hesse allasas sufiĉan malprecizecon. La junulon akompanas lia alter ego, Govinda, la plej fidela amiko kaj arda admiranto. Forlasinte la prosperon kaj senzorgan vivon, la du junuloj iĝas senposedaj vagistoj. Sekvas jaroj da lernado kaj observado.
“Sidarto lernis ŝpari la spiron, lernis uzi malmulte da spiro, lernis reteni la spiron. Li lernis, komencante per la spiro, kiel kvietigi sian korbatadon, lernis malpiigi la batojn de sia koro, ĝis ili fariĝis malmultaj kaj restis preskaŭ neniuj”.
Kialaĉe do? pretervole elpafiĝas la demando. Ĉio viva spiras; kion oni atingas aŭ akiras farante la malon?
Sidarto “mortigis siajn sensojn, mortigis sian memoron”... Do ne nur la korpon. Bela ekzercado. Ĉu provindas?
Pardonu ke mi neeviteble perdas la citatan lokon, ĉar ĉio sinonimas, spiralas. La aŭtoro senlace ĵonglas per orientaj spiritaj terminoj, ĝis ĉio iĝas bunta kaĉo.
Poste aperas la Budho. Govinda aliĝas al li, kaj Sidarto restas sola. La instruo de la grandulo – same nebulece redonita fare de Hesse – ne allogas nian Salomonon, kiu denove volas elprovi ĉion novan sub la suno kaj la malon de ĉio jam elprovita.
“La sencon kaj econ de la mio mi volas lerni. De la mio mi volis disiĝi, tiun mi volis venki”.
Ĉu vi jam perdis la fadenon? Mi konfesu ke mi perdis ĝin delonge. Ĉar ĝi estas videbla nur por orientemaj intelektuloj indaj je la nomo.
Ni tamen rapidu kuratingi nian vagantan kaj fuĝeman Salomonon. Jen ĝi revenas al la urbobruo, iĝas malmonaĥo kaj ĝuas amon kaj amoron. Kaj ho miraklo! – kun iom da karno ekaperas en la verko la viv- kaj versimileco, ĝis nun forestintaj. La senhava veroserĉanto iĝas perfekta mondano, riĉulo, dikulo, diboĉulo, ĉar lernocele oni elprovu ĉiajn malaĵojn.
Ĝis la vica seniluziiĝo kaj refoja fuĝo, kiel vi verŝajne jam divenis. Kien ĉi-foje? Al pli simpla vivo, al neinstruita, sed purkora instruisto. Denove la okazaĵoj spiralas, por momento reaperas la jam konataj vizaĝoj. Plej amuzaj estas la du rerenkontiĝoj kun Govinda, la iama ombro de nia Salomono. Ambaŭfoje Govinda ŝekspireske ne rekonas tiun, kiun li iam adoris.
Fakte ni jam atingis la fadenfinon. Espereble la bunta ŝtofo plaĉis al vi: ĝin teksis ja Hermann Hesse mem. Domaĝe ke mi, netaŭga por la tasko de recenzanto, ne sukcesis vidi ĝin.
Postskribe menciindus, ke la tradukisto ial ajn esperantigis Siddharta-n al Sidarto, kreinte tiel misan vortoludon, dume Budho en la teksto restas kun sia -dh-, jen-jeno apenaŭ pravigebla en la sama verko.