La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Spartako

  • Verkinto: James Leslie Mitchell
  • Speco: historio, romano
  • Haveblo: Elĉerpita
  • Prezo: ±€9.68
  • Eldonjaro: 1993
  • Formo: libro kudre bindita
  • Priskribo: James Leslie Mitchell, pli bone konata sub la pseŭdonimo Lewis Grassik Gibbon, estas rekonata kiel la plej talenta skota prozverkisto de la 20a jarcento. Malgraŭ mallonga vivo li estis multprodukta aŭtoro. Liaj libroj inkluzivas priskribon de la skota urba kaj vilaĝa vivo, scienc-fikcion, arkeologion kaj historio. La romano Spartako rakontas pri la plej vaste konata sklav-ribelo en Roma Imperio, kiun gvidis gladiatoro Spartako.
  • Paĝoj: 224
  • Recenzo:
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Kompatinda Spartako!

Kompatinda Spartako! Jam multfoje oni faris el tiu dizertinta soldato kaj fuĝinta sklavo Leninon, kaj jen J. L. Mitchell faras el li Jesuon! Kaj kio fariĝas el lia misio? "La dieca Platono miregrigardus, se li aŭdus proponita, ke tracia sovaĝulo, sklava eŭnuko kaj hetajro apenaŭ viriniĝinta projektas organizi la Respublikon de li planitan!" Sendube, kaj mi miras kun Platono!

La komenco de tiu ĉi romano tamen impresas min tre interese. Ĝi memorigas al mi historiajn romanojn de la sveda nobelpremiito Eyvind Johnson, kiuj estas lertaj kaj multfundaj psikologiaj studoj en historia medio. Sed tiu impreso baldaŭ velkas, kaj Spartako de Mitchell montriĝas pli simpla historia aventuro. Kiel tia, ĝi tamen grandparte donas leĝere ĝuan legadon, kvankam la senfina vico de marŝoj kaj bataloj foje povas tedi, kaj la homaj karakteroj ofte tro ŝablonas.

Legante historian romanon mi akceptas fikcion en la ĉefa intrigo, se almenaŭ detaloj, medioj, homoj kredindas. En Spartako estas iel inverse: la ĉefa intrigo estas jam konata el la historio, sed la detaloj ne ĉiam konvinkas min. Estas jam menciita la celo de la sklavarmeo, laŭ Mitchell, establi Platonan Respublikon. Plue, interesus min, kiel eblis al fuĝintaj sklavoj dum du jaroj defii romiajn legiojn meze de la imperio? En ĉi romano ili faras tion danke al supera milita strategio, taktiko, disciplino kaj moralo, kio ŝajnas iomete romantika ideo. Kaj la romianojn karakterizas kliŝa dekadenco de la Romia malprospero – jam en la jaro 73 antaŭ Kristo!

Historia romano povas esti unuavice historia, provo en fikcia formo pritrakti historiajn eventojn, aŭ unuavice romano, prezento de demandoj "eterne homaj" en kadro, pruntita de la historio. En ambaŭ okazoj troviĝas risko, ke la aŭtoro ne kapablas malkateni sin de sia epoko, sed liveras anakronisman rakonton. En Spartako konkretaĵoj ofte ŝajnas al mi – laiko – kredindaj kaj aŭtentaj, dum la ideoj, pensoj, motivoj, rilatoj de la protagonistoj faras impreson danĝere najbaran de tia anakronismo.

Mitchell estas obsedita de etnaj diferencoj. Ĉiu individuo en la kunrastita sklavarmeo aperas kiel tipa reprezentanto de sia popolo. Eĉ en furioza batalo oni tuj distingas laŭ la trajtoj gaŭlon de ĝermano, helenon de traco. Marŝante tra Italio la sudlandanoj frostotremas en la nordo, nordanoj svenas pro varmo en la sudo, dum "la orientaj kaj afrikaj sklavoj jubilis pro la bonkoreco de l' suno..." (Mitchell evidente ne konis la diraĵon, ke nur anglo aŭ freneza hundo iras tagmeze en la suno!) Nu, Mitchell estis skoto, kaj oni devas pardoni lin, se liaj gaŭloj estas bravaj kaj spritaj, dum la ĝermanoj estas perfidaj, ibero freneza kaj orientanoj anonimaj batalmaŝinoj. Kompreneble aperas ankaŭ judo sur la scenejo, ne tute simpatia ulo, lerta, fiera fariseo. Ne miskomprenu min; mi ne akuzas Mitchell pri rasisma sinteno, sed tiu emfazo de etnaj karakterizaĵoj forigas la individuecon de liaj personoj.

Mi supozas, ke ĉiu leganto same kiel mi antaŭvidas bonan lingvaĵon en traduko farita de William Auld. Mi ne scias ĉu kulpas miaj tro altaj atendoj aŭ troa hasto kaj malzorgo de Auld; ĉiuokaze la lingvaĵo parte seniluziigas min. Baze temas pri tute normala esperanto, foj-foje eĉ eleganta. Sed mi trovis pli da ĝenaj aferoj ol akcepteble.

Por komenci per detaloj: la homoj, kiujn mi nomus ĝermanoj, ĉe Auld aperas kiel germanoj (sopirantaj al Germanujo!), kio impresas min anakronisme. Aperas flokoj el siliko, kiuj evidente devus esti splitoj. Du sklavoj havas debaton (=disputon, kverelon). Akvofalo kriĉas. El Sicilio venas knabino sicela. La transitiveco de verboj foje donas al ni ĉiuj kapdoloron, sed antaŭ ol presi libron oni devus elsarki droniĝis, naŭzigis, movigi, armigi, enuiĝi, vaĉi tendaron, urĝigi ktp.

Ĉe la tempoformoj uzataj de Auld mi ofte sentas obtuzan malkontenton. Kompleksajn verbotempojn de la originalo Auld tro ofte tradukas per estis -inta, estus -inta, estis -onta ktp, eĉ en dialogo, kie tio kuspas la langon: "estis tion alrigardinta", "liaj malpezarmitoj estis informintaj lin", "ni estis strangolontaj vin", "se la romianoj estus havintaj tiun ĉi tendaron kaj enmarŝintus sklavoj". Rare li uzas la "modernisman" estintis, kiun mi kun hezito emas akcepti, sed prefere ne en dialogo. Praktike plej ofte sufiĉus simpla verbotempo, se necese kun adverba aŭ helpverba aldono (jam, iam, antaŭe, volis, intencis ktp).

Okaze oni trovas ĉe Auld eĉ misuzon de kondicionala -us kie pli konvenus -os: "li (...) konvinkiĝis, ke la Komandanto, kiam li rimarkus (...) forlasus (...)" Kaj ankoraŭ; mi trovis eĉ tradukan malatenton, kiun mi mem bone rekonas, sed kiun oni devus korekti jam je la unua tralego – tradukon de du sinsekvaj futuroj per unu futuro kaj unu infinitivo: "la Komandanto retretos (...) kaj tie forlasi ŝipe Italujon" (fuŝo farita ĉar la angla, same kiel la mia, konstruas futuron per helpa verbo, kiun ripeti duafoje ne necesas). Simila malkongruo troviĝas en "Furio (...) militservinta (...) kaj antaŭ tio travagis (...)" Foje Auld tute implikiĝas en la kompleksaj verbotempoj de siaj sklavoj: "Mi estus devinta tranĉi al ŝi la gorĝon (...) aŭ alternative transdoninta ŝin al (...)" Ne mirinde, ke tiu ribelo malvenkis; jam la verboj ŝajnas tro tenaca malamiko!

La esperanta -n ludas pli ol unu rolon, kaj foje la akuzativoj amasiĝas ĝis trosateco. Ĉu ne indus iel eviti tian stakon, kiel "vidis (...) Virbovojn, sekvantajn hejmen la Polusstelon"?

Alia stila figuro, kiu ne plaĉegas al mi, estas frazaj elipsoj de la speco "Gaŭlo, li svingis glavon de siaj triboj". Foje la impreso estas eĉ komika: "Homo klera pri la greka lingvo, li traktis tre bonkore siajn sklavojn kaj soldatojn".

Plurloke mi havas impreson, ke Auld tro haste tradukis, lasante la anglan originalon influi la esperantan frazeologion kaj vortelekton. La frazoj foje estas komplikaj, kaj mi preferus iom pli internacian stilon ol ekz.: "Tra la tuta tago, granda serpento kun kresta kapo, tiu kapo – la brilaj lancoj de la bitinianoj, la armeo estis serpentuminta suden tra la polvpostlaso de la malpezarmitoj".

Necesas tamen fine substreki, ke la lingvaj formoj supre kritikataj ne dominas la paĝojn de la libro, kiu pliparte legiĝas flue, ofte kun plezuro.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.