La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La servorajto + La sinmortigo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Materialismo kaj ĵaluzo


esperanto.be/fel/mon/rec/ssin.html

Ĉiam bonvenaj estas originalaj teatraĵoj en Esperanto: ili ŝveligas la bedaŭrinde magran Esperantan dramaron. Tamen kial verki por teatro kiu, krom kelkaj notindaj esceptoj, apenaŭ ekzistas, kies publiko - ĝenerale - nur unu fojon jare kadre de Universala Kongreso spertas Esperanto-dramarton? Feliĉe rimarkeblas sufiĉe da „frenezuloj” en Esperantujo - inkluzive de eminentuloj, kiaj Baghy kaj Boulton - kiuj verkas por la estonteco, kiam realiĝos la revo de Zamenhof pri migranta teatra trupo kaj, pli ambicie, la revo de multaj pri establita teatra tradicio.

La du teatraĵoj en la kolekto de Geraldo Mattos, unu unuaktaĵo kaj unu triaktaĵo, prezentas du temojn: materialismo kaj ĵaluzo. En la unuaktaĵo, „La servorajto”, familianoj kvereletas pri novaj sketiloj kaj biciklo (por la infanoj) kaj pri vidbendaparato kaj nova aŭto (por la gepatroj). La familia servistino mistraktiĝas: neniu aprezas ŝiajn surtabligitajn pladojn; fine ŝi minacas eksiĝi, rifuzante lavi la duan aŭton. Tiam la patro decidas rezigni pri la aŭto, konkludante: „En la familia domo, edzo estas malpli necesa ol servistino” (p. 17). La servistino restas, kaj foriras por revarmigi la neglektatajn pladojn.

Jen do leĝera komedio, kiu sendube distros Esperantan publikon, malgraŭ iom mucida servistino-historio, kiu tiom fremdas en la lasta jardeko de la nuna jarcento kiom vaporlokomotivoj aŭ telegramoj (ĉu vere? - n.d.l.r.). Diference de la servistino, la familianoj kredeblas: materialismo, malkiel servistinoj, enradikiĝis en preskaŭ ĉiu familio de la t.n. civilizita mondo.

Pli ambicia estas la triaktaĵo „La sinmortigo”. Blinde ĵaluza edzo ĉie ĉiam sekvas sian edzinon Desdemona; kiam ŝi „eskapas”, li eĉ interrompas teatran prezentadon por trovi ŝin, kredante finfine, ke ŝi vizitas iun Otelon. Desdemona, intertempe, forte plendas pri sia edzo kaj malkaŝas al sia bofratino, ke ŝi mortigos sin kaj sian trimonatan feton. Ĉio solviĝas kaj inversiĝas en la tria akto, kiam Desdemona promesas sekvi ĉien sian edzon.

De pluraj vidpunktoj estus interese surscenigi la triaktaĵon. Kredeble ĝi prezentus al reĝisoro plurajn problemojn. Unue, abundas monologoj aŭ kvazaŭ-monologoj, ekzemple en la tria akto, kiam Desdemona alparoladas sian edzon. Kompatinda aktoro, kiu devas muti, dum ĉirkaŭe torentas la mokado de Desdemona: scenoj tiaj malfacile realigeblas kaj sendube profitas de ruĝa reĝisoro-krajono. Due, aŭdiĝas foje la aŭtoro, ne la roluloj. Ekzemple, ĉieas - ja belaj - aforismoj kaj vortludoj: „Kiu sakras, ne masakras” (p. 21); „Tiu, kiu vortas, ne perfortas” (p. 28); „ ... la vangon de la lavango da kisoj” (p. 46); „li restas muta, li restas kaputa” (p. 46); „ ... inter larmoj kaj alarmoj” (p. 50). Tamen la cititajn erojn elbuŝigas tri apartaj homoj: oni devas sin demandi, kiomgrade la aŭtoro, almenaŭ lingve, konas kaj distingas siajn kreitojn.

Ŝajnas - eble mi eraras - ke „La sinmortigo” tro frue enlibriĝis. Teatraĵo ne povas rekte salti el muldilo al medalo; antaŭ ol surpapere fiksiĝi, ĝi devas aliformiĝi, reformiĝi, ree aliformiĝi; ĝi devas elmetiĝi al kompetentuloj - aktoroj, reĝisoroj, surscenigistoj; ĝi devas - kiel speco de monstro frankenŝtajna - spiri, vivi, survange senti venton de kritiko kaj aprobo. Ĉu „La sinmortigo” tiel kreiĝis, tiel naskiĝis, mi dubas. Tamen eĉ frunaskitoj kapablas amuzi, distri kaj ĝojigi.

Paul Gubbins

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.