La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Aktoro malliberigita

Kiam en 1979 mi ekvidis en Libroservo de Universala Kongreso diskon kun deklamaĵoj de Nikolaj Rytjkov, mi havis fortan tenton aĉeti ĝin. Sed unue, mi ne havis sufiĉe da mono; due, se sovetiaj doganistoj trovus la diskon, mi perdus por ĉiam eblon vojaĝi eksterlanden, por ne paroli pri alispecaj malagrablaĵoj.

Se vi konas la libron de Ulrich Lins "La danĝera lingvo", sciu, ke impulson verki la parton pri persekutoj de Esperanto en Sovetio donis al la aŭtoro renkontiĝo kun Nikolaj Rytjkov. Magnetofona registraĵo de intervjuo kun la aktoro estas la ĉefa enhavo de la prezentata libro, kiun ame kompilis Maria Abolskaja el Peterburgo. La ceteron konsistigas rememoroj (inter ili, de Marjorie Boulton kaj Eli Urbanova), komentoj kaj unikaj fotoj.

Nikolaj Rytjkov, profesia aktoro de teatro kaj aktiva esperantisto, estis arestita en marto 1938. Post torturado dum esplordemandadoj, li, same kiel aliaj esperantistoj, estis akuzita, ke li estas aktiva membro de la internacia spiona organizaĵo, kiu kaŝas sin sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU).

Li pasigis ok jarojn en sovetia koncentrejo ĉe la fifama Kolyma. La ceteron de sia vivo li devis pasigi en la ekstrema Nordo kiel ekzilito. Tamen post dek jaroj (post la morto de Stalin) li estis rehabilitita kiel senkulpa.

Nikolaj Rytjkov revenis en Moskvon kaj plu laboris kiel aktoro. Li estis unu el la motoroj de Moskva Esperanto-Klubo. Esperanto estis ĉefa parto de lia vivo. Kiam ajn mi venadis en Moskvon, mi vidis lin en klubaj kunvenoj. Li ofte partoprenis koncertojn kaj brile deklamis. Li ŝatis deklami precipe poemojn de Kalocsay kaj Majakovskij. Li estis perfekta stilisto kaj ĉiam pretis doni trafajn lingvajn konsilojn: ankaŭ mi ŝuldas al li unu.

Li estis samaĝulo de miaj gepatroj kaj rilatis al mi patrece. Kiam en 1962 en Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kun Eksterlando (konata sub la rusa mallongigo SSOD) aperis vakanta posteno de oficisto pri Esperanto (!), Nikolaj Rytjkov rekomendis min. Ha! Mi imagas nun, kiel "plaĉis" al superuloj rekomendo de la politika malliberulo (ili ĉiam restis sub suspekto de nelojaleco)! Kompreneble, oni dungis ne min (lingviston), sed direktorinon de parko, kiu ne sciis, kio estas Esperanto.

En 1963 ni ambaŭ partoprenis en la 48a UK en Sofio, kie Nikolaj Rytjkov estis tre aktiva kaj feliĉa, ke li povas komunikiĝi kun samideanoj diverslandaj.

Li tre amis sian landon, sed kun la tempo li venis al la konkludo, ke li ne plu povas vivi tie: ja la periodon de "degelo" iom post iom anstataŭis "frosto"; li perdis sian optimismon pri perspektivoj de Esperanto en Sovet-Unio; kaj ankaŭ lia familia vivo ne estis feliĉa. Kaj li decidiĝis pri tre riska solvo. En 1965, post la fino de Esperanto-konferenco en Vieno, li petis politikan azilon. Pri tio skribis ĉefaj gazetoj de okcidenta Eŭropo.

La vivo de la enmigrinto, kies profesio estas ligita al la rusa lingvo, estis tre malfacila. Kelkaj esperantistoj laŭeble helpis lin, ĝis li trovis laboron de parolisto kaj lingva redaktoro en la rusa sekcio de la brita radiostacio BBC. Nun oni povis aŭdi en Sovet-Unio lian specifan voĉon tra muĝado de radio-malhelpiloj: ja la sovetia gvidantaro ĉefe timis la Vorton kaj tial ne enlasis en la landon eksterlandajn gazetojn kaj malhelpis aŭskulti eksterlandan radion.

Nikolaj Rytjkov trovis eblojn ankaŭ profesie aktori. Lia plej granda sukceso estis rolo de Lenin, kiun li ludis germanlingve en okcidentgermana televida filmo "Intercivitana milito en Rusio".

Sed ĉefe li estis feliĉa, ĉar li povis libere esperantumi. Li partoprenis Universalajn Kongresojn kaj aliajn movadajn aranĝojn, en kiuj li deklamis kaj komunikiĝis.

Sed lia vivo daŭris nelonge: en 1973 li mortis pro kancero. Li vivis por Esperanto, kaj lia nomo restu al ni konata!

Boris Kolker

Ŝi tion faris!


1999. №11 (61)

La memorlibro pri Nikolaj Rytjkov (1913-1973), kompilita de Meri Abolskaja estas kolektiva verko. Ĝian kernon konsistigas la propra parolo de la forpasinta aktoro, granda intervjuo kun li fare de d-ro Ulrich Lins, rememoroj pri Rytjkov de liaj samlandanaj (M.Abolskaja, A.Ĥarjkovskij, F.Kulagin k.a.) kaj esterlandaj samideanoj (E.Urbanova, M.Boulton, B.Lapenna k.a.) kaj kelkaj poemoj.

Nemulton rakontas NR pri sia esperantistiĝo, kiam li estis nur 12-jara, pri komenco de la aktora vivo, edziĝo al la ĉarma aktorino Zinaida Naryŝkina, kiu sian tutan vivon malamis Esperanton, kiu por ŝia edzo estis “kvazaŭ alvokiĝo, ia misio”.

Post la Esperanta tagiĝo de 1920-30, venis kruda krepusko de 1937, komenciĝis arestoj. NR reagis: “Estis arestita Sneĵko el Minsk... ho, eble li faris iun mispaŝon... Jen, oni arestis Drezen, li ne estis ruso, li parolis kun iu fremdlanda akcento. Oni arestis Muravkin — li ĵus revenis el Germanio kaj li portis luksan kompleton”. Tipa vidpunkto de proleto kaj patrioto: la soveta ŝtato ĉiam pravas. Duboj aperis ĉe li ununokte de 1938, kiam post traserĉo en lia apartamento, oni venigis lin al Lubjanka, kruele batis lin kaj prezentis la akuzon, ke li “estas aktiva membro de la internacia spiona organizaĵo, kiu sin kaŝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de SEU”. Kaj tio pri oficiale registrita SEU!

La juĝverdikta akuzo estis pli specifa: “Laŭ la decido de la speciala komisiono ĉe NKVD USSR de 2.07.38 pro kontraŭrevolucia agado (partopreno en faŝista spiona organizaĵo de esperantistoj)”. Do NR estis kondamnita por 8 jaroj en koncentrejo nur pro la esperantisteco.

Tiel, rememoras NR, “komenciĝis mia Golgoto”: ŝipveturo al Magadan (pri kio legu ĉe Eŭgenia Ginzburg en “Krutoj marŝrut”), koncentrejo, ekzilo en Norilsk, kie senlabora NR devis mem havigi al si manĝon, dua aresto kaj ekzilo en 1949.

Ĉiam li volis manĝi kaj dormi (eĉ dum dormo kaj manĝo). Tamen en 1943 venis faciligo — laboro en prizona teatro.

NR rememoras: “En Novembro de 1955 estis absolvita ankaŭ mi. Oni diris: Vi estas senkulpa”.

Li revenis en Moskvon, ekloĝis en sia loĝejo, ekdeĵoris ĉe la sama teatro. Tamen lia edzino fariĝis eĉ pli fremda ol antaŭe: ŝi ne povis pardoni lian esperantistecon kaj tion, ke li ankoraŭ E-aktivas. Ŝi ne povis kompreni, ke li neniam ĉesis: eĉ en gulago li instruis Esperanton, kaj trovinte en Norilsk Fundamentan Krestomation li serĉis en ĝi rusismojn.

Post nelonga Festivala (1957) degelo NR komprenis, ke la rilato al Esperanto kaj al li persone ŝanĝiĝis nemulte, sed li ankoraŭ restis naiva, skribis defian leteron al Suslov, sed estis akceptita en CK de duaranga oficisto, kaj plu revis: “Se mi povus almenaŭ kvaronhoron paroli kun iu sekretario de CK!”

Tamen poste li sobriĝas — kiam oni malpermesis al profesoro E.Bokarev kaj verkisto I.Sergejev partopreni UKon eĉ en la “frata”, pli ĝuste kolonia, Pollando. Venis 1963, la 48a UK en Bulgario kaj 25 Sovetianoj, inter ili NR, venis al Sofio. “Dudek kvin personoj, kiel la brigado en Kolyma”,— ironias NR: li scias la postkulisan historion: pro kio oni rajtigis ilin veturi. Surbende li diras, ke oni ordonis al li spioni pri sovetiaj kongresanoj kaj iliaj gastoj. Li rifuzis. Antaŭ la sekva UK oni invitis lin al KŜS kaj ordonis, ke li spionu, se li deziras partopreni. “Kion vi deziras? Ke mi devu esti denuncisto?.. Certe vi havas mian dosieron... Vi scias, ke siatempe mi neniun denuncis, eĉ estante torturata”.

La aviadilo kun sovetiaj kongresanoj al la 49a UK forflugis en Nederlandon sen li. Tamen li insistas pri vizo por aliaj E-kongresoj. Respondo: “Spionu!” Li malkonsentas. “Tiam oni enkarcerigis min kaj torturigis min per drogoj... kaj mi fariĝis malforta kaj malsana”.

Fakte KŜS ne tuj mortigis lin; NR havis konstantan stomakdoloron kaj poste mortis pro kancero en la stomako.

Abolskaja skribas: “Mi ne trovis la konfirmon pri tio...” Strange, ne estis dokumentita, do — ne okazis; al NR ŝi ne kredas. Diference de Abolskaja, prezidanto de Aŭstrio (kaj esperantisto) F.Jonas kredis, kaj helpis al li ellandiĝi por E-konferenco en Vieno. (Mem NR atribuis tion al sia mensoga konsento spioni. Tamen — KŜS al li delonge ne fidis.)

Do, li fuĝas tuj post la E-konferenco en Vieno. Granda frapo trafis E-movadon en USSR... Tamen li fariĝis libera. Ĉu tuj?

“Mi petis pri politika azilo... La libera mondo plej unue invitis min en — prizonon. Nu, rolo estas al mi ja kona-a-ata!” (La neŭtrala Aŭstrio azilon ne rajtis doni).

Tamen tiu mondo estas vere libera, kaj por NR komenciĝas verda stafeto. Li loĝas en Francio, deĵoras ĉe CO de UEA, rolas Lenin dum filmado en Germanio, finfine, helpe de amikoj, instaliĝas kiel anoncisto kaj lingva redaktoro ĉe la Rusa sekcio de BBC. Sian simpation, kaj eĉ amon donacas al li belaj virinoj — konata aktorino H.Knef, verkistinoj M.Boulton kaj E.Urbanova (dum MB neas proksiman rilaton — “li deziris rilati kun mi malpli platone, sed akceptis mian limigon”, EU priskribas la seksan aferon kun NR). Fin-fine li edziĝis al juna kaj ĉarma Maŝa (Maŝa Rytjkov-Ellis). Nelonge ili kunis — en 1973 li mortis. Restis memoro, kiu materialiĝis en “Sur la signo de Liro kaj Verda Stelo”. Kaj kunvenis amikoj de NR por rememorigi forpasinton, preskaŭ vivigi lin en la Berlina UK!

Meri Abolskaja, modesta eksinstruistino el Leningrado, esperantistino de 1956 jaro, leterumis al ĉiuj, kiuj konis NR, petis ilin skribi rememorojn, kolektis ilin sub la verda kovrilo de la libro pri li. Ŝi invitis la amikojn veni al Berlino kaj venis mem.

Heroa ago. Mi scias, kiel malfacile estas por ruslandanoj akiri la germanan vizon, pagi ĉiujn elspezojn por UK en multekosta Berlino. Ŝi tion faris! Gratulon kaj dankon al ŝi de ĉiuj amikoj de NR.

Aleksandro Ĥarjkovskij

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.