 |
|
|
|
| FEL, ĉiam io nova! |
 |
|
|
|
|
Sep vangofrapoj
 - Verkinto: Károly Aszlányi
- Tradukinto: Laszlo Somlai (Spierer)
- Originala lingvo: Hungara
- Speco: romano
- Haveblo: En stoko
- Prezo: €4.70
- Eldonjaro: 1984
- Priskribo: Karlo Aszlányi apartenis al la verkistoj de la nova generacio. Jam en juna aĝo li komencis verki kaj liaj verkoj havis pli kaj pli grandan sukceson. Krom romanoj li verkis por la teatro kaj por la filmo. Ankaŭ tiu ĉi romano estas filmigita de UFA. La verkisto en sia infanaĝo promesis al si, ke li donos sep vangofrapojn al la Malklero. Pro tio naskiĝis ĉi tiu romano. Legante la romanon, oni ne forgesu ke kvankam la scenejo estas en Anglujo, ĝin verkis Hungaro. S-ro Aszlányi promesis verki specialan antaŭparolon por la Esperanta eldono de la ‘Sep Vangofrapoj’, sed li ne povis plenumi la promeson, ĉar li mortis en sia trideka jaro pro aŭtomobila akcidento la 8an de Decembro 1938.
- Paĝoj: 160
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|