La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La aventuroj de Ŝerloko Holmso

  • Verkinto: Arthur Conan Doyle
  • Tradukinto: István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Trevor Steele, Sten Johansson kaj Russ Williams
  • Originala lingvo: angla
  • Speco: romano
  • Haveblo: En stoko
  • Formoj: libro kudre bindita €21.90
  • Priskribo: Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro de Arthur Conan Doyle ĝis nun ne aperis en Esperanto. Fine, Sezonoj realigis la ideon de William Auld (la tradukinto de La ĉashundo de la Baskerviloj) kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona internacia tradukteamo.
  • Paĝoj: 248
  • Larĝo: 143 mm
  • Alto: 198 mm
  • Eldonjaro: 2013
  • Pezo: 306 g
  • Recenzo:
    • Ĝuinda libro, kiun mi rekomendas al estontaj partoprenantoj en la sumoo. La rakontoj pri Sherlock Holmes estas ĉiam relegindaj, eĉ se oni jam konas ilin. La tradukoj, faritaj de ok malsamaj homoj, estas bonaj kaj flue legeblaj.. (Anna (Anna Lowenstein) - Internacia Esperanto-Sumoo Septembro 2014)
    • Lau mi, Ŝerloloko Holmso estas la plej mondfama detektivo! Ĉi tiuj rakontoj montras la lerteco de iu, kiu povis solvi problemojn kaj misterojn nur per inteligenteo kaj dedukto. Mi legis tri rakontoj el la 13 en la libro - Skandolo en Bohemujo, La Ruĝhara Ligo kaj Kazo de Identigo. La unua kaj la dua estas ekscitaj kaj bonaj, la tria ion perfortita; sed ĉiuj estas distraj kaj legindaj! (Anne - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2017)
    • De Wolfgang Kirschstein: La plej akra detektivo
  • Pritakso: Aldoni mian pritakson
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La plej akra detektivo


2015, №3 (245).
esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-doyle3.htm
Holmso

Estas malfacile pretervidi kelkajn paralelojn en la vivoj de Conan Doyle kaj Zamenhof. Ambaŭ naskiĝis en 1859. En 1887, la jaro kiam aperis la Unua Libro de Esperanto, Doyle enkondukis sian plej faman fikcion, la detektivon Sherlock Holmes kaj ties fidelan amikon kaj registranton de diversaj kazoj kaj aventuroj, D-ro Watson.

Sherlock Holmes estis tuja kaj daŭra sukceso kaj la merkato postulis pli da rakontoj. La rakontoj de La Aventuroj de Ŝerloko Holmso aperis ekde julio 1891 en la samjare fondita brita revuo The Strand Magazine (la aserto en la antaŭparolo, ke ĝi fondiĝis en 1890 estas evidenta preseraro). La desegnaĵoj de Sidney Paget formas daŭre la percepton de Holmes en popularkulturaj referencoj.

Holmes funkcias kvazaŭ kiel pensmaŝino. Iam Watson listis la ecojn de sia amiko: “Filozofio, astronomio, kaj politiko […] ricevis nulan noton.” Sed Holmes ja okupiĝas pri: “Botaniko varia, geologio elstarega rilate kotospurojn el iu ajn regiono en kvindekmejla radiuso de la urbo, ĥemio strange originala, anatomio nesistema, sensaciaj literaturo kaj krimregistroj unike bonaj, violonludanto, boksanto, skermanto, advokato, kaj memvenenanto per kokaino kaj tabako.” Holmes suferas ankaŭ de enuo, la malsano de la intelektuloj en la 19a jarcento. Eĉ post sukcesa solvo de iu krimo, enuo tuj vualigas lian cerbon, ekzemplo en la Mistero pri la Ruĝhara Ligo li eldiras: “Ve! Mi jam sentas ĝin [enuon] ĉirkaŭi min. Mia vivo estas unu longa klopodo eskapi de la banalaĵoj de la ekzisto. Ĉi tiuj enigmetoj helpas al mi fari tion.”

Kiam Holmes aŭskultas pri nova kazo, li sidas en sia fotelo “kun la laca pez-palpebra esprimo, kiu vualis lian sagacan kaj akrasentan naturon.” Kaj preskaŭ ĉiam li havas la bezonatan scion, ĉu temas pri tatuaj markoj el Ĉinio (Holmes faris esploron pri ili), aŭ apartaj “scioj pri tabakcindroj” (Holmes “verkis monografieton pri la cindroj de 140 apartaj specoj de pipo-, cigaro- kaj cigaredotabako”). Krome li abunde legas gazetojn kaj ĵurnalojn kaj administras “pezaj[n] notlibroj[n], en kiuj li kolektis siajn gazet-eltondaĵojn” kaj trovas necesajn spurojn por solvi la enigmojn.

La 12 Aventuroj de Ŝerloko Holmso ricevis esperantlingvan version de ok tradukantoj, el kiuj pluraj ne havas la anglan kiel sia gepatra lingvo. Tia teama laboro efektive altigas la allogon de tiu kolekto. Lingvistoj eble povus spuri diversajn trukojn ĉe la malsamaj tradukantoj. Tamen pro la fina redaktado de Aleksander Korĵenkov, ĉiuj rakontoj de la kolekto feliĉe aperas homogene. La tradukoj estas plaĉe legeblaj. Sed oni prefere gustumu ilin malrapide kaj po-pece.

Min, kiel leganton, ĝenis la manio esperantigi la nomojn de lokoj kaj de fikciaj personoj. Tio foje neintence komike efikas al mi. Kial “sinjoro Ĝonso el la Skotlanda Korto”, “Vaterla ponto” aŭ “Registroj de Lojdo”? Mi opinias, ke tiuj inventitaj formoj ne estas bezonataj, sed mi ja agnoskas, ke alia leganto nepre aprezas ilin.

Prenu kaj legu, kaj Londono de la 1880-90aj jaroj aperos antaŭ viaj internaj okuloj.

Wolfgang Kirschstein

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.