La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tirano Banderas

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Groteska tirano

Ĉi romano el 1926 prezentas en burleska formo diktaturon de klasike latinamerika tipo kun ties kruelaĵoj, flato kaj perfido, profitado kaj opresado. Ĝia esenca temo estas la karakteroj kaj sorto de homoj vivantaj en tiaj kondiĉoj. Ramón del Valle-Inclán estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj hispanaj verkistoj de nia jarcento en pluraj literaturaj ĝenroj, avanulo anticipanta la absurdisman teatron kaj la hispanamerikan "magian" realismon.

La rakontmaniero en Tirano Banderas estas parte impresionisma. Prezentiĝas vico da scenoj, ofte mallongaj, el kiuj kelkaj disvolvas vivan, eventoplenan agadon, dum aliaj prefere montras econ kaj sintenon de la rolantoj. En tiuj lastaj troviĝas – por mia gusto – iom tro da grotesko kaj karikaturo, kio por Valle-Inclán karakterizas propran ĝenron, nomatan "esperpento". Lia teksto ofte esprimas ankaŭ opinion, polemon, prijuĝon; mi pli ŝatus se restus al la leganto fari tiajn. Plej plaĉas al mi tiuj partoj de la romano, kie Valle-Inclán koncize, trafe scenigas la vivon kaj agojn de malriĉuloj, indianoj, ribelantoj, prizonuloj kaj viktimoj de la diktaturo.

La lingvaĵo de Fernando de Diego en Tirano Banderas legiĝas kun granda ĝuo, kaj mi rimarkas relative malmulte de la obstakloj kaj problemoj kiujn li devis superi por esperantigi la romanon. En antaŭparolo Antonio Valén asertas, ke eĉ por hispano ĉi traduko pli facile legeblas ol la lingve komplika originalo, kaj mi ne vidas kaŭzon dubi pri tio.

Fernando de Diego foje esprimis ideojn pri lingva evoluo kaj stilo, el kiuj kelkajn mi trovas nur bizaraj, dum aliajn mi aprobas – almenaŭ kvindekprocente! Li krome havas reputacion, laŭ kiu li uzus komplikan lingvaĵon farĉitan per amaso da neologismoj. Estus domaĝe se pro tio homoj evitus liajn verkojn, ĉar malgraŭ tiu reputacio kaj malgraŭ ideoj foje ekstremaj li estas elstara stilisto, tia, kian ni bezonus dudekope! Lia lingvaĵo ofte estas pli flua, kaj foje pli simpla ol tiu de multaj, kiuj lin akuzas pri lingva herezo. Pro tiu bela stilo mi emas pardoni al li multon, i.a. lian senbazan "malofobion", kiu ŝajnas proksimiĝi al monomanio. En Tirano Banderas la lingvaĵo varias de simpla, klara kaj konciza ĝis bombasta, baroka, depende de tio kiaj homoj ĉefrolas en la koncerna sceno, kio sendube spegulas la originalon.

Komparante la tekston de Fernando de Diego kun sveda traduko kaj kun la originalo mi – eĉ sciante nur grajnon da hispana – facile konstatas, ke Fernando de Diego pli fidele sekvas la originalon, se temas pri unuopaj vortoj kaj frazeologio. Fideleco tamen gravedas je risko, ĉar tradukanto devas servi al du sinjoroj – la aŭtoro kaj la leganto. Foje, ŝajnas al mi, troa fideleco kondukis Fernando de Diego’n al ne tre internacia frazo aŭ vortformo. "La hispana kazino -kiĉoj, orumitaj lampoj, pompaĉaj modluroj- vibris kongesta kaj bruska, resonis fanfarona." Tiu frazo paŭsas la originalon, sed ĉu kun bona efiko? Ankaŭ en "Larrañaga kuntiris sin kaj inhibiciiĝis kun sia senviva rideto" la hispana "inhibiéndose" estas fidele paŭsita, sed ĉu komprenata de la leganto? Plue "ento da racio" sendube tre fidelas al "ente de razón", sed kiel ni ĝin komprenu? "Fikcio"? "Preteksto"? "Motivo"? "Elpensaĵo"? Kaj ĉu "laborantismo" estas la plej internacia traduko de hispana "laborantismo", kun ŝajna senco "konspirado" aŭ simile?

La supraj demandoj ne estas la solaj kritikeblaj punktoj, sed sume kaj resume la romano en esperanta vesto de Fernando de Diego prezentas verkon tre altkvalitan kaj legindan.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.