La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Kronikoj el mia tirkesto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Talenta sed skiza vorto-ĵonglado

Christan Rivière en Kronikoj el mia tirkesto kolektis kvardekon da eroj relative diversspecaj. Laŭ liaj propraj vortoj temas pri "tekstoj kiujn mi stokis en mia tirkesto. Tie iuj restis kelkajn jarojn. La aliaj regule alkuniĝis, laŭ la neceso tajpi, ĉar jukis miaj fingroj pro grava okazaĵo aŭ fulma ideo" (p. 5). Li diras ankaŭ: "Mi kolektis ilin (ne ’korektis’, fakte preskaŭ nenion ŝanĝis post la retrovo)" (p. 6).

Eblus diskuti, ĉu tio estas bona metodo de elekto kaj redakto por libroforma eldono. Fakte pluraj el la eroj ŝajnas al mi provizoraj skizoj, kiuj eble devus resti en la tirkesto. La aŭtoro eĉ iom memironias pri simila temo en la rakonto Kanto-sperto. Aliaj tamen estas pli ellaboritaj noveloj, el kiuj pluraj ricevis diversajn literaturajn premiojn.

La volumo enhavas ankaŭ kelkajn poemojn, kaj iuj el la mallongaj prozaĵoj ŝvebas ie mezvoje inter rakonto kaj proza poemo.

Tamen eĉ en la pli maturaj tekstoj la stilo kaj verka metodo estas certagrade skizaj. La aŭtoro malmulte kreas scenojn, mediojn, agantojn. Ŝajne li ekhavas ideon, ofte ne tre profund-sencan, kaj surbaze de tiu li konstruas intrigon el vortoj. Kiel leganto mi malofte identiĝas kun la personoj aŭ intense sentas la etoson, lokon aŭ tempon de la okazaĵoj.

En pluraj tekstoj Rivière ĵonglas per vortoj, eble iomete laŭ Lorjaka maniero, tamen sen ties gaje frenezeta humuro. Legantoj, al kiuj aparte plaĉas tia vorta gimnastiko, sendube povas ĝui liajn tekstojn, ĉar oni facile konstatas grandan talenton pri vorta manipulado, kaj la lingvo ĝenerale estas tre bona. Al mi tamen ŝajnas, ke la bunta lingvaĵo kelkfoje kaŝas mankon de substanco.

"La kamparo ne plu heĝas nek rojas, sed transgene celeariĝas tiom rapide kiom urboj popolumiĝas." (p. 17-18). Nu, ol tiaj spritaj sed iom serĉitaj vortumoj, mi preferus sukajn scenojn, kiuj montrus anstataŭ referi. Tamen, en ĉiu brusto estas sia gusto.

"Tempo sablas ŝtele tra la fingroj de la somero. Ĉiutagas rendevuo plaĝa. Vivo kunas flustre. Amo sunas. Korpoj puzlas suple, osciladas kuple." (p. 83-84). Tre bele, kaj certe multaj legantoj ŝatas tian ĉizitan stilon, sed al mi tiuj frazoj impresas iel sterile. Mankas vivo, sentoj, sensoj, mankas veraj homoj el karno kaj sango. Estas nur vortoj, vortoj…

En kelkaj tekstoj mi tamen trovas tonon, kiu efektive kaptas mian atenton kaj parolas al miaj sentoj. Temas ekzemple pri la unua ero, La kasistino, pri virino kies "koro ne eltenos ĝis amo trafos" (p. 7), la vere originala kaj sukcesa Disigo, pri la kvazaŭrilato inter senhejmulo kaj manekenino sur reklamafiŝo, kaj la premiita novelo Rimorso, pri viro kiu elpensas manieron reveki la atenton de sia edzino, kies "okuloj ridetas, sed ŝajne ploretas ŝia buŝo" (p. 58).

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.