La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La tago kiam Jesuo perfidis Judason
Romano

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Historia romano pri Jesuo


esperanto.be/fel/mon/rec/tjpj.html

La unua afero, kiu ĉe ĉi tiu libro tiras la atenton, estas la ŝajne renversita titolo. Kiu nur iomete scias pri Jesuo, tuj atendus „la tago kiam Judaso perfidis Jesuon”. Sed ne, ĉe de Seabra estas inverse.

La vera romano komenciĝas per Epilogo – preskaŭ duonlibra –, kiun sekvas Prologo iom pli longa. Unupaĝa Daŭrigo finas la verkon – krom kelkaj utilaj glosoj. Ĉe de Seabra ja ĉi-libre inverse, ĉu ne?

La nomoj

Kiom mi memoras, la nomo Jesuo ne renkontiĝas en la romano mem, nur en la titolo. Interne li ĉiam nomiĝas, multe pli aŭtente, Jehoŝua bar-Jozefo, kvankam pri tiu „bar-Jozefo” (= filo de Jozefo) eblas iom diskuti. Laŭ kelkaj fakuloj, lia patro ja supozeble mortis tiel frue, ke efektive Jesuo estis konata nur kiel „filo de Maria” aŭ pli aŭtente „filo de Marjam”. Ankaŭ en la Nobla Korano oni titolas lin tiel.

Tiu maniero nomi la ĉefpersonon ne per la nuntempe plej konata nomo, Jesuo, sed per tiu aramea nomo Jehoŝua, estas karakteriza por la verko: Jerusalemo nomiĝas hebree Jeruŝalaim, dio nomiĝas plej ofte Adonaj, kamparanoj estas Barjonim (pluralo de Barjona), Jakobo estas Ja agob-El, Egiptio estas Misraim – kvankam eble estus ankoraŭ pli trafe, se la aŭtoro uzus tie Micraim, sed tio estas detalo. Kaj tiel plu. Do, entute: Manuel de Seabra tre atentis pri nomformoj, kiuj impresu aŭtentaj. Prave, mi aplaŭdus.

Sed, bedaŭrinde, ĉe kelkaj pli konataj virin-nomoj tiun principon li forgesis apliki: sur paĝo 7 troveblas kaj Elizabeto kaj Marjam; unu en la origina formo: ja ankaŭ en la greka teksto de Nova Testamento, Maria plej ofte nomiĝas Marjam – kaj la alia kun strange balasta, alkroĉita -o, kvankam jam depost la 30aj jaroj, danke al Kalocsay, estas kutime ne plu uzi la o-finaĵon por inaj nomoj. Iom pli poste renkontiĝas Judita, kun aldonita -a! Kial tia variado? Kaj sur p. 80 eĉ renkontiĝas preskaŭ unuspire la famaj patrino kaj filino Herodiaso kaj Salomea. Kial ne Herodias kaj Salome, aŭ eventuale Herodiasa kaj Saloma? Sed sufiĉe pri la formoj de la nomoj. Entute: estis ege plaĉa ideo de la aŭtoro, ĝenerale preni la pli originajn nomo-formojn: tio vere kontribuas al sento pri aŭtenteco.

Kion rakontas la verko

Unue grava antaŭ-averto: Manuel de Seabra verkis nek specife por religiuloj, nek por ne-religiuloj. Li simple verkis tiun ĉi romanon por homoj, kiuj ŝatas legi bonstile kaj atentokapte verkitan historian romanon.

La historio meza-agade ekestas, brilaflue disvolviĝas tiel vivece, kvazaŭ ni okulatestus en tiama Jeruŝalaim: la homoj ne estas priskribataj, ili agas, ili moviĝas, kolore, sonore, eble eĉ ĝene brue. Ni kuntreniĝas de stadio al stadio ekde la konsterniĝo ĉirkaŭ la jesua vipado de komercistoj en la templo, lia arestiĝo, pridemandadoj jen de la Sinedrio, jen de Pilato, jen de Herodo – ni sentas, kion sentis la tiutempaj simpluloj, apenaŭ konsciaj, ke okazas ĉirkaŭe io mondoskua – ni aŭdas, kion diras la plej intimaj amikoj, kunuloj, kun-konspirantoj de Jesuo, apenaŭ sufiĉe grandnombraj por insurekcio, tamen emaj riski sian ekziston, ni atestas ilian hororon kaj tiel plu.

Manuel de Seabra ne ŝparas sian aŭtoran vervon. Li nin tuŝas. Kaj ĉe la kulmino, tute nature fariĝas necese starigi la demandon: kiel povis okazi tiu katastrofo? Jen la nun neevitebla Prologo.

Kaj depost la junaĝo ni sekvas la adoltiĝon, edukiĝon, vokiĝon de Jesuo, lian agadon, liajn planojn, aspirojn, kiel li fondas grupeton, movadeton multpromesan por estontaj generacioj.

Mi ne malkaŝos, kiu perfidas, kaj kiamaniere. Tion prefere vi mem legu.

Kion diras la teologo?

Ĉar mi estas ankaŭ teologo, mi ne povis legi tiun ĉi libron neglektante ĉi tiun mian flankon. Foje mi estas agrable surprizita de certa teologia naiveco. Ja jam ekde la 19a jarcento (Albert Schweitzer jam verkis brilan kompendian studon pri la fenomeno, kvazaŭ retrorigardante al historia epizodo en la teologia studado finfare fermita! Ho brila naivo!), sed precipe en la lastaj dudek-tridek jaroj aperis tiom da „skuaj” kaj „ankoraŭ pli skuaj” studaĵoj pri la „plej efektive historia” juda Jesuo, ke por mi estis certa senpeziĝo legi ĉi tiun libreton, kiu traktas pri liaj vivo, agado kaj mesaĝo, kvazaŭ ĉion ni senprobleme scius. Kutime ĉe la fakuloj oni ekhavas la impreson, kvazaŭ preskaŭ nenio plu estus certa, por kelkaj – jam ekde la 19a jc – eĉ ne certas plu, ĉu Jesuo mem entute vivis, fizike, historie. Pri tiaj duboj, ĉe de Seabra, neniu spuro: Jesuo eĉ – sen ajna teksta aŭ teksthistoria problemo – simple prononcas multajn tekstojn el la malsamaj evangelioj, tute laŭlitere.

Tamen, la aŭtora prezentado de la historio pri Jesuo ne identas je tiu de la sinopsaj evangelioj (Marko, Mateo kaj Luko) nek je tiu de Johano, kiu ja multdetale tiom malsamas disde la sinopsa triopo. Por Manuel de Seabra, kaj por tio li certe havas siajn antaŭpreparajn studaĵojn, Jesuo fundamente estis disĉiplo de Egiptio. Kiel infano, li kun la gepatroj fuĝis tien; tie li estis edukita; lin formis la multmiljara egipta saĝeco, la tiea heredaĵo de teologia-koncepta kredo pri unusola dio, malgraŭ la multdieco de la egipta panteono, kiun oni plu uzadis por ne konfuzi la simplulojn, ĉar tempe de Aĥnaton jam konstateblis, ke la egiptaj felahoj kaj iliaj edzinoj ne komprenas tian „abstraktan diaĵon”. Tiu ĉi tezo nuntempe en kelkaj rondoj estas iom populara. Ĝia forta flanko estas, ke ĝi nek estas pruvebla nek perpruve kontestebla.

Persone, mi ne kredas ĝin; laŭ mi la agado de Jesuo estas tute komprenebla el lia nura juda fono. Sed ja ne temas pri teologia studaĵo. La aŭtoro de romano havas la rajton preni sian propran elirpunkton. Kaj amiko de Seabra tion brile malvolvis.

Kelkaj fingroglitoj

Kiel en ĉiuj iom grandaj verkoj, troviĝas ie-tie fingroglitoj. Sed tiuj kutime ne ĝenas la agrablan legadon. Tamen, la Asmonea Palaco (p. 17) estu Hasmonea.

Entute: bona riĉigo por nia literaturo, plaĉe leginda verko. Dankon al la aŭtoro.

Gerrit Berveling

Kristoromano


esperanto.net/literaturo/roman/libr/judasrec.html
La helikrapide aperanta Plena Verkaro de Manuel de Seabra proponas interesegan trian eron: La tago kiam Jesuo perfidis Judason. Jes ja, tute ne temas pri akuzativeraro. La ŝoka titolo, eble ofenda por kelkaj, tuj instigas al legado.

Staras antaŭ ni romano, t.e. fikcia verko. Surbaze de la konataj tekstoj priskribantaj certan judan profeton komence de nia erao kaj de samtempaj dokumentoj, la aŭtoro ŝpinas interesan fadenon kaj rakontas ĝin atentokapte. Nu, se spuri lian bibliografion, kiel tradukisto li ja bone konatiĝis kun diversaj materialoj, kiel juda mitologio, kristana sakrala historio kaj pluraj historiaj libroj pri antikveco; nelaste, indas aldoni la genian romanon de Bulgakov La majstro kaj Margarita, kiun li redonis katalune.

La historio de Jehoŝua bar-Jozefo estas vaste konata en nia kultura medio, eĉ de la plej striktaj ateistoj - aŭ eble ĉefe de ili. Tial romano surbaze lia vivo malfacile vekas intereson: elnodiĝon ĉiu scias (kaj la romano tute ne surprizas tiurilate). Seabra ĝuste tranĉas rekte en la karnon: li ne nur renversas la titolon, sed eĉ aŭdacas komenci per Epilogo. Ĝi longas fakte preskaŭ duonon de la libro kaj priskribas la konatan rakonton pri la eniro en Jerusalemon, la vizito al la tempo, la kaptiĝo kaj la juĝado fare de Poncio Pilato antaŭ homamaso.

Malnova afero en nova livero. Temas iel pri romanigita biografio: Seabra baziĝas ja sur la kvar kanonaj evangelioj, sed ankaŭ eksterbibliaj informoj aldoniĝas, i.a. el la manuskriptoj el la Maro Morta, kaj la kreemo de la aŭtoro. Krome, la uzo de la personaj nomoj en la hebrea aŭ aramea iel helpas al la leganto apartiĝi disde tro trivita rakonto kaj foje preskaŭ pliverŝajnigas ĝin (parenteze: strange, virinaj nomoj aperas de tempo al tempo ne konsenkvece esperantigitaj). Sekve, aferoj okazas kiel konate, sed eble ne pro la laŭdiraj motivoj: la aŭtoro lerte disvolvas paralelan politikan intrigon, kun eventualaj sekvoj teologiaj. Tial ĉe la fino, indas retroiri al la Prefaco kaj esplori la kialojn de la rakontitaj okazaĵoj.

Temas ja pri bona romano, lerte rakontita, en lingvo malkriĉa. Eble kelkajn kristanojn ŝokos la eblo krei romanon el bibliaj rakontoj, sed mi trovis la rezulton ege leginda kaj varme rekomendenda.

Hektor Alos i Font

Perfide aŭ bonfide?


n-ro 191/junio 2001
esperanto.net/literaturo/lf/judasrec.html

Historiaj romanoj estas ĝenro, kiu en la Esperanta literaturo ne havas tre multajn reprezentantojn. Post kelkaj pioniraj verkoj de Vallienne kaj Luyken, ni devis atendi pli-malpli ĝis 1999, kiam aperis La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Kaj jen, nur du jarojn post ĝi, aperas plia verko el alia angulo de la Romia imperio. La titolo, La tago kiam Jesuo perfidis Judason, klare esprimas apartenon al tiuj verkoj, kiuj volas prezenti jam konatan eventon en nova interpreto aŭ el alia perspektivo ol la kutima. Kaj el ĉiuj historiaj aŭ mitaj eventoj, en almenaŭ duono de la mondo, sendube neniu pli konatas ol ĉi vendreda dramo en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 30.

La temo efektive ŝajnas fekunda humo por novaj interpretoj. La nuntempa sveda verkisto Per Gunnar Evander en romano prezentis Judason kiel iom naivan viron, kiu bonfide plenumis eksplicitan instigon de Jesuo ne komprenante, al kio ĝi kondukos. Manuel de Seabra elektis alian klarigon de la perfido. Tamen la rilato inter Jesuo kaj Judaso, malgraŭ la titola aludo, okupas relative malgrandan parton de la romano.

Ankaŭ historie Judas Iskariota – ĉi-verke Judaso la Sikaro – estis temo de legendoj. Li pendumis sin pro honto. Li maljuniĝis grasiĝante kaj ŝvelis ĝis monstreco. Li aĉetis terpecon per la mono gajnita kaj plu vivis komforte. Sed kial entute konsideri lian agon fia kaj perfida? Ĉu li ne certigis, ke Jesuo plenumu sian destinitan taskon morti pro niaj pekoj? Stulta demando. La mitojn regas ne logiko.

Ligita al la fatala krucumado estas ankaŭ alia rilato – la triangulo Jesuo - Pilato - Kajafas, al kiu aldoniĝas flankaj rolantoj kiel Herodo kaj Barabas. Laŭ la tradicia historio, kiu fontas en la evangelioj, precipe tiu de Johano, la granda fiulo estis la ĉefpastro Kajafas, dum la Romia provincestro Pilato aperas kiel nedecidema molulo, kiu nur lavadis al si la manojn. Tiu roldivido – iom surpriza en teritorio okupita de Romiaj legioj – dum jarcentoj servis perfekte al la Eŭropa antisemitismo. Ankaŭ ĉi rilaton oni en diversaj literaturaj verkoj rekonsideris. Ĉe Bulgakov – en La Majstro kaj Margarita – Pilato estas pli decidema kaj eĉ brutala, sed suferas pro migreno. Ĉe de Seabra la situacio disvolviĝas proksimume kiel en la evangelioj de Luko kaj Johano, krom tio, ke jen Pilato suferas pro astmo. Kompatinda romiano!

Nu, la plej granda parto de la verko temas nek pri Judaso, nek pri Pilato, sed pri la ideoj kaj instruado de Jesuo. En la dua el tiuj temoj, la instruado, de Seabra aldonas malmulte al la evangelioj, ĉefe tiuj de Mateo kaj Luko. Grandparte li nur rerakontas tion, kio jam legeblas plurversie en la Biblio. Kelkfoje tamen li klopodas emfazi kaj klarigi iujn kontraŭdirojn, kiel tiun pri uzo aŭ neuzo de perforto, aŭ pri estimo aŭ malestimo al homoj aligentaj. Per la rakonto, kiel Jesuo kondamnis divorcon (repudion), de Seabra eĉ aŭdacas prezenti lin kiel apostolon de seksa egaleco. Nu, ĉiu leganto devas mem prijuĝi, ĉu tio estas kredinda.

La plej originala parto de la romano estas tiu, kiu traktas la devenon de la ideoj de Jesuo. Ankaŭ tiun temon jam traktis aliaj verkistoj. Eblus imagi relative proksimajn fontojn, kiel juda filozofio samepoka, greka religio kaj filozofio, kaj aliaj religioj kiuj penetris en Palestinon ĉirkaŭ la komenco de nia erao. Sed de Seabra trovis pli foran kaj fantastan klarigon, kiu kondukas nin en egiptan templon kun radikoj pli ol 1 300 jarojn pli frue, en iama kulto de la sundio Aton. Kombinu tion kun iom da panteismo, orienta mistiko kaj kelkaj eroj, kiuj plej similas al la "novepoka" religiemo de nia tempo, kaj jen ni havas la sinkretismon de Jesuo. Nu, kiu kredas, kredu.

Jam sufiĉas pri la temoj. Gravas, ke entute ne necesas trovi la klarigojn kredindaj, por ĝui la romanon. Surbaze de ili de Seabra verkis fluan, atentokaptan rakonton, kiu legiĝas senĝene. La konkretaj detaloj ĝenerale impresas tre kredinde kaj aŭtente. En kelkaj partoj de la verko ni sekvas la eventojn el la perspektivo de anonimaj simplaj samlandanoj de Jesuo. Tiuj eroj estas bonege verkitaj kaj efektive la plej ĝuindaj paĝoj de la libro. Domaĝe nur, ke en pli granda parto la perspektivo estas pli-malpli "de supre", de iu ĉioscia rakontanto, aŭ de Jesuo mem, kiu estas iomete tro bona homo por doni interesan vidpunkton.

Manuel de Seabra, portugalo vivanta en Barcelono, profesie verkas en la lingvoj portugala kaj kataluna, kaj tradukas el pluraj lingvoj. La tago kiam Jesuo perfidis Judason estas lia tria verko Esperanta eldonita de IEM en Vieno. La pli fruaj estas la familia kroniko La armeoj de Paluzie kaj la novelaro Promeso en obskuro. Per La tago kiam Jesuo perfidis Judason IEM daŭrigas gravan kontribuon al la Esperanta literaturo, en kiu de Seabra havas rolon ankoraŭ ne sufiĉe aprezatan.

Kvankam literature sendube pli gravaj, la du pli fruaj Esperantaj verkoj de de Seabra iom suferis de lingvaj malglataĵoj kaj nacilingva influo. Tiu fakto eĉ provokis senteman recenzanton produkti fifaman malfavoran recenzon, eĉ ne leginte la koncernan verkon! Ĉi-foje la lingvaĵo preskaŭ tute glatas. Se tamen grumbleti, troviĝas kelkaj fuŝaj refleksivoj, sed krom tio la lingvo estas plaĉa kaj senerara.

Kvankam la romano ne lokiĝas ene de kristana tradicio, tamen ĝi estas verkita kun tia respektemo al la persono Jehoŝua bar-Jozefo, alie konata kiel Jesuo Kristo, ke ĝi supozeble ofendas neniun, krom eble iun ekstreman fundamentiston. Eble, tamen, ĝi ankaŭ neniun vere flamigas. Efektive la plej provoka afero en la verko estas ĝia titolo.

Sten Johansson

La perfido de Jehoŝua bar-Jozefo


2002
esperanto.net/literaturo/uea/judasrec.html

Ĉu eblas trakti la vivon de Jesuo kiel historian romanon kaj aldoni samtempe ion novan? Manuel de Seabra pruvas en sia nova romano La tago kiam Jesuo perfidis Judason, ke lerta verkisto ja povas fari tion.

La strukturo de tiu verko estas tre neordinara, ĉar ĝi komenciĝas per epilogo, sekvata de prologo. Por la daŭrigo li bezonas nur 25 liniojn.

De Seabra ŝatas elmontri sian eruditecon, sed brilas tute sen bezono, ĉar detaloj, kiuj plaĉas precipe al filologoj, ne decidas pri la funkciado de la novelo. Por doni pli da aŭtentikeco al sia rakonto, li uzas kiel eble plej ofte formojn, kiuj similas al la originalaj nomformoj. Tiel la titola Jesuo tute ne aperas en la romano, kie ni konatiĝas kun la migranta predikanto ]ehoŝua bar-Jozefo. Jehoŝua ĉerpis sian mondkoncepton el egiptaj (aŭ misraimaj) fontoj. Tiu koncepto

sendube plaĉus al ajnaj nuntempaj religiaj alternativuloj. Feliĉe romanverkanto ne devas pruvi siajn hipotezojn.

Kiam Jehoŝua komencis sian agadon kiel migranta predikanto en Judeo, tiu lando similis al kaldrono de sektoj politikaj kaj religiaj. Ĉiuj atendis la Mesion, kiu restarigu dian ordon, aŭ almenaŭ forpelu la romianojn el sia lando. En tia socio la mesaĝo de jehoŝua ŝajne estis ambigua. Kion li opinias ekzemple, kiam li eldiris en la templo de Jeruŝalaim svingante senĉese la skurĝon: Mi detruos tiun ĉi sanktejon kaj dum tri tagoj mi ĝin rekonstruos!

Ĉiuj haltis konfuzite (p.13). Kompreneble tiaj deklaroj estis konfuzaj por la samtempuloj de Jehoŝua . Postaj generacioj aldonis teologian interpretadon (vidu Evangelio laŭ Johano 2:21). Tial la leganto demandas sin, ĉu Jehoŝua eble ne plene komprenis la implikojn de sia predikado. Eble Judaso, la Sikaro, (aldona noto klarigas, ke sikaroj estis ekstremistaj zelotoj) ja estis pli fidela al la origina mesago de Jehoŝua - la leganto juĝu mem kiu perfidis kiun.

De Seabra verkas ne precipe por religiemuloj, sed por kredantoj kaj nekredantoj. La

plej esenca afero estas, ke ni renkontas Jesuon kiel homon kiel li povintis esti en siaj samtempaj kondiĉoj kaj en tiu senco la romano bone funkcias, eĉ por leganto, kiu - kiel mi - apenaŭ konas la originajn fontojn de la jehoŝuaa kredo.

Wolfgang Kirschstein

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.