La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Tiu Toskana septembro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Plaĉos al plej postulemaj beletristoj

La unua virino kiu gajnis la titolon „Florluda Majstro" en la Internaciaj Floraj Ludoj de Kataluna Esperanto-Asocio (1990), Krys Ungar, prezentas sian poemkolekton. Poemverkantoj abundas en Esperantujo, sed veraj poetoj estas tiel maloftaj kiel en aliaj landoj, eble pli maloftaj. Fenomeno de la Esperanto-mondo estas tio, ke homoj kiuj ne kuraĝus verki en sia denaska lingvo, ne hezitas elverŝi siajn kontribuaĵojn en lingvo, kiu por ili restas ankoraŭ sufiĉe fremda, lli distordas la frazojn, fuŝkombinas la vort-elementojn, kaj parolaĉas pri la libero de la poetoj.
La vera poeto, regante sian materialon, atentas egale la sonon kaj la signifon. (Radik-kombinoj knaru nur kiam knarendas!) Krys Ungar estas elstara poeto kun aŭtentike propra voĉo. ŝi regas la lingvaĵon kvazaŭ ĝi estus ŝia denaska esprimilo. La ritmoj kaj parolturnoj ja nature fluas (jen arto, kiu kaŝas la arton), kaj la rimoj, ofte tre lertaj, neniam efikas bizare. Ŝi ne nur majstras formalajn strukturojn tradiciajn, sed ankaŭ povas diri: foje rimoj / kvazaŭ ne validas /falsas ritmoj/ĉar vivo mem malharmonias ... Neatenditaj kontrastoj povas ŝoki: la tero mortas, tamen la butikaroj floras. Multaj esprimoj kaj parolturnoj donos ĝojon al ĉiuj amantoj de la poezio: neonraŭko, hararo tumtaŭzita, laboro vivmuela, bobelbrila tonorojo, borbordelo kaj aliaj, kie ŝi disponas la riĉajn rimedojn de Esperanto.
La poemoj povas esti pri publikaj temoj (ekz. Al junulo kiu sola alfrontas la tankojn (Pekino 1989)), aŭ intime personaj (ekz. Patrineco), ĉi lasta, en kvin ,aktoj', senpera kaj ja kortuŝa, plenmerite gajnis internacian premion en 1990. La aŭtoro montras sin ankaŭ kompetenta por brile traduki poemojn el la angla (Yeats, Frost, Wordsworth).
Jen verko, kies lingvaĵo ne estas tro malfacila por tiuj, kiuj ne kutime legas poemojn, sed kies enhavo plaĉos la plej postulemajn beletristojn. Esperantuio gajnis pluan elstaran poeton.

Don Lord

Mankas spito kaj subtilo


1992/04, p. 28
En „Tiu toskana septembro”, la aŭtoroj bone sukcesas bildigi por ni la du personecojn, kiuj ĉefrolas en la murdoenketo; jam oni vidas la eblecon sperti plurajn aventurojn kun tiu ĉi paro. Cetere, ili sukcesas krei fluajn kaj naturajn dialogojn. Tamen, ho ve, la murdoenigmo mem lamas. Ferminte la libron, oni sentas trompon. Mankas la sprito kaj la subtilo, kiuj distingas tiujn virtuozojn de la „murda fako”, kiuj kapablas tiri la leganton pernaze al malĝusta konkludo, malgraŭ la provizo de ĉiuj necesaj informoj por ebligi lin fari la ĝustan. Por ne perfidi la rakonton, mi diru simple, ke la elnodiĝo baziĝas miaopinie sur maljusta ruzo. Cetere, en tiuspeca verko, fuŝo pri datoj meze de la rakonto ja ne pardoneblas. Restis ĉe mi la impreso, ke la libro estis tro rapide kovita. Espereble, la aŭtoroj kunlaboros denove, por estonte prezenti al ni zorge tralaboritan kaj perpleksan enigmon.

Krys Ungar

Tiu toskana septembro

Publikigita ĉe
La Kancerkliniko 56, okt.-dec. 1990, p. 13.
Tiu „Toksana /tiele/ septembro" ne multe heligos mian Tomjeran novembron! Pri „Varmas en Romo", kiun verkis, sola, Corrado Tavanti, mi iam skribis: „certe leginda romano. Nur bedaŭre, ke oni rapide konscias, ke la aŭtoro ne sufiĉe baniĝas en la Esperanta literaturo kaj konsekvence uzas plurloke lingvon, esprimojn, kiuj estas „ekster-normaj".
Ĉi-foje okazas la malo: lamas la intrigo, sed la lingvaĵo (ĉu pro Ertl?) glatas, eĉ plurloke ŝprucas: „ĉiu profetas por propra profito", „antaŭe ŝi sambenkis kun", „elglitis el la ĉaro por lozigi la piedojn". Do nun ni povas esperi, ke la tria provo de Corrado Tavanti (kun Istvan Ertl prefere) kunigos kaj intrigon kaj stilon!

Ĵak Le Puil

Enketo pri krimromano


1991-92
Mi diru tuj – ho kiel diri? – ke la libro ne tro plaĉas. La lingvaĵo estas nepre bonega. Sed en normala kazo ne la lingvaĵo estas ĉefa valoro de krimromano...

Kio koncernas la agadon: min ĝenegas la verkista maniero enkonduki amason da ververaj italoj, promenantaj sur stratoj kun ververe italaj nomoj (,,loka koloro”!), nur por aperigi solvon librofine sen tro da ligoj al ĉio antaŭa. Krome, mi apenaŭ kredas, ke fakulo kiel sinjoro Lamberti vortigus siajn dubojn, ja memkompreneblajn en lia laboro: ĉu estas vero, aŭ li volas elreligi min per la nebulaj punktoj en siaj respondoj?” Se la aĝo de la celata publiko superas 5 jarojn, liaj troklarigoj ne necesas.

La personoj estas tro simple bildigitaj: subuloj ĉiam gravigas sin, junuloj estas ventokapaj ktp. Jam tempo estas konfesi mian plej grandan problemon pri la libro: por mi ĝi estas tro ,,dekstrema”. Maldekstremajn gejunulojn ĝi prezentas kiel aron de senrespondeculoj kaj stultuloj.

Sed post tiom da malfavoraj opinioj mi malkaŝu, ke la libro kaŭzis al mi tre agrablan tagon...

Márta Dikman

Distrita distraĵo

Corrado Tavanti verkis du krimromanojn, Varmas en Romo kaj Tiu Toskana septembro, la lasta kunlabore kun István Ertl, sendube tiel, ke Tavanti provizis la rakonton kaj Ertl Esperanton.

En la Toskana rakonto temas pri murdo. Juna, bela virino estas strangolita en trankvila historia urbo, kaj la murdenketon plenumas juĝisto Lamberti kaj komisaro Fanoro. Ilia laboro okazas sisteme kaj efike, tamen sen hasto kaj urĝo. Kiel decas en tradicia krimromano, svarmas suspektatoj kaj motivoj, sed finfine iaspeca justeco plenumiĝas.

La aŭtoroj sukcesas bone prezenti la etoson de la urbo, kaj la du enketantoj estas sufiĉe kredindaj kaj havas individuecon. La juĝisto, pli maljuna, konas la urbon kaj la urbanojn. La komisaro, pli juna kaj vigla, ne konas ilin kaj fojfoje ne sufiĉe delikatas, laŭ la juĝisto. Tamen ili bonege kunlaboras. Entute simpatia duopo. Male, el la flankaj personoj multaj aperas unudimensie, ŝablone, kaj legante oni jen kaj jen demandas sin "nu, diable, kiu estas li?" En la romano estas menciata sufiĉe multe da italecaj detaloj, dialektaĵoj, regionaj kutimoj kaj ecoj, kiujn nordeŭropano apenaŭ kaptas. Tamen ili ja aldonas koloron kaj etoson al la rakonto.

Grandega parto el la teksto konsistas el dialogoj, ofte pridemandadoj de atestantoj kaj suspektatoj. Kompare kun Varmas en Romo, en ĉi verko la eventoj disvolviĝas pli kviete. Oni ne riskas kapturnon, almenaŭ ne pro la rapideco. Eble senintenca sekvo de tio estas, ke oni havas tempon rimarki pli da mankoj kaj fuŝetoj, ol en la unua verko de Tavanti. Ŝajnas, kvazaŭ Tiu Toskana septembro estas verkita iom pli distrite, malzorge, senatente. Ekzemple, mi ofte iom perdiĝis en la dialogoj, demandante min, kiu nun parolas pri kiu. Homoj estas menciataj jen per nomo, jen per titolo, kaj pro la granda nombro da personoj sen aparta karaktero, oni facile intermiksas ilin. Aperas kelkaj detaloj, kie mankas originaleco, aŭ kiuj tro ripetiĝas. Ĉar la strangolita virino eble defendis sin, oni serĉas kulpulon kun gratvundetoj sur la manoj. Nu, kredu-nekredu, en ĉi Toskana urbo svarmegas homoj kun ĉiaspecaj manaj vundoj aŭ kaŝantaj gantoj, kaj kun suspektindaj klarigoj pri la stato de iliaj manoj. Dum la multaj kaj longaj pridemandadoj en la ofica ĉambro de la juĝisto neniam eksonoras lia telefono, sed ĉiufoje kiam oni faras paŭzon, la aparato tuj bonvole eksonoras liverante utilan informon por la enketo. Ankaŭ mi ŝatus havi tian telefonon! Tiuj plendetoj eble ŝajnas tro grumblaj, sed kiam tiaj aferoj ripetiĝas multfoje, ili tedas la leganton.

Bedaŭrinde ankaŭ la lingvaĵo de la verko ne estas tute natura. Tro ofte ŝajnas al mi, ke jen oni pensis nacilingve kaj tradukis Esperanten. Fojfoje la frazoj aŭ vortumoj lasas iel nebulan impreson, kvankam ĉiu vorto kompreneblas, aliokaze la vortelekto impresas nekutima aŭ nenatura. Ofte temas pri bagateloj, kiuj tamen iom ĝenas pro la ripeto, same kiel pri la supre menciitaj mankoj en la rakonto. Ni trovas ekzemple "ne unu" en la senco pli ol unu, strangan uzadon de "el" (ĉampioni el iu sporto, esti vestita el iu vestaĵo), uzadon de "krom" kiu - almenaŭ al mi - ŝajnas nekutima, kvazaŭ la vorto signifus se ne paroli pri. Komence de la libro ni trovas aŭtojn "parkantajn", sed fine jam pli normale "parkitajn". Oni "portas" personojn, kaj nun ne temas pri kadavroj, sed pri vivantoj, kiuj sendube mem paŝas je ies konduko aŭ gvido. Kelkloke eĉ tajp- aŭ komposteraroj faras komikan impreson: oni faligas cigaredstumpojn "sur la kapon de du advokatoj" (oni imagas veran monstron), kaj en ŝajne deca familio "la plej juna filino komuniĝas unuafoje" (kvazaŭ temus pri infanpornaĵo). Pli ĝena eble estas stranga uzado de "aliel". Nu, oni ja rajtas uzi ĝin, tamen mi preferus ian sistemon en la frenezo. La bona Esperanta adverbo alie havas du ĉefajn nuancojn: 1) aliokaze, 2) alimaniere. Se oni ekuzas "aliel", konforme al la veraj korelativoj finiĝantaj je -el, ĝi povas signifi nur alimaniere. Tamen en ĉi libro "aliel" estas uzata nur unufoje en tiu signifo, dum eble dudekfoje en la signifo aliokaze, kio ŝajnas pura kapopaneo.

Resume mi devas diri, ke bedaŭrinde la dua verko de Tavanti tute ne kvalite kompareblas kun lia unua kaj preskaŭ furora Varmas en Romo. Tamen, se oni ne atendas majstraĵon, ankaŭ ĉi verko povas distri kaj amuzi.

Sten Johansson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.