|
|
|
FEL, ĉiam io nova! |
|
|
|
|
Tabuaj vortoj en Esperanto Vortaro, kun ekzemploj pri praktika uzado
- Verkintoj: H. Alos, K. Velkov
- Speco: faka terminaro, lernilo/vortaro/informilo
- Haveblo: Elĉerpita
- Prezo: ±€3.15
- Eldonjaro: 1981
- Priskribo: Konciza terminaro, precipe pri seksaj aferoj, kun kelkaj maldecaj poemoj apendice.
- Paĝoj: 32
- Alto: 150 mm
- Recenzo:
- Nur por frandemuloj: La granda plimulto de la tabuaj vortoj
en Esperanto estis ĝis nun tabuaj
ankaŭ por vortaristoj. PIV nur etmezure jen kaj jen mencias unu. Se
do ial vi bezonas pliriĉigi vian vortprovizon per, ekzemple, 87 sinonimoj
de peniso, jen por vi la necesa helpilo.
La vortareton finas deko da priseksaj
poemoj kaj kantoj de Peter Peneter,
William Auld kaj Kata Luno. Antaŭ ol
plenigi vian mendilon tamen atentu
pri la prezo: pro siaj 120 belgaj
frankoj, 6,60 guldenoj, tiu ĉi 32paĝa
broŝureto estas destinita nur al la veraj frandemuloj. (Paŭl Peeraerts - Monato)
- Pritakso: Aldoni mian pritakson
|
|