Por homoj, kiuj komprenas la anglan,
eble la plej inkluziva kaj praktika gamo
de libroj por lingvo-meminstruado
estas la serio
Teach Yourself Books
(„Libroj: instruu vin mem”). La
amplekso de la serio estas mirinda. Ĝi
inkludas lingvojn klasikajn, afrikajn,
oceaniajn, eŭropajn (latinidajn, germanajn, skandinaviajn, slavajn, nehindeŭropajn), semidajn, ktp. Kompreneble ĝi inkludas ankaŭ bonegan lernolibron pri la Esperanta lingvo: Teach
Yourself Esperanto', kiun oni povas
senrezerve rekomendi kiel unu el la
plej bonaj meminstruiloj por komencantoj (kvankam oni preferas la unuan
eldonon ol la aktuala). Simile rekomendindaj estas la rumana, itala,
kataluna, portugala, nederlanda, norvega, dana, islanda, skotgaela, kaj
novtestament-greka, ktp. La latina
estas unike bona. lomete malpli taŭgaj
por komencantoj ŝajnas la japana,
irlanda, kimra kaj klasika hebrea. La
pola ne multe helpis, kiam oni ĉeestis
kongreson en Pollando, ĉar la lekcionoj ne estas tiel klare ordigitaj, kiel en
aliaj libroj.