La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Unufingraj melodioj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Unufingraj melodioj


1961

A.K

Recenzo


7/2 (n-ro 38) paĝoj 78-80

En nia tempo, sub minaco de armiloj detrupovaj trans imageblo, en senkontrolaj situacioj elvokitaj de nan-prudentaj registaroj, la sola saviĝrimedo de la poezio ŝajnas troviĝi en transiro disde la "grandaj" temoj pri la sorto kaj naturo de la mondo, kiuj jam eksteras ĉian kontrolon kaj komentadon, ĝis la "malgrandaj", kiuj limiĝas je la personaj, pli intimaj, propraj spertoj. Nur tiele provas la nun-poeto espereble elsavi ĉiam-valorajn arterojn sub la daŭr-alestaj detruminacoj.

En sia granda kaj ambicia verko La Infana Raso W. Auld jam montris evidentajn signojn de tiu transiro – aŭ prefere, li tie alvizaĝas la vastegan priamplekson de sia temaro kun ĉiam-ripeta resendo al siaj propraj spertoj kaj intimaĵoj. En tiu verko Auld faras majstran utiligon de la jena proceso: alefikado de la persona, interna vivo sur la eksteran, objektivan realecon, – kaj inverse. Efektive mi dubas, ĉu pli rimarkinda verko estas trovebla inter la lastjardekaj poezioj de ajna naciliteraturo.

La nova poemaro de Auld (1) – kiu parte devenas el antaŭ LIR – ankaŭ atestas klare pri la sama maniero, se malpli spirotene; eĉ la titolo mem de la libro diras multon pri la integra intuicio de la poeto pri la soia direkto elektebla por la elsaviĝo de la poezio nuntempe. Per ĉi-tio mi ne volas diri, ke ĉiuj poemoj de la volumeto samegale konformas al la nova maniero. Estas troveblaj eĉ kelkaj, kiuj enhave kaj aspire kontraŭas ĝin. Kaj tamen eĉ ili (ekz-e 'Ju alten oni soras') iel subsentigas influon de la nova direkto, kvazaŭ la poeto ne tute fidas al la praveco de sia ambicio.

La poemoj de UM estas laŭ tre diversaj tonoj – ekde la plej subtile lirikaj ("Mia filino trijara") ĝis la plej krude indignaj ("La korpon oni venkis"). Kelkaj temas pri historiaj aŭ mitologiaj okazaĵoj ("Julia sur Pandatario", "Jasono"). Pli ambiciaj estas "La kvar stadioj de ŝtoniĝo" kaj "Koncerto por unu fingra kaj orkestro", el kiuj mi preferas la unuan, kiu nepre samgradas al la ĝenerala nivelo de LIR. La "Koncerton" mi – almenaŭ ĝis nun – ne scias tiom taksi, kaj leginte la opinion de Clelia Conterno en Esperanto (667), ke en ĉi-tiu poemo Auid "atin- gas la preskaŭ-neatingeblan – trovi formon novan, kaj samtempe ne perdi la kontakton kun la leganto", mi ne povis ne incitiĝi! Mi volas klarigi kial: jam de unua lego mi tre ŝatis la unuan "movimenton", kiu faris sur min intense akumuliĝan impreson kaj eĉ iujn fulmofrapojn ("– kaj la farniento/ fariĝas ruĝa fajro de la morto"). Sed la dua "movimento" daŭre agacis min per sia dolĉ-harmonia rimado (paradokse, ĉu ne?!) – ŝajnis al mi, ke ĝi havas kontraŭefiĥon fatalan por la unueco de la poemo. Sed iom post iom mi devis vole-nevole ekvidi kaj agnoski, ke ankaŭ ĉi-tiu parto havas efektive bonajn ecojn, kun serioza subfluo malgraŭ la rim-tintado:

kaj dum
plenum'
de l' am'
sen flam',
mortem'
kaj ĝem'
kaj ŝlim'
sen lim' ...

Sed mi devas konfesi, ke la tria "movimento" ankoraŭ konfuzas min – ĉu sincereco senteblas el tiom da elforĝitaj, virtuozaj versoj? La fino havas almenaŭ ian paradan tonon, kiun mi ne ŝatas.

Se mi devus elekti unu solan preferatan poemon el la malgranda kolekto, mi malfacile povus decidi inter Julia sur Pandatario kaj Septembra Mateno. La unua posedas potencan dramecon, inspiran etoson kaj obsedajn vortuzon kaj ritmon. La dua majstre kunigas sarkasmon kaj humuron:

Diablo! – (ĝemas Dio sur fotelo) –
kia rimedo perlabori panon:
ĉeesti tiajn aĉajn komediojn!

Krom la poemoj la libro enhavas unu vers-drameton: Kvazaŭ birdoj konstruas, serenan kaj klasik-tonan unuaktaĵon, kiu tamen lasis min indiferenta...

Tiu-ĉi nova poemaro de Auld estas unu plia pruvo pri la aŭtentiko de lia poeta talento. La enkonduko de John I. Erancis pri la poeto kaj lia verko estas unike brila prezento, farita de intima kono kaj simpatia lerto.


(1) William Auld: unufingraj melodioj. Kun skizo pri la aŭtoro de John I. Francis. Ilustraĵoj de David Hastie Young. Stafeto, Beletraj Kajeroj 6. Eld. J. Régulo, Eldonisto, La Laguna, Kanariaj Insuloj, 1950. 128 p. 19 x 12 cm.

Baldur Ragnarsson

Mia pritakso

Steloj:
FEL-kodo Pasvorto (pasvorto forgesita)

Ne pli ol 250 signoj. Eblas uzi iksojn por E-literoj. Se vi faris eraron, pritaksu denove. La malnova versio estos viŝita.